La
gesubskribantoj de tiu ĉi manifesto konceptas la reton kiel fonton de
informado kaj sinamuzado, sed ankaŭ de agadismo kaj socia partoprenado. Ideologie,
religie, rase kaj sekse malsamaj, nin unuigas nia engaĝiĝo favore al la
egaleco kaj la diverseco. Tial, ni reasertas nian devontigon por la respekto kaj la
tolero al la malsamaj modeloj familiaj. La tempoj estas ŝanĝintaj kaj la
tradicia modelo de familio kunekzistas hodiaŭ kun aliaj tipoj, kiel la familioj
unugepatraj aŭ samseksagepatraj. Ni komprenas ke tiu ĉi diverseco pliriĉigas
konsiderinde nian socion kaj, kun malĝojo, ni vidas, tagon post tago, kiel iuj
konservativaj kaj reakciaj politikaj sektoroj, gvidataj de la eklezia
hierarkio, klopodas trudi ekskludantan modelon de tradicia familio. Pro
tio, ni esprimas:
Laste, ni alvokas al socia MOVILIZADO por daŭre antaŭenirigi egalecon, kaj por konstrui pli libereman, egaleman kaj diverseman socion. Nur per partoprenado kaj publikaj elpaŝoj eblas haltigi la diskriminaciajn, netoleremajn kaj necedemajn sintenojn kiuj ankoraŭ restas kaj daŭre kondamnas la malsamecon.
Ĉiuj familioj gravas.
JES AL LA FAMILIA DIVERSECO!
Esperantigis: Miguel Ángel Sánchez
Decembro 2007