Ĉe kafotablo
sidas 18-jara franclingvanino kun 80-jara
bulgarlingva anarĥiisto, kiu rakontas al ŝi kiel li spertis karceron antaŭ kaj dum la komunista tempo. En koridoro
60-jara bulgarino kaj 20-jara serbo interŝanĝas informojn pri siaj reciprokaj vivkondiĉoj. Dum kunsido homo el
Ekstremaduro rimarkigas al la diverslingva ĉeestantaro ke la mastroj sennaciece organizas la ekspluatadon en Eŭropa
Unio. Kamarado el Tokio informas ke la Japana Komunista Partio estas la kvara plej granda en la lando, kaj ricevas amasan
subtenon de junuloj. Malgraŭ la politika diversopinieco kaj la diverslingveco ĉiuj glate interkompreniĝas
per Esperanto. Jen la 81a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Kazanlako, Bulgario.
De la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2008, 80 laboristoj el 14 landoj kaj 3 kontinentoj kuniĝis plian fojon por evoluigi sian asocion, interŝanĝi informojn kaj spertojn pri socipolitikaj okazaĵoj ĉirkaŭ la mondo, amikiĝi kaj starigi novajn projektojn. La programo estis riĉa.
Ili pritraktis temojn, kiel mondan malsaton, sindikatan agadon kaj helpon al enmigrintoj, eblajn solvojn al tutmonda naturmedia kaj sociala krizo, socipolitikan situacion en post-socialismaj mondopartoj kaj ekspluatadon en kapitalisma paradizo; la kongresa deklaracio skizas la ĉefajn trajtojn kaj provizorajn konkludojn de ĉi-tiuj debatoj.
Por ampleksigo de la interna demokratio kaj de kontaktoj kun kamaradoj sen retaliro disvolviĝas reto de SAT-rondoj, t.e. grupo de samregionaj membroj kiuj kuniĝas por organizi lokajn kontaktojn kun aliaj laboristaj organizoj kaj pridiskuti internajn asociajn aferojn.
SAT vigle daŭrigas sian kontraŭarmilan agadon alvokante ŝtatojn al subskribo de konvencio de Otavo kaj onta konvencio de Oslo. SAT lanĉas ambician kampanjon kiu celas eldoni diverslingvajn informilojn pri la kleriga tutmonda rolo de SAT. Kongrue kun tiu kleriga rolo de SAT estis decidita organizado de klerigaj sesioj pri retejmastrumado kaj asociaj financoj, por ebligi al la membraro esti memstara en sia ĉiutaga agado en kaj ekster SAT.
La
eldonkooperativo, post
ekfunkciado per eldonado de diversaj varbiloj, T-ĉemizoj, kelkaj broŝuroj kaj unua
libro, "Mortopuno", aperigis du novajn librojn en sia nova kolekto «Laborista
Memoro». "La Pariza Komunumo de 1871" estis
redaktita kunlabore kun la Amikaro de la Pariza
Komunumo 1871, kaj prezentas, aldone al historia skizo pri la unu el la
plej riĉaj epizodoj de la laborista historio, artikolojn pri kelkaj apartaj roluloj, kiuj ebligas iom pliprofundigi
kelkajn el la aluditaj aspektoj.
"La Itala Socialismo kaj Esperanto" prezentas la debaton pri Esperanto en la paĝoj de la italaj socialismaj gazetoj en la jaro 1918, en kiu aparte influan rolon havis Antonio Gramsci. La historiajn dokumentojn kompletigas tri malsamstilaj nunaj kontribuoj pri la plua aktualeco de la debato. Plej multaj el la kunlaborantoj anas en la Esperanta fako de la itala socikultura asocio Arci.
Tri pliaj libroj estas nun en preparo kaj kvin aliaj projektoj ekburĝonis dum la kongreso.
Pluraj prelegoj okazis:
Kiel decas por laborista organizo, la programo estis riĉa je popolkulturaj prezentoj:
Kiel ĉiam dum esperantaj kongresoj, oni profitas la okazon turismi, ĉar tiel la lokanoj povas montri al la eksterlandanoj la regionon kaj agi kiel la plej bonaj interpretistoj. Oni vizitis en Kazanlak muzeojn pri etnologio, pri la rozindustrio, pri la desegnisto kaj rakontisto Ĉudomir, pri la muzikisto Petko, kopion de la traca tombejo. En la ĉirkaŭaĵo oni vizitis veran tracan tombejon, belegan rusan preĝejon Ŝipka, memormonumenton en la montopinto de trapasejo Ŝipka, monaĥejon kaj kavon de Drianovo kaj urbon Veliko Tarnovo, kiu estis iam bulgara ĉefurbo.
La kongreso de la jaro 2009 okazos en Milano, Italio.
Komunika Komitato de SAT
Aprobitaj Deklaracio kaj interna
Gvidrezolucio
Traduko en la hispana