IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

Temas  pri  demokratio !

...  inkluzive  lingva !

 

Jes por tutmondiĝo konstruita de la ordinaraj homoj ĉie.

Jes por demokratio jura kaj fakta, bazita sur egaleco kaj libereco.

Jure, ĉiu rajtas informiĝi kaj sin esprimi libere, ankaŭ internaciskale.

Sed fakte, ne!

La amaskomunikiloj obeas al la financaj potenculoj.

Nur la elitoj komunikas kun iom da facileco mondskale, per tradukistoj, helpe de mono.

Nur eta tavolo de la homaro povas sin esprimi relative kontentige!

Kaj la aliaj - preskaŭ 100%?

Kaj Vi?

Apud nia loka lingvo ni bezonas lingvon komunan, sendependan, alireblan al ĉiuj,

Nur Esperanto ebligas:

Kontaktu SAT (unuiĝo de la laboristaj esperantistoj el la tuta mondo)

Asocio Maldekstro kaj Esperanto - SATeH (SAT en Hispanio)

Poŝtokesto (apartado) 8537
ES-28080 - Madrid (Hispanio)