La 82-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT),
kunvenanta en Milano de la 18-a ĝis 24-a de julio 2009, substrekas, ke ĝia Statuto instigas la membrojn de
SAT agadi sur diversaj terenoj. Ĉi-jare, la kongresa temo estis "Migri senlandlime, vivi sennaciece".
La kongresanoj de SAT, gastigitaj de la frata itala asocio ARCI Esperanto,
debatis pri paco, hommigrado, etikaj bankoj, situacioj en Sudameriko, Malagasio, Mezoriento kaj aliaj
mondregionoj.
La Kongreso:
rememorigas al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono, ke de pluraj jaroj
SAT skribis por peti, ke tiuj landoj subskribu la Konvencion de Otavo. Ĝis nun, neniu el tiuj landoj subskribis ĝin.
Denove, SAT firme petas, ke rapide ili subskribu tiun Konvencion de Otavo,
emfazas la rajton de la homoj el la tuta mondo memstare kaj libere elekti vivi kaj loĝi tie, kie ili naskiĝis
aŭ kie ajn estas al ili plej taŭge pro naturmediaj kialoj, profesiaj, politikaj aŭ aliaj bezonoj, konsiderante
sennaciece kaj senlandlime siajn proprajn interesojn kaj ankaŭ tiujn de la tuta homaro,
interesiĝas pri la projekto krei en 2010 Eŭropan Etikan Bankon (EEB) per kunfando de tri nunaj etikaj bankoj
(Banca Popolare Etica el Italio, NEF el Francio kaj
FIARE el Hispanio), konsiderante, ke tiu banko verŝajne agos per
pli etikaj rimedoj ol aliaj bankoj,
rekonas en la agado de ARCI, itala laborista kulturcela asocio, komunajn agadspiriton kaj klerigajn celojn, kaj
kuraĝigas la membrojn de SAT memstare partopreni en ĝia agado kaj tiel prepari ontan interasocian kunlaboron,
agnoskas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn renkontas homoj en
iuj mondregionoj kiel Sudameriko, Malagasio kaj Mezoriento, kaj celas klerigajn interŝanĝojn kun tiuj homoj
por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.