IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

K-do  WŁADYSŁAW  LEKOWSKI
SAT-ano  kaj  hispana  batalinto

Zofia Banet-Fornalowa

Originale publikigita en "Sennaciulo", junio 1986.

En majo 1938 pereis heroe partoprenanto de bataloj por demokrata Hispanio, K-do Władysław Lekowski (Ladislao Lekovski). Lia partopreno en la bataloj: "por nia kaj via libero" estis konsekvenco de lia arda, ĝismorte fidela, batalo por realigo de socialismaj idealoj.

Laborista E-movado multe ŝuldas al li – unu el ĉefaktivuloj de socialista E-movado en antaŭmilita Pollando. Eldoninto kaj redaktoro de ununura E-Laborista gazeto en Pollando. Fidela adepto de Zamenhof.

    Kelkvorte pri lia socialista kaj precipe esperanta agado.

Li konatiĝis kun socialistaj ideoj dum siaj studoj en Komerca Lernejo. Komenco de lia profesia laboro koincidis kun granda ekonomia krizo (1929-1934), li do spertis ĉiujn ĝiajn sociajn konsekvencojn kiel senlaborecon kaj mizeron. En la jaro 1929 (estante 22-jara) li aniĝas al la organizita socialisma movado en Pollando. Fariĝas aktiva membro de socialista junularo, organizita tiam kiel aŭtonoma sekcio de la kleriga socialista asocio sub la nomo: Asocio de Laborista Universitato. Li estas ankaŭ aktiva membro de Pola Socialista Partio. Laborante kiel oficisto li aktivas unue en sia sindikato kaj poste ankaŭ en unua laborista loĝejkooperativo de Varsovio, precipe en ĝia aŭtonomia sekcio (aŭtonomio de loĝantoj) "Vitraj Domoj" en kies klubo oni gvidis i.a. sukcese propagandon de Esperanto, ĉefe dank al k-do Zawada kaj Lekowski. Dudek-du jara Władysław Lekowski ligas sian vivon kun socialista movado. Li samtempe ekkonas la ideon de internacia lingvo kaj fariĝas ĝia fervora adepto. Tiutempe ekzistis en Pollando esperantista societo "Laboro", kiu grupigis en siaj vicoj klaskonsciajn esperantistojn. Lekowski aliĝas al tiu societo, organizas prelegojn pri internacia lingvo kaj kurson de Esperanto en laboristaj medioj, precipe sindikatoj. Estante fervora filatelisto li eldonas en la jaro 1930 esperantlingve "Adreslibron de filatelistoj", kaj en la sekvanta jaro li fondas "Tutmondan Union de Kolektantoj" (TUK) kaj komencas eldonadi esperantan gazeton "La Filatelisto". Dekomence li ne traktas la kolektadon de poŝtmarkoj kiel nuran amuzon, sed kiel unu el la rimedoj por havi internaciajn rilatojn kun eksterlandaj kamaradoj; afero malfacila en kondiĉoj de tiama reĝimo.

Julia, Wanda kaj Władysław Lekowski en 1936

Post kelkaj jaroj de prepara agado, en la jaro 1934, li fondas propran gazeton, dediĉitan al la propagando de la ideo de lingvo internacia inter la laboristaro en Pollando, sub titolo "Jezyk Miedzynarodowy" – Lingvo Internacia. Alia titolo, informanta pli klare pri la celoj kaj tendencoj de la gazeto, estis malpermesita de la cenzuro. W. Lekowski estis ĝia inicianto, eldonanto kaj plejparte financanto (tio okazis koste de ŝparo de la plej elementaj familiaj bezonoj). Tial li akre batalas kontraŭ la organizaj kaj financaj malfacilaĵoj, kun ioma helpo de malgranda grupo de amikoj kaj novaj adeptoj. Ekde oktobro 1934 ĝis aprilo 1936 aperis entute 15 kajeroj de la gazeto. Ĝia enhavo parte pollingva, vaste informis la laboristajn rondojn en Pollando pri la teorio kaj praktiko de internacia lingvo, pri la tutmonda esperantista movado inter la laboristaro. Krom tio estis publikigataj pollingvaj tradukoj el leteroj de laboristaj agantoj, alvenantaj el diversaj landoj, informantaj pri la sociaj kaj politikaj kondiĉoj, pri la batalo de la laboristaro por siaj elementaj rajtoj.

Tia gazeto ne povis plaĉi al la administraciaj instancoj kaj al la polico kiu komencis persekutadon de ĝia redaktoro. Oni devas miri, ke en tiaj kondiĉoj Lekowski sukcesis aperigi, sufiĉe regule sian organon dum pli ol unu kaj duona jaro. La apogo kiun li ricevis flanke de pola kaj internacia E- laboristaro donadis al li fortojn. Tamen sub premo de konstanta persekutado, krome fariĝinte senlaborulo, li estis fine devigita ĉesigi la eldonadon. Oni devas konstati, ke "Lingvo internacia" estis vere altnivela, ideoriĉa E-revuo. Forestas en ĝi ajna sektismo. Pluraj artikoloj estis verkitaj laŭ la spirito de unuectendenco en E-laborista movado. Sur kolonoj de L.I. oni prezentis ĉiujn alojn de E-laborista movado: SAT, IPE, kaj ISE. Per esencaj artikoloj la legantoj povis konatiĝi kun historio de E-movado kaj konvinkiĝi kial laboristaro bezonas Esperanton. Tie oni vaste prezentis E-laboristan literaturon kaj gazetaron. L.I. havis inkluzivan rajton vendi PV en Pollando. Entute la revuo bone servis al laborista esperantismo, al disvastigo de socialistaj ideoj.

Władysław Lekowski, kiel estis menciita, estis aktivulo de "Laboro", kaj post ĝia malfondo, flanke de registaraj instancoj, li kune kun Marek Wajsblum kaj Józef Litauer fariĝis fondinto de nova E-socialista organizaĵo: Socialista Esperantista Societo (SES), en 1933. La organizaĵo funkciis en progresemaj rondoj dum kelkaj jaroj ĝis kiam pro malhelpoj ĝi devis ĉesi sian agadon. "Lingvo Internacia" grave tiam ludis kiel spirita ligilo kaj organiza kontaktilo por ĉi socialista esperantista organizaĵo. W. Lekowski estis membro de SAT kaj dum kelka tempo (inter 1934-1937) funkciis kiel ĝia reprezentanto por Pollando. Menciindas, ke 1930 li lanĉis eldonadon de "Bulteno de Esperanta Laborista Presservo". Ĉio ĉi k-do Lekowski akiris malgraŭ senĉesa luktado kontraŭ ekonomiaj kaj politikaj malfacilaĵoj.

Kiam okazis faŝista puĉo en Hispanio, en Pollando, samkiel en aliaj landoj, la plej fidelaj al socialistaj idealoj decidis rapidi al Hispanio por defendi la respublikon. W. Lekowski jam de kelkaj jaroj havis amikajn kontaktojn kun hispanaj k-doj, precipe kun katalunaj. Li ricevadis el Katalunio leterojn kaj ankaŭ esperantlingvan politikan literaturon pri paso de eventoj tie. Tiun literaturon li disvastigadis en laboristaj medioj. Polico estis tre interesita pri tiuj sendaĵoj kaj ofte ĝi konfiskis. Post la faŝista puĉo W. Lekowski aktivas en kolekto de mono por la bezonoj de la hispana respubliko. Kiam komencis formiĝi Internaciaj Brigadoj Lekowski, estante fidela al siaj idealoj, adiaŭas sian familion (edzinon kaj filineton) kaj foriras eksterlanden. Tra Ĉeĥoslovakio, kie li kiel politika rifuĝinto pasigas kelkajn monatojn ĉe siaj esperantaj amikoj en Ostrava, li post multaj, pezaj travivaĵoj, (oni kelkfoje lin retirigis el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio), tra Aŭstrio, Belgio trapasante t.n. verdajn limojn li venis al Francio. Tie li trovis rifuĝejon kaj amikan helpon flanke de sia amiko k-do H. Bourguignon en Besse s/Issole, tiam eldoninto de tre interesa kaj valora E-revuo por infanoj titolita: "Infanoj sur Tutmondo". Tuj post la reveno li anoncas sin kiel volontulo, sed nur en januaro 1938 tra Perpignan li fine sukcesas atingi Hispanion. En februaro li ricevis militan instruon en Cueva de la Petita apud Albacete, partoprenante la kurson por artilerianoj kaj maŝinpafilistoj, sub gvido de Miĥaelo Fajgman. Fininte tiun kurson li enviciĝas en la Internacian Brigadon kaj ekiras en la batalfronton. Li estis tie kiel maŝinpafilisto (4-a kompanio de pezaj maŝinkarabenoj). La kompanio portis nomon de A. Mickiewicz. Post la batalo apud Lerido li estis sendita al speciala kompanio, kies tasko estis okazigi helpon de tiuj lokoj, kie minacis rompiĝo de la batalfronto. En majo trafis lin kuglo. Kiam kaj kie li pereis ne estas precize sciate. Grave kapvundita li mortis en iu hospitalo, restis ie en la hispana tero.

K-do W. Lekowski, vundita, en majo 1938

Estante internaciisto ne sole en vortoj, sed en agoj, li oferis sian junan vivon por la triumfo de idealoj de libero, paco kaj socialismo.

Dum la tuta tempo de lia foresto lia edzino ricevis de li nur tri leterojn, la lasta estis en aprilo 1938. Pro minaco flanke de polico ŝi transdonis ilin al k-do Wajsblum por ke li ilin kaŝu. Poste dum la milita uragano ili ankaŭ perdiĝis.

Mi vizitis la vidvinon, k-dinon Julia Lekowski. Ŝi loĝas en tre modesta loĝejo en centro de Varsovio kune kun sia filino kaj bofilo. Ŝi vere kortuŝiĝis pro mia vizito. Kelkaj flaviĝintaj fotoj de l'pereinto. Atestilo donita de la gvidanto de la taĉmento en kiu ŝia edzo estis instruita antaŭ foriro al la fronto, en kiu estis skribite, ke volontulo k-do W. Lekowski multe strebis por bone ekposedi militistan instruon. Antaŭe li neniam militservis. Kompleto de la "Lingvo Internacia" kaj Adresaro de Filatelistoj, de li kun granda peno sed ankaŭ kun granda fervoro kaj sindediĉo eldonitaj, postrestis. Kaj ankaŭ kara memoro kiun ĝis nun ŝi en sia koro konservas. De ni esperantistoj, kaj la pereinto k-do Władysław Lekowski kaj lia edzino, kiu respektis deziron de sia edzo forlasi familion por foriri kaj plenumi sian internaciistan devon, meritas profundan estimon. Estu ĉi vortoj eta honorigo al ambaŭ. Ankaŭ al pluraj samsortanoj el aliaj landoj.

Hispanlingva versio