Laŭ ĵurnalo El País, 11/8/2003.
La teksto liverita al la militestraro titoliĝas Argumentaro por la Paco kaj la Sekureco. Kurioze, ankaŭ titoliĝas argumentaroj la informoj kiujn periode sendas la PP (hispana Popola Partio) al siaj partianoj havantaj publikajn postenojn por ke ili sciu la oficialan opinion de la partio pri aktualaj temoj kaj por ke ili ne distanciĝu de ĝi en siaj deklaracioj. Fakte, la teksto, du foliojn longa, estas listo de ordonoj pravigaj de la sinteno de la PP pri la militkonflikto. “La Registaro ne favoras la militon. Ĝi favoras la internacian leĝaron”, diras la unua el ili.
Sed la Supera Konsilio de la Armeo, ricevinto de la dokumento, ne estas politika institucio. Laŭ la leĝo, ĝi estas “korporacia institucio de militista konsilo por la Prezidanto de la Registaro kaj por la Ministro pri Defendo”. Konsekvence, ĝi devis konsili al la Registaro pri la militaj aspektoj de la krizo, inkludita la havado aŭ ne de amasdetruaj armiloj fare de la reĝimo de Sadam.
Tamen, la kabineto kiun prezidas José María Aznar ne ŝajnis bezoni konsilon, pro tio ke ĝi ne akceptis dubojn tiurilate. Tion oni deduktas el la dosiero, kiu diras tion: “La ĉefa devigo por Sadam estas la malarmigo de la amasdetruaj armiloj kiujn li posedas, uzis kaj uzos se oni ne evitas tion”. Armiloj kiujn, ĝis nun, neniu trovis.
Ĉi tiun aserton la Registaro defendis per inventaro de armiloj hipoteze sub la kontrolo de Irako. “Sadam Husein posedas: 3.000 tunojn da prakemiaĵoj; 300 tunojn da malnetaj kemiaj agantoj; 30.000 specialajn municiojn por kemia kaj biologia milito, tubojn, kalibrilojn kaj centrifugilojn por la konstruo de nukleaj armiloj (en 1994 oni rekviziciis 50 kilogramojn da alte riĉigita uranio); 1.000 tunojn da kemiaj agantoj post la milito kontraŭ Irano kiel la nerva agento VX; 6.500 misilojn por kemia ŝarĝo; 8.500 litrojn da antrakso; 380 ĵetilojn por misiloj de kemiaj agantoj”.
El kie oni prenis ĉi tiujn datumojn?. Ne el la dosieroj de la hispana sekreta servo CNI aŭ de la stabo. Ili fontis el la interveno de José María Aznar la 5an de februaro antaŭ la kunsido de la Kongreso de la Deputitoj. Sed se Aznar jam estis manipulinta la dosierojn de la inspektistoj de UN, la argumentaro forigis eĉ la rezervojn kiujn la prezidento havis.
Ne sufiĉis, tamen, diri ke Sadam havis amasdetruajn armilojn. Oni devis pruvi ke tiuj ĉi minacis Hispanion, kio pravigus la sintenon de la Registaro.
“Ĉi tiuj armiloj”, certigis la tekston, “estas minaco kaj klara risko por ĉies paco kaj sekureco, inkludante tiun de Hispanio. La uzo de ĉi tiuj armiloj fare de la internacia terorismo estas afero de tempo (…). La internacia komunumo kaj, do, Hispanio, ne povas atendi la konsekvencojn de la estontaj malobservoj de Sadam”.
La celo estis ke ĉi tiun argumentaron ripetadu la membroj de la militestraro se ili estus en situacio fari deklaraciojn. Iliaj opinioj, al kiuj oni antaŭsupozas la teknikan solidecon de la maksimumaj responsuloj de la Armitaj Fortoj, avalus antaŭ la publika opinio la sintenon antaŭe deciditan de la Registaro.
Tradukis PF