IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

86-a  KONGRESO  DE  SAT

SAT kongresis en indignula ĉefurbo

Cento da homoj partoprenis en Madrido la Kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kies devizo estis “Esperanto: taŭga ilo por sociaj luktantoj”.

La politika radikaleco de SAT esprimiĝis interalie per kantado de la Internacio. Iun vesperon tio okazis surstrate, dum omaĝo al advokatoj murditaj en 1977, kadre de t.n. “hispana transiro al demokratio”. Spureblas en SAT nun kreskanta kolektiva optimismo, post malfacilaj jaroj.

Omaĝo al murditaj advokatoj

La kongresejo estis studentejo. Kontaktoj kun lokaj junuloj okazis pere de Esperanto-kursoj, panel-ekspozicio kaj prelego hispanlingva. Ankaŭ okazis interŝanĝoj kun laboristaj organizoj kaj lokaj sociaj figuroj, eĉ dum la ekskursoj. Ekzemple, unu el postkongresaj ekskursoj estis “Vojaĝo al la Mezepoko” gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, tra ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster turista itinero. Oni ekkonis lokojn ligitajn al tiel nomata “malferma konsilio”, komunuma reĝimo, interhelpaj sistemoj, pli ĝenerale pri (ne)tolerado dum Mezepoko, tiama religieco, klasbatalo esprimiĝanta en kontestado inter konsilioj kaj reĝeco.

Arta flanko de ĉi tiu kongreso estis eksterkutima: unu vesperon aperis mallonge indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte kie publiko protestas kontraŭ nuna politiko de fiska rigoro. Ankaŭ JoMo dancigis multajn. Spektaklo “Vivu la teatro!” surprizis ĉiujn per la talento de multaj kongresanoj, al kiuj eĉ aldoniĝis neesperantistaj intervenantoj. En alia tago Miguel Fernández verve deklamis el sia libro “Poezio: armilo ŝargita per futuro”, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio ĵus eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).

La koruso “Solfónica” en la 86-a Kongreso de SAT

Plago de la esperantista komunumo estas vizaj problemoj, kiuj ĉi-foje baris vojon al komoranoj kaj malianoj. SAT interesiĝas pri landlimaj barieroj kaj migrado ĝenerale. Projekciiĝis la filmo “Mondcivitanoj” en ĉeesto de reĝisorino Natalia Román kaj de aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. Ĝi montras diversvidpunkte situacion de enmigrintoj en Hispanio. En ĝi Pedro Sanz prezentas sennaciismon. Fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Ambaŭ aferoj rezultigis alineojn en kongresa Deklaracio.

Eldona Fako Kooperativa aperigis finfine la filmon “Esperanto” de Dominiko Gaŭtiero. Ankaŭ eldoniĝis de Serĝo Sir': “BoRoKo”, bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj, kaj aliaj libroj.

Laborkunsido

En kelkaj rilatoj SAT klopodas antaŭiri la ceteran socion: per penado maksimume praktiki rektan demokration, kio konkretiĝis dumkongrese en malfermaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, inkluzive de tiklaj temoj. Ankaŭ per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj. Kiel ajn etskale, SAT hodiaŭ, kiel ĉe ĝia fondiĝo, provas “kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”.

Pri la kongresoj de SAT
Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a Kongreso
Hispanlingva versio