IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  HISPANA  DIVERSECO

Darío Rodríguez

Kvankam mi estas antaŭ ĉio sennaciulo, oni devas kompreni la moralan suferon de la kataluna popolo, kiu ekde la sinistra regado de la reĝo Filipo la 5a vidis kiel siaj plej karaj tradicioj kaj precipe sia lingvo estis piedpremitaj fare de tiu absurda franca centralismo kiun importis al Hispanio tiu malbonfara franca reĝo, disrompante la ege sanan federalismon kiu regis en Hispanio ekde la geedziĝo de Fernando kaj Isabel, la Katolikaj Reĝoj, ĝis la disfalo de la aŭstria dinastio kaj la venko de la borbona flanko en la milito "de Sucesión".

Alia popolo, la valencia, memoras pri tiu fiulo Filipo la 5a, bruliginto de Xàtiva, nuliginto de la "fueros" (rajtoj) de la valencianoj: ĝuste en Xàtiva la portreto de tiu reĝaĉo kuŝas en la Muzeo kun la kapo malsupre kaj la piedoj supre.

Kaj post tio, kiam ekde la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, almenaŭ lingve, la civitana movado "La Renaixença" komencis iomete sukcesi, alvenis la unua diktatoro, Generalo Miguel Primo de Rivera, kiu per la forto de la militistaj botaĉoj denove subpremis la katalunan lingvon.

Ni memoru ke eĉ Kataluna Esperanto-Asocio estis fermita en 1928 dum la regado de tiu sinistra homo, laŭ ordono de ties subulo, Generalo Milans del Bosch, ĉar nur unu sola hispana Esperanto-asocio rajtis ekzisti por tiuj vomigaj centralistaj militistaĉoj.

Kaj kiel kulmino de lingva katastrofo por la malfeliĉa kataluna popolo, kaj la ceteraj popoloj katalunlingvaj - kaj ankaŭ por eŭskoj kaj galegoj-, alvenis la terurega diktaturo de la sangavida Franko, dum kiu la lingvoj de Hispanio, krom la kastilia, estis senkompate masakritaj.

Post tiom da malfeliĉaĵoj, ĉu povas aperi kiel stranga la kataluna deziro pri propra identeco sub tiu koncepto de nacio difinita sub numero 3 far la Reĝa Akademio de la Lingvo? (3. Aro de personoj de la sama origino kaj kiuj ĝenerale parolas la saman idiomon kaj havas komunan tradicion.)

La sennacieco ne povas ignori la kulturan realon. Eble Esperanto iam triumfos, eble iam ekzistos iaspeca dezirinda Monda Unio, sed la kulturaj trajtoj de la popoloj de la mondo, kaj ties lingvoj, neniam devos malaperi.