Dokumento, kiun, laŭ peto de la Konsulejo de Hispanio en Moskvo disdonas al siaj klientoj turismaj agentejoj. Jen esperantigita la ĉefa parto de la dokumento (vidu kompletan bildon de la ruslingva originalo en aparta paĝo kaj ankaŭ traduko en la hispanan).
Civitanoj de Rusio por ricevi la enirvizon devas prezenti la sekvajn dokumentojn:
pasporto kun nepra subskribo de la posedanto (la pasporto devas validi ĝis ne malpli ol 4.5 monatojn post komenco de la vojaĝo)
fotokopio de ĉiuj paĝoj de la interna pasporto (inkluzive de la malplenaj) (noto: en la Okcidenta Eŭropo la dokumento nomiĝas matrikulo aŭ identigilo)
unu fotaĵon 3x4 aŭ 4x6 cm
enketilon, en kiu necesas indiki la urbokodon kaj ne malpli ol du telefonajn kontaktnumerojn
ateston de la laborloko kun indiko de la posteno kaj salajro
kopion de la atesto pri aĉeto de la alilanda valuto, ne malpli ol 50 USD por ĉiu tago de la vizito al Hispanio
Al la ĉefa stoko de la dokumentoj por aranĝo de la enirvizoj, junulinoj kaj junaj virinoj, studentoj, pensiuloj, personoj naskiĝintaj en la sudaj aŭtonomaj respublikoj de Rusio (Ĉeĉenio, Dagestano, Norda Osetio-Alanio, Kabardio-Balkario), kaj ankaŭ al etnaj reprezentantoj de tiuj ĉi kaj aliaj respublikoj de la eksa USSR, loĝantaj en aliaj regionoj de la lando, necesas aldoni la sekvajn dokumentojn, kiujn necesas prezenti al Konsulejo de Hispanio:
fotokopion de ĉiuj paĝoj de la interna civitana pasporto
malnovan pasporton
se mankas la malnova pasporto, laŭeble, fotokopiojn de pli frue ricevitaj enirvizoj al la landoj de Ŝengena konvencio, Usono, Britio, Novzelando, Aŭstralio
ateston de la laborloko kun indiko de la posteno kaj salajro
por edzinoj, vizitontaj Hispanion sen la edzo, ateston de la laborloko de la edzo kun indiko de la posteno kaj salajro, la lastan bankan konteltiron
por nelaborantaj fraŭlinoj kaj pensiulo eĉ kiam estas enirvizoj al la landoj de la Ŝengena konvencio - dokumenton, konfirmantan financan fonton de la vojaĝo
ateston el lernejo aŭ universitato pri studloko por lernejanoj kaj studentoj (se ili vojaĝas sen la gepatroj)
kopion de la pensiula atesto por pensiulo
por civitanoj de la sudaj respublikoj - dokumentojn, konfirmantajn posedon de nemoveblaĵoj aŭ konstatantajn materian bonstaton
Komento de Nikolao Gudskov, prezidento de Plenumkomitato de PREM, en revuo "Sennaciulo", numero 1175, majo 2003:
Do, kamaradoj, vi povas konvinkiĝi, ke la landoj de Eŭropa Unio (almenaŭ unu el ili - pri la aliaj mi ne havas informojn, sed supozas, ke estas la samo, ja ekzistas la Ŝengena konvencio!), havas proprajn imagojn pri la homaj rajtoj, egalrajteco de la virinoj, etnaj kaj rasaj minoritatoj, ktp, ktp. Imagu, edzinoj - viaj propraj enspezoj nenion signifas, vi devas prezenti ankaŭ tiujn de la edzo! Imagu, por doni la vizon la estimata konsulejo bezonas koni vian bankokonton! Kiom multe ni en Rusio batalas kontraŭ ksenofobio kontraŭ kaŭkazanoj - la bravaj hispanaj oficistoj la ksenofobion oficialigas, egalrajtigante la kaŭkazajn popolojn al la virinoj!
Do, jen la modelo de la seksa, etna, rasa ktp toleremo, kiun demonstras la "civilizitaj" okcidenteŭropanoj al ni, la "barbaraj" orienteŭropanoj! Vivu la demokratio, homaj rajtoj kaj toleremo!