IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  AFRIKA  ELMIGRANTO :  SANGO  KAJ  MORTO

Marcos Roitman Rosenmann

Artikolo publikigita en la gazeto La Jornada

Ili estas homaj estaĵoj kiel vi kaj mi, kiuj vivas submetitaj al kondiĉoj de submondo ne pro la propra volo nek pro la deziro de la naturo. Ankaŭ ne pro la dia volo. La ekzisto de Dio ne tuŝas ilin. Dum jarcentoj ili serĉas klarigojn pri sia situacio de ekspluatado kaj novkoloniismo. La misiisto perfortis ilian kulturon kaj skandaliĝis pro la malvesto de iliaj korpoj kaj la simpleco de iliaj vivoj. Li altrudis al ili la komplikan moralon de okcidento. La viroj el la diversaj kamparaj etnoj estis vestitaj per pantalonoj kaj kalsonoj kaj la virinoj devigitaj uzi mamzonojn kaj kovri siajn mamojn pro katolika aŭ protestanta deco. Post kvin jarcentoj da daŭra ŝtelo de vivoj kaj riĉecoj kontraŭ mamzonoj, kalsonetoj kaj kalsonoj, hodiaŭ la afrikanoj deziras tion kion ĝuis la koloniantoj, kio estis montrita kiel parto de mondo al kiu ili rajtos post la suvereneco. Laŭdire ili estas kamerunanoj, angolanoj, niĝerianoj aŭ liberianoj. Kvankam kelkfoje, kiam ili estas arestitaj en Hispanio ili ne agnoskas sian civitanecon kaj diras sin senpatrujanoj cele al la evito de la ellandigo. Interesa paradokso.

En ordo bazita sur la ekonomio de merkato, oni argumentas ke la labor-forto ne havas landlimojn nek civitanecon, ĝi estas varo kiu cirkuladas libere por esti kontraktita. Translokiĝi por labori ne devus esti problemo, almenaŭ en la teorio. Sed la elmigrado de senpaperaj afrikanoj al la Eŭropo de la 25 finiĝas ĉiam egale: ellandigo. Fakte, hodiaŭ la imperiisma dinamiko al Afriko estas kaŝita sub la ideologio de la tutmondiĝo. La plej malriĉaj landoj kies elmigrantoj mortas provante iri en Eŭropon tra Hispanio, tra Ĝibraltaro aŭ tra Maroko devenas el Liberio, Eburio, Ganao aŭ Sieraleono, riĉaj pro la produktado de diamantoj. Ili ne estas malriĉaj landoj, sed malriĉigitaj de Okcidento, kunkulpanto pri la tenado de koruptaj registaroj kaj pri la subteno de tiranaj politikoj cele al la ricevo de krudaj materialoj por ĝiaj novaj strategioj de produktado. Ne necesas mencii la uranion, kalion, oron, fosfaton, kobalton, nikelon, baŭksiton, kolombiton, kupron, stanon, petrolon, kromon, gason, karbon, feron, grafiton, glimon, plumbon aŭ amianton produktitajn de la afrikaj landoj, nek la flaŭron kaj faŭnon kaj la marajn fiŝkaptejojn. Ĝi bezonas labor-forton malmultekostan, en kondiĉoj de kvazaŭsklaveco kaj politikajn reĝimojn fidelajn kaj amikajn. Ĉio ĉi estas bezonata por la bona vivo en niaj landoj de la unua mondo.

La civilizacio de la materiala progreso kies plej grandaj reprezentantoj estis laŭ la epokoj la radio, la telefono, la trajno, la aŭto, la kolor-televidilo, la komputilo, la portebla telefono, la teknologio kapabla porti la homon en la lunon kaj satigi milionojn da konsumantoj sur la planedo batalas kontraŭ si mem, la saltoj de la elmigrantoj super la muro de Ceŭto kaj Melilo rebatas la miton de la progreso. Ĝi ne estas por ĉiuj. Multaj devas resti for. Tio estas la kapitalismo. Ĝi estas por malmultaj, ĝi ne povas esti ĝeneraligita. Tio nur validas por la mondo de la ideoj. Ĝi ne povas plenumi la revon igi laboristoj kaj konsumantoj ĉiujn homojn de la planedo, ĉar ĝi kolapsus. Ĝi estas sistemo ekskluda. Ĝia respondo por tiuj dezirantaj igi realo la promeson de laboro por ĉiuj, paperoj por ĉiuj, estas la konstruado de muroj pli altaj kaj la militismigo de la konflikto- zonoj. Peti pli da gvardioj kaj timigi la kuraĝajn afrikanojn per kaŭĉukaj kugloj, radaroj kaj novaj teknologioj. Okcidento havas sian kvoton plena. Ne estas spaco por afrikanoj, latinamerikanoj kaj ĝenerale por triamondanoj.

Socioj kie la kronika malsato, la morto pro inanicio, la paludismo aŭ la diareo estas kutimaĵo kiu ŝajnas la inferon de Danto. Sed se krome oni aldonas la etnan militon, la daŭran senpluvecon, la ŝteladon fare de la multnaciaj entreprenoj, la eksternan ŝuldon, estas kompreneble ke la junuloj forlasas siajn vilaĝojn kaj urbojn serĉante la paradizon. Ne estas mirige ke la postvivantoj foriras el tia realo. Ili preferas morti sur ŝipeto sen direkto, dronigitaj en la akvoj de Kabo Blanka aŭ en la ĝibraltara markolo. Sed same skandale estas vidi la infanojn kaj junulojn vesti sportajn vestaĵojn de eŭropaj futbalaj skipoj kun nomoj de konataj futbalistoj, korbopilkajn ŝuojn kaj ĉian malmankantajn vestaĵojn kolektitajn kaj senditajn el la Eŭropo 25-landa fare de la NRO-oj. Tio produktita en Afriko per labor-forto kvazaŭsklava kaj infana kaj aĉetita en Eŭropo kontraŭ ora prezo revenas en Afrikon kiel karitata donaco sen monprofitaj celoj. Mensogo poste malkovrita. La afrikanoj vestas Lacoste, Adidas aŭ Armani en la versio uzita, kvankam mi estas certa pri tio ke ili ŝatus vesti ilin novaj. Tamen, iliaj vivoj estas metitaj en tiu ĉi mondo de la bildoj projekciitaj de la televido, aparato kiu ja ĉeestas la urbojn, eĉ se la elektro kaj la trinkebla akvo estas luksoj. La revo ŝanĝi la vivon por la propra familio kaj por si mem estas en ilia menso, realigi ĝin estas afero de la volo, ŝparado kaj iom da sufero.

Ni skandaliĝas pro la aidoso, la kronika malsato, la seksaj mutiloj kaj ĉio kion ni konsideras malevoluo en la disvolvo kaj respekto de la homa kondiĉo. Tamen, ni pensas ke tiuj malbonoj kiuj tuŝas la afrikajn popolojn estas parto de historio en kiu miksiĝas faktoroj de institucia koruptado, tribaj militoj, manko de regebleco kaj, kompreneble, nekapablo generi merkaton kaj kapitalismon. Nenion aŭ malmulton oni povas fari sen entrepren-spirito kaj sen laboristoj eskpluateblaj. Ne estas kondiĉoj. Ĝi estas kontinento destinita al la malsukeceso. Iliaj multmilionaj regantoj vojaĝas per luksaj aŭtoj kun siaj sekvantoj. Se Amín Dada, Bokassa o Selassie malaperis, ni havas reĝojn en Maroko aŭ tiranojn en Ekvatora Gvineo, ekzemple. Pro tiuj kialoj, ĉiutage centoj da afrikaj civitanoj forlasas siajn hejmojn, siajn vivajn historiojn, siajn malmultajn posedojn kaj komencas aventuron makulitan de sango kaj morto. Bedaŭrinde la kapitalismo nur proponas al ili ekspluatadon, malrapidan morton. Kelkaj tion preferas, la plimulto eĉ ne tion. Alia granda paradokso.

Tradukis PF
Originala hispanlingva teksto
Septembro 2005