instigas la membrojn al akurata pago de kotizo por ebligi bonan funkciadon de la asocio per adekvata financado,
konstatas la bonkvalitan laboron de la
Eldona Fako Kooperativa de SAT
kaj instigas SAT-anojn partopreni en ĝiaj eldon- kaj disvendoreto, en la koherigo de ĝia eldonpolitiko kaj en la klarigo
de ĝia funkciado,
esprimas sian aprezon al la sukcesaj laboroj ĝis nun jam plenumitaj pri la elektronika PIV kaj kuraĝigas la
laborgrupon, kiu prizorgas ĝin, daŭrigi,
alvokas al utiligo de la pretigata flugfolio pri SAT,
invitas ĉiujn kamaradojn informi la membraron pri la situacio en siaj respektivaj mondregionoj per
Sennaciulo, kaj emfazi la tutmondan
rolon de SAT per kontaktiĝoj inter esperantistoj de diversaj mondpartoj por riĉigi sian klerigan laboron,
instigas la kamaradojn kontribui al la SAT-retejo per sendado de materialo al
ĝia respondeculo ĉu per rekta enretigo de
originala materialo ĉu per traduko de la artikoloj troviĝantaj en la nacilingva parto (aparte koncerne tekstojn
Kio estas SAT kaj
Kio estas Esperanto),
instigas SAT-anojn kontribui al Sennaciulo
kaj Sennacieca Revuo per verkado kaj
sendado de artikoloj aŭ bildoj kaj per kontribuo al la redaktoskipo per diversaj taskoj inkluzive de kunlabora enpaĝigo,
proponas sistemigi per tradukreto la proponadon kaj tradukadon de nacilingvaj SAT-ece klerigaj tekstoj,
petas, ke en la landoj subskribintaj la Konvencion de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj kaj
ĉie, kie eblas, la kamaradoj intervenu ĉe siaj regantoj, por ke ilia lando rapide ratifu tiun konvencion,
kaj ke en ne subskribintaj landoj la kamaradoj intervenu ĉe siaj regantoj por ke ilia lando rapide subskribu kaj
ratifu tiun Konvencion,
plu vokas SAT-rondojn, SAT-frakciojn, LEA-ojn kaj SAT-anojn sendi precizajn informojn pri kursoj, varbado direktita
al ekster-SAT-a medio kaj apero de artikoloj pri Esperanto aŭ SAT-rilataj temoj,
sugestas kunvoki laborgrupon por prepari, per kolektado kaj debatigo de ideoj, deklaracion de SAT pri ties rolo
en la nuna epoko,
invitas SAT-anojn informiĝi pri etikaj bankoj kaj pli precize pri la projekto de Eŭropa Etika Banko (EEB)
kaj jam nun utiligi Esperanton en tiu banka medio per diversaj rimedoj (i.a. esperantigo de la fondmanifesto, flugfolioj
kaj retejaj dokumentoj),
invitas la Plenum-Komitaton studi la fondmanifeston de EEB kaj aliajn similajn iniciatojn, kaj eventuale proponi
membriĝon de SAT post referendumo en tia kooperativa banko,
petas la Plenum-Komitaton zorgi, ke en la venonta kongreso estu antaŭvidita ebleco organizi klerigsesiojn
pri financaj demandoj.