IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

RESUMO  PRI  LA  ISRAELA-PALESTINA  KONFLIKTO

Rosa Meneses

Publikigita en la ĵurnalo 'El Mundo'

Israelo postulas, por haltigi sian atakon kontraŭ Libano, ke tiu lando plenumu la rezolucion 1.559 de la Securec-Konsilantaro. Tion diris la ministrino pri eksterlandaj aferoj de Israelo, Tzipi Livni, dum renkontiĝo kun reprezentantoj de la ĝenerala sekretario de UN. Livni postulis ke Beiruto plenumu "tute kaj ĝuste tiun rezolucion" antaŭ la akcepto de Israelo de paf-paŭzo kun Hizbulaho, la ŝijaisma libana grupo havanta reprezentantojn en la Registaro kaj Parlamento kaj kies milico kontrolas la sudan landlimon.

La rezolucio 1.559, de majo 2000, postulas la malarmigon de Hizbulaho, la retiriĝon de la ŝijaisma gerilo el la suda zono de Libano apuda al Israelo, kaj ĝia anstataŭigo per la libana armeo.

Tamen, la postulo de la realigo de tiu rezolucio venas el lando kiu ignoris la rezoluciojn de UN dum ĝiaj 50 jaroj da ekzisto. La nombro da rezolucioj neplenumitaj de Israelo estas kelkajn dekojn granda, kelkaj fontoj parolas pri 46.

En aliaj okazoj, estis la vetoo de Usono, aliancano de Israelo kaj permanenta membro de la Sekurec-Konsilantaro, kiu evitis la sukceson de kondamno-rezolucio. Vaŝingtono utiligis sian povon de vetoo por savi Israelon en 40 okazoj en la historio de UN.

La usona vetoo plej frapa estis tiu okazinta la 28an de marto 2001, kiam tiu lando malebligis la sendon de observanto-forto al la palestinaj teritorioj. La plej freŝdata okazis la pasintan 13an de julio, kiam ĝi evitis ke la Sekurec-Konsilantaro adoptu kondamno-rezoluciojn kontraŭ la israelaj atakoj al Gazo.

La kondamno- kaj riproĉo-ĉeno de la internacia komunumo neniam kaŭzis efikojn en la konduto de Israelo, kiu ignoradis ilin. UN ankaŭ ne starigis sistemon por sankcii la malplenumadon de Israelo. Tiuj ĉi estas la ĉefaj neplenumitaj rezolucioj de la israela Ŝtato:

    La judaj kolonioj

La politiko teritori-ekspansia kaj de juda kolonigo en palestinaj teroj estis la celo de kelkaj rezolucioj de UN. Inter ili elstaras la 242, de la 22a de novembro 1967, kiu kondamnas kiel neakcepteblan "la akiron de teritorio per la milito" kaj proklamas "la bezonon labori por paco justa kaj daŭra dank'al kiu ĉiu ŝtato de la zono povu vivi sekurece". La teksto postulas al Tel Aviv "la retiriĝon de la Armitaj Fortoj de Israelo el la teritorioj okupitaj en la freŝdata konflikto", reference al la arab-israela milito tiujara. Krom la retiriĝo el la kolonioj de Gazo, aŭguste de 2005, Israelo ankoraŭ ne revenis al la ekzistintaj landlimoj antaŭaj al tiu konflikto. La 22an de marto 1979, la rezolucio 446 denove traktis la koloniojn: "La politiko kaj agadoj de Israelo starigi koloniojn en la palestinaj kaj arabaj teritorioj okupitaj de 1969 ne havas leĝan validon kaj konsistigas seriozan obstaklon por la atingo de justa, globala kaj daŭra paco en Proksima Oriento". Israelo evakuis 8000 kolonianojn el Gazo la pasintan someron, sed tenas pli ol 400 000 en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.

    La Homaj Rajtoj

La Ĝenerala Asembleo de UN petis al Israelo, per la rezolucio 2443 de la 19a de decembro 1968, ke ĝi "ĉesu detrui loĝejojn de la civila araba loĝantaro en la okupitaj areoj", politiko kiu daŭras ĝis la estanteco. La Sekurec-Konsilantaro insistis poste pri tio, per la rezolucio 471 de 1980, zorgita ĉar "Israelo, okupanta potenco, ne faciligis la adekvatan protekton al la civila loĝantaro en la okupitaj teritorioj". Ĝi ankoraŭ ne faras tion.

La komdamnoj al amasmortigoj kaj masakroj de civiluloj estis la celo, ankaŭ, de kelkaj rezolucioj. La 7an de oktobro 2000, la Sekurec-Konsilantaro aprobis la rezoluciojn 1322, kiu "kondamnas la perfortajn agojn, konkrete la trouzon de la forto kontraŭ la palestinanoj". Tiu rezolucio estis aprobita ĝuste post la eksplodo de la dua Intifado.

    La muro de Cisjordanio

Temas pri la tiel nomita sekurec-muro kiu etendiĝas parte tra la okupitaj teritorioj de Cisjordanio. Ĝi estas sistemo de palisaroj kaj bariloj kiu en kelkaj lokoj staras kiel beton-muro sep metrojn alta, kun armea kontrolo. Kiam finiĝos ĝia konstruado, Israelo antaŭvidas ke ĝi konsistos el 700 kilometroj. Ĝi ne sekvas la verdan linion, tio estas la landlimojn de 1967, kaj dividas urbojn kaj vilaĝojn, izoligante loĝitajn zonojn kun malbonaj ekonomiaj efikoj sur 400 000 palestinoj. La 9an de julio 2004, la Internacia Justic-Kortumo asertis ke la muro kiu troviĝas en Cisjordanio estas kontraŭleĝa kaj ke ĝi devus esti malkonstruita tuje. Israelo, per sekurec-pretekstoj, daŭrigis ĝian konstruadon.

    La rifuĝintoj

De 1948, UN adoptis kelkajn rezoluciojn favore al la reveno de la forpelitaj palestinanoj al siajn hejmoj. La rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo estas klara: oni devas ebligi "al la rifuĝintoj dezirantaj tion la revenon al siaj hejmoj kaj la reakiron de siaj posedaĵoj". La palestinaj rifuĝintoj, diasporo de 4 milionoj da homoj, ankoraŭ ne revenis al siaj hejmoj el kiuj ili estis forpelitaj sinsekve en 1948 kaj 1967.

Decembre 1992, Israelo deportis 415 arabajn israelanojn al Libano. La rezolucio 799, de la 18a de decembro 1992, manifestis sin pri la reveno de la deportitoj kaj rimarkis la sisteman perfortadon de la Konvencio de Ĝenevo, kaj la neplenumadon de granda nombro da rezolucioj.

    Israelo kaj Libano

La rezolucio 425 de marto 1978 postulis la tujan kaj nekondiĉan israelan retiriĝon el Libano, lando kiun ĝi invadis iom antaŭe. En 1982 ĝi denove invadis tiun landon kaj ankaŭ bombadis ĝin. La 24an de septembro de tiu jaro, la Ĝenerala Asembleo kondamnis la masakron de palestinaj civiluloj en Beiruto. La armeon restadis en la lando ĝis majo 2000, dato kiam ĝi fine retiriĝis.

Hodiaŭ, la situacio en la regiono ŝajnas esti suferinta novan renverson dum la israelaj politikistoj kaj armeanoj enterigas en la forgeso la decidojn kaj kondamnojn de UN.

    Kelkaj rezolucioj

Rezolucio 242
"Postulas la instalon de paco justa kaj daŭra en Proksima Oriento, per la retiriĝo de la israela armeo el la teritorioj okupitaj dum la freŝdata konflikto (milito de 1967)".

Rezolucio 446
"La politiko kaj agoj de Israelo starigi koloniojn en la palestinaj kaj arabaj teritorioj okupitaj de 1969 ne havas leĝan validon kaj konsistigas seriozan obstaklon por la atingo de justa, globala kaj daŭra paco".

Rezolucio 471
"Isarelo, okupanta potenco, ne faciligis la adekvatan protekton al la civila loĝantaro en la okupitaj teritorioj".

Rezolucio 2443
"Israelo devas ĉesi sian politikon de detruo de loĝejoj de la araba civila loĝantaro en la okupitaj areoj".

Rezolucio 194
"Israelo devas ebligi al la rifuĝintoj dezirantaj tion la revenon al siaj hejmoj kiel eble plej baldaŭe. Ĝi devas pagi kompensojn por la posedaĵoj de tiuj kiuj decidos ne reveni al siaj hejmoj kaj por ĉiuj posedaĵoj perditaj aŭ damaĝitaj".

Tradukis P.F.

Septembro 2006