IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

“MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO”  RESPONDAS

Asocio “Maldekstro kaj Esperanto”

Intervjuo realigita al nia asocio okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Ĝi estis publikigita en la blog-gazeto Lumpen la 7-an de Oktobro de 2009 sub la titolo “El esperanto tiene un carácter igualitario esencialmente distinto al carácter imperial del inglés” (“La lingvo Esperanto havas iun egalecan karakteron esence malsama al la imperia karaktero de la angla”).
Zamenhof

Ĉi-jare estas memorfestata la 150-a datreveno de la naskiĝo de la Doktoro Lázaro Zamenhof, al kiu oni atribuas la kreon de la lingvo fine de la 19-a jarcento (1887). Kiu estis lia deziro?

— Zamenhof kreskis en socia medio kun granda kultura diverseco. La kunvivado inter la malsamaj komunumoj (judoj, poloj, rusoj, germanoj, belorusoj…) ne ĉiam estis facila, kaj disputoj ofte okazis. Li kredis ke ĉiuj homoj, sendepende de ties origino kaj edukado, kapablos armonie kunvivi, respektante iuj la aliajn. Por tio estis bezonata reciproka interkomprenado, kaj ĉi lasta sekvus el alpreno de komuna lingvo. La ilo kiun disvolvadis Zamenhof estas eksterordinare praktika, kvankam, kurioze, liaj pretendoj estis eksterordinare idealismaj.

Kiom da esperanto-parolantoj ekzistas en la mondo? Kiel ili distribuiĝas geografie?

— Ĉi rilataj kalkuloj tre ege varias. Kalkuli la denaskajn parolantojn de iu lingvo estas relative simpla, sed tiu nombrado estas tre komplika kiam temas pri lernitaj lingvoj. La unua malfacilaĵo troviĝas en la fiksado de la lingvo-nivelo bezonata por esti konsiderata kiel lingvo-uzanto. Kaj la dua en la nombrado mem de tiuj lingvo-uzantoj.
La plej ĝisfunda studo, kiu ekzistas pri ĉi temo, estas tiu realigita de Sidney Spence Culbert, kiu dediĉis 20 jarojn de sia vivo al la enketado pri la kvanto da uzantoj de diversaj lingvoj. Koncerne al Esperanto, kaj taksante kiel parolanto de Esperanto al ĉiu, kiu atingis nivelon kiu permesas al li, eĉ se nur sporade kaj ne flue, esprimiĝi en tiu lingvo, li estimis la ekziston de 1,6 milionoj, cifero kiu poste levis al 2 milionoj.
Tamen, nuntempe ajna cifero, donita kiel respondo al ĉi tiu demando, nur povas esti tre subjektiva, kaj ties fidindeco ne estas pli granda ol tiu de la spekulativaj ciferoj kiuj provas taksi la ekzistantan nombron da, ekzemple, ŝak-ludantoj.
La lingvo Esperanto renkonteblas, pli aŭ malpli enradikigita, en la tuta mondo. Iuj aparte gravaj zonoj estas: en Okcidenta Eŭropo, Francio kaj Germanio; en Orienta Eŭropo, Hungario kaj Litovio; en Ameriko, Brazilo kaj Kubo; en Azio, Japanio kaj Ĉinio; en Afriko, Togolando kaj Madagaskaro.

Mi aŭdis ke ĝi ĝuas certan sukceson en Ĉinio… Kurioze, se konsideri ke la ĉina estas la lingvo kun plej granda parolantaro.

Frontpaĝo de revuo eldonita
en Ĉinio la jaron 1969

— Esperanto eniris Ĉinion komence de la pasinta jarcento kune kun la anarkiismo, pro tio ĝi estis subpremata. Sed, kun la alveno de la Popola Respubliko de Mao, Esperanto ekhavis pozicion de relativa prestiĝo, kaj tio okazis ĉar iuj influaj gravuloj de la nova reĝimo estis esperantistoj. Tio ebligis ke ĝia disvolviĝo havu protekton, eĉ apogon, de ŝtataj instancoj (universitatoj kaj aliaj klerig-centroj, radio-elsendejoj, eldonejoj…). Sufiĉas, por montri la gravecon de la ĉeesto de Esperanto en Ĉinio, noti la ekziston de Esperanto-fako en la ŝtata radio-stacio Ĉina Radio Internacia; ties elsendoj estas tutmonde aŭskulteblaj per Interreto.

Ĝuste dum la revolucio de Xinhai en 1911 oni pristudis la ideon deklari ĝin oficiala lingvo. Kial fiaskis ĉiuj provoj starigi esperantistan ŝtaton?

— Estas normala ke en revoluciaj situacioj malsamaj tendencoj klopodu aparte antaŭenirigi siajn proprajn starpunktojn. Ankaŭ kadre de la bolŝevisma revolucio estis diskutata la ideo adopti la lingvon Esperanto. Sed tiaj provoj nur povas alveni al fiasko. Por ke Esperanto estos iam konsiderata kiel vera alternativo por interkomunikado, estas necesa ke ĝi unue montru gradon de enradikiĝo sufiĉe grava. Ĝis tiam, tiaj provoj estos nur pretendoj sen fundamento, inkluzive en revoluciaj momentoj. Aliflanke, ne disvolviĝas apartaj penadoj inter la plimulto de la esperantistoj por atingi tiun oficialecon. Kvankam, tutcerte, tiu situacio estus, ĝenerale, bonvenata, endas rimarkigi ke la penadoj de la plej granda parto de la esperantistoj ne aparte celas tion.

Fine de la 30-aj jaroj la ekspansio de la lingvo Esperanto paraliziĝis pro la 2-a Mondmilito; ĉu, nuntempe, eblas paroli pri stagno aŭ eĉ regreso en ĝia uzo? Ĉu ekzistas risko de malapero?

Kursoj de Esperanto

— Kun la kreskanta uzo de Interreto oni rimarkis kreskadon de la nombro de esperantistoj, kio montriĝas en ties aktiva partopreno en la mondoj de la blogoj kaj de la sociaj retoj. Ne estas simptomoj de risko de malapero, sed tute male: ni ĉeestas epokon de klara ekspansio. Kiel signo de ĝia vivo-forto en la Reto, sufiĉas diri ke en la Vikipedio la nombro de artikoloj en Esperanto vaste superas la ciferon de cent mil, starante, sen kompleksoj, apud la grandaj naciaj lingvoj.

Kial fiaskis ĝia enradikiĝo? Unu el la malfacilaĵoj estas ke la instruado de Esperanto preskaŭ ne ekzistas kaj tiuj, kiuj volas lerni ĝin, devas tion fari memlerne.

— Esperanto estas enradikigita. En malplimultaj rondoj, certe, sed ĝi estas enradikigita. La instruado de la lingvo Esperanto ja ekzistas sed, same kiel okazas rilate al la aliaj malplimultaj lingvoj, oni devas serĉi ĝin, ĝi ne estas ĉieestanta kiel la instruado-proponoj de la angla. Esperanto, certe, estas aparte taŭga por memlernado, kio, aldone al la ĵus citita manko de grandnombraj eblecoj lerni per ĉeestaj kursoj, igas ke granda nombro de esperantistoj estas lerninta, almenaŭ precipe, tiamaniere.

Malgraŭ ĝia marĝena stato, Esperanto estas la plej sukcesa ekzistanta plan-lingvo, fronte al volapük, al interlingua aŭ al solresol, kial ĝi estis elektita?

— Ne estas alternativa plan-lingvo kiu rezistas ties komparon kun Esperanto. La genia simpleco de ĝia gramatika strukturo kaj la derivado de vortoj el larĝe disvastigitaj radikoj donas al ĝi nesupereblajn lern-kapablon kaj lern-facilecon. La lingvo-projektoj kiuj antaŭis al Esperanto estis trafitaj de malsimplaj gramatikoj, multaj, kaj de malsimplaj leksikoj, preskaŭ ĉiuj. Kaj tio okazis pro la malĝusta pretendo konstrui neŭtralan ilon, por kio leksikoj establiĝis surbaze de matematikaj kaj/aŭ filozofiaj formuladoj kiuj pretendis maski la originon de la radikoj por ke ili ne havu similecon al tiuj de la naturaj lingvoj. Sed tio faris ilin preskaŭ nelerneblaj. Esperanto estas la historia superado de tiuj kontraŭdiroj, kaj el tio venas ĝia sendiskuta kaj absoluta triumfo.

La fakto ke Esperanto ne posedas kulturan havaĵon igas ĝin artefarita kaj nur utilisma lingvo, sen propra folkloro.

— Tiu estas aserto sen nenia reala fundamento. Alproksimiĝo, eĉ supraĵa, al la esperantista mondo malkovras antaŭ ni gravan kaj buntan kulturan aktivadon. Centoj da libroj kaj revuoj estas eldonataj en Esperanto ĉiujare, ankaŭ muzikaj diskoj, kaj tio kvankam la realigo kaj la distribuado-kanaloj de tiuj produktaĵoj devas superi la malavantaĝon havi malplimultan kaj disan merkaton.

Revuo eldonita dum la Hispana Intercivitana Milito

Historie, Esperanto estis persekutita de la politikaj reĝimoj. Ĝi estis tre utiligata de la laborista movado, pro tio en Germanio estis nomata la “latino de la laboristoj”. En Hispanio, ĝia disvastiĝo estis interrompita de la frankismo. Hitler, alia diktatoro, timis Esperanton, lingvo kiu povus esti uzata “por la regado de la mondo fare de internacia juda konspiro”, kaj pro tio persekutis la esperantistojn dum la Holokaŭsto. Ĉu, nuntempe, daŭre ekzistas politikaj aŭ alitipaj malhelpoj?

— Ni ne havas pruvojn pri persekutado de la lingvo Esperanto en si mem. Kvankam veras ke iuj grupoj, kiuj uzas Esperanton, suferas persekutojn, ĉi tiuj ne okazas pro la propra fakto uzi la lingvon.

La superregado de la angla estas sekvo de la kapitalismo kaj de la tutmondiĝo, ĉu Esperanto estas lingvo de egaleco kaj maldekstrema? Kial?

— Ne nepre. Esperanto estas lingvo kaj, kiel ĉiuj aliaj, povas esti uzata de ĉiu ajn por la plej diversaj celoj. La nazia reĝimo mem, antaŭ ol findecidi radikale kontraŭbatali iun ajn formon de esperantismo, sendis inspektistojn al diversaj esperantistaj asocioj kun la celo kontroli kaj gvidi ĝiajn aktivadojn. Sekve la esperantismo havas la ne tre gloran historian honoron esti ellaborinta por-naziajn propagandilojn. En Hispanio estis ununura esperantista asocio kiu ne fermis siajn pordojn post la venko de Franco, kaj tio ĉar unu el ĝiaj estroj estis iom grava militisto. La organizita movado reaperis meze de la 50-aj jaroj sub la gvido de militistoj, pastroj kaj aliaj personoj, kiujn la reĝimo konsideris nesuspektindaj. Do, la lingvo Esperanto, en si mem, estas garantio nek de socia progreso nek de maldekstrismo. Sed, certe, la trajtoj de la lingvo Esperanto faras ĝin aparte favora al la disvolviĝo de interpersonaj rilatoj bazitaj sur la egaleco kaj la reciproka respekto. Ĝia utiligado flanke de maldekstremaj rondoj estas seniluziige malabunda. Nuntempe, bedaŭrinde, eltiras multe pli da profito de la lingvo Esperanto la burĝaro.

Eble, la kontraŭkolonia trajto de la lingvo Esperanto, kiu diferencigas ĝin el la imperiisma impeto de la angla, faras neebla ĝian disvastiĝon. Laŭ la skeptikuloj, eĉ se, malgraŭ tio, Esperanto sukcesus fariĝi universala lingvo, ĉu tio ne estus kontraŭdiro?, kia estus tiam la malsimileco rilate al la angla?

Turo de Babel

— Ĉi punkto estas eksterordinare polemika, kaj la respondoj donitaj de la malsamaj esperantistaj grupoj estas tre malsimilaj. Unualoke indas diri, ke se la lingvo Esperanto estas esence kontraŭkolonia, kio estas dubinda, ties progreso en kontraŭimperiismaj rondoj devus estis signifa. Ĝia disvastiĝo ne nur ne estus neebla, sed eĉ estus garantiata ĝuste en tiuj medioj. Sed ĉi tiu rezonado estas nur spekulativa pro tio ke ne estas observata tiu prognozita esperantista fervoro en tiuj medioj. Sed tio, kio ja observeblas, estas ke ne malestiminda kvanto da personoj fariĝas esperantistoj pro naciismaj konvinkoj. La perceptado de la minaco de malapero de iliaj malplimultaj lingvoj igas al ili imagi Esperanton kiel lastan sav-esperon. Ideo tre disvastigita, eĉ reganta nuntempe, estas tiu, kiu konsideras Esperanton kiel garantianton de la monda lingva diverseco. Sed ankaŭ estas tiuj, kiuj konsideras ke tiu lingva diverseco estas nur nigra superinda paĝo de la historio, kaj rigardas Esperanton kiel liberigan ilon kiu permesos al la homaro liberiĝi el tiu historia makulo. Inter ambaŭ ekstremoj enestas amaso da nuancoj. La fakto ke ĝi ne estas nacia lingvo donas al la universaleco de la lingvo Esperanto egalecan karakteron esence malsama al la imperia karaktero de la angla.

Esperanto neniakaze celas malaperigi la lingvon de ajna popolo, sed ĝia funkcio estas esti utiligata kiel internacia helpa komunikilo aldone al la naskiĝ-lingvo, kion farus Esperanto por protekti la malplimultajn lingvojn sen fali en la kaptilon de la angla, kies lernado okazigas malutilon al la kunoficialaj lingvoj en lokoj kiaj Eŭskio, Katalunio, Valencio aŭ Galegio?

— Pro tio ke estas treege pli simpla la studo de Esperanto ol tiu de la angla, estas evidente ke restus sufiĉe pli da tempo al la lernantoj por dediĉi sin al la studo de la kunoficialaj lingvoj. Tamen, estas tre diskutinda kia estus la reala efiko sur la regionajn lingvojn kaze de hipoteza scenejo en kiu la prestiĝo de Esperanto estas grava. Ni povas imagi kuntekston en kiu Esperanto asociiĝu al pozitivaj kvalitoj (ampleksa mondrigardo, malfermita menso…) kaj la naciaj lingvoj al negativaj kvalitoj (mallarĝa vidkapablo, fermita menso…). En tia situacio, la disvolviĝo de unu malutilos, eĉ se tio ne estus la konscie serĉata celo, al la alia, kaj ju pli malplimulta estas la lingvo despli drasta estos tiu efiko. Ĉiuj ĉi hipotezoj estas nur spekulativaĵoj, kaj nur la historio permesos al ni scii la respondon kaj se iu tia scenejo finfine ekaperas. Tio, kio gravas nun, estas noti ke, eĉ inter la propraj esperantistoj, la vidpunktoj rilate al Esperanto estas tre diversaj kaj, en multaj kazoj, diverĝaj.

Asocio “Maldekstro kaj Esperanto”
Oktobro - 2009

Hispanlingva versio