Verŝajne, la starigo de la alvoko Por homa digno iom frapas pro sia formulado –nuligo de ies honora prezidanteco ĉe iama UK–, sendube influita de la lastatempa debato en la Hispana Parlamento pri la t.n. Ley de la Memoria Histórica (leĝo pri la historia memoro), celanta i.a. deklari nulaj aŭ neleĝaj ĉiujn juĝojn far la Franco-a reĝimo, sed certe la alvoko mem kaj la sekva debato sine de la e-movado pleje oportunas. Ĉiam ĝi oportun-as (-is, -os), ĉar la pria depostulo justas.
Ja Franco ne povis esti Honora Prezidanto de io ajn, ĉar li ne havis honoron. Kaj li ne devintus iĝi Alta Protektanto de io ajn deca, ĉar li malaltis stature, mense, anime kaj morale kaj ĉar li malprotektis vivon, leĝon, respekton, homajn rajtojn... kaj la tutan belon, la esperojn revatajn de iu popolo, kiu en la momento de la puĉo pretigis sin por prilabori al si la bonojn el la ĉiam al ĝi negitaj libero kaj sociala justo. Franco estis nura teroristo, kiu, perfide, sturmis kontraŭ la laŭleĝa ordo, la Respubliko, balote elektita de la popolo, kaj sangoverŝe sin trudis, kun la helpo de la ĉiohavaj ekspluatantaro, reakcio kaj Sankta Patrino Eklezio. Franco estis murdinto. Franco elradike ekstermis ajnan ĝermon de kontraŭstaro. Eĉ en la epoko, kiun kelkaj mise epitetas mola. Nu, mola nur por la homoj kondutintaj laŭ lia suverena volo. Oni ne forgesu ke eĉ kelkajn monatojn antaŭ lia morto, lia parkinsoneca mano ĉesetis tremadi nur por subskribi plurajn mort-verdiktojn. Kaj eĉ ne la indulgo-peto far la papo nek amasaj protestaj manifestacioj en la tuta mondo, sukcesis igi lin forcedi. Tia molo!
Franco estis faŝisto, sed Franco, ve!, kalkulis ne nur kun la helpo de la ideologiaj fratoj, Mussolini kaj Hitler, por masakri la hispanan popolon, sed ankaŭ de la plej gravaj formalaj demokratioj!, kiuj per sia hipokrita kaj hontinda Traktato pri Neinterveno, lasis nin, hispanojn, en la faŭkoj de faŝismo. Nu, tuj poste el tia peko ili ricevis sian punon: ili suferis la tutan kruelon, kiun ili, per sia sindeteno, ebligis elprovi Hispanie: la Duan Mondmiliton.
Nu, tien povas konduki pretenditaj neŭtralismoj, nome, en la faktan apogon al unu –foje la plej fia– el pluraj alternativoj. Kompreneble, nenio ĉi-monde neŭtralas aŭ neŭtras. Akvo, en la naturo, neniam senkoloras, senodoras kaj sengustas; la Tero ne sferas, ĝi estas piroforma; sur la serene belega vizaĝo de Ĝokonda, de Leonardo, se atente ekzamenata, verŝajne malkovreblas veruko... Oni ne devas sennaturugi la naturon, oni ne rajtas pretendi disigi animon disde korpo por prezenti ĉi lastan plej asepse. Oni ne rajtas –kia honto!, kia indigno!– prelegi, kadre de la 83ª UK en Montpeliero, pri la hispanaj rifuĝintoj en Sud-Francio fine de la Franko-a barbaraĵo kontraŭ la Dua Hispana Respubliko kaj kontraŭ la homaro, klarigante, ke la alproksimiĝo al la temo fariĝos sen konsideri la kaŭzojn, sen konsideri ĉu la priparolatoj politike pravis aŭ malpravis! Sed pri kio do vi parolis, neŭtralulo de plej bela akvo? Kial tiuj fuĝintoj el la infero stare, kuŝe, malsate, malsane, terurite de bombado, atendis longavice ĉelandlime, suferis koncentreje, kvazaŭ hundoj, la rigorojn el la francaj formale demokrataj instancoj? Ĉu pro kaprico, ĉu pro ekskursemo aŭ pro la fakto, ke ilia unusola peko estis lojali al la laŭleĝa reĝimo demokratie elektita de la hispana popolo? Ĉu ne tio, ja politike malneŭtrala, esencis? Ĉu decas flanklasi ilian politikan pravon? Ĉu ne ĝuste tiaj homoj, absolute malneŭtrale, kiam la Hitler-aj trupoj okupis Francujon, sin fordonis al la kaŭzo de la francaj kontraŭfaŝistoj kaj, sen rankoro pri la mistrakto ricevita, eliris el la koncentrejoj por aliĝi al la rezistado kaj batali plue por la Libero ĝis multaj el ili kolone eniris en la liberigitan Parizon?
Mi petas de UEA reviziadon de la koncepto neŭtralismo, kiu tiomfoje, kiel vidite, kondukas al klara malneŭtrala kaj maljusta alpreno de unu el pluraj alternativoj. Mi petas reviziadon de la sistemo pri honorigo altrangula UK-kadre, ĉar akcepti kanajlon kiel Honora Prezidanto aŭ Alta Protektanto aŭ digna-je-mi-ne-scias-kio signifas pravigi kaj apogi ties kanajlajn reĝimon kaj farojn. Ĉi-rilate, la fakto, ke homo intelekte tiel konsiderinda kiel Osmo Buller pretendas defendi la nedefend-eblan (-indan kaj -endan), uzante la jezuitisman-stalinisman principon, ke la celo pravigas la rimedojn, superas mian kompren-kapablon kaj faligas mian animon surpieden. Kaj, specife pri la afero, kiu nin okupas, mi petas de UEA, simple, ke ĝi agnosku sian tiaman eraron –erari estas homa afero–. Mi petas ĉion ĉi de UEA, ne kiel UEA-ano –mi eksiĝis antaŭ kelkaj jaroj–, sed kiel simpla esperantisto, nepre observata de la neesperantista mondo –en la raregaj okazoj, kiam Neesperantujo hazarde nin malkovras kaj rigardas–, per la lensoj de UEA, sendube la plej grava organizo el la movado. Mi petas ĉion ĉi de UEA el la respekto, kiun ĝi por mi meritas pro parto el sia historio kaj pro la multo da valoraj homoj, kiuj labor-is (-as) por ĝi kaj revas en ĝi. La oportunistoj, kiuj vidas ajnokaze ŝancon por klopodi kontraŭmini UEA, foras disde miaj ĉi-priaj intencoj.
Fine, jen lasta penso: se Olimpikoj okazas senkritike kaj senkonsidere de tio, ĉu la organizantoj fias aŭ ne, respektas la homajn rajtojn aŭ ne, tio nur evidentigas la mankon de principoj, en kiujn, bedaŭrinde, falis nia mondo, sed tio ne prezentas sekvendan modelon. Evento plena de naciismaj ekzaltiĝoj kaj eĉ ne manka je dopado, ĉio ĉi kun la celo ne nur venki aliajn sporte –tia sporteco!– sed ankaŭ doni al siaj samlandanoj la ŝancon senti sin superaj al alilandanoj, neniel rajtas roli ekzemplodone.
Cetere, sanon kaj poezion!