IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

BEIRUT  CAFÉ

Higinio Polo

Publikigita de “El Viejo Topo”, Marto 2006.

Pasis pli ol dudek jaroj ekde la okazintaĵoj de Sabra kaj Chatila. Sed la vojaĝanto kiu alvenas hodiaŭ en Bejruton estas persekutata de la ombro de tiu terura amasmortigo de senkulpuloj. La postvivantoj daŭre restas tie; ili, kune kun la palestinanoj de aliaj rifuĝejoj, jam perdis ĉian esperon.

“... ni bezonas kredi nin
homoj kiel vi.”
Mahmud Darwish

Beirut café estas simpla kafejo, senorda, sengracia. Ĝi estas en la Corniche de Bejruto, kiel oni nomumas ankoraŭ la eksan Avenuon de la Francoj en la epoko sub kontrolo de la Societo de Nacioj. Apud la kafejo estas konstruaĵo preskaŭ detruita dum la libana intercivitana milito konservanta sian strukturon sed forlasitan. Iom pli proksime estas malgranda moskeo kaj, apud la Beirut café, du palmoj. Pli malproksime videblas alta konstruaĵo de luksaj loĝejoj, kie loĝas la malnovaj riĉuloj de antaŭe kaj la novaj riĉuloj de hodiaŭ. De la loko kie mi rigardadis tiun kafejon, staras duobla linio de palmoj kiuj trairas la Corniche kvazaŭ ĝi estus virina etendita korpo. Fronte al Beirut café provas fiŝkapti la fiŝistoj per kano, apogitaj sur la balustrado kiu apartigas la promenejon disde la ŝtonoj. Mi ne scias kio allogis min de tiu kafejo, sensignifa, vulgara, kie ne estis eble manĝi hommos nek mutabal de melongeno, nek la bongustaj mezzes. Eble la kaŭzo estas ke ĝi arigis kelkajn homojn kiuj allogis mian atenton. Mi iris kelkfoje kaj parolis per la perdita lango de la turistoj kun homoj kiuj fumis per akvo-pipo, la nargileo, antaŭ la parkitaj aŭtoj, aŭ kiuj iris kaj foriris kun neprecizaj farendaĵoj. Mi parolis, dum tiuj tagoj, kun kelkaj virinoj. Unu nomiĝis Reem. Alia, Laila. Tria, Jazmine. Sed tiu kiu pli kortuŝis min estis la plej juna, Amal.

Amal, kiu probable ne havas pli ol dudek kvin aŭ dudek sep jarojn, parolis iom la hispanan. Ŝi naskiĝis en Bejruto, sed sian infanaĝon ŝi pasigis en Venezuelo. Ŝiaj gepatroj, libananoj, forkuris de la intercivitana milito. Ŝi estis forgesanta la hispanan lingvon ĉar ŝi ne plu uzis ĝin, sed hejme ŝi ankoraŭ aŭskultis la pli maljunajn fratojn kaj ŝiajn gepatrojn, kiuj kvankam parolantaj la libanan araban, daŭre utiligis frazojn, vortojn kiuj algluiĝis al iliaj haŭtoj en la ameligita kaj muzika akcento de Karakaso. Dum ni provis interkompreniĝi, mi spekulis. Mi supozis ke Amal estas muzulmana, pro ŝia nomo, sed mi ne kuraĝis demandi tion, kaj, se mi pravis ke ŝi estis dudeksesjara, ŝi naskiĝus en 1979. Laŭ tio kion ŝi rakontis al mi, la familio parolis kelkfoje pri la israelaj bombadoj sur Bejruton, en 1982, kiuj kaŭzis preskaŭ dudek mil mortojn, inter palestinanoj kaj libananoj. Kaj ili parolis pri Sabra kaj Chatila. Ŝi memoris nenion, apenaŭ la frapojn de la eksplodoj kaj la raran maltrankvilon kiu atakis ŝin dum la plej neoportunaj momentoj.

Bejruto estas sugesta miksaĵo de konfesioj kaj moroj, urbo martirigita kaj gaja, mediteranea. Ĉi tie loĝas maronitoj, ortodoksaj grekoj, armenoj, katolikoj (dividataj siavice per grupoj: armenoj, romanoj kaj aliaj), muzulmanoj (ŝijaistoj, sunaistoj kaj alaŭistoj), kaj druzoj, akompanataj de la palestinaj rifuĝintoj kiuj estas muzulmanoj sed ankaŭ kristanoj kaj ateistoj: Bejruto estas alloga miksaĵo. Restas malmultaj judoj: la judaj beirutanoj forlasis la urbon kaj nun koncentriĝas en Novjorko, ĉefe en Brooklyn. Mi parolis kun kelkaj pliaj homoj; kelkfoje dum malfacilaj momentoj: unu el tiuj tagoj, la 28an de decembro 2005, Israel estis atakinta per misiloj palestinan rifuĝejon, Naameh, proksima al Bejruto. Tio ne estis nova, kaj neniun surprizis, ĉar la israela registaro jam estas utiliginta F- 16 por bombadi palestinajn urbojn en la okupitaj teritorioj, aŭ libanajn urbojn. Naameh estas rifuĝejo kie koncentriĝas palestinanoj partianoj de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino PFLP. Tiun tagon, la timigo israela ne limiĝis al tio: la aroganteco de la registaro de Tel-Avivo videblis ankaŭ en la minaco de reaj bombadoj kontraŭ Libano se ĝi ricevos pli da palestinaj atakoj el ties teritorio. Tio estas: ĝi ne minacis per la persekutado de la atakontoj, sed per la promeso de reprezalioj kontraŭ la civila loĝantaro. Temis pri kredebla danĝero, ĉar Israelo estas bombadinta multfoje Libanon. La plej terura estis tiu de 1982, kiam la Tsahal sieĝis Bejruton. La sieĝo estis mezepoka, kaj kaŭzis unu el la plej teruraj amasmortigoj de civiluloj en la post-milita mondo.

***

En 1958, malmultajn jarojn post la sendependiĝo de Libano, la usonanoj finis brutale ribeliĝon de druzoj kaj ŝijaistoj kontraŭ la majoritata grupo kiu kontrolis la landon, la maronitoj. Dek sep jarojn poste, en 1975 la kristanaj kaj muzulmanaj milicoj ree interbatalis kaj komencis la intercivitanan militon. Post apenaŭ du jaroj mortis kvindek mil homoj. Kadre de tiu intercivitana milito, Israelo invadis Libanon, en 1978, kun la intenco detrui la palestinajn fortojn kiuj estis en la lando. Oni devas memorigi ke multaj palestinaj rifuĝintoj estas en Libano de 1948, la jaron de al-Nakba, la katastrofo, kiam Israelo utiligis la panikon de la palestinanoj por krei la Ŝtaton de Israelo, devigante centojn da miloj da homoj forlasi siajn loĝejojn, siajn vilaĝojn kaj urbojn. Estis etna purigo brutala. Aliaj, kiel la estraro de la OLP translokiĝis al Libano konsekvence de la nigra septembro de 1970 en Jordanio, kiam la reĝo Hussein pretigis per sia armeo la amasmortigon de tri mil palestinanoj. Multaj organizaĵoj de la diasporo estis en Jordanio post la milito de la ses tagoj, en junio 1967, kiam Israelo estis realiganta novajn forpelojn de palestinanoj: Hussein estis netrankvila pro la estonteco de sia propra povo kaj pro la ĝena restado en sia lando de la palestina rezistantaro. En 1978, kiam Israelo invadis Libanon, la palestinanoj estis jam dum tridek jaroj loĝantaj en rifuĝejoj. Tridek jaroj.

La palestina popolo rezistis nehomajn sieĝojn de la tago kiam ili estis forpelitaj el la tero kiu hodiaŭ estas Israelo. La israela invado de Libano estis unu el la plej teruraj. La ĉefaj palestinaj organismoj, forpelitaj el Jordanio post la nigra septembro, translokiĝis al la libana ĉefurbo, la loko el kie oni kunordigis la reziston: sed, en 1982, la israela registaro pensis, ke estas la ĝusta momento por malaperigi ĝin porĉiame. La divizioj de Ariel Ŝaron okupis la sudon de Libano kaj sieĝis Bejruton. Ili bombadis dum preskaŭ du monatoj, detruis la urbon kaj kaŭzis milojn da mortoj. Jaser Arafat ŝanĝis ĉiujn du horojn sian rifuĝejon, ĉar la israela armeo bombadis preskaŭ ĉiun lokon kie povintus esti la ĉefo de la palestina rezistantaro kaj la ceteraj estraranoj.

Kiel konsekvenco de la intercivitana milito, Bejruto estis dividita per la verda linio kiu apartigis la muzulmanan Orienton disde la Okcidento kristana. Israelo nur bombadis la muzulmanan parton de la urbo, kie koncentriĝis la milicanoj de Arafat. La 12an de aŭgusto estis la plej malbona tago de bombadoj sur Bejruton, kaj tion respegulas Mahmud Darwish en la verko “Memoro por la forgeso”, kie li skribas: “Ĉiuj devus helpi por atingi, ke la mondo ne forgesu la palestinajn rifuĝintojn”. La bombadoj devigis Jaseron Arafat kaj la OLP akcepti la evakuon el Libano. Ses mil aŭ sep mil palestinaj milicanoj forlasis mare Bejruton, protektitaj de okcidentaj diplomatoj kaj de UN, dum komenciĝis la ĉeesto de internacia forto en la urbo. Israelo ne atingis siajn celojn, kvankam la venĝo estos terura. OLP kaj Arafat ne foriris venkitaj, sed lasis sen protekto al la palestinaj rifuĝintoj de Libano. Sabra kaj Chatila pagos tre altan prezon pro tio.

La bataloj en la lando daŭris. Meze de la konfuzo Israelo daŭre okupadis la sudon de la lando kaj Sirio havis siajn trupojn en la nordo, dum grupoj de palestinaj disidentoj kaj porsiriaj grupoj (en aliaj urboj) batalis kontraŭ la milicanoj de Arafat, kiu revenis al Libano la sekvantan jaron, kaj druzoj kaj falangistoj interbatalis, ricevante la unuaj la helpon de la ŝijaistoj de Amal kaj la duaj la subtenon de la libana armeo. Multaj aliancoj ŝanĝiĝis poste, en la hororo de la intercivitana milito. Iom poste estis devigita la retiriĝo de la usonaj trupoj (kiuj estis en Libano kiel konsekvenco de la paf-paŭzo de 1982) pro la atenco, en oktobro 1983, per bomb-aŭto kontraŭ la usona ambasadorejo kaŭzanta la morton de 265 marines. Sed Usono daŭrigis sian aktivan intervenon en la konflikto per siaj sekretaj servoj, per kaŝitaj komandoj kaj per teroristaj agoj: la 8an de marto 1985, ekzemple, la CIA eksplodigis kamionon plenplenan de eksplodiloj en Bejruto kun la intenco mortigi la ŝijaistan gvidanton Mohammed Hussein Fadlallah: la atenco kaŭzis 80 mortojn kaj preskaŭ ducent vunditojn. Israelo ankaŭ partoprenis en la intercivitana milito, subtenante la kristanajn grupojn kontraŭ la muzulmana koalicio kiu ricevis la subtenon de kelkaj arabaj landoj. La lando estis preskaŭ detruita. La paco venis al Libano multajn jarojn poste per la akordoj de Taif.

***

En 1982, Ariel Ŝaron estis Ministro pri Defendo en la registaro de Menahem Begin. Ŝaron havis klaran celon: detrui la OLP-on, fini la palestinan aferon. Sed, por tio, li bezonis invadi Libanon. Li ne agadis sola: la tuta israela registaro akordis kun li pri la komenco de agresa milito. Tiam, antaŭ preskaŭ kvarono da jarcento, la israelaj registaroj ankoraŭ revis pri la ideo konstrui Grandan Israelon, sur la bordoj de la rivero Jordano, tiel ke ĝi okupus la tutan malnovan britan Palestinon kaj parton de Jordanio kaj eĉ de Sirio, kaj, kompreneble, ĝi etendiĝus sur la okupitaj teritorioj de 1967: oni eĉ ne konsideris la eblon retiriĝi el Cisjordanio kaj Gazo. Estis logike ke la israelaj registoj revis pri tio: la ĵus kreita israela Ŝtato de la kvindekaj jaroj en la malnovaj mapoj kreitaj de la sionismo desegnis siajn landlimojn ĝis la nuntempa Irako.

Por konstrui la Grandan Israelon la israelanoj bezonis unue fini la palestinan rezistadon, ĝiajn organizojn, la OLP-on. Kaj la nestabila situacio de Arafat kaj de la ceteraj palestinaj estraranoj en la Libano de 1982 estis ora okazo: ili kaptis la okazon. Begim kaj Ŝaron celis komenci la translokigon de milionoj da palestinanoj al la najbaraj landoj, kiel ili faris en 1948 por ke Cisjordanio kaj Gaza restu liberaj de tiuj kiuj estis iliaj loĝantoj dum jarcentoj. La rasisma kaj malhoma politiko de la Likud iĝis timiga: dum tiuj tagoj de 1982, Menahem Begim kvalifikis la palestinanojn kiel “dukruraj bestoj”, kio implicite signifis ke oni povas mortigi ilin. Ne estis io nova: partioj kiel la Gahal o la Herut, heredintoj de la misiisto Vladimir Jaborinsky, subtenis la ideon forpeli ĉiujn palestinanojn. Per malsamaj manieroj, Likud kaj aliaj organizoj tenadis tiun celon, kaŝe, ĝis kiam dum la lasta jardeko de la dudeka jarcento pro la komenco de la palestina ribeliĝo, iĝis evidente ke la translokigo de la palestina popolo estis neebla, kaj ke alproprigi al si Cisjordanion kaj Gazon povis krei zorgigan situacion pro la demografia kresko palestina: la judoj povus esti malplimulto en la Granda Israelo.

Ke Israelo akuzas pri terorismo al OLP aŭ al la malsamaj palestinaj organizoj estas sarkasmo, ĉefe se oni ne forgesas la praan organizon de la Irguno (Irgun Zevai Leummi: Nacia Armea Organizo), terorisma juda organizo kiu ne nur detruis, en 1946, la faman Hotelon Reĝo Davido de Jerusalemo, kaŭzante preskaŭ cent mortojn, sed kiu komencis la sistemajn amasmortigojn kiuj kreis la panikon inter la palestina loĝantaro en la decidaj monatoj kiam oni proklamis la Ŝtaton de Israelo. La amasmortigo de Deir Yassin, kie estis mortigitaj 254 homoj fare de la teroristoj de Irgun konsistigis la komencon de la forlaso, de la translokigo de granda parto de la palestina loĝantaro al najbaraj landoj kiel Libano, Jordanio, Sirio aŭ Egipto. Tiu amasmortigo estis utiligita poste de la soldatoj israelaj kiel averto, kiel minaco por devigi la palestinanojn forlasi siajn hejmojn, siajn vilaĝojn, siajn havaĵojn. Per la armiloj oni montris al la palestinanoj la ŝoseon direkte al Jordanio. Ekzistis aliaj teroristaj israelaj organizoj: Edwair Said memorigis la agadon de la Unuo 101, gvidita de Ariel Ŝaron, post la proklamado de la Ŝtato de Israelo, kaj kiu poste, dum jaroj, realigis terorismajn atencojn kontrau la palestinanoj, mortigante, bruligante iliajn hejmojn, timigante la loĝantaron de la okupitaj teritorioj por devigi ilian ekzilon. La juda Tel-Avivo, ekzemple, devis kreski, kaj por tio devis malaperi la palestina Jaffa.

Post la proklamo de la Ŝtato de Israelo, la agado de Tsahal kaj de Mossad estis ankaŭ frapa: dum la sekvantaj kvin jardekoj ili organizis amasmortigojn kaj sistemajn murdojn en pli ol dek kvin malsamaj landoj, ĉiam persekutante palestinajn gvidantojn. Pro tio, estas groteskaĵo ke hodiaŭ Israelo akuzas la palestinanojn pri subteno al la terorismo, hipokrita akuzo kiu krome celas kaŝi la respondecon de Tel-Avivo en la vola detruo de la sekurecaj servoj de la Nacia Palestina Aŭtoritato, kaj la sabotaĵon dum jaroj al la penoj de la registaro de Arafat por kontroli la teritorion de Cisjordanio kaj Gazo: Israelo vetis por la ras-apartigo kaj la ĥaoso, por la humiligo kaj por la divido kaj konflikto inter la palestinanoj mem.

Ariel Ŝaron, kiu nun malaperas el la secenejo, havis evidentan respondecon en la amasmortigo de Sabra kaj Chatila: li ordonis al la soldatoj en Libano faciligi la movojn kaj la liveron de transportiloj al la kristanaj falangistoj de Eli Hobeika, kiuj estis la murdistoj. Ŝaron sciis, ke la falangistoj estis pretaj por mortigi. Eli Hobeika mortis, jarojn poste, en strangaj cirkonstancoj: sendube mortigita de la Mossad.

***

Hodiaŭ, la rifuĝejoj de Sabra kaj Chatila estas ĉirkaŭataj de la libana armeo, kiu havas tie kontrolejojn. Estas danĝere viziti tiujn rifuĝejojn kaj, kiam oni petas al la taksiistoj iri tien, ili rifuzas. Estas logike: ne nur la loĝantoj malfidas je la eksteruloj, sed ankaŭ oftas ke la rifuĝejoj suferas bombadojn de la israelanoj. La vivo de ilia loĝantaro estas malfacila: la palestinanoj ne havas rajtojn en Libano. Ili vivas danke al la karitato de UN kaj perdis siajn terojn, patrujon, sian propran ekziston, kaj Israelo volas subterigi ilian memoron. Ĉiuj estas senpatrujanoj; kaj estas pluraj milionoj: la plej multnombra grupo en la mondo. Israelo celas ke la rifuĝintoj daŭre vivu malfeliĉe en la rifuĝejoj: multaj estis tie de kvindek jaroj. Hodiaŭ, eĉ la druzoj de Walid Jumblatt postulis, ke la palestinanoj malarmiĝu.

Post la nigra septembro, la OLP translokigis siajn oficejojn kaj sian strukturon al la libana ĉefurbo. Ĝi ne povis scii ke, dek du jarojn poste ili estos kaptitaj en Bejruto. Ariel Ŝaron venigis la israelan armeon, kun cent dudek mil soldatoj, kaj invadis Libanon la 6an de junio 1982. Begin kaj Ŝaron jam havis pretigita la pretekston: murdo-provo kontraŭ la israela ambasadoro en Londono. Unu semajnon poste, la israelaj soldatoj kaj ĝiaj tankoj ĉirkaŭis Bejruton. Ili havis konkretan celon: detrui la OLP-on kaj mortigi ĝiajn ĉefajn estraranojn, inkludante Jaseron Arafat. Por tio, ili utiligis ĉiajn rimedojn: bombadis tere, mare kaj aere, per grapolaj aŭ fosforaj bomboj. Ili ne povis mortigi Arafat-on, nek konkeri Bejruton, sed la israelanoj restis en Libano dum dek ok longaj jaroj da okupado.

La rapidegaj negocadoj internaciaj finiĝis per akordo por la retiriĝo de la palestinanoj el Bejruto, retiriĝo komencinta la 21an de aŭgusto 1982, dum la samtempa eniro en la lando de francaj kaj usonaj trupoj. Du tagojn poste, Bashir Gemayel, kontraŭanto de la palestinanoj kaj sirianoj kaj praktike altrudita de Tel-Avivo estis elektita prezidento de Libano. Lia murdo daŭre estas malklara, ĉar ĝi nur restis en la povo dum tri semajnoj. Lia tuta dependenco dekomenca, al kiu li volis rezisti, igis lin superflua homo. Komence de septembro ne estis palestinaj milicanoj en Bejruto.

La translokigo de Arafat kaj la palestinaj gerilistoj okazigis la nedefendon de la rifuĝejoj. Multaj milicanoj ploris poste, amare, pro la forlaso sendefenda de iliaj fratoj en Libano. Kaj tiu sendefendeco estis utiligita de Ŝaron. Ĉar la amasmortigo de Sabra kaj Chatila apartenas al la malamo al la palestinanoj, apartenas al la vola celo detrui tiun popolon, igi ĝin akcepti la finan malvenkon kaj la ekzilon, la perdon de sia tero. Tiel, en nigra ĵaŭdo, la 16an de septembro 1982, kiam eknoktiĝis, la libanaj falangistoj eniris en Sabra kaj Chatila. Ili alvenis tie danke al la kunlaboro de la israela armeo kiu kontrolis la tutan sudon de Libano ĝis Bejruto: Ŝaron donis striktajn ordonojn. La falangistoj estis estritaj de Eli Hobeika, unu el la ĉefaj estroj de la kristana Falango. Ili estis pretaj: ili portis armilojn kun silentigiloj, hakiloj, tranĉiloj kaj la artilerio de la israela armeo, laŭ tio akordita, lumigis la rifuĝejojn: la murdistoj devis labori rapide.

La falangistoj restis en Sabra kaj Chatila ĝis la unuaj lumoj de la mateno de la sabato 18a de septembro. Dum tiuj horoj, la trupoj de Hobeika realigis sisteman amasmortigon plenplenan da hororoj: infanoj kaj maljunuloj murditaj, buĉitaj, sendefendaj kaj maljunaj virinoj estis seksperfortitaj de la falangistoj kaj mortigitaj per pafo kaj, kelkaj, estis distranĉitaj laŭlonge kiel bestoj. Kelkaj infanoj estis ĵetitaj kontraŭ la muroj por frakasi iliajn kapojn. Aperis kadavroj sen seks-organoj, mortintaj kaj terure misformigitaj. Spionoj kaj kaŝitaj trupoj de la israela armeo identifis antaŭe la palestinanojn kiuj havis rilatojn ekster la rifuĝejoj kun la rezistantaro por ke la falangistoj mortigu ilin. Eĉ hodiaŭ estas malfacile trakti detale la hororon de tiu aro da murdistoj kiuj mortigis tiom da sendefendaj palestinanoj. La falangistoj estis rapidaj, malvarmaj kaj efikaj. Malgraŭ la sieĝo de la israela armeo, kelkaj ĵurnalistoj povis dokumenti la amasmortigon, fotis la kadavrojn, parolis kun la timigitaj postvivantoj. Post tio, la murdoj pludaŭris en Orienta Bejruto kaj en la sudo de Libano.

Kvankam la israelaj soldatoj ĉirkaŭis la rifuĝejojn por eviti ke la palestinanoj forfuĝu, faciligante tiel la agadojn de la falangistoj, kelkaj sukcesis tion fari kaj la novaĵo de la amasmortigo aperis en la paĝoj de la monda gazetaro kaj en la televidoj. Baldaŭ, la mondo konis tion kio estis okazanta en Sabra kaj Chatila: de la usona ambasadoro ĝis la amas-medioj (Zeev Chiff, ĵurnalisto de la israela ĵurnalo Haaretz, avertis pri la amasmortigo dum la mateno de la 17a de septembro, kaj la ĉefo de la informservoj de la israelaj armeo sciis jam ke, en tiu momento, pli ol tricent homoj estis mortigitaj), ĝis la israelaj generaloj. Post la hororaj denuncoj, publikigitaj de la internacia ĵurnalaro, al Tsahal ne restis alia alternativo ol malfermi esploron. La kalkulado de la kadavroj estis unu el la postaj ĉapitroj de la hororo: oni kalkulis sepcent sesdek du kadavrojn forlasitajn sur la stratoj de la rifuĝejoj, kaj la homoj dokumentantaj la amasmortigon rivelis ke mil ducent mortigitoj estis jam surterigitaj de la familianoj. La amasmortigo estis nekaŝebla, kaj eĉ la Tsahal kaj la israelaj tribunaloj devis esplori. La 28an de septembro, dek tagojn post la amasmortigo, la israela registaro decidis krei esplor-komisionon gvidita de Itzhak Kahan, prezidanto de la Suprema Israela Kortumo, kaj konsistanta el la juĝisto Aharon Barak kaj la generalo Yona Efrat.

Komence de 1983 tiu fama Komisiono Kahan akceptis ke Ariel Ŝaron permesis al la falangistoj eniri en la rifuĝejoj kaj ke li estis respondeca pro la amasmortigo, kvankam ĝi deklaris sekretaj multajn pruvojn kiuj tuŝis la israelan armeon. Preskaŭ 25 jarojn poste, tiuj pruvoj daŭre estas sekretaj. Ŝaron, defiema, ne akceptis la konkludojn kaj ne demisiis kiel Ministro pri Defendo. Menahem Begin deprenis de li la rolon de Ministro pri Defendo sed permesis al li daŭre esti registarano sen konkreta rolo. Post ĉio, li estis farinta bonan laboron. Hodiaŭ, malgraŭ la pruvoj, la cionisma propagando insistas pri tio ke Israelo ne respondecas kaj subtenas ke la Tsahal ne konis la farojn kaj eĉ asertas ke la generalo Amos Yaron, estro de la israela armeo, avertis serioze a Hobeika pri tio ke oni ne ataku palestinajn civilulojn, kvankam la pruvoj de la kompliceco estas tiom grandaj ke ili devas akcepti, kiel faris la komisiono Kahan, la respondecon “malrektan” de Israelo.

La franca verkisto, Jean Genet, kiu estis tiam en Bejruto, eniris en la rifuĝejoj kaj ĉeestis la hororon. Genet priskribis ĝin per la linioj de “Kvar horoj en Chatila”. Ni havas ankaŭ la verkon de Amnon Kapeliouk, “Sabra et Chatila: Enquête sur un massacre”, kaj la paĝojn verkitajn de Robert Fisk. Krome, Internacia Komisiono de Esplorado kalkulis la nombron da mortigitoj je 2750. Tamen, daŭre mankas la atestoj kompletigantaj tion okazintan en tiu danteskaj kvardek horoj. La palestinanoj mem esploris por dokumenti precize la murdon, sed la Palestina Esplorejo, kiu troviĝis en Orienta Bejruto, estis detruita per atenco la 5an de februaro 1983, kaj ĝiaj laboristoj translokigitaj.

Eli Hobeika, la libana falangista ĉefo, estis la ekzekutisto de la amasmurdo de Sabra kaj Chatila, kaj liaj komplicoj pravigis la farojn kiel respondon al la murdo, la 14an de septembro 1982, de Gemayel. Eli Hobeika eniris tiel en la triste konata listo de murdistoj de la palestina popolo en kiu jam estis interalie: Hussein de Jordanio aŭ Ariel Ŝaron mem. Post la fino de la intercivitana milito, Hobeika estis ministro en tri registaroj malsamaj: en unu kun Omar Karameh kaj, en du okazoj, kun Rafiq Hariri, murdita freŝdate en februaro 2005. Hobeika vivis dum multe da jaroj kun tiu respondeco en la koro, sed probable li ne suspektis kia estos lia propra destino.

La arabaj registaroj neniam estis interesitaj pri la postulo de respondecoj pro la amasmurdo kaj forlasis la palestinanojn. Neniam estis kreita Internacia Tribunalo por juĝi tiujn krimojn. Tamen, hodiaŭ io perfidas la israelanojn: anstataŭ deklari sin hororigitaj de la amasmurdo kaj kondamni ĝin konvinke, kiel oni devas fari antaŭ ĉiu murdo, kaj anstataŭ peti la kreon de Internacia Tribunalo por juĝi la respondecojn, iliaj penoj ĉiam direktiĝis al la minimumigo de la masakro, al ĝia forgeso, al ĝia pravigo kiel venĝo de kristanaj libananoj kontraŭ palestinanoj, kaj al la substreko pri la siria protekto al Eli Hobeika, kaŝante ke antaŭe li estis aliancano kaj protektito de Israelo. Kie estas hodiaŭ la israelaj armeanoj kiuj fermis la okulojn antaŭ la hororo de Sabra kaj Chatila? Kie estas tiuj kiuj subtenis la masakron? Kiam, multajn jarojn poste, en la belgaj tribunaloj estis prezentita denunco por la esploro de la amasmurdo de Sabra kaj Chatila, Hobeika estis kunvokita al Bruselo. Li neniam iris: en 2002 li estis mortigita de la Mossad. Antaŭe li ŝanĝis sian flankon, forlasante Israelon per la siria flanko.

Pro la paso de la jaroj ni scias pliajn detalojn pri tiu hororo de Sabra kaj Chatila. Rosemary Sayegh, kiu esploris la amasmurdon, intervjuis kelkajn postvivantojn. Ekzemple Suad Srour, virinon kiu partoprenis en la Tribunalo de Virinoj okazinta en Bejruto en 1996. Suad, kiu ankoraŭ havas kuglon en la spino kaj seriozajn problemojn por moviĝi, perdis sian patron kaj kvin fratojn dum la murdo. Kvazaŭ ŝia sufero ne havus finon, kiam Suad estis translokigita per ambulanco, li estis seks-perfortita en unu el la armeaj kontroloj ĉirkaŭ la rifuĝejoj. Suad ankoraŭ partoprenas en la kaŭzo de la palestina popolo, eĉ se ŝi moviĝas malfacile kaj bezonas pilolojn por dormi.

Ni scias multajn aliajn aferojn, kvankam la palestinanoj restas tie atendante justecon. En 2005, la israela ĵurnalo “Yedioth Ahronoth” intervjuis al Robert Hatem, Kobro, libana dungo-soldato salajrulo de Israelo kiu fiere asertas sian mortigon de centoj da palestinanoj. Antaŭe li jam estis publikiginta libron en Usono provante forigi ĉian respondecon de Ariel Ŝaron pro la amas-murdo de Sabra kaj Chatila. Hatem, kiu hodiaŭ loĝas en Parizo (kvankam li ne havas azil-rajton ĉar laŭ la opinio de Quai d'Orsay li estas “implikita en dekoj da murdoj”), agnoskas ke li ĝuis pafante proksime kontraŭ la kapo de la palestinanoj kondamnitaj je morto en Sabra kaj Chatila. Kobro estis unu el la protektantoj de Hobeika kaj estis trejnita en Israelo: li iĝis malvarma murdisto, senskrupula, efika kaj kapabla mortigi senprobleme. Li estis efika, tiom ke kiam li estis persona protektanto de Ariel Ŝaron dum la invado de Libano li sciis kiel solvi la bezonojn de siaj superuloj: laŭ sia propra konfeso, li serĉis knabinojn, kaptis ilin se tio estis necesa, kaj proponis ilin al Eli Hobeika. Li akceptas, ke la milito estas brutala, sed la viroj daŭre devas satigi siajn dezirojn.

***

Amal, la juna virino kiun mi renkontis en el Beirut café, memoris ankaŭ Sabra kaj Chatila danke al la rakontoj de la familianoj. Kaj Jazmine, kiu ne forlasis Bejruton. Fakte, ĉiuj memoras la amas-murdon, kvankam en la hodiaŭa Bejruto preskaŭ neniu emas paroli pri tiuj jaroj. Dum mi aŭskultis, de tiuj kaj aliaj homoj, iliajn personajn historiojn de tiu 1982, mi ne povis ĉesi pensi pri la destino de la palestinaj rifuĝintoj, pri la akordoj de Oslo inter la OLP kaj la israela registaro; mi pensis ankaŭ pri la sensignifa internacia flughaveno de Bejruto, al kiu mi alvenis kelkajn tagojn antaŭe. Tie ariĝis la falangistoj antaŭ ol direkti sin al Sabra kaj Chatila. Post la amasmortigo oni konstruis grandan kolektivan tombejon, proksime al la strato Abu Hassan Salamremeh kaj al la ŝoseo de la flughaveno, kie ankoraŭ iras la palestinanoj postvivantaj kaj la familianoj de la viktimoj.

En 1990, la akordoj de Taif, en Saŭdio, inter la diversaj libanaj frakcioj, ebligis fini la intercivitanan militon kaj reveni al la sistemo de divido de la politika povo antaŭa al la konflikto. En Libano ekzistas ankoraŭ la timo, sed la lando estas rekonstruata kaj la urbo ŝanĝiĝas: la Beirut café estas ĉirkaŭita de novaj konstruaĵoj. Tamen, ne okazas la samo al la vivo de la palestinanoj, kiuj restas en siaj domoj ĉiam provizoraj, kun necerta estonteco, sen rajtoj, sen patrujo.

Diras la libananoj ke la rifuĝejoj de Sabra kaj Chatila estas eĉ en pli malbonaj kondiĉoj ol en 1982, kaj ni scias ke tie la rifuĝintoj daŭre revas reveni en sian landon, kvankam la mondo ŝajnas forgesi ilin. Apud tiu Beirut café kie mi aŭskultis la rakontojn de sanga somero de kvarono da jarcento antaŭa, enŝipiĝis la milicanoj de Arafat, lasante sian koron rompita en Bejruto, devigitaj forlasi la senarmigitajn loĝantojn postrestantajn en la rifuĝejoj. Tiuj palestinanoj, al kiuj mi ne povis vidi en suna Bejruto de 2006, ankoraŭ esperas la revenon al sia tero, al Palestino.

Noto: Mahmud Darwish estas palestina poeto forpelita el lia nask-vilaĝo, Birwa, detruita de la judoj en 1948; suferinta la israelan sieĝon kontraŭ Bejruto en 1982; prizonulo en la sieĝo de Ramala, en 2002, kie, unu fojon plian, la israelaj soldatoj detruis lian hejmon.

Esperantigis: P.F.