IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

MANIFESTO  KONTRAŬ  LA  KATASTROFO  DE  LA  PETROLŜIPO  PRESTIGE

Traduko de la manifesto kiun la Movado Nunca máis redaktis okaze de manifestacio en Bruselo, la 14-an de junio de 2003, por protesti kontraŭ la sekvoj de la katastrofo kaŭzita de la akcidento de la petrolŝipo Prestige.

Alvoko de la galegoj al la eŭropaj popoloj
Ni konstruu en Bruselo la oceanon de la digno (kaj la diverseco)

Galegujo, aŭtenta fina tero (Finistero) de Eŭropo, estas la marbordo plej frapata de la petrolkatastrofoj (la nigraj tajdoj) el la tuta mondo.

Ni, ĝiaj enloĝantoj, eltenas la minacon de la konstanta transiro de malmodernaj petrolŝipoj, kiuj navigas marĝene de kontroloj kaj inspektoj. Samtempe ni suferas je sendefendo fare de la hispana administracio, kiu, malgraŭ ĉiuj gravaj akcidentoj, neniam pretigis veran krizplanon.

Post la teruraj spertoj de la ŝipoj Polycommander, Urquiola, Casón, Aegean Sea... alvenis la Prestige por surscenigi litere "la morton de la maro". Unu nura ŝipo kiu kapablis malpurigi la marbordojn el Portugalio ĝis Francio, kaj kiu verŝis sian tutan detruan povon kontraŭ unu el la lastaj virgaj strandoj en Okcidento: la "Costa da Morte" (litere, Mortobordo).

Antaŭ tiu ĉi anoncita hekatombo, la galega socio diris "Neniam plu!", kaj sin mobilizis laŭ eksterordinara maniero.

Post pluraj monatoj la problemo plu restas nesolvita: la ŝipo plu fundas, verŝante petrolon. La marbordoj kaj precipe la fundo de la kontinenta platformo plu plenas de petrolaj malpuraĵoj.

Kaj neniu reprezentanto de la administracio surprenis sian respondecon en la tragedio.

Necesas do ke ankaŭ en Bruselo aŭskultiĝu la krio de la loĝantoj de la mondofino: "Neniam plu!".

En multaj anguloj de Eŭropo sin kaŝas la sama minaco. En niaj mobilizoj ni ricevis la solidaran apogon de homoj el aliaj lokoj frapitaj de la nigraj tajdoj. El la Movado de la "Erika", en Bretonujo, ĝis la civitanoj el Ancona (Ankono) en Italio.

Ni scias ke la nura kontraŭveneno por la ĉiovora povo de la petrolo estas en la personoj mem. En la unuigo de la loĝantoj de ĉiuj bordoj de Eŭropo kiuj, ĝis nun, suferis solaj la malfeliĉon de la poluado de la hidrokarbonoj.

La lukto kontraŭ la fuelo ne finiĝas en la purigado de iuj rokoj kaj de la marfundoj. La hekatombo de la Prestige montras la definitivan fiaskon de sistemo en kiu la petrolo pli gravas ol la individuoj, la popoloj kaj la ŝtatoj, ol la kosmo mem.

Estas nia vico, tiu de la galegoj, kiel grandaj ĉefroluloj de la tragedio, sin demandi pri tiu ĉi ordo, kaj fariĝi la ambasadoroj de la digno de la oceano.

Tial, el la Finistero, ni sendas tiun ĉi krion. Ni deziras ke la mesaĝo aliru ĉiujn terangulojn.

Ni deziras instigi grandan tajdon. Ni deziras ke ĉiu persono, ĉiu kulturo estu guto de vivo. Kaj ni deziras, la 14an de junio, inundi Bruselon por kunkonstrui la grandan oceanon de la diverseco.

Tiu ĉi estas la alianco de la maro, kaj jen ni estas, bordaj homoj por inventi la estonton: "¡Nunca máis!", "Neniam plu!"

(Altiĝas la tajdo, la dignotajdo, moviĝu kun ni)