IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KONTRAŬ  LA  NEPUNECO

Unua  Amerika  Tutkontinenta  Renkontiĝo

José Pascual Rubio

Artikolo publikigita en la revuo Internaciaj Materialoj (julio/aŭgusto de 2009), eldonita de la asocio CGT.

Per la ĉi-monata Internaciaj Materialoj ni spegulas tion plej rimarkindan pri la Unua Amerika Tutkontinenta Renkontiĝo Kontraŭ la Nepuneco, okazinta la 20an kaj 21an de junio (2009) ĉe zapatista teritorio, nome ĉe la heliko de Morelia.
 
Estas tro konata la terura ĉeesto de diktaturoj ĉe tiu kontinento. Estas tro konataj la sennombraj okazoj de torturoj, malaperoj, murdoj, forkaptoj de ĵus naskiĝintuloj, ktp. Malsamaj registaroj klopodas forgesigi tiun elhistorian paĝon per malsamaj manieroj kaj nuancoj, sed per la sama komuna denominatoro. Tiu komuna denominatoro nomiĝas nepuneco, temas pri antaŭeniri sen troa bruo, sen solvi la aferojn, sen rigardi malantaŭen, kaj tio implicas silentigi la historion, forgesi tion neniam forgesendan, por ke ne okazu denove. Kiel asertas la alvoko mem de la renkontiĝo:
 
«Koni la originon kaj la naturon de la doloro, la meĥanismojn de la ŝtata terorismo kaj de la parolo de la povo, kiu pravigas la barbarecon, eble implicas malmunti antaŭe singarde ties logikon, ties nunan validon kaj ties efikon. Antaŭ la situacio de la renoviĝanta teroro tio, kion la sistemo proponas, estas defuĝi ĝin pro naŭzo kaj timo. Ne fari tion, postulas gardadon, neprigas senĉesan atenton. La silento kaj la forgeso, la seninteresiĝo kaj la nepuneco favoras la daŭrigon de la ŝtata perforto kaj terorismo. Ne estas ajna revenĝa sed preventa celo tio, kio movas nin, kiuj ne povas nek volas forgesi.»
 
La partopreno nombris pli ol 350 homojn, devenantaj de Ameriko (Argentino, Ĉilio, Bolivio, Kolombio, Peruo, Haitio, Domingo, Urugvajo, Paragvajo, Gvatemalo…), de la mondo (Aŭstralio, Germanio, Francio, Hispanio, Eŭskio, Svedio, Aŭstrio…) kaj de Meksikio (Ĉiuaŭio, Morelos, Pueblio, Kampeĉio, Federala Distrikto, Sanktluis-Potosio, Ĥalisko, Tlazkalio, Verakruco…).
 
La hispana ĜKL-CGT ĉeestis la renkontiĝon, ĉe kiu oni povis konstati la intereson reakiri la memoron, ĉar tio estas la sola kielo postuli justecon, konfirmi postulaĵojn kaj agojn, kiujn plenumis niaj gekamaradoj, kaj fieri pri ili kaj samtempe pri nia batalo.

La pasintajn 20an kaj 21an de junio okazis la Unua Amerika Tutkontinenta Renkontiĝo Kontraŭ la Nepuneco kaj la Aŭtonoma Justico ĉe la zapatista heliko «Kirlo de niaj vortoj» de Morelia, Ĉiapo, Meksikio. La renkontiĝon ĉeestis ĉirkaŭ 350 partoprenantoj el Ameriko (Argentino, Ĉilio, Bolivio, Kolombio, Peruo, Haitio, Domingo, Urugvajo, Paragvajo, Gvatemalo…), el la mondo (Aŭstralio, Germanio, Francio, Hispanio, Eŭskio, Svedio, Aŭstrio…) kaj el kelkaj meksikaj komunumoj el la plej frapitaj de la maljusteco, la subpremado kaj la forgeso.

Tiu de la Konsilio de Bona Rego (KBR) «Koro de la ĉielarko de la espero» komencis la kunvenon per bondeziro: «kaŭze de la doloroj kaj mizero de Meksikio proponu belajn aferojn por dignigi la vivon de la gelaboristoj de la kampo kaj de la urbo», poste Beatriz Aurora prezentis la delegitarojn kaj observantojn, klarigis la labordinamikon por la sabato kaj dimanĉo kaj, por malfermi la plenan kunsidon per «ora broĉo», la kantistino María Inés Ochoa interpretis «Por vi, kamaradino»-n, kanton inspiritan de la zapatistaj virinoj. Post tiu interveno Tamara San Miguel de la Reto Kontraŭ la Subpremado kaj Pro la Solidareco deklaris la malfermon de la Unua Amerika Tutkontinenta Renkontiĝo Kontraŭ la Nepuneco kaj la Aŭtonoma Justico je la 18:52 horoj.

HUGO BLANCO elmontris la ekzemplon de la amazonaj geindiĝenoj de Peruo kaj de la lukto, kiun ili eltenas por konservi siajn tradiciojn, kulturon kaj medion kontraŭ la novliberalaj strategioj, ĉefe la lukton, kiun ili eltenas ekde la 9an de aprilo kontraŭ la dekretoj de la perua registaro pro la Pakto de Libera Komerco, kaj kiel dum la Tutmonda Primedia Tago mem (la 5a de junio) la registaro de tiu lando ordonis atakon el tero kaj aero kontraŭ la indiĝenaj komunumoj, kiu okazigis bilancon de mortintoj kaj vunditoj, pri kiu la polico malebligas la scion al ni, sed ili kredas, ke ĝi atingis kvantojn de ega krueleco. La ĉefa lukto de tiuj ĉi komunumoj estas la defendo de la medio je la plej ampleksa senco, ĉar la morto de la ĝangalo implicus ilian morton kiel indiĝenan kulturon. Fine li proponis la kreadon de reto pri interkomunuma solidareco kaj pri respekto al la naturo.

JUAN CHÁVEZ de la Nacia Indiĝena Kongreso post kritiko al la konduto kaj projektoj de la diversaj malbonaj registaroj municipaj, ŝtataj kaj federaciaj, ĉefe al la Plan Mérida kaj la starigo de regazigplanto en Ensenada, li legis manifeston de la 16a Plena Asembleo de la NIK de la Centro-Pacifika Regiono, okazinta ĉe la Marbordo Nahua de Michoacán, kie oni meditis pri la defendo de la indiĝenaj teritorioj antaŭ la forrabo kaj ekspluatado de iliaj vilaĝoj kaj komunumoj, kaj debatis pri iliaj kulturoj kaj leĝoj, iliaj memregadoj kaj la fakta aŭtonomio. Li informis pri kiel, ekde la paktoj pri libera komerco, oni klopodas altrudi projektojn de privataj entreprenoj por alproprigi kaj forrabi iliajn teritoriojn, naturajn riĉo-fontojn kaj indiĝenajn sciigaĵojn pere de korupto, perforto kaj la trompoj de la malbonaj registaroj, kiuj modifas la 1917an Konstitucion por enmeti ilin je la merkato kaj malebligi ilian aŭtonomion kaj liberan determinon kaj li petis respekton por la rezolucioj prenitaj de la indiĝenaj komunumoj, kiuj decidis je sia ĝenerala asembleo reakiri pere de la faktoj la teritoriojn, kiuj apartenas al ili, kaj petas al la ceteraj delegitaroj, ke ili estu atentaj kaj komunikeblaj.

CAMILO DA SILVA portis la saluton de la Brazila Movado de Senteruloj (MST) kaj reliefigis la batalon kontraŭ la nepuneco kiel batalon, kiu estas parto de la lukto inter klasoj, kaj taksis la ŝtaton kiel komitaton de la burĝaro, kiu taksos kiel perforton kaj terorismon ajnan klopodon pri organizo de la komunumoj kaj la gelaboristoj.

LUIS VILLORO, de la UNAM (Aŭtonoma Nacia Universitato de Meksikio), centriĝis ĉe la maljusto en Meksikio. La bazo de tiu maljusto radikas en la disdivido inter eta grupo de superriĉuloj kaj kvantego de submetitaj malriĉuloj, kaj la disdivido inter la pluraj popoloj kaj kulturoj, konsistigantaj la landon, tial nepras agnosko pri la plureco de ĉeestantaj komunumoj.

CARLOS FAZIO, portis de Urugvajo la saluton de la muzikisto Daniel Viglietti, de la Naciliberiga Movado - Tupamaros kaj de la Popolpartoprena Movado, kiu integriĝas ĉe la Ampleksa Fronto, kaj parolis pri la perforto, la memoro pri la hororo kaj la nepuneco ĉe Latina Ameriko, pri la graveco reenmeti en la kolektivan memoron la hororojn de la estinto por krei novajn defendilojn, ĉar la silento estas kunkulpulo de la subpremantaj taktikoj de la ŝtato. Li proponas, ke antaŭ la silento, forgeso kaj seninteresiĝo pri la estintaj hororoj nepras identigi ĉiujn formojn de nuna nepuneco ĉe ties militista, ekonomia, jura, kultura kaj komunika flankoj por pretigi Prihororan Vortaron.

BÁRBARA ZAMORA, Meksikio, priparolis la bezonon pri nova justo kaj aŭtonomaj tribunaloj, ĉar la garantio pri nepartiaj, plenaj, rapidaj kaj senkostaj verdiktoj restas je nura deklaracio kaj ne okazas ĉe la tribunaloj de la lando. Oni pritaksas kiel deliktemon kaj terorismon la postulojn pri rajtoj flanke de la popolo, kaj eltenas justicon, kiun estas farita de kaj por tiuj de supre, justictipo, kiu ĝeneraliĝas kaj obeas la interesojn de la registaroj, kaj kiun oni devas ne agnoski. Tial oni bezonas krei kaj protekti proprajn meĥanismojn por nova justico, justico baziĝinta sur la ligiloj inter la personoj, kiuj konsistigas la komunumon kaj la socion, kiuj nomiĝas politika sperto, ligiloj, kiuj nun estas disrompitaj aŭ forgesitaj, kaj tial ne eblas la ekzisto de la justeco kaj nepras revolucio, kiu generu ilin ekde justico, kie devas ne ĉeesti punoj, torturoj, malliberejoj aŭ kondamnoj pro persona kaj komunuma konservado, kaj ties defendo.

MARTÍN ALMADA, el Paragvajo, parolis pri siaj spertaĵoj kiel viktimo kaj posta enketado ĉe la subpremado de la Operacio Kondoro, kiu ekde militista sekreta pakto de la 70aj jaroj inter la registaroj de Argentino, Brazilo, Ĉilio, Bolivio, Urugvajo kaj Paragvajo lasis rezulton el pli ol 100.000 viktimoj ĉe tiuj ĉi landoj kaŭze de subpremado al sindikataj gvidantoj, indiĝenoj, virinaj organizaĵoj, gestudentoj, geprofesoroj, geĵurnalistoj kaj geintelektuloj.

ALFREDO PINION rakontas la lukton de 17 familioj ĉe Lomas de Poleo (Ciudad Juárez), teritorio el 25.000 hektaroj, kiuj ekde meze de la 2003a postulas la restarigadon de la rajtostato ĉe sia komunumo dum ili kontraŭstaras la ĉikanon kaj persekutadon de iu el la plej monohavaj familioj el Ĉiuaŭio (ĉe la landnordo), tiuj Zaragoza Fuentes, kiuj pretendas, ke tiuj ĉi teroj apartenas al ili (kvankam ili alportis neniun atestilon antaŭ la tribunaloj) kaj klopodas forigi ilin. Ili suferis ĉiajn agresojn: detruojn el loĝejoj, fizikan perforton, malhelpaĵojn al la lernejirado de la geinfanoj (kaj ankaŭ malfermon de instalaĵoj), gardpostenojn kaj polickontrolojn, traserĉojn, konfiskojn, minacojn pri transloĝigo… La 17 familioj ne volas submetiĝi kaj petas la apogon de la ceteraj komunumoj al sia lukto, kiu estas la lukto kontraŭ la nepuneco de la oligarkio de la lando.

HYMBERTO MIRANDA el Kubo parolis pri sia sperto ĉe la kuba revolucio kaj la nepuneco de la usona imperio je ties senĉesa partopreno ĉe la latin-amerikaj diktatoradoj kaj la teroristaj agoj kontraŭ sia lando.

SILVIA MARCOS, Meksikio, denoncis kiel je la aparta okazo de la virinoj la nepuneco atingas ĉiujn kampojn, ekde tiu ekstera (labora, instrua aŭ komunuma) ĝis tiu doma, ĉar la patriarkeco taksas la virinojn kiel portantojn de la virfiero, tial eĉ fizikajn agresojn (kiel amasajn seksperfortaĵojn, eltiradon el fetoj aŭ la virinmortigon) oni faras kiel punon de personaj ofendoj el edzoj aŭ kompanoj. Ŝi elparolis sian sperton ĉe la Privirinaj Tribunaloj, kiuj, kvankam sen leĝodona povo (nur morala kaj simbola), similigas justicosistemon ekde sube kaj helpas vidigi la kontraŭvirinan nepunecon pere de la dokumentado kaj faciligas la konscienciĝon kaj ebligas ties organizon. La Privirinaj Tribunaloj implicas reformojn de la justico, kiu klopodas sanigi kaj kompensi, ne revenĝi.

ALMUDENA BERNABEU informis pri sia laboro ĉe iuj procesoj pri vundigoj de la homaj rajtoj. Pri kiel la kunordigitaj denoncoj atingis integri la historion de multaj por konsciencigi kaj ebligi reagi kaj organiziĝi.

MARÍA TERESA CONTRERAS parolis pri la postulaĵoj de la vidvinoj de la 65 minejlaboristoj, kiuj mortis ĉe la minejoj de Pasta de Conchos, Coahuila, kiuj deziras scii tion, kio reale okazis, kaj trovi la 63 korpojn, kiuj ankoraŭ restas tie. Ili denoncas la persekutadon kaj flankenigon, kiujn suferigas al ili la entrepreno, kiu atingas senkreditigi ilin danke al la nescio de la loĝantaro pri minejaj aferoj. La amaskomunikiloj kaj la politikistoj eĉ kredigis, ke la rekupero ne eblas, ĉar la minejo estas plena el gaso kaj akvo (akvo, kiun la entrepreno enmetis per bomboj kaj kiun nun ili elŝutas). Ili vokas la kontrolprenon de la entrepreno fare de la laboristoj, por ke tiuj ne estu submetitaj al tiaj maljustaĵoj, kaj fine ili petas la ĉeestan apogon de kiu ajn, deziranta apogi ilin, sed ne volas monon.

Civila organizaĵo LA ABELOJ, kiu aperas la 1922an kiel indiĝena, pacema kaj rezistanta organizaĵo por protesti kontraŭ la enkarcerigo de 5 el siaj kompanoj de la komunumo Tzajalchen de la municipo de Chenalhó (kaj kiu difiniĝas kontraŭaj al la uzo de armiloj kaj tial ili ne apogis la ribelon de la EZLN, kvankam ili partoprenas ties bazajn postulojn), denoncas la masakron je la 22a de decembro de la 1997a ĉe Acteal, kie mortis 45 el iliaj kompanoj permane de pli ol 100 militistoj kun zapatistaj vestoj por krei konfuzon pri ties lukto kontraŭ la ribelo, kaj postulas justecon antaŭ tiuj agoj kaj denoncas la komunikilan manipuladon, kiun okazigis la povo por kulpigi la gerilanojn.

GLORIA CANO, Peruo, skizis la etoson el militistigo kaj subpremado, kiun travivis ŝia lando ekde la 80aj jaroj, kaj kiu lasis spuron el mortintoj kaj malaperintoj. Ŝi parolis ankaŭ pri atingaĵoj, kiel la nuligo de la Leĝo pri Amnestio fare de la Interamerika Komitato pri Homaj Rajtoj, kiu estus permesinta indulgi 600 militistojn, kiuj estis kulpigitaj pri perfortaĵoj kontraŭ la homaj rajtoj dum la 20 jaroj de ena konflikto. «Oni klopodas fermi aferojn, sed ĉiutage aperas novaj», diris la kamaradino.

KOMUNUMA DISVOLVA LABOREJO DE GUERRERO informis pri la grava militistigo, kiun travivas tiu ŝtato. Tiu militistigo, pretekste de lukto kontraŭ la narkotaĵkomerco kaj la geriloj, utilas al la registaro por subpremi kaj disigi la organizitajn komunumojn.

EDWIN PARAISON el Haitio montris la situacion, kiun vivas la insulo, denoncante la trouzojn kontraŭ la haitia loĝantaro fare de la Komisio de la Unuiĝintaj Nacioj por la Stabiligo de Haitio (MINUSTAH).

KAMPARANOJ DE TULTEPEC, reprezentantoj el 300 kamparanoj pri komunaj teroj de San Pedro de Tultepec (municipo de Lerma ĉe la ŝtato de Meksiko), denoncas la novliberalajn politikojn pri prirabo de teroj kaj subpremado de la municipaj, ŝtataj kaj federaciaj registaroj. Ili denoncis, ke la 26an de oktobro de la 1929a Prezidenta Rezolucio koncedis al sia vilaĝo 1936 hektarojn el tero ĉe la marĉejo de la rivero Lerma. Unu jaron poste, la 24an de aŭgusto de la 1937a, oni donis al ili la unuajn 500 hektarojn de tiu tero kaj ekde tiam ili reklamadas dum 80 jaroj, por ke oni donu al ili la ceterajn 1436 hektarojn.

Kiel ĉe la antaŭa okazo, la KOMUNUMO MAZAHUA DE SAN MIGUEL CHOLTEPEC, tiu de la KAMPARANOJ DE SANTA CRUZ ATIZAPAN, ĉe la ŝtato de Meksiko, kaj tiu de la INDIĜENA FORTO CHINANTECA EN OAXACA, denoncis la persekutadojn kaj senĉesajn agresojn, kiujn ili suferas ĉiutage, kaŭze de la postulo pri siaj teroj por povi labori kaj digne vivi, kaj la neplenumon de la Federacia Leĝo pri Agrara Reformo, ĉar la respondecaj aŭtoritatoj neniam kompletigis la agraran proceduron, favorigante tiel siajn politikajn kaj ekonomiajn interesojn.

BEATRIZ SUÁREZ, el Bolivio, parolis pri la lukta situacio por atingi la juĝan persekuton de la respondeculoj de homecvundaj krimoj (el selektemaj murdoj de maldekstraj aktivuloj ĝis perfortaj malaperoj). Partoprenas la sperton de siaj landoj: la Asocio el Familianoj de Arestitoj, Malaperintoj kaj Martiroj pro la Nacia Liberigo de Bolivio, JULIO ROSALES de Comunicarte de Gvatemalo kaj ANDREA BENÍTEZ de Argentino. Laŭ vortoj de tiu lasta, ilia lukto nun estas aŭdigi «la malkonfortan voĉon de la pluvivantoj».

Sed ĉe tiu renkontiĝo, kiel ĉe aliaj, ne ĉeestis ĉiuj, mankis la geprizonuloj. La solidarecan krion pro ties tuja liberigo oni aŭdis tra pluraj spertaĵoj, kiel tiu de la lukto de la KOLEKTIVO PRI LABORO KUN LA POLITIKAJ PRIZONULOJ DE LA REGIONO LOXINCHA kaj ties 12 kamaradoj el Oaxaca, maljuste arestitaj, kulpigitaj sen iu ajn pruvo partopreni la Revolucian Popolan Armeon (EPR). Ankaŭ la kamaradino MAGDALENA GARCÍA DURÁN, indiĝenino Mazahua, atestita kaj torturita dum la operacioj ĉe San Salvador de Atenco je la 2006a, rakontis la sperton de sia aresto kaj enkarcerigo dum jaro kaj duono kaŭze de sia sola delito «lukti pro agnosko al la indiĝenoj, loĝantaj en Meksik-Urbo, pri la rajto al la instruo, al inda loĝejo kaj pri la rajto komerci ĉe la stratoj kiel vivrimedo».

Por finigi, BEATRIZ AURORA, denaske ĉiliana, sed ŝi loĝas ĉe Meksikio ekde antaŭ multaj jaroj, kaj membro de la Organiza Komitato de la Unua Amerika Renkontiĝo Kontraŭ la Nepuneco kaj la Aŭtonoma Justico, klarigis kiel kaj kial aperis la ideo organizi tiun ĉi okazaĵon: «Ni viktimoj jam laciĝis frapi pordojn, kiuj neniam malfermiĝas, post kiuj estas la krimuloj mem sub ordonoj de la povo». Beatriz montriĝis kritika kun iuj sociaj sektoroj, kiel ekzemple parto el la intelektularo, kiu ne malfruas kondamni la sangoplenajn agojn de la estinto, sed kiu silentas pri la nunaj krimoj de la «diktakratioj» per uzo de ia «Memoro pri Hieraŭ, Alchajmero pri Morgaŭ». Laste lanĉis al la aŭskultantaro la proponon deklari la 11an de septembro, datreveno de puĉo ĉe Ĉilio, kiel «Tagon pri la Lukto Kontraŭ la Nepuneco».

Tradukita de Jordi Alcàsser