IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PROGRAMO  DE  EŬROPA  SOCIA  FORUMO  2003

Resumo de la programo decidita en Berlino

Akso 1 - Kontraŭ milito, por Eŭropo de paco, justeco kaj solidareco, malferma al mondo.

Akso 2 - Kontraŭ novliberalismo, kontraŭ virarkio, por Eŭropo de rajtoj, sociala kaj demokratia.

Akso 3 - Kontraŭ profitlogiko, por socio de sociala justeco, ekologie subtenebla kaj por nutra suvereneco.

Akso 4 - Kontraŭ variĝprocezo, por demokratia Eŭropo de informado, kulturo kaj edukado.

Akso 5 - Kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj ekskludo, por rajtegaleco, dialogo de kulturoj, por Eŭropo gastigema al migrantoj, rifuĝintoj, azilpetantoj.

Konfrontiĝoj kaj artikiĝoj:

Detala programo

Akso 1 - Kontraŭ milito, por Eŭropo de paco, justeco kaj solidareco, malferma al mondo

  1. Kontraŭ globala kaj konstanta milito. Tutmondiĝo kaj militiĝo, imperia politiko, rolo de Usono, petrolo, NATO, popolaj rajtoj disponi je si mem kaj lukti kontraŭ sia subpremo.

  2. Konstrui pacon, kulturon de paco, globalan malarmadon, internacian juron.

  3. Rilatoj Nordo - Sudo: ŝuldaro, ekoŝuldaro, financado de disvolviĝo, transatlantika homkomerco, koloniismo, damaĝriparado.

  4. Kia estonteco por Orienteŭropo kaj Turkio? Kia komuna Eŭropo por popoloj?

  5. Eŭropo liberecoj kaj justico; sekurisma politiko, punpolitiko, eŭropa jurspaco, kontraŭterorismaj leĝoj kaj kriminigado, polica kaj jura mastrumado de ĉirkaŭurbaj kvartaloj.

  6. Eŭropo en liberala tutmondiĝo. Rolo de Eŭropa Unio kaj respondeco de eŭropaj ŝtatoj en arkitektado de mondaj povoj (MOK, MB, IMF, IOL, MSO, UN).

Akso 2 - Kontraŭ novliberalismo, kontraŭ virarkio, por Eŭropo de rajtoj, sociala kaj demokratia

  1. Por Eŭropo de civitanaj kaj demokratiaj rajtoj, analizo kaj kritika bilanco de Konvencio. Rolo de institucioj, reprezentema demokratio kaj partopreniga demokratio.

  2. Nedividibleco de rajtoj kaj disvolviĝo de ekonomiaj sociaj, kulturaj kaj ĉirkaŭaĵaj rajtoj. Ĉarto pri fundamentaj rajtoj, salajrulaj rajtoj (laborrajto kaj laborjuro). Civitaneco kaj rajtuniversaleco.

  3. Kontraŭ malreguligado de publikaj servoj, bilanco de privatigoj, leĝo de konkureco, GIKS.

  4. La “sen”uloj, sociagantoj: novaj luktopraktikoj, novaj sociaj konflikteblecoj. Kontraŭ elkludoj kaj malriĉegeco, por efektiva aplikado de iliaj rajtoj.

  5. Virinoj kaj viroj: de rajtegaleco al reala egaleco. Kontraŭ seksa divido de laboro. Por virinliberecoj en socio.

  6. Lesbaj, gejaj, transseksaj luktoj, de rajto je asertado de memoj: por alia tutmondiĝo liberigita de la morala ordo kaj de la genra asignado.

Akso 3 - Kontraŭ profitlogiko, por socio de socia justeco, ekologie subtenebla kaj por nutra suvereneco

  1. Por tutmondaj publikaj havaĵoj: rimedrabadoj kaj liberala tutmondiĝo, rolo de MOK kaj transnaciaj firmaoj, demokratia mastrumado de komunhavaĵoj, akvo, biodiverseco, energio, financrimedoj.

  2. Laborkonfliktoj kontraŭ profitlogiko: lukto kontraŭ socia kaj ĉirkaŭaĵa dumpingo, kontraŭ alilokigoj, malcerto. Laborrajtoj en Eŭropo. Laboradpolitikoj en Eŭropo.

  3. Krei kaj alie disdividi riĉaĵojn: budĝetaj kaj fiskaj monpolitikoj favoraj al laboro, kontraŭ fiska dumpingon, rompi potencon de financaj merkatoj, transnaciaj societoj, sociaj kaj ĉirkaŭaĵaj respondecoj de entreprenoj, eko-fiskado, teritorioj kaj tutmondiĝo.

  4. Por subtenebla agrikulturo: por nutrosuvereneco, ŝanĝi KAP (Komuna Agrikultura Politiko), ŝanĝi regulojn de agrikultura internacia komerco, produkti sanan kaj sekuran nutradon, lukti kontraŭ GMO-j, rajtoj de kamparanoj.

  5. Subtenebla modo de produktado kaj konsumado, ekologio kaj ŝirmado de ekosistemo, kontraŭ variĝo de ĉirkaŭaĵo, loko de socia kaj solidara ekonomio, problemo de kreskado, justa komerco.

  6. Ekologia politiko de energio kaj transportoj: energipolitiko, nuklea problemo, lukto kontraŭ poluado, forcefekto, regulado de transportmodoj.

Akso 4 - Kontraŭ variĝprocezo, por demokratia Eŭropo de informado, kulturo kaj edukado

  1. Kontraŭ politikoj de malregulado kaj privatigo en Eŭropo, por defendo de publikaj servoj de informado, kulturo kaj edukado.

  2. Kontraŭ Koncentrado de informilaro kaj informvariĝo, rajto al plurisma informado kaj informi, por disvolviĝo de sendependaj kaj alternativaj informiloj, informilaro kaj milito.

  3. Por escepto, kultura kaj lingva diverseco en Eŭropo, kontraŭ variĝo kaj liberigado de kulturo kaj MOK, por kreadlibereco.

  4. Loko de arto, artaj kaj kulturaj praktikoj en socia transformado kaj emancipiĝo, spertoj pri kultura memmastrumado kaj memproduktado.

  5. Rajto al ĉies edukado kontraŭ variĝo: eduksistemo kaj popola edukado, socia demokratia defio aŭ simpla ekonomia oportuno? Por publika servo de edukado, de etinfaneco ĝis universitato, certiganta ĉies sukceson.

  6. Sciencoj, serĉado: por mastrumado pri scienca disvolviĝo far gecivitanoj, kontraŭ sciencvarigado, por nordsuda scienca solidareco certiganta aliregalecon al sciaro kaj teknologio; kontraŭ patentebleco de vivantaro.

Akso 5 - Kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj ekskludo, por rajtegaleco, kulturdialogo, por Eŭropo gastigema por migrantoj, rifuĝintoj, azilpetantoj

  1. Kontraŭ fortresa Eŭropo: por civitaneco de loĝado por ĉiuj, cirkullibereco, instalrajto, egaleco de sociaj civitaj kaj politikaj rajtoj. Kontraŭ persekutoj, azilrajto, juro pri rifuĝintoj (loĝnepro).

  2. Eŭropa migropolitiko: forpelĉeso, fermado de gardocentroj, migradoj kaj disvolviĝo, por pozitiva alporto de migrantoj en gastigaj kaj devenaj landoj.

  3. Rasismo, ksenofobio, kontraŭsemidismo, islamofobio, discriminadoj, stigmatigado de enmigrantoj, de loĝantaro el migrado, de Romaoj kaj vojaĝuloj, rolo de informilaro, por dialogo de kulturoj.

  4. Migrado kaj laboro: aliro al sociaj rajtoj, laborularo, mallokiĝoj al Eŭropo, rajtegaleco.

  5. Enmigrintinoj, migrantoj kaj tutmondiĝo, aŭtonoma statuso, civita kaj politika alporto de virinoj en gastiglando, virinoj, viktimoj de seksismaj kaj seksaj trafiko kaj persekutoj.

  6. Sendokumentuloj: kontraŭ nova mastrumado de homfortoj, reguligo por ĉiuj.

Alfrontiĝoj kaj artikiĝoj - Strategioj

  1. Militoj kaj militlogikoj. Konsekvencoj al mondestato. Respondecoj kaj konstruado de kontraŭmilita movado.

  2. Vetoj kaj defioj de konstruado de “alia Eŭropo”.

  3. MSF-oj de Portoalegro al Mumbaio: dinamikoj kaj ambicioj de Sociforumaj movadoj.

  4. Laboro, laborpostenoj, akcia kapitalismo: kiaj respondoj? Sindikata movado en konstruado de globala movado.

  5. Kia kontraŭofensivo al kresko de ekstremdekstro kaj populismo en Eŭropo?

  6. Alporto de virinismo al socia movado.

Alfrontiĝoj kaj artikiĝoj - Dialogoj/konfrontiĝoj

  1. Sociaj movadoj kaj civitanoj/politikaj partioj: Kia demokratio en Eŭropo kaj kia respondeco de Eŭropo en internaciaj institucioj?

  2. Sociaj movadoj kaj civitanoj/politikaj partioj: Eŭropo je defio de sia socia dimensio: publika servo kaj socia ŝtato.

Alfrontiĝoj kaj artikiĝoj - Unua plano

  1. Socia protektado, sano, emeritiĝo, familiaj politikoj. Eŭropa socia ŝablono.

  2. Handikapo: loko de handikapuloj en Eŭropo.

  3. Kulturaj identecoj, naciaj identecoj en Eŭropo.

  4. Dimensio de Islamo en Eŭropo: vetoj kaj defioj.

  5. Urbeco kaj lokeco, kreskterenoj de novliberalismo kaj rezistadoj.

  6. Restas decidote: Temo pri junularo kaj/aŭ infanrajtoj.


Se vi interesiĝas pri pliaj detaloj, ĵetu rigardon al la tekstoj de la organiza skipo ene de la esperantista movado aŭ al la paĝoj de SAT.

Priskribo de ESF.

Programo en la hispana.