IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ADIAŬ  CIONISMO

Israelanoj, ni fuĝu de Israelo

Alberto Stabile

Artikolo publikigita en la ĵurnalo "Repubblica" el Italio, 29.5.2007

Avraham Burg

Avraham Burg ĉiam ŝatis roli kiel ludfuŝanto, t.e. ŝanceli la dormeman konformismon de la plejmulto. Li estis unu el la plej promesoplenaj personuloj de la israela maldekstro: 40-jara li estis prezidanto de la Hebrea Agentejo; 45-jara Prezidanto de Knesset (la israela parlamento); 50-jara li decidis turni la dorson al la politiko. Ĉi-foje li riskas estigi furiozan tumulton per sia lasta libro, "Venki Hitler". Per ĝi Burg disfaligas kelkajn el la ideologiaj pilastroj sur kiuj oni konstruis la hebrean Ŝtaton. La ĵurnalisto Ari Shavit, kies intervjuo al la aŭtoro aperas hodiaŭ en la ĵurnalo "Haaretz", difinas ĝin "Adiaŭo al la Cionismo".

Por kompreni kiajn reagojn la libro estigos, sufiĉas scii, ke la deputito Otniel Schneller, de la partio "Kadima", leginte la antaŭsciigojn pri la verko aperintajn en la ĵurnaloj, proponis ke oni laŭleĝe malpermesu al Burg esti entombigota en la sektoro de la monumenta tombejo de Monto Herzl, rezervita al eminentaj personuloj. Ŝajne Schneller deziras, ke al Burg, apenaŭ 52-jara kaj loĝanta en Francio, estu aplikota malpermeso eĉ pli radikala: "Li serĉu por si tombon en alia lando" li tondris.

Burg ne taksas la cionismon permanenta ideologio: "Ŝajnas al mi, ke ĝuste Ben Gurion tion diris: la cionisma movado estis skafaldo por konstrui la domon, malmuntenda post kiam la domo estos elkonstruita". Kaj li ne intencas akcepti la rezulton de la cionismo, nome la Nacian Hebrean Ŝtaton, kvazaŭ neeviteblan, necesan, justan aferon. Almenaŭ, li diras, en ĝia nuna difino. "Laŭ mi la Ŝtato estas laika ilo, tute indiferenta pri ia ajn kredo spirita, mistika, religia. Difini Israelon "hebrea Ŝtato", kaj aldoni al tio la benon kiun oni legas ĉiusabate en la sinagogoj ('ĝi estas la komenco de nia redemptiĝo') starigas eksplod-miksaĵon. Post tio, provi enigi en tian Ŝtaton la demokratecon, estas tute neebla afero".

Tie ĉi la rezonado de Burg tuŝas unu el la punktoj kiuj naskos la plej akrajn disputojn. La intervjuanto demandas: "Ĉu tio signifas, ke vi ne plu akceptas la ideon pri hebrea Ŝtato?" Burg respondas: "Ĝi ne povas funkcii. Difini Israelon 'hebrea Ŝtato' estas la vojo al ĝia morto. Iu 'hebrea Ŝtato' estas eksploda koncepto, ĝi estas eksplodaĵo".

Alia temo kun enhavo potenciale disŝira estas la 'Leĝo de la Reveno', kiu garantias al ĉiuj hebreoj de la tuta mondo la rajton enmigri Israelon kaj tuj akiri ties civitanecon. "Ĉu oni devas ŝanĝi la Leĝon de la Reveno?" demandas Shavit. Burg respondas: "Ĝi estas leĝo apologia. Ĝi estas la spegula bildo de Hitler. Mi ne volas, ke estu Hitler tiu, kiu difinas mian identecon. Tia leĝo metas min, demokratan humaniston, antaŭ kontraŭdiron. La Leĝo de la Reveno nete fortranĉas nin disde la diaspora hebreismo kaj disde la araboj".

Ehad Ha-Am

Burg revas, ke Israelo estu "spirita centro" kaj ne fonto de disputoj; tiusence li sekvas la spurojn de Ehad Ha-Am, pseŭdonimo de Asher Zwi Ginsberg: rusa pensulo asertanta la koncepton de "kultura cionismo" kontraŭ la "praktika cionismo" de Theodor Herzl.

Sed efektive Burg taksas la landon traŭmatizita. Li diras al la intervjuanto: "La personoj ne emas tion agnoski, sed ili jam troviĝas en senelira situacio. Demandu al viaj amikoj, ĉu ili certas, ke la filoj plu vivos tie ĉi. Kiom da ili respondos jese? Maksimume la duono. Tio signifas, ke la israela elito jam disiĝis de tiu ĉi lando, kaj ne povas ekzisti nacio sen elito".

Ari Shavit replikas: "Ĉu vi asertas, ke ni estas sufokiĝantaj pro manko de spirito?"

"Komplete. Ni estas mortintaj. Oni tion ne diris al ni, sed ni jam estas mortintaj"

"Kaj ĉu vi konsilas al ĉiu israelano havigi al si alilandan pasporton?"

"Jes, almenaŭ al ĉiuj kiuj povas tion fari".

Tradukis Filippo Franceschi