IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  INTERNACIA  KOMUNUMO  BLOKAS  LA  POLITIKON  DE  USONO  KONTRAŬ  KUBO

Pascual Serrano

Originale publikigita en "Rebelión"

La rezolucio prezentita de Kubo en la Ĝenerala Asembleo de UN postulanta al Usono la finon de la blokado al la insulo superis la pasintan 30an de oktobro novan rekordon de subtenoj voĉdoninte favore 184 landoj. La peto de la usona registaro al la nea voĉdono nur estis sekvita de Israelo, la Insuloj Marshall (insularo kun 60.000 loĝantoj) kaj Palau (insulo kun 20.000 loĝantoj), la kutimaj landoj kiuj apogis ĝin en la antaŭaj jaroj. Tiuj du lastaj estas konsideritaj de la internacia komunumo usonajn apendicojn ĉar ilia ekonomio dependas de Usono kaj ili mem estas stabilaj milit-bazoj de tiu lando. Estis ankaŭ unu sindeteno, tiu de Mikronezio, kaj ne ĉeestis la kunvenon tri landoj, Albanio, El Salvadoro kaj Irako, ĉilasta kazo estas kohera ĉar ne ekzistas legitima registaro en tiu okupita lando. Temas pri la deksesa fojo ke Kuba ricevas la amasan subtenon de UN al tiu rezolucio.

La rezulto de la voĉdono estas ĉijare duoble elokventa pri la izoliteco de Usono post la prelego de Bush malmultajn tagojn antaŭe alvokante la internacian komunumon aliĝi al la blokado kontraŭ Kubo. Tamen, antaŭ ol la okazo de la sesio, la usona delegitaro cirkuligis dokumenton per kiu ili petis la subtenon al sia sinteno aŭ, almenaŭ, la sindetenon, klarigante la voĉdonon kaj denoncante Kubon. Rigardante la rezulton tio estis ignorita de la internacia komunumo. La pasintan jaron Usono provis devii la debaton per la prezento de amendo, io ne akceptita de la Asembleo.

Dum la debato, dek ses landoj el malsamaj kontinentoj petis la parolon por esprimi sian subtenon al Kubo kaj al la rezolucio. Inter la intervenoj elstaras tiuj de Venezuelo, Nikarakvo, Bolivio kaj, kompreneble, Kubo. La venezuela reprezentanto kvalifikis la usonan politikon kiel "malsukcesajn imperiajn politikojn" kaj akuzis tiun landon pri "perfortado de la homaj rajtoj de la kuba popolo per la blokado". La delegito de Nikarakvo substrekis ke "Usono ignoras la internacian komunumon disdegnante tiun ĉi voĉdonon", asertis ke la kialo de la politiko de la registaro de Bush kontraŭ Kubo estas "la internacia solidareco montrita de la insulo per la sendado de kuracistoj kaj instruisto al granda parto de modestaj landoj en la mondo".

Siaflanke, la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Kubo, Felipe Pérez Roque, emfazis en sia prelego ke "neniam Usono agadis tiel kruele kontraŭ Kubo kiel dum la pasinta jaro", memorigis kelkajn el la eksterlandlimaj agadoj de la registaro de Bush, nombrante tridek landojn tuŝitajn dum la pasinta jaro, kaj dudek bankojn el malsamaj landoj minacitajn. Antaŭ la baroj al Kubo por aliri al la infanaj kuraciloj, kiuj por Bush estas konsideritaj "nuraj flankaj damaĝoj", li demandiĝis "kial la kubaj infanoj estas malamikoj de Usono", laŭ la kriterio de la leĝaro pri la blokado. Li kvalifikis la usonan politikon kiel "makartismo de la dudekunua jarcento" kaj diris ke la Prezidento Bush "fariĝis konkurencanto de la mezepoka inkvizicio". Laŭ Kubo, estas falsa la argumento pri tio, ke la blokado estas duflanka afero, ĉar "ĝi ne nur tuŝas la kubanojn, ĝi estas ofendo al la internacia juro, al la Ĉarto de UN kaj al la rajto de iu ajn lando komerci kun kiu ĝi deziru".

La debato de la UN estis spektita rekte de duona milo da kubanoj en la aŭlo de la Domo de Ameriko, kaj ili eksplodis per aplaŭdoj kaj emociaj brakumoj post la kono de la amasa internacia subteno al la kuba revolucio fronte al la usona blokado. Post la voĉdono multnombraj ambasadoroj en UN ĉirkaŭis la kuban ministron por esprimi sian gratulon kaj solidarecon. Per telefonaj vortoj Pérez Roque parolis al la kubanoj kaj elstarigis la frapecon de la rezulto post la prelego de Bush tagojn antaŭe: "Bush alvokas la mondon por ke ĝi subtenu lian politikon kontraŭ Kubo kaj 184 landoj voĉdonas kontraŭe", la konkludo estas evidenta, "la povo ne donas simpatiojn en la internacia komunumo, ilin donas la solidareco kiun Kubo semis".

La rezolucio kontraŭ la blokado al Kubo estas prezentita de la insula registaro ekde 1992, kiam ĝi estis subtenita de 59 landoj. La cifero plialtiĝis je 179 en 2004, 182 en 2005, 183 la pasintan jaron kaj 184 ĉifoje.

Esperantigis: P.F.
Novembro 2007