Artikolo publikigita en la revuo Vrede la 28-an de julio de 2009.
Pere de Interreto Vrede prezentas al internacia publiko artikolojn kaj vidpunktojn en angla lingvo kaj en Esperanto. Ĉiu tuj komprenas kial la angla ĉi tie estas uzata, nuntempe la dominanta kaj vojmontra lingvo en la mondo. Sed kial ankaŭ uzi Esperanton? Pro principaj motivoj. Ĉi sube sekvas tre konciza klarigo. Sed unue estas utile atentigi pri kelkaj bazaj nocioj por pli ĝuste situi la lingvon kaj ties celon.
La internacia lingvo Esperanto estis kreita por plifaciligi la kontaktojn inter popoloj kaj inter individuoj diverslingvaj. Esperanto apartenas al neniu popolo aŭ nacio kaj sekve permesas ne sole rekte komuniki kun alilingvanoj sed ankaŭ lingve samrajte kaj kun reciproka respekto por la lingvo de la aliulo. Neniu privilegio nek elitismo por lingvoj dominantaj. Tiu demokrata deirpunkto jam vidiĝas en la strukturo de la lingvo mem, dank'al klara gramatiko kie regas reguleco kaj logiko, kaj al fekunda vortkrea sistemo. Baza scio de Esperanto estas multe pli rapide akirebla ol tio eblas ĉe naciaj lingvoj.
Dum sia 120-jara ekzistado Esperanto tre pliriĉiĝis kaj evoluis al matura internacia komunikilo, pri kio cetere atestas jam komforta propra literaturo. La esperantismo entute spertis foje tumultan historion kun hezita debuto, malstabila periodo pro interna lingvo-krizo, eta eksukceso antaŭ la unua mondmilito, forta ekspansio inter ambaŭ mondmilitoj, malfacila reaktivado post la dua mondmilito, malrapida regresa tendenco ĉefe post la historiaj eventoj komence de la jaroj 1990 en Orienta Eŭropo, pliiĝanta ĉeesto en Interreto ekde 2000.
Ambaŭ mondmilitoj preskaŭ fatale trafis la esperantismon, kiu ja esence vivas por kaj per internaciaj kontaktoj je la bazo. Ambaŭfoje la movado sukcesis restarti: la interna aspiro al rektaj, personaj kontaktoj translimaj per lingvo neŭtrala efikas stimule ĉe multaj idealisme inspiritaj homoj. Tiu ebleco por nekontrolitaj kontaktoj inter regatoj de diversaj landoj ĉiam vekis malfidon kaj suspekton ĉe reĝimoj diktatoraj. Reprezalioj kaj persekutado de esperantistoj ofte okazis, precipe ĉe la ideologie engaĝinta movado de ‘laboristaj esperantistoj’. La plej brutala frapo okazis en 1933-34 far la nazia reĝimo kiu tuj disrompis la tiam florantajn movadojn de ‘laboristaj esperantistoj’ en Germanio kaj Aŭstrio. La plej cinika okazis silente en 1937-38 dum la ‘granda purigo’ en Sovetunio sub la reĝimo de Stalin, kun plena likvido de la forte disvolvita Esperanto-movado.
Post la dua mondmilito la angla lingvo torente invadis Okcidentan Eŭropon. En komerco, komunikado, internaciaj instancoj kaj organizaĵoj, edukado kaj junulara kulturo la angla ĉie okupas dominantan pozicion. Post la disfalo de la sovetunia bloko la angla samvigle enpenetris Orientan Eŭropon. Aldone, la nov-liberala globalizado konsiderinde plifortigas la jam fortegan ĉeeston de la angla ĉie en la mondo. Alivorte, la lingvo kaj kulturo de kelkcentmilionoj da anglo-amerikanoj estas altrudita al miliardoj da aliaj homoj. Ĉu tia evoluo estas dezirinda? Justa? Neevitebla? Ĉu eblas alia vojo?
La fortega ekspansio de la angla plejparte rezultas el la superŝuta ekonomia kaj milita potenco de Usono. Tiu ĉiondomina pozicio alportas benindan profiton al la anglalingvaj landoj. La avantaĝoj ja estas kolosaj: ekonomie, kulture kaj ideologie. Jen konfeso de British Council el ĝia jarraporto 1968-69:
Kaŝita komerca ago troviĝas en ĉiu instruisto de la angla, en ĉiu angla libro, en ĉiu TV-programo kaj en ĉiu angla filmo. Lingvo ja ne estas neŭtrala. Iom el ĝia kulturo, kutimoj kaj pensmaniero ĉiam transiros al la uzantoj de la lingvo. Kaj ĉar ni tiel mone profitas el la disvastiĝo de la angla, kion ni plifaru por subteni tiun pozicion?
Klare kaj sincere.
Kaj kion por la landoj kies lingvo estas ne la angla? Koncize dirite: ili pagas la lingvo-fakturon. Aldonaj kostoj en komerco, ekonomia produktado, lingvo-instruado kaj en komunikado. Simile tordita situacio ekzistas ĉe la grandaj (kaj malgrandaj) internaciaj institucioj kaj organizaĵoj kie la angla ĉiam ĉefrolas, foje kun aldonaj, malpli dominantaj lingvoj kiel la franca, hispana, rusa aŭ alia. Ĉu neevitebla diskriminacio por ebligi akcepteblan komunikadon? Diskriminacio sendube, sed ĉu ankaŭ neevitebla?
Lingvo estas multe pli ol nur komunikilo. Lingvo estas io ekstreme sentema kaj profunde enpenetras la psikon, des pli se temas pri la patrina lingvo. Ĉiu atenco aŭ malestimo al ĝi, ĉiu diskriminacio aŭ kruda malpermeso de ies lingvo neeviteble kondukas al frustacio, al rezisto, al fanatismo kaj al ekstrema naciismo. Preskaŭ ĉiuj grandaj internaciaj instancoj kaj organizaĵoj lingve diskriminacias. Ĉi tie regas la rajto de la plej forta. Bedaŭrinde, la mondvasta antiglobaliza movado, kiu sin nun palpe-hezite organizas, transprenas (senscie?) la ekzistantan, maljustan lingvo-sistemon. Ĝia devizo ‘Alia mondo eblas’ tamen estas esperdona signo por miliardoj da homoj en la mondo. Memkompreneble, por tiu ‘Alia mondo’ multege da faktoroj intervenas, inter kiuj nebremsita kultura disvolviĝo de ĉiuj popoloj kaj etniaj malplimultoj. Ĉi tie lingvo ludas decidan rolon. Tion ignori neeviteble kondukos al ‘Alia mondo’ kie la sama lingvo-domina kaj lingvo-subprema mekanismo strukture ĉeestos.
La angla, kiel ĉiu lingvo, meritas respekton kaj aprezon. Ĝia nuna dominado en la mondo estas fakto kaj rezultas ĉefe el la nov-liberala globalizado. Tiu situacio nepre bezonas kritikan ekzamenon de ĉiuj giaj sekvoj. Alia mondo, por vere meriti tiun nomon, devas reekzameni siajn bazajn principojn. Ĝi estos dekomence kaduka se ĝi ne inkluzivas konservadon de kultura diverseco kaj fundan reorientigon de la monda lingvo-uzado. La internacia lingvo Esperanto ĉi tie prezentas valorajn perspektivojn kaj povas ludi gravan rolon. Esperanto tial meritas pli da atento kaj seriozan pristudon ol tio ĝis nun okazis. Neevidenta alstrebo en nia angla-bena socio. Vrede, kiel progresema pacmovado, anticipe faras jam nun unu paŝeton kaj uzas, krom la anglan, ankaŭ Esperanton… pro principaj motivoj.
Versio en la hispana
Versio en la nederlanda