IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

DIO  KAJ  LA  INTELIGENTA  DEZAJNO

Daniel Raventós

Publikigita de "Sin Permiso", majo 20061

Estis la anglikana pastro William Paley (1743-1805) kiu antaŭ pli ol du jarcentoj, en 1802, verkis la libron kiu tiom influis la biologian penson tiuepokan, "Natural Theology: or, Evidences of the Existence and Attributes of the Deity, Collected from the Appearances of Nature", laŭ kiu el poŝa horloĝo trovita en la kamparo oni povas dedukti ke ne estis naturaj procezoj la kaŭzantoj de ĝia ekzisto sed la homa intelekto. Analogie, diris Paley: "La ŝpuroj de la dezajno estas tro fortaj por esti superitaj. La dezajno devas havi dezajnanton. Tiu dezajnanto devas esti homo. Tiu homo estas DIO"2. La okulo de la vertebruloj estis la preferata ekzemplo de Paley. Malbona ekzemplo, laŭ tio kion ni scias de kelkaj jaroj. La homa okulo estas la kruda rezulto de multaj evoluaj okazintaĵoj, estante kelkaj el tiuj okazintaĵoj el inĝenieria vidpunkto vera flikaĉo. Kaj ne temas pri la ununura ekzemplo3. Sed la argumento de Paley estis akceptita kiel la klarigo pri la natura mondo ĝis la publikigo de "La Origino de la Specioj" en 1859. Ekzemple, nur kvin jarojn antaŭ la publikigo de la verko de Darwin la granda geologo Roderick Impey Murchison skribis:

«...dum la geologo agnoskas komencon, ĝi povas vidi en la nekalkuleblaj trajtoj de la okulo de la plej primitiva krustaco la samajn pruvojn pri Ĉioscio ol en la definitiva formo de la okulo de la vertebruloj»4.

Kun Darwin, kiel estas bone sciite, la ideoj pri la "dezajno" retiriĝis, kvankam malrapide kaj ne sen iu provizora antaŭeniro, el la kampo de la scienco.

Sed Paley ree aperas fine de la dudeka jarcento kaj komence de tiu nuntempa en la lernejoj de kelkaj Ŝtatoj de Usono. La 8an de novembro 2005 la Konsilantaro pri Eduko de Kansaso aprobis rezolucion, per ses poraj voĉdonoj kontraŭ kvar kontraŭaj, laŭ kiu la gimnazioj de tiu loko povos instrui la teorion, kvalifikante ĝin sindoneme, konatan sub la nomo de la "inteligenta dezajno". Malmultajn semajnojn poste, la 20an de decembro 2005, la federacia juĝisto John E. Jones III publikigis juĝdecidon per kiu oni deklaris kontraŭkonstitucia la provon de la Lerneja Konsilantaro de Dover (Pensilvanio) pri tio ke la lernejanoj de naŭa kurso de la publika lernejoj studu "la inteligentan dezajnon" kune kun la evoluista teorio de Darwin en la klaso de Biologio. Oni povas legi en tiu longa juĝdecido: "la fakto ke scienca teorio ne povas klarigi ankoraŭ ĉiujn detalojn ne devus utili kiel preteksto por ebligi en la klaso de scienco la instruon de alternativa hipotezo ne pruvebla, konstruita sur la religio, aŭ por manipuli la sciencajn konstruaĵojn"5. Dover, kamparana zono kun 20 000 loĝantoj, jam en oktobro 2004 iĝis la unua distrikta lernejo en la tuta lando kiu enkondukis la doktrinon de la "inteligenta dezajno" en sian scienco-programon. Tio estas, ekde tiu dato, la lernantoj de naŭa kurso devis studi ke la teorio de la evoluado "lasas multajn aferojn sen klarigo" kaj ke "ne temas pri fakto"; pro tio oni instruas al ili "aliajn teoriojn" pri la origino de la vivo kiel tiu de la "inteligenta dezajno". Tiu juĝista ĉapitro estas unu pli el tiom multaj en kiuj estas implikita la instruado de la natura selektado. Ekde 1925, kiam la instruisto John Scopes estis kondamnita de la Suprema Kortumo de Tenesio al la pago de 100 dolaroj pro la defendo de teorio (tiu de Darwin laŭ kiu la homoj evoluis el la primatoj) kiu neis la dian kreadon de nia specio, oni starigis multajn juĝ-procesajn batalojn kontraŭ la natura selektado de Darwin. La religiaj grupoj kiuj troviĝas malantaŭ la "inteligenta dezajno" estas potencaj kaj kvankam ĉifoje ili suferis juĝan baton, la milito estas longa. Estas aliaj lernejaj konsilantaroj kiuj celas fari la samon kiel Dover, en Pensilvanio kaj en multaj aliaj Ŝtatoj: Novmeksiko, Viskonsino, Georgio, Marilando, Montano, Indianio, Ilinojso... La epidemio etendiĝas.

La fundamenta kerno de la nuntempa darvinismo estas nepridubebla por multege da sciencistoj. Laŭ la vortoj de Daniel Denett: "ĝi estas hodiaŭ preter iu ajn scienca disputo"6. Kaj li aldonas, frapege: "Estas eble ke novaj malkovroj povas konduki al signifaj aŭ eĉ 'revoluciaj' ŝanĝoj en la teorio de Darwin, sed la espero pri la rifuzo de la teorio dank'al kelkaj frapaj progresoj estus tiom malmulte saĝa kiom la espero reveni al la geocentrisma teorio kaj al la rifuzo de Koperniko". Aŭ, en la fama aserto de Theodosius Dobzhansky, "Nenio havas sencon en la biologio se ne estas sub la vidpunkto de la evoluado"7. Nu, ne antaŭ multe da jaroj aperis konkurencanto al la teorio de Darwin8 menciita supre, la tiel nomita "inteligenta dezajno". Vere, la "inteligenta dezajno" estas la relative freŝdata preteksto kovrita de lingvaĵo kvazaŭ-scienca utiligata de la tre malnova, nelacigebla kaj potenca aro da kreistoj. La malplej ekstravagancaj reprezentantoj de la kreistoj estas plene konsciaj pri tio ke meti dion en la sciencajn klarigojn laŭ la maniero kiun kelkaj fundamentistoj faris dum multe da tempo ne havas estontecon. Bezonatas nova taktiko, temas pri la enkonduko de dio kaŝe. La "inteligenta dezajno" enkondukas fantasian dezajnanton, kvankam ne ĉiam eksplicite temas pri dio. Sed nur iu naivulo ne vidus la ligon inter la fantazia dezajnanto kaj dio. La federacia juĝisto John E. Jones III ne eraris, bedaŭrinde por la defendantoj de la "inteligenta dezajno".

La "inteligenta dezajno" estas politika strategio. Eĉ se ĝi povas esti malmultege akra-vida, verŝajne la tradicia kreismo (la "Genezo", Adamo, la kreado de la mondo post ses tagoj...) havas neniun estontecon en la kampo de la scienco. Pro tio oni devis ŝanĝi la kovrilon por antaŭeniri. Sed tio ne evitas ke kelkaj ĉampionoj de la ideo laŭ kiu oni devas preni laŭlitere la Biblion vidas la partianojn de la "inteligenta dezajno" kiel tro deviitaj el la vero, troe emajn rilatiĝi ekster la striktaj limigoj de la biblia vorto. Tiel, ekzemple, Mark Looy, unu de la reprezentantoj de la grupo kies nomo estas deklaracio senambigua ("subtenante la Biblion ekde la unua vorto") verkas9:

«La movado nomita "Inteligenta Dezajno" estas gvidita de intelektuloj kiuj subtenas ke la dezajno de la vivaj sistemoj -eĉ de la nevivaj elementoj de la universo- fingro-montras Dezajnanton. Dum tiu defendantoj de la "inteligenta dezajno" sukcesis konkurenci kun la teorio de la evoluado kaj eble estas farantaj kelkajn progresojn en la sekulara intelekta mondo, ni ne estas certaj pri la efikeco de tiu movado longatempe rilate al la ŝanĝo de la homaj koroj aŭ al la restaŭro de la fundamentoj de nia dekadenca kulturo. Pro tio ke la plimulto el la gvidantoj de la movado de la inteligenta dezajno ne estas sciencistoj kaj esploristoj plene kredantaj je la Biblio, ilia ĉefa motivigo ne estas konvinki al la homoj pri la fakto ke la Biblio estas plene vera ekde ĝia unua vorto, inkludante la mesaĝon de la evangelio. Aliflanke, kvankam estas tre malfacile prijuĝi ĉies kialojn ne estas multaj pruvoj pri tio ke tiuj intelektuloj bonanimaj estas uzantaj siajn kapablojn por direktigi la homojn al la afero plej grava de la Kreanto de la Universo: ke ĝi estas Jesuo, La Savinto».

Sed la partianoj de la "inteligenta dezajno", kvankam ili perdis survoje ne malmultajn kreistojn stravagancajn kiel Mark Looy, nun antaŭeniras. Tiel, la darvinismaj evoluistoj, la partianoj de la natura selektado estas, por la defendantoj de la "inteligenta dezajno", dogmemuloj plene fermitaj al aliaj vidpunktoj. Tiom fermitaj ke ili ne akceptas "alternativajn teoriojn". Tie aperas la nova strategio kreisma de la "inteligenta dezajno". Temas pri la sinprezento kiel partianoj de "scienca" vidpunkto malferma kaj nedogmema. Sinprezento akompanata de lerta maniero prezenti la darvinismajn normalajn scienculojn kiel aron da "sciencismemuloj" kaj sektemaj kadukuloj. Estas signifoplena kaj rea la akuzo de "sciencismo" al tiuj kiuj fidas je tio ke la scienco povas alporti iom post iom pli da respondoj al multaj demandoj. Kaj proponi novajn demandojn. "Tiuj kiuj timas la faktojn provos ĉiam ataki tiujn kiuj ilin trovis", kiel diris la jam citita Daniel Dennett10.

La kreinto aŭ, plibone, la reviviganto de tiu movado de la "inteligenta dezajno" estas Phillip Johnson11, emerita advokato kaj instruisto de Berkeley. En 1991 li skribis verkon, "Darwin on Trial", per kiu liaj ideoj ekdisvastiĝis. Phillip Johnson proponas ŝanĝi la normalan sciencon, kiu esploras la naturajn procezojn senreference al supernaturaj estaĵoj, per diisma scienco. Tio estas, "scienco" enkondukanta la ideon pri dio en la scienca procezo. Pro tio ke la "vivo estas tre kompleksa", ne povas esti klarigita per meĥanismoj ekskluzive naturaj. Oni devas enkonduki la inteligentan dezajnanton, Dion.

Ne estis ĝis 1996 kiam tiuj "kreistoj de la lastaj tagoj" ekhavis kelkajn propagandajn sukcesojn dank'al la ricevo de mon-helpoj de la Centro por la Renovigo de la Scienco kaj la Kulturo, centro kiu celas "detrui la materiismon kaj ĝiajn kondamnindajn kulturajn heredaĵojn". Tiu centro havas "agreseman programon de publikaj rilatoj, kiu inkludas prelegojn organizitajn de ili aŭ iliaj sekvantoj, librojn aŭ porpopolajn artikolojn, varbadon de studentoj per prelegoj organizitaj de la religiaj universitataj grupoj, kaj la starigon de aliancoj kun konservemaj kristanoj kaj kun influaj politikaj elstaruloj"12. Ĉar, kiel deklaras pri si mem Jonathan Wells, alia el la plej konataj defendantoj de la "inteligenta dezajno", lia celo estas "dediĉi mian vivon al la detruo de la darvinismo". Klaraj kaj frapaj celoj. Wells ne piediras sola: estas multaj homoj kiuj "ege deziras ke la darvinismo estu falsa"13.

Stephen Jay Gould mortis la 20an de majo 2002, antaŭ ol interkonsenti la precizan enhavon de letero kiun proponis al li kunverki kaj kunsubskribi Richard Dawkins. Tiu letero devus esti sendita al The New York Review of Books kontraŭ la mensogo de la "inteligenta dezajno". Tiuj du scienculoj, tiom kontraŭaj pri aliaj aferoj, interkonsentis batali kune por eviti kiel eble la etendiĝon de tiu falsa nova "teorio". La unua publika montro de tiu akordo estus la publikigo de la menciita letero. En la malneto de la letero kiun devis verki Dawkins por la posta diskuto inter ambaŭ, kaj kiun Gould ne povis komenti, oni povas legi:

«...neniu vera scienculo dubas pri tio ke la evoluo estas fakto, en la normala akceptita senco laŭ kiu estas fakto ke la Tero orbitas ĉirkaŭ la Suno. (...)
En la neprobabla kazo ke signifa argumento aperos iam el la vicoj de la kreismo/"inteligenta dezajno", ni estus kontentaj debati ĝin. Dume, ni kultivos niajn evoluajn ĝardenojn, realigante de tempo al tempo la pli postuleman kaj valoran taskon debati inter ni. Tio kion ni ne faros estas subteni la kreistojn en ilia malhonesta serĉado de senpaga propagando kaj nemeritata intelekta respekto»14.

En Usono, nuntempe pli-malpli la duono el la loĝantaro kredas ke la homo estis kreita rekte de Dio antaŭ 10000 jaroj. Kvankam la "inteligenta dezajno" havas eĉ ne la minimuman subtenon de la scienca komunumo, ĝuas la simpatiojn de kelkaj popolaj sektoroj. Estas vere ke la menciita datumo pri la grandega civitana usona proporcio kiu havas kredojn tiom mirigajn pri la origino de nia specio estas la kaŭzo de tiuj simpatioj, sed ankaŭ estas aliaj faktoroj atentindaj. Unu el ili estas la demagogio plej groteska pri "la manko de absolutaj pruvoj pri la natura selektado". Milionoj da dolaroj estas donacataj sindoneme al tiu ĉi kantaĉo. La "inteligenta dezajno" havas subtenojn en la alta Administracio de tiu lando. La nuntempa Prezidento mem, kiel memorigis Noam Chomsky en "La 'inteligenta dezajno' kaj ĝiaj konsekvencoj", artikolo publikigita fine de novembro 2005 en www.sinpermiso.info, estas defendanto de la enkonduko de la teorio de la "inteligenta dezajno" je egala nivelo kiel la natura selektado en la instru-sistemo de tiu lando. Sed ankaŭ ne tiu datumo fine klarigas la grandegajn simpatiojn al la "inteligenta dezajno" inter kelkaj usonaj popolaj sektoroj: la popolaj sektoroj havas pli da malsimpatioj por la natura selektado de Darwin ol simpatioj por la "inteligenta dezajno". Sed pro tio ke tiu lasta aperas kiel la malamiko de la natura selektado ĝi ricevas sufiĉe da subtenoj. Ron Carlson kaj Ed Decker, popolaj pastroj defendantaj la "inteligentan dezajnon" prezentas du rakontojn kaj demandas la aŭskultantaron kun kiu ili konsentas. La unua diras:

En la sekulara historio vi estas ido de malgrandega ĉelo de la unua proto-plasmo staranta en vakua strando antaŭ 3500 milionoj da jaroj. Vi estas nura sako de atomikaj partikuloj, miksaĵo de genetika enhavo. Vi ekzistas en negrava planedo en malgranda suna sistemo... en malplena angulo de sensenca universo. Vi devenas de la nulo kaj al ĝi vi iros.

La dua, male, diras:

En la kristana vidpunkto vi estas la speciala kreaĵo de bona kaj ĉiopova Dio. Vi estas la lasta ŝtupo de ĝia kreado... Vi estas ne nur unika en ĝia klaso, sed unika en via klaso... Via Kreanto amas vin tiom kaj tiom intense, Ĝi deziras vian akompanon kaj amon... ke Ĝi donis sian unikan Filon por ke vi pasu la eternecon kun Ĝi.15

Malmulta dubo povas resti pri la plezuro, malpezigo kaj eĉ la psikologia stimuligo kiujn povas kaŭzi la dua rakonto al tiuj kies ĉiutaga vivo estas plena de laco, angoro kaj malsukceso.

Tiu klarigo "mildiga" estas psikologie komprenebla. Sed tre malsama estas la provo "science tolerema" pravigi tion kio nur estas mensogo kovrita per teknikaj ornamaĵoj. Specialan mencion meritas ideo obstina kaj vaste ripetita de la malnova kreistaro kaj ĝia nuntempa branĉo de la "inteligenta dezajno": "la scienco ne povas pruvi la neekziston de supera estaĵo".

Estas vere ke la scienco ne povas pruvi (nek devas tion fari) la neekziston de supera estaĵo. Sed akcepti tion ne supozas akcepti samtempe "ke la pruvoj por subteni la kredon je supera estaĵo meritas la saman epistemologian traktadon ol la pruvoj por subteni la nekredon je supera estaĵo". La kredo je la ekzisto de teujo el ĉina porcelano kiuj orbitas elipse ĉirkaŭ la Suno, kiel sugestis Bertrand Russell16, kvankam la nuna tekniko ne ebligas "pruvi" ke "ĝi ne ekzistas", ne meritas la saman epistemologian traktadon kiel la kredo je ĝia neekzisto. Vidu ke ne korespondas al tiu kiu neas sed al kiu asertas la ekzisto de kelkaj estaĵoj, okazintaĵoj, materioj aŭ stultaĵoj la devigo pruvi ilin. Se oni devus malŝpari la tempon pruvante ke ne ekzistas la aferojn kiujn asertas la viziuloj, mensogantoj aŭ frenezuloj, oni ne povus utiligi tiun tempon por aliaj okupoj pli fruktodonaj. Nur ekzistas limigo por la propono de stravangacaj ekzistoj: la imago-kapablo. Kaj estas homoj kiuj havas grandan imago-kapablon kiuj, bedaŭrinde, okupas sin pri bonintencaj revoj, en la plej bonaj el la kazoj moralaj, aŭ en la plej malbonaj mensogaj. Teujo el ĉina porcelano en orbito (elipsa) ĉirkaŭ la Suno, aŭ ĉiujara renkontiĝo de gnomoj en la norda flanko de la pinto Aneto, 3100 metrojn super la mara nivelo dum la unua duonmonato de februaro, aŭ konspiracio de estaĵoj tiom malgrandaj ke la homa okulo ne povas ilin vidi kaj kiuj konspiras kontraŭ nia specio laŭ kelkaj kosmaj instrukcioj ricevitaj la noktojn (sen nuboj) de plena luno aŭ... dio. Kial por kelkaj "dio" meritas pli da racieco ol la ĉina teujo, la asembleaj gnomoj aŭ iu ajn alia stultaĵo de iu ajn elpensemulo aŭ mensogulo? Supozate oni povus diri: "ekzistas kialoj A, B, C kaj D kiuj igas pli probabla la ekziston de dio ol tiu de la asembleaj gnomoj". Tiukaze, la kialoj A, B, C kaj D devus esti montritaj kaj detale klarigitaj, ĉar, tiam ni estus antaŭ sciencaj argumentoj striktasence. Kaj en tiu kazo tiuj argumentoj devus esti traktitaj, kiel ĉiuj aliaj kiuj meritas tiun nomon, laŭ iliaj meritoj. Sed kun dio okazas io malsama. Kiel diras Richard Dawkins, "ni ĉiuj estas ateistaj rilate la plimulton el la dioj [Baalo, Toro, Odino, Pozidono, Apolono, Amono, Reo...] je kiuj la homaro kredis iam. Kelkaj el ni, simple, iras unu dion antaŭen ol la ceteraj"17.

La strategio de la potencega premgrupo subtenanta la "inteligentan dezajnon" argumentas tiele: pro tio ke oni ne povas pruvi la neekziston de inteligenta dezajnanto, tiu teorio devas ĝui en la lernejoj la saman traktadon kiel la teorion de la natura selektado. La "inteligenta dezajno" kiel eblo pli-malpli egaltraktita kiel la natura selektado de Darwin. Dirante tion per la vortoj mem neambiguaj de unu el ĝiaj konataj defendantoj: "La studantoj devas lerni kune kun la argumentoj de Darwin, ke la dezajno restas kiel eblo"18. Pro tio ke ankaŭ ekzistas "eblo" pri la gnoma asembleo sur flanko de Aneto aŭ de la vojaĝanta ĉina teujo, ni instruu tiujn teoriojn en la lernejoj.

Jen kion saĝa fizikisto el Oregono, Bobby Henderson, proponis por priridi inteligente la novajn kreistojn. La ttt-ejo kiun, fine de 2005, kreis tiu ĉi fizikisto ricevis post malmultaj tagoj pli ol 20 milionojn da vizitoj. Laŭ Henderson ekzistas dio kiu havas la formon de spagetoj sur telero kun du kneloj en la sama loko kie en la homoj estas kutime la okuloj. Tiu diaĵo nomiĝas Flying Spaghetti Monster. Oni povas legi la malferman leteron al la Konsilantaro pri Edukado de Kansaso (kun kopio por aliaj lernejaj konsilantaroj de vilaĝoj aŭ Ŝtatoj defendantaj la "inteligentan dezajnon"): "Mi volas memorigi ke ekzistas multaj teorioj pri la 'inteligenta dezajno'. Mi kaj multaj aliaj tra la tuta mondo estas firme konvinkitaj pri tio ke la universo estis kreita de Flying Spaghetti Monster. Estis Li kiu kreis ĉion kion ni vidas kaj ĉion kion ni sentas". Kiel Henderson proklamas provoke en la sama malferma letero: en la lernejoj oni devus utiligi "trionon el la tempo por la inteligenta dezajno, trionon por la Flying Spaghetti Monsterism, kaj la alian trionon por la logikaj teorioj bazitaj sur la neelteneblaj rigardeblaj pruvoj"19.

Sub la kreismo aŭ ĝia eŭfemismo de la "inteligenta dezajno" oni diris multajn barbaraĵojn, kaj probable ĝi fine detruiĝos sola, sed survoje al ĝia detruo ni ne scias "kiom plian damaĝon kaŭzos tiu neado [de la natura selektado] al la scienca edukado kaj al la bio-kuracoscienco"20. Epistemologie, la asembleaj gnomoj, la orbitanta teujo de Bertrand Russell, la Flying Spaghetti Monsterism de Bobby Henderson... aŭ la dio de tiom aliaj, meritas la saman traktadon.

Esperantigis: P.F.

1. Antaŭa versio pli mallonga de tiu ĉi artikolo estis publikigita en www.sinpermiso.info, fine de decembro 2005.

2. "The marks of design are too strong to be got over. Design must have had a designer. That designer must have been a person. That person is GOD". http://www.ucmp.berkeley.edu/history/paley.html.

3. La longa kaj nenecesa vojo kiun devas trapaŝi la iĉa mam-besta spermo, kaj la homa cerbo mem, estus du pliaj ekzemploj pri flikaĉo kiel projekto de inĝenierio. Por mallonga selekto de aliaj kazoj oni vidu Jesús Mosterín (2001): Ciencia viva, Espasa Calpe, Madrido, paĝoj 202-203.

4. Citita de Stephen J. Gould (1999): La vida maravillosa, Crítica, Barcelono, paĝo 54 [La citaĵoj sekvas la hispanan tradukon, kvankam en kelkaj kazoj la originalo estis anglalingva].

5. La juĝdecido povas esti legita en http://www.aclu.org/images/asset_upload_file179_23137.pdf. La citaĵo korespondas al la paĝoj 136-137: "the fact that a scientific theory cannot yet render an explanation on every point should not be used as a pretext to thrust an untestable alternative hypothesis grounded in religion into the science classroom or to misrepresent well-established scientific propositions".

6. Daniel Denett (1999): La peligrosa idea de Darwin, Galaxia Gutenberg, Barcelono, paĝo 20.

7. Theodosius Dobzhansky (1973): "Nothing in biology makes sense except in the light of evolution". The American Biology Teacher.

8. Tre rapide, oni memorigos ĉi tie ke la natura selektado de Darwin povas esti difinita de tri principoj: tiu de varieco, tiu de biologia diferenca efikeco kaj tiu de heredo. La unua diras ke la elementoj de loĝantaro ne estas ĉiuj egalaj, tio estas, oni povas starigi, por almenaŭ unu trajto de la elementoj, diferencojn en la sama loĝantaro. Tiu de la diferenca biologia efikeco informas pri tio ke kelkaj variaĵoj de la unua principo havas averaĝe pli da idoj kaj/aŭ plian postvivecon kio signifas, alivorte, ke la elementoj posedantaj kelkajn variaĵojn estos asociitaj al pli granda idaro kaj/aŭ longa vivo (kapablo kaj efikeco biologiaj, eĉ se koncepte malsamaj, estas rilatitaj ĉar la elementoj pli bone adaptitaj emos havi pli grandan idaron ol la averaĝo de la respektiva loĝantaro). La principo de la heredo estas, simple, tiu laŭ kiu la elementoj emas transigi siajn trajtojn al la idaro.

9. En http://www.answersingenesis.org/espanol/docs/Es_inteligente.asp

10. Daniel Denett (1999): La peligrosa idea de Darwin, Galaxia Gutemberg, Barcelono, paĝo 828.

11. Aliaj elstaruloj de la "inteligenta dezajno" estas: Michael J. Behe, William A. Dembski, Stephen Meyer, Paul Nelson kaj Leon Kass, prezidanto de la Konsilantaro pri Bioetiko de George W. Bush. Eble tio klarigas la defendon de la "inteligenta dezajno" fare de la nuntempa prezidento de Usono. La konata kristana fundamentisto, Irving Kristol, konata ideologo de la novkonservativismo ankaŭ estas partiano de la "inteligenta dezajno". Kristol verkis antaŭ malpli ol dek jaroj: "Se ekzistas nediskutebla fakto pri la homa kondiĉo estas ke neniu homa komunumo povas postvivi se ĝi estas konvinkita pri tio ke ĝiaj membroj havas sensencan vivon en sensenca mondo, aŭ kiu nur tion suspektas". Citita en Steven Pinke (2003): La tabla rasa, Paidós, Barcelono, paĝo 203.

12. Barbara Forrest (2002): La nova evoluo de la kreismo, en: http://www.actionbioscience.org/esp/evolution/nhmag.html

13. Steven Pinker (2000): Cómo funciona la mente, Destino, Barcelono, paĝo 219.

14. Richard Dawkins (2005): El capellán del diablo, Gedisa, Barcelono, paĝoj 299 kaj 301.

15. Citita de Richard Lewontin (2005): "The Wars Over Evolution", The New York Review of Books, 20-10-2005. Rimarku la similecon de tiuj citaĵoj kun tiu de la novkonservema Irving Kristol kiun mi metis en la noton 11an.

16. Vidu http://www.positiveatheism.org/hist/quotes/russell.htm. En tiu ttt-ejo oni klarigas mallonge la originon de tiu citaĵo.

17. Richard Dawkins (2005): El capellán del diablo, Gedisa, Barcelono, paĝo 208.

18. Jonathan Wells (2002): Los elusivos iconos de la evolución, en: http://www.actionbioscience.org/esp/evolution/nhmag.html

19. Vidu la ĝojigan http://www.venganza.org. Inter aliaj mirindaĵoj burleskaj oni povas trovi profundan klarigon "sciencan" pri la tutmonda varmiĝo pro la rimarkebla malgrandiĝo de la (proksimuma) nombro da piratoj ekde la jaro 1820 ĝis la nuntempo. Freneza sed ne gravas. Oni devas proponi "klarigojn" ĉiuspecajn ĉar, kiel Henderson mem certigas daŭrigante sian parodion, "al la studantoj oni devas doni multajn vidpunktojn por ke ili povu elekti per si mem la teorion kiu havas por ili pli da senco".

20. Steven Pinker (2003): La tabla rasa, Paidós, Barcelono, paĝo 207.