La 81-a Kongreso de SAT en Kazanlako (Bulgario)
kunveninta inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2008,
per letero al Ambasadoroj de
Ĉinio, Finnlando, Barato (Hindio), Israelo, Rusio kaj Usono en Bulgario, petas ke
ili intervenu ĉe sia respektiva Registaro por ke tiu ĉi rapide subskribu la
Konvencion de Otavo, kiu malpermesas uzon kaj fabrikadon de kontraŭpersonaj
minoj,
konstatas:
ke tutmonde
okazantaj eksterleĝigo, ĉelandlima blokado kaj administra malliberigo de
enmigrantoj kontraŭstaras Homajn Rajtojn je libera cirkulado kaj je decaj
vivkondiĉoj,
ke necesas forigi la
ekonomiajn, militajn, klimatŝanĝajn kaj aliajn premojn kiuj kaŭzas
kontraŭvolajn elmigradojn,
kaj sindevontigas
kontraŭbatali tiajn registarajn maljustaĵojn,
konstatas, ke Ter-mastrumaj kaj
socipolitikaj problemoj estas nedisigeblaj kaj ke ilia solvo postulas dialektikan sintezon
inter ekologiismo kaj socialismo,
konstatas, ke la nuna malsat-krizo,
same kiel aliaj socipolitikaj kaj Ter-mastrumaj problemoj ne povas solviĝi per
almozpeto, humanitara kaj bonfara agadoj, sed per horizontala senpera interhelpo kaj
interŝanĝo de spertoj kaj rimedoj: SAT estas unu el la iloj de tiaj
interrilatoj,
instigas laboristojn en post-socialismaj
kaj aliaj mondopartoj rektigi la kapon kaj tutmonde organiziĝi por
kontraŭbatali kapitalismon daŭre subpremantan ilin.