IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

2. La proklamo de la Dua Respubliko kaj la Hispana Konstitucio de 1931

Estis la lokaj balotoj okazintaj aprile de 1931 kiuj naskis la Duan Hispanan Respublikon. Jam ĉi-punkte ni trovas la unuajn akrajn polemikojn inter la fakuloj, ĉar la rezultoj estas tro malsamaj depende de kiu estas la esploristo.

Sendepende de la konkretaj balotaj rezultoj, la venko de la kontraŭmonarĥiaj kandidatoj en 41 el la 50 ĉefurboj kaj en aliaj grandaj vilaĝoj signifis la malvenkon de la Reĝo. Krome, multaj monarĥiaj kandidatoj venkis senbezone de baloto, ĉar la balota leĝo de 1907 atribuis rekte la venkon en la lokoj kie nur prezentiĝis unu kandidato al tiu ĉi. Tiu kontraŭdemokratia kutimo havas grandajn rilatojn kun la kacikismo (termino aplikita al sistema premado fare de potenculoj precipe en la ruralaj areoj), kaj ebligis la manipuladon de la rezultoj en malgrandaj vilaĝoj. En la grandaj urboj, kie la balotoj estis malpli manipuleblaj, la monarĥio estis venkita.

La Registaro komprenis la malvenkon kiam la 14an de aprilo 1931 la respublikanoj okupis la stratojn. Tiu popola saluto al nova naskiĝanta reĝimo konsistigis veran pacan revolucion kaj la finon de la monarĥio en Hispanio (monarĥio kiu revenis al Hispanio en la sepdekaj jaroj). La reĝo Alfonso XIII forlasis la landon tra Kartageno, kaj la trikolora flago (ruĝa, flava kaj violkolora) ekondiĝis en ĉiuj oficialaj konstruaĵoj.

Respublikana flago

Post la naskiĝo de la Dua Respubliko, la respublikanaj estroj, plimulte juristoj, volis reguligi la novan situacion, por kio estis necesa nova konstitucio kiu enhavu la novan politikan ŝanĝon. Ĉiuokaze, temis pri politika revolucio, sed tute ne pri sociala revolucio: ja Hispanio ne estis farinta ankoraŭ la politikan revolucion jam okazintan en granda parto de Eŭropo, kaj troviĝis ankoraŭ sub feŭdalaj historiaj kondiĉoj.

La granda socialisma organizita movado PSOE (vidu poste) akceptis la bezonon de tiu politika ŝanĝo, kaj prokrastis siajn proprajn revoluciajn celojn ĉar la politika ŝanĝo estis nepra antaŭaĵo de iu ajn sociala revolucio. La socialismo akceptis tiele la demokratian ludon, kaj akceptis ke la ŝanĝo de la statu quo devos okazi el la politika demokratia povo.

La 14an de aprilo Niceto Alcalá-Zamora fariĝis provizora Prezidento de la Respubliko. En lia Registaro estis membroj reprezentantaj malsamajn politikajn tendencojn. Tiu Registaro diktis dekreton celantan la starigon de jur-ŝtato kaj demokratiaj institucioj. En tiu dekreto oni garantiis la submetiĝon al la Konstituciantaj Kortesoj de la provizora Registaro, la persekuton de la politikaj krimoj okazintaj dum la diktaturo de Primo de Rivera, la liberecon pri kredoj kaj kultoj, la civitanajn rajtojn, la sindikatan liberecon kaj la rajton je la privata proprieto limigita de la sociala funkcio (limigo ekzistanta hodiaŭ en la Konstitucio de 1978). Tiu dekreto ankaŭ starigis esceptajn povojn por la Registaro, pri kiuj ĝi respondecos antaŭ la Konstituciantaj Kortesoj. Per tiuj povoj estis komencintaj kelkajn necesajn reformojn ĉefe en la sociala medio (laborkondiĉoj, publika edukad-servo ktp.).

La Registaro kunvokis balotojn por la konstituciantaj kortesoj kreontaj interalie la novan Konstitucion, por kio estis publikigita dekreto modifanta la balotan leĝon de 1907. El ĝi estis forigitaj kelkajn aspektojn neakodigeblajn kun la demokratiaj reformoj. Oni ne ŝanĝis la staton de la rajto je voĉdono de la virinoj, sed tiu afero estis prokrastita.

Al tiuj balotoj la dekstro prezentiĝis malorganizita kaj malfortigita, ĉar preskaŭ ĉiuj konservativaj partioj dissolviĝis per propra decido inter aprilo kaj majo. Tio igis antaŭvidebla registaran venkon en la balotoj.

La rezulto de tiuj balotoj, kiujn venkis la socialisma partio estas la jena:

Partio aŭ tendenco Procentaĵo Seĝoj
PSOE 24,4% 155 seĝoj
Radikaluloj 20,2% 94 seĝoj
Radikal-socialistoj 12,5% 59 seĝoj
ERC (maldekstraj katalunaj naciistoj) 6,5% 31 seĝoj
Respublikana Agado 5,9% 28 seĝoj
Agraristoj 5,5% 26 seĝoj
Progresemuloj 4,6% 22 seĝoj
Federaciistoj 3,5% 17 seĝoj
Respublikana Galega Federacio 3,4% 16 seĝoj
Eŭskaj kaj navaraj naciistoj 3,2% 15 seĝoj
Aliaj respublikanoj 2,8% 13 seĝoj
Regionista Ligo 0,8% 4 seĝoj
Socialista Unuiĝo de Katalunio 0,8% 4 seĝoj
Respublikana Kataluna Partio 0,4% 2 seĝoj
Liberal-demokratoj 0,4% 2 seĝoj
Respublikan-galegistoj 0,2% 1 seĝo
Monarĥiistoj liberalaj 0,2% 1 seĝo
Sendependaj kandidatoj 4,2% 20 seĝoj

Fonto: «La Dua Hispana Respubliko». Julio Gil Pecharromán

Antaŭ la okazo de la balotoj, estis kreita jura komisio kiu ricevis la taskon redakti novan Konstitucion. La malneto estis tre modera kaj liberala laŭ la deziroj de Prezidento Alcalá-Zamora. Sed tiun malneton rifuzis la maldekstro, speciale la socialistoj. Pro tio estis kreita parlamenta komisio por la verko de nova konstitucia projekto. La Kortesoj debatis la novan projekton unue tute, kaj poste artikolon post artikolo. La rezulto estis konstitucio sufiĉe progresema (pro la parlamenta plimulto socialista) sub kiu eblis registaroj de tre malsamaj politikaj tendencoj (eĉ kontraŭaj).

Rilate al la konkreta konstitucia modelo elektita de la konstituci-farantoj oni devas substreki kelkajn punktojn:

  1. Difino de la ŝtato: la Konstitucio mem difinas Hispanion kiel “Respublikon de ĉiuklasaj laboristoj kiuj organizas sin laŭ reĝimo de Libereco kaj Justeco” (artikolo 1a).

  2. La artikolo 6a enhavas tre gravan regulon per kiu Hispanio rifuzas la militon kiel ilon de la internacia politiko. Tiaj rifuzoj aperis ankaŭ post la Dua Mondmilito en kelkaj eŭropaj konstitucioj.

  3. Ŝtat-organizo: la Konstitucio instalas la tiel nomitan “integran ŝtaton”, ia meza paŝo inter la federacio kaj la centraliza ŝtato. La 11a artikolo (laŭ tre simila maniero al la nuntempa Hispana Konstitucio) ebligas la kreon de aŭtonomaj regionoj. La fundamenta normo de tiuj regionoj estis la Statuto, per kiuj ili povas atribui al si la kompetentojn kiuj ne estas (laŭ la Konstitucio) ekskluzivaj de la ŝtato. La Hispana Konstitucio de 1978 uzis kiel bazon la Konstitucion de 1931 por la reguligo de la ŝtata organizo. Niaj “aŭtonomaj komunumoj” estas la rektaj heredantoj de la “aŭtonomaj regionoj” kreitaj de la respublikana Konstitucio.

  4. Rilate al la civitanaj rajtoj kaj devoj, la Konstitucio de 1931 estis tre avangarda. Fakte la rajtoj kaj devoj kiujn ĝi agnoskas ne tro malsimilas de tiuj agnoskitaj estantece de la Konstitucio 1978.

  5. La Konstitucio de 1931 estas laika. Ĝi garantias la religiajn liberecojn, sed unuafoje en la hispana historio realigas radikalan apartigon de la Eklezio disde la Ŝtato. La religio, ĝis tiam ĉeestanta la socialan vivon troe, estis privatigita (la artikolo 26a indikas ke speciala leĝo regulos la religiajn konfesiojn, kaj por tio tiu sama artikolo starigas la bazojn: kreo de speciala registro por la konfesioj, malpermeso komerci aŭ starigi lernejojn, submetiĝo al la ĝeneralaj fiskaj leĝoj ktp.).

  6. La protektado de la familio konsistigas unu el la ĉefaj celoj de la Konstitucio. La 43a artikolo starigas la juran egalecon de la geedzoj (ĝis tiam la edzino ĉiam troviĝis submetita al la edzo; post la venko de Franco en la Intercivitana Milito, la virino revenis al la antaŭa situacio de submetiĝo en kaj ekster la geedziĝo). Tiu artikolo ankaŭ starigas la egalecon de la gefiloj, sendepende ĉu ili naskiĝis sub geedziĝo aŭ ne.

  7. La arta kaj historia riĉeco hispana estas celo de speciala protektado, ebligante la 45a artikolo la elproprigon cele al ĝia la protektado.

  8. La laboro ĝuas ankaŭ specialan protektadon, garantiante la 46a artikolo degnajn vivkondiĉojn, malsan-asekurojn, akcident-asekurojn, mallabor-asekurojn, maljun-asekurojn, protektadon de la patrineco, minimuman salajron kaj konkretan labortagon (perleĝe ĝi estis fiksita je 8 horoj; en 2004 la labortago estas la sama), partoprenon de la laboristoj en la direktado, administro kaj profitoj de la entreprenoj, ktp.

Sekvo

Al la indekso