IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KOMUNIKO  DE  "SAT-en-Hispanio"

 

Okaze de la sangaj atencoj ĵus okazintaj en Madrido, SAT-en-Hispanio (SATeH) deziras montri publike sian repuŝon al ĉia terorismo. Neniu idearo nek intencaro povas pravigi tiajn agojn, kiuj nur faligas la malamon de ĉiuj bonvolaj homoj sur la kaŭzantojn de tiom da sufero.

Ni firme kontraŭas tiujn ĉi taktikojn, sendepende de ties celoj. En tiu ĉi kazo, krome, la ago estis farita precize por kaŭzi la plej grandan damaĝon, per amasmurdo en trajno plenplena de fruantaj laboristoj, en urbo kaj kvartalo kiu neniel respondecas pri ies supozata subpremo.

La informoj konataj en la momento de la redakto de tiu ĉi komuniko ne permesas konfirmi la aŭtorecon de ĝiaj kaŭzantoj. Sed sendepende de tio, ĉu temas pri naciismaj aŭ religiaj organizaĵoj, per tiu ĉi agado ankoraŭfoje konfirmiĝas la karaktero esence barbara kaj reakcia de ilia lukto. Ili nur ĵetas honton kaj naŭzon sur sin kaj siajn apogantojn.

Ni alvokas ĉiujn plifortigi la universalismajn kaj humanismajn ligojn inter ĉiuj popoloj, kaj montri sian malŝaton pri ĉiuj formoj de barbareco. Ni staras senkondiĉe sur la flanko de la viktimoj.

Madrido, je la 13a de marto 2004