Jen kelkaj kialoj por taksi progresema la politikan partion PSOE:
Unue: Zapatero kuraĝe revenigis la hispanajn trupojn el
Irako, nome, el iu
kontraŭleĝa milito, kiu kostis (-as) milojn da mortintoj, starigita surbaze de
ia kruela kretena pruvita mensogo: posedo de homamasaj fordetruaj armiloj. Por
ni, hispanoj, la ĉefaj sekvoj de tia maljustaĵo estis teruraj: ĝis tiam ni
havis niajn lokajn (kaj frenezajn, permesu al mi la vortludon, malgraŭ la
tragedio aludata) murdistojn, nome ETA, sed, kadre de la pug-leka politiko de
Aznar, tia
klaŭna aspiranto al faŝisto, ni estis de li eltiritaj el la angulo
de la Historio kaj metitaj enen de la uragan-okulo de similspecaj fanatikuloj,
ekstremismaj islamismaj grupoj de murdistoj. Rezulto: 191 mortintoj en la madrida trajn-masakro kaj
pluraj intencoj je ripeto de analogaj danteskaĵoj. La kulpuloj? Kompreneble,
tiuj sencerbaj di-amantoj. Sed, se ni ne partoprenintus en la Irak-milito, krom
ke PP ne estus devigita je pardonpeto (kion ili neniam faris nek faros),
almenaŭ tiuj 191 homoj estus nun ĉe ni kaj ni ĉiuj ne estus por ĉiam
mortminacataj de islamismaj integristoj. Nu, PSOE revenigis niajn trupojn, do
ĝi estas progresema.
Due: Zapatero rimarkeble plialtigis la t.n. Minimuman Salajron, do PSOE
estas progresema.
Trie: Zapatero rimarkeble plialtigis la nombron da Porstudentaj
Stipendioj, do PSOE estas progresema.
Kvare: Danke al Zapatero aprobiĝis la Leĝo pri Dependeco, grava sociala
atingo, kanajle bojkotata de la Aŭtonomaj Komunumoj regataj de PP, kiu asertas,
malprave, kompreneble, ke mankas mono por ĝin apliki. Fidindaj donitaĵoj pruvas la malon. La Aŭtonomaj Komunumoj ne
manipulitaj de PP, kie la leĝo estas aplikata, pruvas la malon. La unusola
problemo por ke ĉi serio da bonfaroj por miloj da personoj plene efiku estas
PP, kies taktiko dum la tuta leĝo-fara periodo post la venko de PSOE estis: sistema blokado de la
registara kaj parlamenta agadoj, tiel ke ĉi-lande, dum la lastaj kvar jaroj, ni
havis tri ĉambrojn: La Parlamenton, la Senaton kaj la Konstitucian Tribunalon.
Al ĉi lasta PP sisteme, hontige, senprecedence en la historio de la eŭrop-unia
demokratio, apelaciis ĉiujn gravajn leĝojn aprobitajn de la parlamento kun la
intenco obstrukci ties laboron kaj malutili la politikon de la socialisma
registaro, senkonsidere de la damaĝo farita al la popolo. Kompreneble. Ĉi
lasta punindis, ĉu ne?. La popolo, balotinte por PSOE (cetere, pro la
mensogoj de la Aznar-registaro en ties intenco forĵeti sian respondecon en la
Irak-milito, kiu, kiel dirite, sekvigis la madridan masakron), pekis kontraŭ la
naturo, pekis kontraŭ la evidento, ke la povo fariĝis por la dekstrularo, ke
la natura loko por la maldekstrularo estas la opozicio. PP neniam digestis sian
malvenkon kaj el tio ni ricevis unu el la plej turmentaj, nerv-incitaj,
surrealismaj kaj malagrablaj periodoj en nia nuntempa politika-socia historio.
Ktp, ktp, ktp... Se reveni en la esencon de nia kvara punkto, dank' al Zapatero
aprobiĝis la Leĝo pri Dependeco, do PSOE estas progresema.
Kvine: Dank' al Zapatero aprobiĝis la Leĝo pri Egaleco de Virinoj, do PSOE
estas progresema.
Sese: Dank' al Zapatero aprobiĝis la Leĝo kontraŭ Genra Violento, do PSOE
estas progresema.
Sepe: Dank' al Zapatero aprobiĝis la Leĝo pri Samseksemulaj Edz(in)iĝoj, do
PSOE estas progresema.
Ktp, ktp, ktp... Kompreneble, kelkaj sintenoj el PSOE ne estas progresemaj.
El tiuj, tre gravas la fakto, ke la PSOE -a registaro plialtigis la kvanton
da mono el la Enspez-Imposta Deklaro, asignita al la Sankta Patrino Eklezio, la religia
branĉo de PP, kiu, reage, anstataŭ beni, kalumnias la homojn, kiuj permesas al
ili tiel paraziti; aranĝas surstratajn manifestaciojn ne kontraŭ milito, ne
kontraŭ malsato, ne kontraŭ sociala maljusto... sed nur por defendi kaj
plialtigi sian privilegian situacion -kia honto!- kaj fine responsas pri
radiofonia terorismo pere de COPE, tia perversa perlo de plej pura akvo
apartenanta al la episkoparo.
Sed, malgraŭe, entute, kiel vidite, PSOE estas progresema partio, des pli
se oni komparas ties regad-periodon kun tiu de PP. Ne ĉiuj partioj egalas. Ne
ĉiuj politikistoj egalas. Tiaj devizoj, krom de ne malbonvolaj kvankam politike
eraraj aŭ naivaj homoj, uzatas de la plej ranca dekstrularo por malmobilizi la
civitanojn kaj tiel havigi al si pli da ebloj atingi la povon. Nu, ni laboru por
la alveno de la liberecana komunismo, se ni volas, aŭ ni prifurzu politikon kaj
politikistojn, sed ni "uzu" ilin kaj balotu. Ni balotu por la partioj kiel eble plej laŭaj al
la diversaj sociaj modeloj defendataj de ni, maldekstruloj, kaj kun ŝancoj
atingi deputitojn, niakaze PSOE kaj IU. Sindeteno aŭ balotoj por
minoritataj maldekstraj partioj plifaciligas la venkon de PP. Kaj ni bone scias, kion
signifas tio: regresadon al la kavernoj, kune kun la nepriskribebla honto havi
fronte al ni ĉe la povo ne dignajn politikajn malsamideanojn, sed ulojn kiel
Acebes, Zaplana, Martínez Pujalte... Fiii!
Nu, oke, konklude kaj fine: PP kaj ties sakrala branĉo ĝisoste malamas
Zapatero-n, do PSOE estas progresema.