Kiel decidite en sia lasta kongreso, SAT partoprenis en novembro 2003 la Eŭropan Socian Forumon. En kunlaboro kun SAT-Amikaro, SAT disponis budon, en kiu oni informis ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri la laborista E-movado, kaj pri la solvoj proponataj de SAT al la problemoj okazigitaj de la nuntempa etapo de kapitalisma tutmondigo kaj novimperiismo.
Detala raporto pri la rezulto de la agado, en Esperanto kaj en la franca lingvo, estas legebla en la paĝaro de SAT-Amikaro.
Okazis samtempe serio da prelegoj. La prelegon de Jakvo Schram, prezidanto de la Plenumkomitato de SAT vi povas legi tie ĉi.
En la lasta tago okazis multnombra manifestacio, dum kiu vidiĝis nia lingvo kaj nia movado. Vi povas vidi fotojn en tiu ĉi paĝo.
Ke la ĉeesto de esperantistoj en la Forumo estis perceptebla, pruviĝas per la raportoj en la amaskomunikiloj. Konkrete, en Hispanio troviĝis mencioj al tio en almenaŭ du ĵurnaloj, la katalunlingva Avui kaj la tuthispana El Mundo.
Jen resumo de la prezento de la artikolo de Avui:
Antaŭtitolo: La ideologia diverseco sin reproduktis en la
renkonto de Parizo.
Ĉefa titolo: La Socia Forumo evidentigas la ekstreman diversecon de la
alimondistoj
Subtitolo: La kunveno kunigas ekde esperantistoj ĝis rompantoj de
montrofenestroj.
Teksto: Escepte de la politikaj partioj, ĉiuj instancoj de la civila socio
estas invititaj kaj tie partoprenas. La Socia Forumo, kiu faris el la
ideologia diverseco sian militantan unuecon, ne sukcesas kontroli la
diverĝon. Tio estas, laŭ ĝiaj organizantoj, "la frukto de ĝia
sukceso
mem".
Kaj poste, post la analizo de la historio de la Sociaj Forumoj, kaj la
diverseco de la partoprenantoj, ĝi daŭrigas: Kiuj estas, kion pensas kaj
kion faras la alimondistoj? La ekonomikaj
amaskomunikiloj insiste sin demandas tion kaj eĉ post la aperigo de
tutaj paĝoj kaj kromnumeroj, ankoraŭ ne trovis konvinkan respondon:
"Kion komunan havas esperantisto kaj atakanto kontraŭ MacDonald's?", sin
demandas la franca ĵurnalo "La Tribune".
Kaj jen de El Mundo:
Titolo: 100.000 personoj trakuras Parizon por fini la
tri tagojn de la kontraŭtutmondiga Socia Forumo
Meze de la teksto: La diverseco de la kontraŭtutmondiga
movado montriĝis evidenta dum la manifestacio, kun movadoj de solidareco kun
Palestinio, apud agrikulturaj sindikatoj, kontraŭkapitalismaj grupoj, politikaj
partioj kaj 'aktivuloj' favoraj al la altrudo de Esperanto kiel
"demokrata lingvo" en tuta Eŭropo.
Kaj krome:
Priskribo de ESF.
Resumo de la programo decidita en septembro.
Programo en la hispana.
Se vi interesiĝas pri pliaj detaloj, ĵetu rigardon al la tekstoj de la organiza skipo ene de la esperantista movado aŭ al la paĝoj de SAT.