IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

CENT  HOROJ  KUN  FIDEL

Ignacio Ramonet

Antaŭparolo de la libro «Fidel Castro, duvoĉa biografio», verkita de la franca ĵurnalisto Ignacio Ramonet.

Estis la dua frumatene kaj ni estis konversaciintaj dum horoj. Ni estis en lia persona laborejo. Ĝi estas aŭstera, vasta, kun alta plafono, kun larĝaj fenestroj kovritaj per kurtenoj klar-koloraj per kiuj oni trafas grandan terason. El tiu teraso videblas ĉefa avenuo de La Havano. Ega biblioteko ĉe la fono kaj longa kaj masiva tablo plenplena da libroj kaj dokumentoj. Ĉio tre ordigita. Sur la bretoj aŭ sur tabletoj apud sofo: bronza figuro kaj busto de la "apostolo" José Martí, kaj ankaŭ statuo de Simón Bolívar, alia de Sucre kaj busto de Abraham Lincoln. Sur angulo, farita el metal-fadeno, skulptaĵo de Don-Kiĥoto sur lia ĉevalo Rocinante. Kaj sur la muroj, krom granda oleo-portreto de Camilo Cienfuegos, unu el liaj ĉefaj kunlaborantoj en Sierra Maestra, nur aliaj tri kadroj: letero aŭtografia de Bolívar, dediĉita foto de Hemingway montrante grandan glav-fiŝon ("Al doctor Fidel Castro, que clave uno como éste en el pozo de Cojímar. Con la amistad de Ernest Hemingway"), kaj fota portreto de lia patro, sinjoro Ángel, alveninta el lia malproksima Galegio je 1895...

Sidante antaŭ mi, alta, korpulenta, kun la barbo jam preskaŭ blanka kaj lia ĉiama senmakula oliv-verda uniformo, sen peco da laceco malgraŭ la malfrua horo, Fidel respondas trankvile. Kelkfoje per tiom mallaŭta voĉo ke ĝi ŝajnas murmuro kiun mi apenaŭ kapablis aŭskulti. Estis fine de januaro 2003 kaj komenciĝis la unua serio de niaj longaj konversacioj kiuj venigis min denove al Kubo kelkfoje dum la sekvantaj monatoj ĝis decembro 2005.

La ideo de tiu dialogo naskiĝis unu jaron antaŭe, en februaro 2002. Mi iris al La Havano por prelegi kadre de la Foiro de la Libro. Ankaŭ estis Joseph Stiglitz, gajninto de la nobel-premion pri ekonomio en 2001. Fidel prezentis lin al mi dirante: "Li estas ekonomisto kaj usonano, sed li estas unu el la plej radikalaj kiujn mi neniam vidis. Apud li mi estas moderulo". Ni ekparolis pri novliberala tutmondiĝo kaj pri la Sociala Monda Forumo de Portoalegro, el kie mi estis ĵus reveninta. Li scivolis ĉion, la temojn debatitajn, la seminariojn, la partoprenantojn, la perspektivojn... Li esprimis sian admiron al la altermondisma movado: "Leviĝis nova generacio de ribelantoj, multaj el ili usonaj, kiuj utiligas novajn formojn, malsamajn sistemojn por protesti, kaj kiuj igas tremi al la posedantoj de la mondo. La ideoj estas pligravaj ol la armiloj. Krom la perforto, ĉiujn argumentojn oni devas utiligi por alfronti la tutmondiĝon".

Kiel ĉiam, la ideoj de Fidel venis bobelkreve. Li havis mondan perspektivon. Li analizis la tutmondiĝon, ĝiajn konsekvencojn kaj la manieron alfronti ilin, per argumentoj modernaj kaj spritaj videbligantaj tiujn kvalitojn pri kiuj multaj biografiistoj parolis: lia strategia kapablo, lia kapablo taksi konkretan situacion kaj lia rapida analiza kapablo. Al ĉio ĉi aldoniĝis lia akumulita sperto post tiom da jaroj da regado, da rezistado kaj da batalo.

Aŭskultante lin, ŝajnis al mi maljuste ke la novaj generacioj ne konu plibone lian trajektorion, kaj ke, nekonsciaj viktimoj de la senhalta propagando kontraŭ Kubo, tiom engaĝiĝintaj amikoj de la altermondisma movado, ĉefe tiuj plej junaj, en Eŭropo, konsideru kelkfoje lin nur kiel homon de la malvarma milito, gvidanton de epoko jam superita de la nuntempa historio kaj kiu malmulton povas alporti al la bataloj de la dudekunua jarcento.

Por multaj, en la maldekstro mem, la reĝimo de La Havano kaŭzas dubojn, kritikojn kaj kontraŭemojn. Kaj kvankam la kuba Revolucio daŭre promocias entuziasmojn, ĝi estas temo kiu dividas. Hodiaŭ estas pli malfacile trovi iun -por aŭ kontraŭ- ke, je la horo fari bilancon, sukcesu doni serenan kaj malpasian opinion.

Mi estis ĵus publikiginta mallongan libron de konversacioj kun la subkomandanto Marcos, la romantika kaj galaktika heroo de la meksikaj zapatistoj. Fidel estis leginta ĝin kaj li estis interesita pri ĝi. Mi proponis al la kuba komandanto fari ion similan sed kun li, kvankam pliampleksa. Li ne estas verkinta siajn memorojn, kaj estas preskaŭ certe ke, pro manko de tempo, li tion ne faros. Estus, do, ia "duvoĉa biografio", politika testamento, bilanco pri lia vivo farita de li mem preskaŭ je la aĝo de okdek jaroj kaj preskaŭ duona jarcento post tiu atako al la kazerno Moncada de Santiago de Kubo, en 1953, kie, iamaniere, komenciĝis lia publika epopeo.

Malmultaj homoj estas konintaj la gloron eniri vivantaj en la historion kaj en la legendon. Fidel estas unu el ili. Li estas la lasta "sakrala monstro" de la internacia politiko. Li apartenas al tiu generacio de mitaj insurgentoj -Nelson Mandela, Ho Chi Minh, Patrice Lumumba, Amílcar Cabral, Che Guevara, Carlos Marighela, Camilo Torres, Turcios Lima, Mehdi Ben Barka- kiuj, postsekvante idealon de justeco direktiĝis en la jaroj post la Dua Mondmilito al la politika agado kun la deziro kaj espero ŝanĝi mondon de malegalecoj kaj diskriminacioj, en la komenco de la malvarma milito inter Sovetio kaj Usono. Kiel miloj da intelektuloj kaj progresemuloj tra la tuta mondo, kaj inter ili eĉ la plej inteligentaj, tiu generacio pensis sincere ke la komunismo anoncis belan estontecon, kaj ke la maljusteco, la rasismo, la malriĉeco povis esti forigitaj el la Tero post malpli ol unu jardeko.

Tiuepoke, en Vietnamo, en Alĝerio, en Gvineo-Biŝaŭo, en pli ol duona planedo ribeliĝis la subpremitaj popoloj. La homaro estis ankoraŭ tiam, grandparte, submetita al la infamio de la kolonigado. Preskaŭ la tuta Afriko kaj granda parto de Azio estis dominitaj, servutuligitaj de la malnovaj okcidentaj imperioj. Dume, la nacioj de Latinameriko, teorie sendependaj ekde jarcento kaj duono antaŭe, daŭre estis ekspluatitaj de privilegiaj malplimultoj, kaj ofte subpremitaj de kruelaj diktatoroj (Batista en Kubo, Trujillo en República Dominicana, Duvalier en Haitio, Somoza en Nikarakvo, Stroessner en Parakvajo...) subtenitaj de Vaŝingtono.

Fidel aŭskultis mian proponon kun malpeza rideto, kvazaŭ ĝojigita. Li rigardis min per penetraj kaj malicetaj okuloj kaj demandis ironie: "Ĉu vere vi volas perdi la tempon konversaciante kun mi? Ĉu vi ne havas aliajn aferojn pli gravajn?" Kompreneble mi respondis ke ne. Dekoj da ĵurnalistoj en la tuta mondo, kaj inter ili la plej konataj, atendas dum jaroj la oportunon konversacii kun li. Por profesiulo de la gazetaro, kiu intervjuo estus pli grava ol la dialogo kun unu el la historiaj elstaruloj plej signifaj de la dua duono de la dudeka jarcento kaj de la komenco de la dudekunua?

Ĉu ne estas Fidel Castro la ŝtatestro kiu pli da tempo restis en sia posteno? Li devis trakti kun dek usonaj prezidentoj (Eisenhower, Kennedy, Johnson, Nixon, Ford, Carter, Reagan, Bush patro, Clinton kaj Bush filo). Li havis rilatojn kun kelkaj el la ĉefaj gvidantoj kiuj influis la marŝadon de la mondo post 1945 (Nehru, Nasser, Tito, Jruschov, Olof Palme, Ben Bella, Boumedienne, Arafat, Indira Gandhi, Salvador Allende, Brezhnev, Gorvachov, Miterrand, Jianz Zemin, Joĥano Paŭlo la Dua, la reĝo Juan Carlos, ktp.). Li konis kelkajn el la ĉefaj intelektuloj kaj artistoj de nia tempo (Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Ernest Hemingway, Graham Greene, Arthur Miller, Pablo Neruda, Jorge Amado, Oswaldo Guayasamín, Henri Cartier-Bresson, Julio Cortázar, José Saramago, Gabriel García Márquez, Eduardo Galeano, Oliver Stone, Noam Chomsky kaj multaj aliaj).

Sub lia gvidado, lia malgranda lando (iom pli ol cent mil kvadrataj kilometroj, dek unu milionoj da loĝantoj) kondukis tre potencan politikon mond-skale, batalante eĉ kun Usono, kies gvidantoj ne sukcesis faligi nek forigi lin, eĉ ne modifi la direkton de la kuba Revolucio.

La Tria Monda Milito preskaŭ eksplodis en oktobro 1962 pro la sinteno de la usona registaro, kiu protestis kontraŭ la instalo de sovetaj nukleaj misiloj en Kubo, kies rolo estis ĉefe malebligi novan invadon kiel tiu de 1961 en Playa Girón (Bahía de Cochinos), realigita rekte de la usona armeo por detrui la kuban reĝimon.

Ekde pli ol kvardek jaroj, Vaŝingtono altrudas al Kubo ruinigan komercan blokadon, plifortigita en la naŭdekaj jaroj de la leĝoj Helms-Burton kaj Torricelli, kiu malebligas ĝian normalan disvolviĝon kaj helpas pligravigi la malfacilan ekonomian situacion. Kun konsekvencoj tragikaj por ĝiaj loĝantoj. Usono daŭrigas, krome, ideologian kaj amasmedian militon permanentan kontraŭ La Havano per la potencaj Radio Martí kaj Televisión Martí, instalitaj en Florido por plenigi la insulon per propagando kvazaŭ en la plej malbonaj jaroj de la malvarma milito.

Aliflanke, kelkaj terorismaj organizoj malamikaj al la reĝimo kuba -Alpha 66 kaj Omega 7, interalie- havas sidejon en Miami, kie ili posedas trejn-kampojn el kie, senĉese, sendas armitajn grupojn al la insulo por realigi atencojn, kun la pasiva kunlaboro de la usonaj aŭtoritatoj. Kubo estas unu el la landoj kun pli da viktimoj (pli ol tri mil) kaj kiu plej suferis la terorismon dum la pasintaj kvardek jaroj.

Malgraŭ tiom persista atako de Usono, inkludante multajn murdo-provojn kontraŭ lia vivo, post la malamindaj agresoj de la 11a de septembro 2001 kontraŭ Novjorko kaj Vaŝingtono, Fidel deklaris: "Neniu el tiu cirkonstancoj kondukis al ni neniam al la ĉeso senti profundan doloron pro la terorismaj atakoj de la 11a de septembro kontraŭ la usona popolo. Ni estas dirintaj ke, sendepende de niaj rilatoj kun la registaro de Vaŝingtono, neniam eliros iu el ĉi tie por realigi terorisman agadon en Usono. -Kaj li ankaŭ substrekis-: ke oni tranĉu al mi unu manon se iu trovas ĉi tie unu solan frazon celanta ataki la usonan popolon. Ni estus ia speco de nekleraj fanatikuloj se ni kulpigus la usonan popolon pro la problemoj inter ambaŭ registaroj".

Kiel reago antaŭ la permanentaj agresoj venintaj elekstere, la reĝimo defendis ene de la lando la unuiĝon radikalan. Li tenis la principon de la unika partio, kaj emis puni severe la malkonsentojn aplikante laŭ sia propra maniero la malnova slogano de Sankta Ignacio de Loyola: "En sieĝita fortreso la disidentado estas perfido". Pro tio, la jaraj raportoj de Internacia Amnistio kritikas la sintenon de la aŭtoritatoj pri la liberecoj (esprim-libereco, opini-libereco, politikaj liberecoj) kaj memorigas ke, en Kubo, estas dekoj da "opini-prizonuloj".

Sendepende de la kialo, temas pri situacio nepravigebla. Kiel ne estas pravigebla la aplikado de la morto-puno, hodiaŭ forigita en la plimulto el la disvolviĝintaj landoj (kun la elstaraj esceptoj de Usono kaj Japanio). Neniu demokrato povas konsideri normala la ekziston de opini-prizonuloj kaj la tenadon de la morto-puno.

Tiu kritikaj raportoj de Internacia Amnistio ne indikas, tamen, kazojn de fizika torturo en Kubo, de "malaperoj", de politikaj murdoj aŭ de manifestacioj subpremitaj per batoj de la polico. Ankaŭ ne okazis popolaj ribeloj kontraŭ la reĝimo. Eĉ ne unu sola kazo en la kvardek ses jaroj da Revolucio. Dume, en kelkaj proksimaj ŝtatoj laŭdire "demokratiaj" -Gvatemalo, Honduro, Dominika Respubliko, eĉ Meksiko, kaj ni ne parolu pri Kolombio, ekzemple- sindikatistoj, opoziciantoj, ĵurnalistoj, pastroj, urbestroj, gvidantoj de la civila socio daŭre estas senpune murditaj. Kaj tiuj kazoj ne kaŭzas troan emocion en la internaciaj amasmedioj.

Al tio oni devas aldoni en tiuj landoj kaj en la plimulto el la malriĉaj mondaj landoj, la permanentan perforton de la ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj de milionoj da civitanoj; la skandalan infanan mortadon, la analfabetismon, la senhemulojn, la senlaborulojn, la homojn sen sanservo, la almoz-petantojn, la infanojn de la strato, la domaĉajn kvartalojn, la drogon, la krimon... Fenomenoj malkonataj aŭ preskaŭ neekzistantaj en Kubo.

Ankaŭ estas neekzistanta la oficiala kulto al la personeco. Kvankam la bildo de Fidel estas en la gazetaro, en la televido kaj en la stratoj, ne ekzistas oficiala portreto, nek statuo, nek monero, nek avenuo, nek konstruaĵo, nek monumento dediĉita al Fidel Castro nek al iu ajn el la vivantaj gvidantoj de la Revolucio.

Malgraŭ la senĉesa ekstera agreso, tiu malgranda lando, defendante sian suverenecon, havis neneigeblajn rezultojn en aferoj de homaj disvolviĝoj: forigo de la rasismo, emancipigo de la virino, forigo de la analfabetismo, malpligrandigo drasta de la infanaj mortoj, plialtigo de la ĝenerala kultura nivelo... Pri aferoj de edukado, de sano, de kuracista esploro kaj de sporto, Kubo alvenis je niveloj kiuj situas ĝin en la grupo de la plej efikaj nacioj.

La kuba diplomatio daŭre estas unu el la plej aktivaj en la mondo. Lia reĝimo, en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj, subtenis la gerilojn en multnombraj landoj de Centra (El Salvador, Gvatemalo, Nikarakvo) kaj Suda Ameriko (Kolombio, Venezuelo, Bolivio, Argentino). Lia armeo, en la alia parto de la mondo, partoprenis grandajn kampanjojn, konkrete en la militoj de Etiopio kaj de Angolo. La interveno kuba en tiu lasta lando finis per la malvenko de Sudafriko, kio akcelis sendube la falon de la sudafrika rasisma reĝimo.

La kuba Revolucio, kies inspiro kaj karisma gvidanto estas Fidel Castro, daŭre estas, dank'al ĝiaj sukcesoj kaj malgraŭ ĝiaj evidentaj difektoj (ekonomiaj malfacilaĵoj, ega burokratia nekompetenteco, malgrand-skala koruptado ĝeneraligata, mankoj, senlumiĝoj, transporto-malabundo, porciumado, malfacileco de la ĉiutaga vivo, restriktoj de kelkaj liberecoj), iĝis grava referenco por milionoj da malposedantoj en la planedo. Tie ĉi aŭ tie, en Latinameriko kaj en aliaj partoj, homoj protestas, batalas kaj kelkfoje mortas provante atingi socialajn celojn kiel kelkajn el la jam atingitajn de la kuba modelo.

Kio okazos kiam malaperos, pro naturaj kaŭzoj, la kuba prezidento? Estas kompreneble ke okazos ŝanĝoj, ĉar neniu en la strukturo de povo (nek en la Ŝtato, nek en la Partio, nek en la Armeo) posedas lian aŭtoritaton. Aŭtoritato ricevita de lia kvarobla trajto de fondinto de la Ŝtato, teoriulo de la Revolucio, sukcesa armea gvidanto kaj reganto, de kvardek ses jaroj, de la politiko de Kubo.

Kelkaj analizistoj aŭguras ke, kiel okazis en Orienteŭropo post la falo de la berlina muro, la reĝimo malaperos baldaŭ. Sed estas tre malprobable ke ni ĉeestu en Kubo transiron kiel tiun de Orienteŭropo, kie sistemo altrudita elekstere kaj malamata de granda parto de la loĝantaro falis post malmulte da tempo.

Kvankam tion ne akceptas la kontraŭemuloj, la lojaleco de la plimulto el la kubanoj al la Revolucio estas politika realo. Kaj temas pri lojaleco bazita sur naciismo kiu, male al tiu de la orienteŭropaj landoj, havas siajn radikojn en la historia rezistado kontraŭ la imperiismaj ambicioj usonaj.

Ne gravas ĉu tion ŝatas aŭ ne la opoziciantoj, Fidel Castro havas lokon rezervitan en la monda panteono de la figuroj kiuj plej batalis por la sociala justeco kaj kiuj donis pli da solidareco favore al la subpremitoj de la Tero.

Pro ĉiuj tiuj kialoj -al kiuj aldoniĝis en marto kaj aprilo 2003 mia malkonsento pro la longaj punoj kontraŭ sesdek disidentoj neperfortaj kaj la ekzekuto de tri ŝip-sekvestrintoj-, ŝajnis al mi nekompreneble ke gvidanto tiom granda, kritikata tiom feroce de multnombraj okcidentaj amasmedioj, ne ofertu sian personan version, sian rektan ateston pri la grandaj bataloj en kiuj li partoprenis kaj pri tiuj en kiuj li daŭre partoprenas.

Fidel, kiu prononcas multe da prelegoj, koncedis en sia vivo malmultajn intervjuojn, kaj nur publikiĝis longaj konversacioj kun li en kvindek jaroj: kun Gianni Miná (du), kun Frei Betto kaj kun Tomás Borge. Post preskaŭ jaro da atendado, li sciigis min ke li akceptas mian proponon kaj ke li tenos kun mi lian kvinan probable plej longan konversacion, kiu fine certe iĝis la plej longa kaj vasta konversacio.

Mi pretigis min multe, kvazaŭ por maratono. Mi legis kaj relegis dekojn da libroj, artikoloj kaj raportoj, kaj konsultis multnombrajn amikojn, plibone konantajn ol mi la kompleksan historion de la kuba Revolucio, kiuj sugestis al mi demandojn, temojn kaj kritikojn. Al ili mi devas la intereso de la demandoj en tiu ĉi libro-konversacio.

Antaŭ ol komenci labori en la trankvilo, duonlumo kaj silento de lia persona ĉambro -ĉar parto de la intervjuoj estis filmitaj por dokumenta filmo-, mi volis koni iom plibone kaj pliproksime la homon, malkovri lin en liaj ĉiutagaj taskoj, en lia ĉiutageco. Ĝis tiam mi nur estis konversaciinta kun li en mallongaj kaj tre konkretaj cirkonstancoj: okaze de raportoj en la insulo aŭ de mia partopreno en iu kongreso aŭ evento kiel la jam menciita Foiro de la Libro de La Havano.

Li akceptis la ideon kaj invitis min akompani lin dum kelkaj tagoj kaj en Kubo (Santiago, Holguín, La Havano) kaj en la eksterlando (Ekvadoro). Per aŭto, aviadile aŭ piede, tagmanĝante aŭ vespermanĝante, ni konversaciis pri la novaĵoj de la tago, pri liaj pasintaj spertoj, pri liaj estantaj zorgoj... pri ĉiuj imagineblaj temoj, sen sonregistrilo. Mi rekonstruis poste tiujn dialogojn en miaj kajeroj parkere.

Mi malkovris tiel Fidel-on intiman, preskaŭ timidan, bone edukitan kaj tre ĝentilan, kiu atentas ĉiun kunparolanton kaj parolas malkomplekse, sen afektado. Kun manieroj kaj gestoj de pasint-tempa ĝentilo, ĉiam atenta al la ceteraj homoj, kaj konkrete al siaj kunlaborantoj, al siaj eskortistoj, kaj neniam krias. Mi neniam aŭskultis ordonon lian. Sed li havas absolutan aŭtoritaton en sia ĉirkaŭaĵo. Pro lia ega personeco. Kie li estas, nur aŭskultiĝas voĉo: tiu lia. Li estas kiu prenas ĉiujn decidojn, malgrandajn aŭ grandajn. Kvankam li konsultas kaj estas ege respektema kaj formala kun la politikaj aŭtoritatoj kiuj gvidas la Partion kaj la Ŝtaton, la lastajn decidojn li prenas. Neniu, ekde la morto de Che Guevara, en la pova cirklo en kiu li moviĝas, havas intelektan grandecon proksiman al tiu lia. Tiusence, li ŝajnas esti homo sola. Sen intima amiko, nek intelekta partnero kun lia intelekta grandeco. Li estas gvidanto kiu vivas, pro tio kion mi vidis, modeste, preskaŭ spartane: neekzistanta lukso, aŭstera meblaro, sana kaj sobra manĝo. Kutimoj de monaĥo-soldato. Eĉ liaj malamikoj akceptas ke li estas inter la malmultaj ŝtatestroj kiuj ne profitis de iliaj postenoj por riĉiĝi.

Lia labortago, sep tagojn ĉiusemajne, finiĝas je la kvina aŭ sesa matene, kiam ekleviĝas la suno. Pli ol unu fojon li interrompis nian konversacion je la dua aŭ la tria nokte ĉar li ankoraŭ devis, ridetanta kaj laca, partopreni "gravajn kunvenojn"... Li dormas apenaŭ kvar horojn kaj, de tempo al tempo, unu aŭ du horojn pliajn iam dum la tago. Sed li estas ankaŭ, kaj tion oni kutime ne diras, tre ema frue leviĝi. Vojaĝoj, translokadoj, kunvenoj, vizitoj kaj intervenoj kateniĝas senĉese, je intensa ritmo. Liaj helpantoj -ĉiuj junaj, tridekjaraj kaj brilaj-, fine de la tago, estas lacegaj. Ili dormas piede, tre lacaj, nekapablaj sekvi la ritmon de tiu nelacigebla knabo kun preskaŭ okdek jaroj. Fidel petas skribojn, informojn, kablogramojn, novaĵojn de la nacia kaj eksterlanda gazetaro, statistikojn, resumojn de la televida aŭ radiaj elsendoj, telefon-vokojn, opiniojn prenitajn de la sinsekvaj naciaj enketoj... Kun senfina scivolo, li ne ĉesas pensi, cerbumi, animi liaj skipon de kunlaborantoj. Li estas la kontraŭdogmemulo antonomazie. Nenio pli mala al li ol la dogmo, la normo, la regulo, la sistemo, la rivelita vero. Li estas instinkta malobeanto kaj, kvankam ŝajnas evidenta, permanenta ribeliĝanto. Ĉiam atenta, agadema, je la kapo de malgranda Stabo -la grupo konsistigita de liaj helpantoj-, realigante novan batalon. Refari la Revolucion, alian fojon kaj konstante. Ĉiam kun ideoj, pensante tion nepenseblan, imaginante tion neimagineblan. Kun mensa kuraĝo nekredebla. Nekapabla, ja, havi ideon negrandan.

Post la diskutado kaj difino de projekto, neniu obstaklo ĝin haltigas. Ĝia realigado estas facila por li. "La intendanteco daŭrigos", diris De Gaulle. Fidel pensas same. Dirita kaj farita. Li kredas pasie je tio kion li faras. Lia entuziasmo movigas la volojn. Kiel fenomeno preskaŭ magia, la ideoj ŝajnas iĝi realaj antaŭ ni; la aferoj, la okazintaĵoj iĝas preneblaj. La vortoj iĝas realoj. La karismo devas esti tio.

Fidel Castro estas homo havanta impresan grandecon, kun nediskutebla agrablo al ĉiuj, kaj ankaŭ havanta povan personan allogecon. Li posedas visceran lertecon por komuniki al la publiko. Li scias kiel neniu alia kapti la atenton de la aŭskultantaro, teni ĝin submetita, elektrigi ĝin, entuziasmigi ĝin kaj kaŭzi tempestojn de aplaŭdoj dum horoj kaj horoj. La verkisto Gabriel García Márquez, konanta lin bone, rakontas tiel lian manieron turniĝi al la amasoj: "Li komencas ĉiam per voĉo preskaŭ neaŭskultebla, kun necerta direkto, sed profitas de iu ajn ekbrilo por gajni terenon, spanon post spano, ĝis kiam li realigas ian krifo-graton kaj alproprigas al si la aŭskultantaron. Li estas la inspiro, la brila kaj nerezistebla stato de graco, kiun nur neas tiuj kiuj ne havis la gloron vivi ĝin".

Tiom foje priskribita, lia kontrolo de la parol-arto estas mirinda. Mi ne parolas pri la publikaj prelegoj, tre bone konataj, sed pri simpla post-manĝa konversacio. Torento da vortoj, simplaj, frapaj. Verba lavango kiun li akompanas ĉiam, ondumante la aeron, kun la dancema gesteco de liaj rafinitaj manoj.

Li havas profundan konon de la historio kaj ekstreman sentemon al ĉio kio tuŝas la nacian identecon. Li citas al José Martí, la heroo de la kuba sendependiĝo, multe pli ol iun ajn alian elstarulon de la socialisma aŭ laborista historio. Martí konsistigas lian ĉefan inspiro-fonton. Li legas kaj relegas lin. Li amas la sciencon, la sciencan esploron. Lin pasiigas la kuracista progreso. Kuracadi la infanojn, ĉiujn infanojn. Kaj la realo estas ke miloj da kubaj kuracistoj estas en dekoj da malriĉaj landoj kuracante la plej humilajn. Pro humana kompato kaj la internaciisma solidareco, lia ambicio, milfoje ripetita, estas dissemi sanecon kaj scion, kuraco-sciencon kaj edukon, tra la tuta planedo. Ĥimera revo? Ne hazarde lia preferata literatura heroo estas Don-Kiĥoto. Li estas homo kiu agadas pro noblaj inspiroj, pro idearo de justeco. Li onin igas pensi je la frazo de Che Guevara: "Granda revolucio nur povas naskiĝi el granda sento de amo".

Li ŝatas la prezicigon, la ĝustecon, la akuratecon. Okaze de iu ajn temo, li realigas aritmetikajn kalkulojn mirige rapidajn. Kun li, nenia proksimumeco. Li kapablas memori la plej minimumajn detalojn. Dum niaj konversacioj akompanis lin la bonega historiisto Pedro Álvarez Tabío, kiu lin helpas, se estas necese, konkretigi iun datumon, iun daton, iun nomon, iun cirkonstancon... Kelkfoje la prezicigo estas pri lia propra pasinteco ("Je kioma horo mi alvenis je la farmo Siboney la tagon antaŭ la atako al Moncada?" "Je tiu horo Komandanto", respondas Pedro) aŭ pri iu marĝena trajto de malproksima okazintaĵo (Kiel nomiĝis tiu duaranga estrarano de la Bolivia Komunista Partio kiu ne volis helpi al Che?" "Tiel", respondas Pedro). Dua memoro apud tiu lia, kiu per si mem estas bonega kaj tre fidela.

Memoro tiom riĉa ke ĝi ŝajnas malebligi al li kelkfoje pripensi sinteze. Lia penso estas arbo-simila. Ĉio kateniĝas. Ĉio disbranĉiĝas. Ĉio havas rilaton kun ĉio. Konstantaj digresioj. Permanentaj parentezoj. La disvolvigo de temo kondukas lin, pro la asociiĝo de ideoj, al la memorigo de tiu aŭ alia situacio aŭ homo, al la mencio de paralela temo, kaj alia, kaj alia kaj alia, malproksimiĝante tiel disde la ĉefa temo. Tiom ke la kunparolanto timas ke li perdis la fadenon. Sed Fidel retroiras kaj reprenas la ĉefan ideon.

Neniumomente, dum la pli ol cent horoj da konversacio, Fidel limigis iun ajn el la demandoj kiujn ni traktis. Kiel intelektulo, li ne timas la debaton. Male, li ĝin bezonas kaj stimuligas. Ĉiam preta disputi kun iu ajn. Per granda kvanto da argumentoj. Kaj retorika majstreco mirinda. Per granda respekto al la aliulo. Per multa takto. Li estas timinda diskutanto kaj polemikisto, kaj nur rifuzas la malbonan fidon kaj la malamon.

Se iu demando aŭ iu temo mankas en tiu ĉi libro, tio estas pro miaj mankoj kiel intervjuanto kaj neniam pro lia rifuzo trakti tiun aŭ alian aspekton de lia longa politika sperto. Kiel sciatas, kelkaj konversacioj, pro la intelekta diferenco inter la demandanto kaj la respondanto, estas vere monologoj en kiuj la demandanto ne havas la respondecon pravi. La celo ne estis, en tiu ĉi konversacioj, polemiki, nek debati -la ĵurnalisto ne estas politikisto-, sed preni lian personan version de biografia kaj politika trajektorio kiu jam estas historio. Neniumomente venis en mian kapon tuŝi lian intiman vivon, lian edzinon, liajn filojn... Mi pensas ke oni ne devas trapaŝi kelkajn limojn. Ĉiu publika homo, ne gravas kiom grava li aŭ ŝi estas, havas ankaŭ rajton je neperfortebla privata spaco.

Tiuj longaj labor-sezonoj de 2003 naskis la unuan malneton de tiu ĉi verko. Tamen, la monatoj pasis kaj la teksto ne estis preta por la presado. Dume, la vivo kaj la okazintaĵoj sekvis sian vojon. Septembre 2004 mi havis la oportunon reveni al La Havano kaj denove renkontiĝi kun Fidel Castro, renkontiĝo kiun ni utiligis por ĝisdatigi kaj kompletigi kelkajn temojn de niaj unuaj konversacioj. Mi ree konversaciis dum horoj en 2005, ĉiam kun la komuna deziro ĝisdatigi kaj fini la verkon. Tio, esence, estas atingita, kvankam ni prenis la komunan decidon ebligi al la intervjuanto ellabori aldonajn notojn al la teksto de la intervjuo ebligantajn al la leganto koni kio okazis kaj kiel evoluis -ĝis fine de 2005- kelkaj el la temoj traktitaj en la libro. La leganto tion devas rimarki. Mi nur enmetis tiujn notojn "ĝisdatigajn" en la necesaj kazoj.

La falo de la muro de Berlino, la malapero de Sovetio kaj la historia malsukceso de la aŭtoritatema socialismo de ŝtato ne ŝajnas esti modifintaj la revon de Fidel Castro instali en lia lando socion novspecan, malpli malegalecan, pli sanan kaj pli edukitan, sen privatigoj nek diskriminacioj, kun integriĝa globala kulturo. Kaj lia nova kaj proksima alianco kun la Venezuelo de la prezidento Hugo Chávez solidigas liajn konvinkojn.

En la aŭtuno de lia vivo, mobilizita nun por la defendo de la ekologio, de la medio, kontraŭ la novliberala tutmondiĝo kaj kontraŭ la interna koruptado, li daŭre estas ĉe la tranĉeo, en la unua linio, kondukante la batalon por la ideoj je kiuj li kredas. Kaj al kiuj, neniu nek nenio, igos lin rezigni.

Esperantigis: P.F.