Ĉiu legonto antaŭsupozos, ke ankaŭ mi opinias, ke
la PP ne
estas politika eblo ekde progresemaj medioj. Do, neniu ĉi tie petos tian voĉdonon.
Jen kelkaj kialoj por taksi ne tiom progresema la politikan
partion PSOE:
Soldatoj de la hispana armeo en Afganio
Unue: La unua decido de tiu lasta registaro de la PSOE estis depreni la hispanajn trupojn
el Irako. Tio
estis progresema faro (krom propaganda), sed tute ne sufiĉa, ĉar aliloke (ekzemple en
Afganio) la "socialista" registaro
de Zapatero pluestas
lakeo de usona politiko kiu perforte intervenas ĉie ajn en la mondo. La
antaŭa "socialista" registaro eĉ partoprenis en la usona bombardado de
Serbio. Pro tio la PSOE ne estas tiom progresema partio.
Due: La ŝajne progresemaj decidoj de la registado de Zapatero, nome geedzo de
samseksemuloj, seksegaleco, politiko kontraŭ kontraŭvirina perforto, ktp., vere
progresemaj faroj, sed ankaŭ nesufiĉaj kaj propagandaj, kostis al la ŝtato malmulte da
mono kompare kun tiom da mono (kaj de tie iomete por la fiaĉaj elspezoj ŝtataj) kiom
enspezas la kapitalistoj danke al manko de politiko kontraŭkapitalista aŭ porlaborista aŭ
simple porhoma. Dum la naturo suferas plu kaj pli, la marbordo estas jam senfina
elbrika abelujo kaj laboristoj estas senkompate maldungitaj, la bankoj, grandaj
entreprenistoj, riĉeguloj, ktp., dikiĝas pli kaj plu danke al la favora apogo
de "socialista" registaro. Dume junuloj, junaj paroj, baraktegas por
atingi loĝejon aŭ iĝas porvivaj prizonuloj de bankistoj. Jen nova sklaveco. Pro
tio la PSOE ne estas tiom progresema partio.
Trie: Foje aperas en amaskomunikiloj ŝajnaj kvereletoj inter la gravuloj de la
katolika eklezio kaj la gravuloj de la "socialisma" registaro. Super tiuj
kvereletoj kuŝas la fakto, ke nek tiu lasta "socialisma" registaro nek la
antaŭa de Felipe González kuraĝis ŝtopi la fluon de mono el la ŝtato (tio estas, el mia poŝo) al tiuj de la lakeoj de la
Vatikana
Ŝtato. Subvencioj, privilegioj, donacegoj, privilegia kaj maldiskutebla
entrudo en la publika instrusistemo, ktp. Tio daŭras el la 19a jarcento ĝis
la 21a. Oni komprenas kial Franko ne haltigis tion, sed oni ne komprenas tiom
facile kial "socialistoj" ne faras ĝin. Nur se la PSOE ne estas tiom progresema, krom malkuraĝa.
Kvare: El la amaskomunikiloj plej ligataj al PSOE (4a, El País, ktp.) kaj eĉ de la
vido de najbaraj "socialistoj" mi eltiras la konkludon, ke ili ege priokupiĝas pri
la irado de la ekonomio. Informo pri la enspezoj de la entreprenoj, de la bankoj, de la
Borso ktp., altiras ilian
atenton. En la politikaj debatoj kontraŭ la opozicio ĉiam aperas la irado de la
ekonomio. Oni diras, ke ĝi iras bone: tio signifas, ke la grandaj entreprenistoj
multege enspezas, tio estas la ekonomio. Fronte al tio, kiom interesas la
barakto (kaj eventualaj mortoj) de la afrikanoj aŭ azianoj kiuj volas veni en
Eŭropon? Se
Hispanio estas
ekonomia potenco, kial oni priokupiĝu pri la situacio de la
Tria Mondo? Tiu
senhoma sinteno konvinkas min, ke la PSOE ne estas tiom progresema partio.
Dediĉita al tiuj kiuj samopinias, kaj spite al tio voĉdonos kontraŭ la PP, aŭ pro tio sindetenos.