IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

BROTHER  MALCOLM

Antaŭ 40 jaroj Malcolm X estis murdita, supozate fare de membroj de la organizo Nation of Islam de Louis Farrakhan, kvankam la partopreno de la usonaj sekretaj servoj neniam estis forĵetita. La hispana gazeto El Viejo Topo publikigis du gravajn historiajn artikolojn pri tiu figuro. Mike Davis, kiu tiam estis juna aktivulo kaj Manning Marable, docento, fondinto de la Black Radical Congress kaj unu el la voĉoj plej reputaciaj pri Malcolm X, memorigas al ni la grandan aktivulon trofrue malaperintan.

LA  NIGRA  PRINCO  DE  USONO

Mike Davis (marto 2005)

Antaŭ 40 jaroj, vintre 1964-5 mi estis unu el la adoleskuloj kiuj laboris en la centra oficejo de Novjorko de la organizo “Students for a Democratic Society” (SDS) [Studantoj por Demokratia Socio]. La plimulto el miaj amikoj de la oficejo laboris 16 horojn ĉiutage por organizi la unuan marŝon al Vasingtono (17an de aprilo 1965) kaj protesti kontraŭ la kreskanta usona intervenemo, kaj ĉefe kontraŭ la brutala kampanjo de bomb-ĵetadoj sur Nordan Vjetnamon de la prezidento Lyndon Johnson.

Sed mia tasko estis organizi sid-strikon (19an de marto 1965) en granda ĉiel-skrapanto de la Chase Manhattan Bank en la Malalta Manhattan. Ekde la masakro de Sharpeville, en 1960, kiam la sudafrika polico murdis dekojn da senarmaj manifestaciantoj, la banko Chase Manhattan estris konsorcion de internaciaj bankoj kiu pruntedonis monon al Pretorio kaj stabiligis ĝian internacian krediton. Niaopinie, la banko, kontrolita de Rockefeller, estis unu el la grandaj subtenantoj de la sudafrika ras-apartiga reĝimo, kaj ni esperis ke la manifestacioj utilu por disvastigi la manieron per kiu Wall Street investis grandegajn kvantojn pri la rasismo, kaj en Sudafriko kaj en la sudo de Usono.

Nia ĉefa aliancano en tiu kampanjo estis la organizo “Student Nonviolent Coordinating Committee” (SNCC) [Neperforta Studenta Kunordiganta Komitato], estrita en Novjorko de Betita Martínez, konata uson-meksika verkisto kiu iĝis la taktika organizanto de la sid-striko.

Ankaŭ ni ricevis grandan subtenon de afrikanoj en Novjorko, inter ili ekzilitaj anoj de la Afrika Nacia Kongreso, kaj ankaŭ de junaj membroj de la tanzania delegitaro en UN. Unu el ili –la unua “vera” revoluciulo kiun mi konis dum mia vivo– havis kontaktojn kun Malcolm X kaj lia nova “Organization of African-American Unity” [Organizo de Unuiĝo Afrik-amerikana].

Komence de 1964, la karisma gvidanto de la Nigraj Muzulmanoj estis forlasinta la Nation of Islam [Nacio de la Islamo] kun la celo konstrui revolucian organizon ligantan la batalojn de la usonaj nigruloj kun la tutmondaj movadoj kontraŭ-koloniaj kaj de nacia liberiĝo. Post lia pilgrimo al Mekko, Malcolm X laŭdis la revoluciojn kuban kaj ĉinan, kaj partoprenis aktive strategiajn debatojn kun marksistoj kaj kun muzulmanoj aktivaj kaj naciismaj de la Tria Mondo. Mia tanzana amiko volis organizi kuvnenon inter Malcolm kaj la anoj de SDS. La ideo timigis nin. “Ĉu vi scias kiu estas Malcolm X?”, demandis iam mia tanzana kunulo dum ni piediris tra Harlem. Mi movis la kapon farante stultan “jeson”. “Li estas la usona Lenin”.

Du semajnojn post tiu konversacio (la 21an de febrero 1965), nia Lenin estis mortinta, murdita per pafo dum li prelegis en mitingo en la Audubon Ballroom de Manhattan. Li estis nur 39-jara. Liaj murdistoj estis sbiroj de la Nation of Islam, kvankam historiistoj kaj aktivuloj ne ĉesis debati la vivan rolon luditan de la FBI kaj la polico novjorka kiu, kiel ni nun scias, penis dividi la vicaron de la nigra naciismo.

Dume, la doloro kaj la malĝojo en Harlem kaj en la tuta nigra Usono estis vere nekonsoleblaj. Dum la funebra ceremonio de Malcolm, lia granda amiko, la aktoro Ossie Davis, laŭdis “nian nigran princon”. “Tio kion ni enterigas”, diris Davis al la ĉeestantoj, “ne estas homo, sed semo kiu renaskiĝos post la vintro de nia malkontento”.

Davis, progresema homo, mortis antaŭ kelkaj monatoj, post du jardekoj de defendo de la heredo de Malcolm X fronte al la mensogo kaj al la komerciigo. Ni estas alkutimiĝintaj al la perioda murdo de niaj profetoj, disidentoj kaj revoluciuloj, sed la morto de Malcolm X lasis la plej grandan vakuon en la historio de Usono. Kiel verkis John Simon en la februara nombro de la marksisma sendependa gazeto Monthly Review, oni povas diri ke Malcolm X “estis la plej danĝera homo de la historio de ĉi tiu lando kiu batalis kontraŭ la estra klaso”.

La danĝero kiun reprezentis Malcolm X –kiu tenis al J. Edgar Hoover [direktoro de la FBI] maldorma ĉiunokte– estis la minaco igi la reformisman movadon por la civilaj rajtoj radikala liberiĝa movado rigardanta sin kiel parton de tutmonda leviĝo.

Dum tiuj jaroj estis multe da blanka histerio ĉirkaŭ la denunco de Malcolm al la dogmeca ne-perforto kaj lia defendo de la armita memdefendo, sed fakte tio al kio li donis voĉon estis al la sinteno de la plimulto el la afrik-usonanoj apartenantaj al la laborista klaso, kiuj ne volis oferti la alian vangon al la murdistaj milicoj de ekstrema dekstro.

Pli radikala estis la rifuzo de Malcolm al la paroĥia strategio de la civitanaj rajtoj, bazita sur la federaciaj tribunaloj kaj la Demokrata Partio, ĉar li subtenis strategion internaciisman de homaj rajtoj ligantan la nigran usonan ribeliĝon kun trikontinenta ribeliĝo kontraŭ la eŭropa kaj usona hegemonio.

Malcolm X –brila intelektulo kies ideoj evoluis rapide per la dialogo kun aliaj liberiĝaj batalantoj– estis la ĉefa transmisia rimeno de tiu tutmonda revolucia dialektiko al la plej premitaj usonanoj. Murdita ĝuste ses monatojn antaŭ la leviĝo de la getoj de Los-Anĝeleso aŭguste 1965, li estis la sola nacia homo universale admirita de la junuloj de la nordaj getoj. Kaj li dum jaroj defendis la unuiĝon de la nigruloj kun la insurgentoj indiaj, latinaj kaj aziaj.

Malcolm X estis murdita ne nur en la plej bona momento, sed ankaŭ en profunda procezo de politika reorientiĝo, ĝuste antaŭ lia plej granda gvidanteco. Lia murdo, samkiel tiu de Rosa Luxemburgo en 1919, ŝanĝis la historion.

Se li estus vivinta, estas preskaŭ certe ke Malcolm X estus fortiginta la usonan kontraŭemon al la genocida milito en Indoĉinio –eble, kiel kredas multaj nigraj radikaluloj, per alianco kun Martin Luther King kiu estis turniĝante maldekstren.

Se li estus vivinta, la frapaj leviĝoj en la getoj de 1965-1968 eble estus trovintaj ideologian kaj organizan direkton vere “danĝeran”. Por la FBI estintus pli malfacile disvastigi la venenon de la ĵaluzoj kaj la dividoj inter la nigraj revoluciuloj.

Tiuj “kio estus okazinta se…?”, turmentas al la radikaluloj de mia generacio, por kiuj Malcolm X estis la simbolo de la alternativa historio kiun ni provis sed ne atingis konstrui. Sed, por la plej junaj generacioj, la “semoj” de la vivo de Malcolm daŭre donas fruktojn glore necedemajn kaj reversemajn.

 


 

“ BY  ANY  MEANS  NECESSARY ”

LA  VIVO  KAJ  LA  HEREDO  DE  MALCOLM  X

Manning Marable (februaro 1992)

Estas vera plezuro havi la oportunon paroli pri la vivo de unu el la homoj plej gravaj de la sociala afrik-usona kaj usona historioj. La frato Malcolm X estas multe pli ol homo aperanta en la historiaj libroj. Li estas multe pli ol la plej elokventa proparolanto de la nigra potenciĝo kaj la homeciĝo de la nigruloj de la meza dudeka jarcento. Li estas sekvenda modelo –ne nur por tiu epoko sed ankaŭ por tiu nia. Do mi volas dediĉi tiujn ĉi vortojn al la vivo, ideoj, heredo kaj spirito de Malcolm X, sed ne nur por la jaroj 50aj kaj 60aj sed ankaŭ por nia epoko.

Dum la lastaj kvar jaroj, la aktivula homo de Malcolm estis remalkovrita en Usono. La indikiloj de tiu remalkovro, de la renaskiĝo de la intereso por Malcolm X estas ĉie. La bildo kaj la vortoj de tiu nigra naciisma gvidanto de la 60aj jaroj estis popularigitaj per filmoj kaj muzikaj vidbendoj, afiŝoj, poezio kaj politika literaturo. La filmo de Spike Lee “Faru tion kion vi devas fari”, de 1989, traktas la rasajn rilatojn nuntempajn en Brooklyn, Novjorko, sed la filmo finiĝas per kortuŝa cito de la frato Malcolm X. Hodiaŭ ankaŭ videblas en la universitatoj al studentoj portantaj T-ĉemizojn, vizierĉapojn kaj aliajn parafernaliojn de Malcolm X kaj lia neerara frapfrazo: By any means necessary [per ĉiuj necesaj iloj].

Kial tia intereso por Malcolm?. Kelkajn respondojn al tiu demando ni povas trovi en la vortoj de Ron Daniels, eks-direktoro de la Koalicio de la Ĉielarko de Jesse Jackson: “Malcolm X estis persista kritikanto de la usona sistemo de rasismo, subpremado, dominado kaj klasa ekspluatado de Afriko kaj la Tria Mondo. Lia voĉo renoviĝas en nova generacio kiu konsideras ke la daŭra realo de la rasismo, la malriĉeco, la perforto kaj la subpremado de la afrikaj homoj en Usono estas netolerebla. Ĉefe inter la plej junaj nigruloj estas pli da homoj kiuj volas fight the power [batali la potencon]”. Do, Malcolm X, lia spirito de batalo, iĝis simbolo de nova aktiveco, kompromito kaj potenciĝo de la afrik-usona komunumo.

Tamen, granda parto de la laŭdoj al li iĝis ia speco de kultura senkritika sinteno. Ekzistas la emo igi la aktivemulojn abstraktaj piktogramoj, kaj tio estas io kion ni, kiel aktivuloj, devas debati kaj serioze trakti. Ekzistas reala problemo ene de nia movado kaj nia komunumo, emo kiu jam okazis pli intense rilate al Martin Luther King, kies ideologia kaj politika disvolviĝo restis frostigita en la ŝtuparo de la Lincoln Memorial tiun varman vesperon de aŭgusto 1963 en Vaŝingtono. Kiam ni hodiaŭ pensas je Martin, la lastaj kvin jaroj aperas kiel io parte forgesita kaj parte kaŝita intence.

Ni laŭdas al Martin Luther King pro lia “I have a dream” [mi havas revon]. Sed kiom da homoj kiuj festas lian datrevenon ĉiujanuare memoras ankaŭ ke Martin Luther King estis unu el la plej radikalaj kritikantoj de la daŭrigo de la milito de Vjetnamo fare de Johnson?. Kiom da homoj forgesas la fakton ke kiam Martin mortis li estis organizanta la nigrajn laboristojn de la purigaj servoj de Memphis, Tenesio?. Kiom da homoj forgesas ke kiam Martin Lugher King mortis li estis desegnanta programon sur kiu konstruiĝis poste la ideo de Jesse Jackson de la Koalicio de la Ĉielarko kaj kiu celis organizi manifestacion de la malriĉuloj en Vaŝingtono?. Estas evidente ke ekzistas emo, bedaŭrinda emo, transformi niajn heroojn en piktogramoj kaj senigi al ili kelkajn el iliaj legitimaj agadoj, emo frostigi ilin en konkreta fazo de ilia disvolviĝo. Ni ne faru la samon rilate al la frato Malcolm X.

Parto de la malfacilo retrakti la realajn politikajn kontribuojn, la heredon kaj la evoluon de Malcolm X kaj ligi lin al la nuntempaj bataloj estas frukto de la konfuzo kreita de parto el la verkoj pri li ekde 1965. Ekzistas grandega korpo de nuntempa literaturo kaj historio pri Martin Luther King. La progresema historiisto Clayborn Canson, aŭtoro de bonega studo pri la Student Non-Violent Coordinating Committee, organizas nuntempe la personajn arĥivojn de Martin Luther King en la Universitato de Stanford. King, krome, verkis kutime en publikigoj, kaj post lia morto li jam estis verkinta kelkajn librojn. Male, la plej granda parto de la origina literaturo pri Malcolm X troviĝas ekstreme disigita. Nur eta parto de la miloj da prelegoj, intervjuoj kaj publikaj deklaroj kiujn li realigis dum la tuta vivo estis presitaj. Dum la jaroj kiam mi laboris pri la frato Malcolm, multaj homoj demandis min “kiel vi atingis rekonstrui lian vivon kaj provi havi ideon pri tio kion li faris politike ĉiutage?”. La respondo, parte, estas ke la malfacilo labori kun Malcolm okazas pro tio ke ne ekzistas unuiĝa arĥivo pri li. Fakte, ne estas mirige ke malmulte da nigraj kaj progresemaj homoj ricevis monan subtenon de la National Endowment for the Humanities por rekonstrui la vivon kaj la heredon de Malcolm X. Ni scias ke historiistoj ricevas federacian subtenon por la projekto Booker T. Washington, projekto pri la vivo kaj heredo de homoj kiel Franklin Delano Roosevelt kaj Woodrow Wilson. Estas multe da mono por rekonstrui la vivon de homoj kiuj estis akceptitaj gvidantoj kaj eĉ tiun de afrik-usona gvidanto kies disvolviĝo estas manipulita tiel ke la plej radikalaj sintenoj ne ekzistas. Tio okazas al Martin Luther King. Li estas akceptebla ĝis kiam li prononcas la konatan prelegon “I have a dream”. Sed oni forgesas lian du lastajn vivo-jarojn. En la kazo de Malcolm, tamen, neniu parto de lia evoluo povas esti forgesita. Kaj tio kion mi malkovris estas ke la plej bona fonto pri Malcolm X, la plej bona ejo kun materialo pri li, estas la FBI. Ĝi havas pli ol 2200 pagôjn da dokumentoj kaj leteroj. Kiel ni sentus nin se ni skribus leteron al iu, ni metus ĝin en leterujo kaj sendus ĝin, kaj iu de la Poŝta servo prenus ĝin, kopius ĝin kaj ree fermus ĝin sen nia permeso nek scio?. Sen juĝa permeso aŭ ordo. Tion oni faris al Malcolm X. Ekzistas dekoj da prelegoj kiujn Malcolm X neniam publikigis kaj kiujn la FBI surbendigis. Ni komparis ilin kun la prelegoj surbendigitaj de la aktivuloj proksimaj al Malcolm kaj tiuj de la FBI estas pli bonaj. Ilia ilaro estis plibona. Kaj tio plej malesperiga estas ke tion pagis ĉiuj civitanoj.

La nigra naciismo

Rekonstrui la vivon de aktivulo pere de la materialo de la FBI aŭ de lia heredo ebligas nin rigardi parton de la damaĝo kiun oni faris al li kaj de la volaj penoj por minimumigi lian heredon. Kelkaj el la aŭtoroj kiuj popularigis al Malcolm X sed kiuj ankaŭ celis frostigi lian evoluon en konkreta fazo de disvolviĝo argumentis ke lia ideologio ne evoluis preter la rilato kun Elijah Muhammad kaj la Nation of Islam, sed tiu interpreto ignoras la fakton ke la nigra naciismo ne estas politika unueca ideologio, sed aro da kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj sintenoj de la afrikanoj kiu baziĝas sur la nigra rezisto al la rasa kaj klasa dominado en Usono. La bazo de la afrik-usona naciismo estas la nacia identeco kaj la koncienco kaj sperto kolektivaj de homoj afrik-devenaj de Usono, nacia koncienco kiu neakordigeblas kun la kulturo, ideologio, socio kaj politikaj valoroj de la sistemo. La radikoj de tiu alternativa nacia konscienco kiun ni priskribas kiel nigran naciismon estis starigitaj dum la sklaveco, sub tre malfacilaj kondiĉoj sub kiuj la afrik-usonanoj estis kapablaj konstrui sian propran bildon de la mondo, sian propran ideon de familio, sian propran kulturon kaj siajn proprajn ritualojn de digneco kaj fiero pri sia identeco kiel homaj estaĵoj.

Resume, la nigra naciismo kiel politika kaj sociala tradicio enhavus kelkajn trajtojn. Unualoke, la defendo de la kultura nigra fiero kaj de la integriĝo de la grupo, kiu rifuzas implicite la rasan integriĝon. Dualoke, la identigo kun la bildo de Afriko kiu inkludas la defendon de la enmigrado aŭ, almenaŭ, de alta intensa kontakto inter la afrikanoj en la eksterlando kaj hejme. Devas esti interagado, defendas la nigraj naciistoj, inter la afrik-usonanoj, la homoj afrikan-devenaj en la Karibo kaj la afrikanoj de la afrika kontinento. Trialoke, la nigra naciismo defendas la konstruon de socialaj institucioj plene nigraj, kiel organismoj de memhelpado, lernejoj, religiaj grupoj kaj organizo kiuj subtenas la ekonomian progreson de la grupo, kiel la nigraj kooperativoj, la kampanjoj Buy Black [Aĉetu Nigre] kaj la penoj naski kapitalon ene de la afrik-usona komunumo. Fine, la nigra naciismo ankaŭ signifis historie la politikan sendependencon de la politika sistemo kontrolita de la blankuloj kaj la subtenon al la kreado de politikaj organizoj kaj de protesto tute nigraj.

La nigra naciismo havas tradicion kaj heredon tre riĉan pri la batalo por la nigra liberiĝo. Se oni malfermas libron pri la historio de la nigruloj en Usono, oni trovos multe da informo pri la integriĝismo, la tradicio (ankoraŭ ebla) de la NAACP [Nacia Asocio por la Antaŭeniro de la Nigruloj], de la Urban League [Urba Ligo], de organizoj de la civitanaj rajtoj, ktp. Sed oni ne trovos la veron pri la nigra sperto. La vero pri la nigra sperto estas, kiel diris iam Dubois, ke la homoj afrikan-devenaj de tiu ĉi lando estas usonanoj ĉar ni naskiĝis ĉi tie, ĉar ni batalas ĉi tie por la plena demokratio kaj la civitanaj rajtoj, ĉar ni batalas kontraŭ iu ajn obstaklo difinanta nin kiel duarangajn homajn estaĵojn. Tiusence, ni estas parto de la batalo por la civitanaj rajtoj kaj por la sociala justeco. Sed ankaŭ ni estas afrikan-devenuloj. Ni estas homoj kiuj havas kulturan ligon, stetikan, socialan kaj politikan kun la afrikana ĝenerala mondo. Tio kion defendis Malcolm X estis tiu tradicio de la nigra naciismo, kaj iu ajn kiu interpretas lin kaj diras ke li rifuzis ĝin, iu ajn kiu diras ke Malcolm malakceptis la nigran naciismon fine de sia vivo eraras kaj la faktoj ne pravigas lin/ŝin. Malcolm X estis nigra naciisto komence kaj fine kaj ĉiame. Tiu estas lia heredo.

Nepras substreki ke ĉiam ekzistis divido kaj tensio ideologia ene de tiu tradicio de la nigra naciismo kiun mi ĵus skizis. Meze de la deknaŭa jarcento estis nigraj naciistoj konservemaj kiuj emis defendi konkretajn politikajn sintenojn, kiel la rasan striktan apartigismon kaj la malkunfidon je la dialogo kaj je la aliancoj kun la blankaj progresemaj organizoj. Tiuj grupoj substrekis la kulturajn afrikajn valorojn kaj ofte subtenis la merkatajn meĥanismojn por la grupa antaŭeniro. Alivorte: ili defendis ian nigran kapitalismon. Tiuj estis la nigraj naciistoj plej konservemaj, sed ekzistas ankaŭ tradicio de la nigra naciismo pli radikala, de nigraj naciistoj revoluciaj kiuj estis tre kritikaj al la kapitalismo kaj denuncis ĝin pro tio ke temis pri sistemo devenanta el Eŭropo, pro tio ke temis pri ekonomia sistemo disvolviĝanta en Usono kiu tuŝis, pere de la entreprena Usono, ĉiujn kaj detruis ĉiujn eblojn de liberiĝo kaj disvolviĝo nigraj. Tiuj nigraj naciistoj pli revoluciemaj emis defendi version pli radikalan de la tut-afrikanismo. Ili defendis ke jes, ke ni ĉiuj estas afrikanoj kaj ke ni povas unuiĝi kun niaj gefratoj de aliaj lokoj, sed ankaŭ ke ni devus unuiĝi politike kun ili por fini la imperiismon kaj la koloniismon okcidentajn. Ilia interpreto de la nigra naciismo estis do pli radiakla, sed la du tradicioj apartenas al la nigra naciismo temante pri du sub-tradicioj apartenantaj al la sama ĝenerala movado.

Fine, la radikalaj nigraj naciistoj agnoskis ke la institucia rasismo evoluis kune kun la maturiĝo de la kapitalismo en la okcidenta mondo dum la lastaj kvar jarcentoj, kaj ke ĝi havigis la ideologian kaj kulturan pravigon por la ekspluatado kaj la subpremado senĉesa de la nigruloj, ne gravas kie ajn ili estas. Pro tio tiuj revoluciemaj naciistoj asertas ke ne sufiĉas batali la rasismon, sed ankaŭ oni devas denunci la kapitalismon.

Post tiu enkonduko al la nigra naciismo, mi pensas ke ni povas subkompreni la tradicion kaj la tensiojn ekzistantajn en la nigra naciismo konservema kaj revolucia. Ni traktu nun la evoluon de Malcolm X.

La Nation of Islam

La Nation of Islam [Nacio de la Islamo] estis la nigra naciisma organizo plej grava dum la periodo posta al la nigra naciisma movado de Marcus Garvey kaj ĝis la ribeliĝemo de la Black Power en la sesdekaj jaroj. Por paroli pri Malcolm oni devas paroli pri la Nation of Islam. La Honorinda D. W. Fard estis ĝia kreanto kaj unua profeto. Li naskiĝis en la afrik-usonaj kvartaloj de Detrojto dum la Granda Krizo kaj estis vendisto kiu per ideologio miksanta la Islamon ŝunaan kaj la nigran naciismon post kvar jaroj atingis anigi ĉirkaŭ 8000 homoj kun kiuj li kreis la Fruit of Islam, kvazaŭmilitisma organizo, la Muslim Girls Training Class, lernejo ekskluzive por la virinoj de la organizo kaj la University of Islam. Post lia morto aŭ malapero, lia vicestro, Elijah Muhammad iĝis la gvidanto de tiu religia kaj nigra-naciisma movado. Dum la tridekaj jaroj kelkaj membroj de la organizo batalis por tiu posteno, pro kio la Honorinda Elijah Muhammad translokigis la organizon, kun la subteno de siaj partianoj, el Detrojto al Ĉikago komence de la kvardekaj jaroj.

Tiumomente okazis io kio akcelis la disvolvon de la organizo. Muhammad estis kondamnita kaj enkarcerigita maljuste dum la Dua Mondmilito pro lia neo al la armeo. Dum li estis en la prizono, Elijah Muhammad komencis rigardi ĉirkaŭen kaj rimarkis pri tio ke la eklezioj afrik-usonaj, la NAACP, la Urban League kaj aliaj organizoj por la civitanaj rajtoj faris nenion por la rekrutado de la plej subpremitaj kaj la plej malbone traktitaj el ĉiuj afrik-usonanoj: la nigraj prizonuloj. Li rimarkis pri tio ke ne ekzistis programo por la rekrutado kaj transformo de la plej subpremitaj de lia raso, la drogdependuloj, la proksenetoj, la putinoj, la daŭraj maldungitoj kaj la analfabetoj. Dum la postmilito, la Nation of Islam laboris pri tiuj subpremitaj grupoj kaj la rezultoj estis mirigaj.

En la sesdekaj jaroj, la anaro de la organizo estis inter 65 000 kaj 100 000 homoj el la tuta lando. Per fera disciplino kaj la kredo naciisma nigra de Elijah Muhammad, miloj de drogdependuloj liberiĝis de sia dependeco. Homoj kiuj suferis malbonegajn anim-statojn, kiuj perdis la laboron, kiuj ne havis esperon, rekuperis la dignecon post la aniĝo al la Nation of Islam. En 1960, pli ol 75% el la membroj de la organizo estis afrik-usonanoj inter 18 kaj 35 jaroj kiuj liveris grandan parton de siaj enspezoj (ĝis triono) al la Nation of Islam, kiu utiligis tiun monon por konstrui lernejojn, preĝejojn kaj islamajn negocojn. Nur en Ĉikago, en 1960 la organizo posedis proprietojn kies valoro estis duona miliono da dolaroj. La ekspansio de la organizo dum la kvindekaj jaroj estis grandparte merito de Elijah Muhammad, kiu rekrutis proparolanton nekredeble karisman kaj inteligentan: Malcolm Little.

De Malcolm Little al Malcolm X

Malcolm Little aliĝis al Nation of Islam dum li estis en la karcero pro liaj agadoj krimaj en la getoj de Bostono kaj Novjorko. Post la forlaso de la karcero li estis rebaptita kiel Malcolm X, kaj Elijah Muhammad enkondukis lin en la ĥierarkion de la organizo. En 1955 li jam estis pastro de la 7a Preĝejo de Harlemo, kaj dum la dua duono de la jardeko li ekvojaĝis tra la lando predikante tion kio laŭ li estis la vero liberiga por la nigruloj. Dum tiu epoko kelkaj politikaj estroj ekrilatis sin kun la Nation of Islam, agnoskante ke la absoluta kontrolo de Elijah Muhammad sur tiom da miloj da eblaj voĉdonantoj reprezentis gravan blokon de politika potenco. Tiel Adam Clayton Powell Jr., la nigra reprezentanto plej grava de tiu epoko, ĉeestis kunvenon de la estraro organizitan de Malcolm X en Harlemo en 1960. Tiun saman jaron, Fidel Castro kunvenis kun Malcolm por paroli private pri politiko.

Samtempe, sen la scio de Elijah Muhammad nek de Malcolm X, la FBI decidis inflitri sin en la organizon. Ĝi havis infiltritajn agentojn ekde la 40aj jaroj, sed ne estas duboj pri tio ke kiam la Nation of Islam ekkreskis kaj ekludis gvidantan rolon ne nur de 100000 homoj sed de kelkaj milionoj de afrik-usonanoj, la FBI decidis infiltri sin laŭ pli serioza maniero. En la preĝejoj de la organizo oni instalis kontraŭleĝe mikrofonojn, sen juĝistaj ordonoj –la FBI ne zorgas pri la laŭleĝeco. Ĝiaj membroj estis kontrolitaj kaj ĝiaj impostoj reviziitaj.

La leteroj verkitaj de Malcolm inter 1955 kaj 1956 estis malfermitaj, kopiitaj kaj resenditaj de la FBI. En 1960, la kontrolo sur Malcolm intensiĝis, kaj kelkaj agentoj ricevis la ordonon postsekvi kaj dokumenti liajn movojn. Kun la prospero de Nation of Islam, la blankaj liberaluloj kaj la nigraj integriĝistoj ektimis la mirigan sukceson de la organizo pro la allogo de afrik-usonanoj apartenantaj al la laborista klaso kaj de homoj kun malaltaj enspezoj. La fakuloj studis la organizon kaj starigis similaĵojn kun la sukceso de la faŝismo en Eŭropo. La blankaj sociologoj priskribis ĝin kiel la “malamo kiu produktis malamon” kaj rasan kulton similan al “Hitler kaj la konsilantaroj de blankaj civitanoj de la sudo”. C. Eric Lincoln, nigra verkisto kaj sociologo esprimis sian zorgon pri tio ke la “fortaj atakoj de la nigraj muzulmanoj kontraŭ la blankuloj minacu la sekurecon de la blanka plimulto kaj igu la potenculojn fortigi la barojn kiuj jam dividas Usonon”.

En tiu situacio la estroj de la movado por la civitanaj rajtoj ekfaris deklarojn kontraŭ Nation of Islam. En aŭgusto 1959, Roy Wilkins, tiame prezidanto de la NAACP, deklaris ke Nation of Islam defendis “doktrinon de malamo al la blankulo kiu estis tiom danĝera kiom iu ajn grupo de blankaj rasistoj”, kaj ke “ĝi havigis ekskuzojn al la defendantoj de la blanka supereco”. James Farme, de CORE, denuncis la organizon pro tio ke ĝi estas “tute nepraktika kaj danĝera”, kaj asertis ke “post la ŝtelo de la nigra kulturo dum la sklaveco, ni adaptis nin al la ĉi tiea kulturo”, pro kio per la rifuzo de la integriĝo la muzulmanoj helpis la ras-apartigon.

Sed, sen dubi eĉ unu solan minuton pri la historio afrik-usona, Malcolm X respondis al Framer: “Ni la muzulmanoj, sekvantoj de Elijah Muhammad, ne kredas ke integrita taso da kafo estas sufiĉa pago pro 310 jaroj da sklava laboro en Usono”. Malcolm opiniis ke io ne sencas en la filozofio de la liberala integriĝismo se esti integriĝisto signifas voli integriĝi en tio akceptita kaj akceptebla. Se tio akceptita kaj akceptebla estas la rasismo kaj la kapitalista ekspluatado kaj ĉia-specaj reakciaj kaj kontraŭhomaj ideologioj, kial oni devas voli integriĝi en kloako?. Por Malcolm, la afero ne estis la integriĝo aŭ apartigo, sed la libereco, justeco kaj egaleco. Tio kion volis la nigruloj de Usono ne estis la integriĝo, sed la homa digneco. Tio estas kio klarigas la rapidegan kreskon de la populareco de Malcolm X inter milionoj da afrik-usonanoj, la plimulto el kiuj ne estis membroj de Nation of Islam, nek aŭskultis liajn predikojn en la preĝejoj, sed aŭskultis lin en aliaj lokoj malproksimaj al lia religia organizo.

Kiel klarigeblas lia allogo?. Unualoke estas malfacile por la nuntempaj historiistoj kapti la esencon de Malcolm X, lian homan kaj proksiman karakteron, lian sintenon kiel revolucia majstro por generacio de nigraj junaj aktivuloj, lian amon al la senposedantoj. Parto de lia grandeco kiel historia gravulo devenas de lia propra persona evoluo. Li estas ekzemplo de kiel la plej malbona el ni iĝas la plej bona el ni.

Krome lia retoriko, eĉ pli ol Martin Luther King estis preskaŭ hipnoza. Kiel ĉefa proparolanto de la Nation of Islam, Malcolm predikis aktivulan mesaĝon ŝanĝantan kaj defiantan la vivon de milionoj da malriĉaj kaj subpremitaj uson-afikanoj. En liaj predikoj, Malcolm diris aferojn kiel: “Miaj belaj gefratoj, rigardu viajn haŭtojn. Por la blankulo ni ĉiuj estas nigraj, sed vere ni estas de mil kaj unu malsamaj koloroj. Turniĝu, rigardu unuj la aliajn. Dum la sklaveco estis tre malofte ke niaj avinoj eskapis la seks-perforteman blankan sklav-posedanton. La seks-perfortema blanka sklav-posedanto kastris la nigrulon per minacoj kaj timigoj, tiom ke eĉ hodiaŭ la nigrulo havas en sia koro timon al la blankulo. Pripensu pri ĉi tio!. Pensu je la nigra sklavo timema, aŭskultante la kriojn de sia edzino dum oni seksperfortas ŝin en la grenejo, en la kuirejo aŭ inter la arbetoj, tro timigita por reagi. Ĉiuj usonaj blankuloj, kiam ili rigardas nigrulon al la okuloj, devus surgenuiĝi kaj diri ‘Mi bedaŭras, mi bedaŭras, tiuj miaj realigis la plej grandan krimon de la historio kontraŭ vi. Ĉu vi donas al mi la oportunon korekti tion?’. Sed ĉu iu el vi, gefratoj, esperas ke la blanka homo faru tion?. Ne, vi ne esperas tion. Vi konas la realon. Kiam vi vidos blankulon pensu je tio kion vi vidas. Pensu kiel la blankulo per la sangaj kaj ŝvitaj dorsoj de viaj sklavaj prauloj konstruis sian imperion kiu hodiaŭ estas unu el la plej riĉaj landoj de la tero, dum la malboneco kaj malsindonemo igis ĝin esti unu el la plej malamataj en la mondo”.

Tiel parolis Malcolm X. Centoj kaj centoj da fojoj, antaŭ grandaj kaj malgrandaj grupoj, en urboj kaj en kamparoj. Li parolis dum horoj, laborante kun la homoj, parolante kun la homoj, konversaciante kun la familioj kaj kun la infanoj. Malcolm diris ke li estis tiom kortuŝita ĉiutage ke “kelkfoje mi piediris sur la stratoj ĝis tre malfrue, pensante je la hororaj aferoj kiujn oni faris al niaj homoj ĉi tie en Usono”.

De la Nation of Islam al la OAAU

La evoluo de Malcolm akceliĝis inter 1962 kaj 1963 pro kelkaj kialoj. Unualoke, en 1962 la persona elstareco de Malcolm ekkaŭzis organizajn tensiojn kaj konkurencon ene de Nation of Islam. Malcolm ekparolis malpli pri religiaj temoj kaj ekesprimis pli kaj pli siajn opiniojn pri tiutempaj politikaj aferoj. Ni reviziis liajn prelegojn tre detale kaj sendube inter 1960 kaj 1963 okazis ŝanĝo de la enhavo kaj analizo. La islama ĵurnalo de li fondita, Muhammad Speaks [Parolas Muhammad], ricevis la ordonon publikigi malpli da aferoj pri Malcolm. Ni vidis ke en 1962 oni publikigis preskaŭ nenion pri Malcolm, kaj en 1963 nenion. Malgraŭ tio ke li estis la proparolanto de la organizo lia ĵurnalo ne parolis pri li –kaj tio en dato tre antaŭa al lia forlaso de la organizo. Do, estas evidente ke io okazas ene de Nation of Islam. La fera aŭtoritatismo de Muhammad malpermesis ke Malcolm kaj aliaj pastroj aktivulaj de la organizo engaĝiĝu en politikaj afrik-usonaj bataloj.

Fine, okazis du aferoj kiuj devigis al Malcolm preni decidon pri sia rilato kun Nation of Islam. La 3an de julio de 1963, du eks-sekretariinoj de Elijah Muhammad procesis kontraŭ li por ke li agnosku la patrecon de siaj filoj, asertante ke, 60-jara, li estis la patro de ŝiaj kvar filoj. Iu ajn aliaj muzulmana membro de Nation of Islam estintus forpelita tuje pro la realigo de adulto, sed Muhammad konservis sian pozicion eĉ post persona akcepto antaŭ Malcolm kaj aliaj membroj kaj estraranoj de la organizo pri tio ke la akuzoj estis veraj. Malcolm intervjuis la du virinojn, kaj ili diris al li private ke Muhammad priskribis lin kiel “danĝeran minacon por sia pozicio”. Por Malcolm tio estis kvazaŭ bato en la koro.

Kiam la prezidento Kennedy estis murdita, Malcolm komentis al la ĵurnalaro ke lia morto estas tio kio okazas “al la kokidoj kiuj revenis hejmen por rostiĝi, ke la malamo de la blankulo ne estis satigita per la murdo de sendefendaj nigruloj, kaj ke tiu malamo, kiu estis permesita, alvenis fine al la ŝtatestro”. Se oni legas tiun frazon en la kunteksto ĝi havas grandan sencon. La kokidoj revenis hejmen por rostiĝi. Tio estas kion diris Malcolm X. Tamen, la Nation of Islam kaj Elijah Muhammad utiligis tiun deklaron, tre racia, kiel pretekston por neŭtraligi sian ĉefan proparolanton. Oni ordonis al li silenti dum 90 tagoj, kaj oni eĉ malpermesis lin instrui en sia propra preĝejo kaj paroli kun la amaskomunikiloj. Post lia reveno en Novjorkon post kunveno kun Elijah Muhammad en Ĉikago, Malcolm X estis kortuŝegita malkovrinte ke kelkaj muzulmanoj ricevis la ordonon murdi lin.

En marto 1964 estis evidente ke la Nation of Islam, post tri monatoj da atendo, ne volis reakcepti al Malcolm X neniacirkonstance. Pro tio Malcolm prenis decidon. Li forlasis la organizon kaj la 8an de marto 1964 li anoncis la kreon de nova grupo, “Muslim Mosque, Inc.” [Muzulmana Preĝejo] kaj la “Organization of Afro-American Unity” [Organizaĵo de Afrik-Usona Unuiĝo], kaj li diris al la ĵurnalaro ke li pretas por realigi lokajn agadojn por la civitanaj rajtoj en la sudo kaj “en iu ajn aliaj loko, kaj mi tion faros ĉar iu ajn kampanjo favore al konkretaj celoj utilos por kreskigi la politikan konciencon de la nigruloj kaj intensigi ilian identecon kontraŭ la blanka socio”.

De la kontraŭrasismo al la kontraŭkapitalismo

Tiam restis malpli ol unu jaro por la morto de Malcolm, sed dum tiu tempo li vivis almenaŭ 20. Malcolm volis disvolvi revolucian perspektivon enradikiĝintan en la tradicio de la nigra naciismo kaj organizon kun bazo en Novjorko. Dum tiu periodo, Malcolm restrukturis multajn el siaj malnovaj ideoj kaj disvolvis programon kiu estis tiom kontraŭrasisma kiom kontraŭkapitalisma. Kiel faris W. E. B. Dubois, Malcolm kaj la OAAU volis denunci al Usono pro la perforto de la homaj rajtoj kaj pro genocido antaŭ la UN, rompante tiel la logikon de la politika reformismo. Malcolm ankaŭ kritikis la afrik-usonanojn pro ilia subteno al la prezidenta kandidateco de Lyndon Johnson en 1964, kaj antaŭdiris, per miriga ĝusteco, ke la registaro de Johnson faros nenion por aperigi ekonomian kaj socialan programon por la uson-amerikaj amasoj. En sia kritiko al la mezaj klasoj nigraj kaj ilia subteno al la privata entrepreno, Malcolm malkovris post vojaĝo al Afriko ke la nigraj revoluciuloj de la eksterlando rompis sian rilaton kun la entreprena kapitalismo kaj difinis la ekonomion de la liberiĝo per la vorto “socialismo”.

Malcolm diris: “Sen la kapitalismo la rasismo ne povas ekzisti. Se vi konas kontraŭrasistojn, ĝenerale ili estas socialistoj, aŭ ilia politika filozofio estas tiu de la socialismo”. La OAAU disvolvis programon por konstrui la movadon de rezisto en Usono, por ke la nigraj kandidatoj ekhavu publikajn postenojn, por listigi la nigran loĝantaron, por defendi la nepagon de la hejm-luoj kaj tiel plibonigi la viv-kondiĉojn de la afrik-usonanoj, kaj por la konstruo de komunumaj nigraj lernejoj kaj de kulturaj ejoj, kaj por la organizo de komitatoj por la komuna kaj najbara memdefendo kontraŭ la rasismaj atakoj.

Komence de 1965, Malcolm ekrimarkis pri tio ke lia malnova mesia opinio pri la neevitebleco de la milito inter rasoj estis eraro. Estas interese rigardi lante lian argumenton. Laŭ Malcolm, Usono “estos la unua lando en kiu okazos revolucio sen sango”. De kio dependos ke la revolucio ne versos eĉ unu solan guton de sango?. De la lerteco de la afrik-usonanoj por disvolvi strategion de esenca ekonomia, politika kaj sociala ŝanĝo kaj por agadi kune kun aliaj supremitaj grupoj de la lando. Malcolm ekvidis ke ekzistas rilato inter la rasa ekspluatado kaj la klasa ekspluatado, kaj ke ĝi estis fundamenta. Li allogis simpatianojn inter la ĝenerala movado por la civitanaj rajtoj, homoj kiuj ekĉeestis liajn prelegojn kaj li iĝis la proparolanto de la afrik-usonanoj plej progresemaj engaĝintaj en la batalo por la liberigo de la tuta lando.

La plimulto el la nigraj naciistoj kiuj nuntempe rigardas al Malcolm X fiere devas eviti fari la eraron kiun ni faris kun Martin Luther King. Ni devas preni la torĉon de Malcolm X komprenante lian evoluon kaj rigardante kiel lia scieco kaj kono de la problemo de la rasa malegaleco ekzistanta en tiu ĉi lando iĝis iom post iom pli specifa, pli klara kaj multe pli analiza fine de lia vivo. La plej bona maniero dokumenti lian disvolviĝon estas pere de unu el liaj prelegoj (eble la plej bona), tiu kiun li diris en Selma, Alabamo, nur kelkajn semajnojn antaŭ lia murdo. En la prelego konita per la frazo “I am a field Negro” [Mi estas Kampa Nigrulo], en kiu li faris sian plej efikan prezenton de la ekzistantaj klasaj kontraŭdiroj ene de la afrik-usona komunumo kaj la bezono pri tio ke la afrik-usonaj amasoj agnosku la nepron realigi radiakalan kaj necedeman batalon.

Laŭ li: “En la historio de la nigruloj estis du specoj de homoj. La malnova house Negro [Hejma Nigrulo] kaj la malnova field Negro. La Hejma Nigrulo ĉiam serĉis sian mastron. Kiam la Kampaj Nigruloj malobeis troe li kontrolis ilin. Li revenigis ilin en la plantejon. Se la amo vundiĝis li diris ‘Kio okazas al la mastro?. Ĉu vi estas malsana?’. Dume la Kampaj Nigruloj, tiuj kiuj loĝis en kabanoj, havis nenion perdeblan. Iliaj vestaĵoj estis la plej malbonaj. Ilia manĝo estis la plej malbona. Ilia vivo estis infero. La vipo vizitis ilin ofte. Kaj ili malamis la teron sub siaj piedoj”. Post tiu historia analizo de la sklaveco kaj de la klasaj dividoj ene de la afrik-usona komunumo, kiuj devenas de la unuaj jaroj de tiu ĉi lando, Malcolm diris ke iu ajn kiu havas progreseman kaj revolucian sintenon pri la nigra liberiĝo devas elekti. Sammaniere kiel estis du tradicioj ene de la nigra naciismo: unu konservema, kiu diris “ne partoprenu la politikan batalon”, kiel Elijah Muhammad, kiu asertis ke oni ne devas denunci publike la brutalecon de la polico; Malcolm defendis ke ekzistas alternativo, tiu asertanta ke jes, ke ni estas nigraj naciistoj, kaj ke ni devas potencigi niajn homojn per ĉiuj necesaj iloj.

Do li diris: “Mi estas Kampa Nigrulo. Se mi ne povas loĝi en la hejmo kiel homa estaĵo, mi preĝas por ke la hejmo falu, mi preĝas por ke venu fulmo-tondro.”. “Se la sklav-posedanto ne traktas min bone kaj malsaniĝas, mi diras al la kuracisto ke ĉi tie okazas nenio. Sed se ni ĉiuj volas vivi kiel homaj estaĵoj, tio kion mi defendas estas socio en kiu la homoj povu vivi kiel gefratoj”. Analizante la figuron de Malcolm X de la lastaj tempoj, ni vidas la profundigon de radikala kaj revolucia sinteno. Li malproksimiĝas disde la malferma seksismo de la Nation of Islam kaj agnoskas pere de sia sperto en Afriko ke ĉiuj progresemaj naciismaj movadoj agnoskas la fundamentan egalecon de la nigraj virinoj.

En dicembro 1964 Malcolm diris: “Esta evidente ke en la socioj de la Tria Mondo, kiam oni metas la virinojn en ropo kaj malebligas ke ili kleriĝu kaj ne donas al ili la eblon partopreni en ĉiuj socialaj kampoj en kiuj ili povas tion fari, oni mortigas iliajn emojn”. Dum la lastaj monatoj Malcolm rimarkis pri tio ke la rasismo kaj la entreprena kapitalismo ne estis la solaj manieroj de dominado kiujn devas batali la homoj kiuj reale kredas je la plenaj demokratio kaj je la egaleco, oni devas ankaŭ batali kontraŭ la subpremado de la virinoj.

Sed, krom la manipulado, ankaŭ ekzistas provoj minimumigi la homon Malcolm X. Provoj kiuj probable ne sukcesos, ĉar lia influo ne ĉesis kreksi ekde lia murdo. Kiam li mortis, la ĵurnaloj de la Tria Mondo laŭdis lin kiel “la afrik-usonan estron kontraŭrasapartigan plej aktivan kaj popularan”. La homoj ekrimarkis pri la vereco de tio defendita de Malcolm X, kaj politike kaj spirite.

En lia funebro, Ossie Davis diris: “Multaj el vi demandos kial Harlem omaĝas tiun junulon, kuraĝan, polemikan kaj probleman kapitanon. Ni ridetos. Ili diros ‘Li estas defendanto de la malamo, fanatikulo, rasisto!’. Ni respondos ‘Ĉu vi parolis iam kun la frato Malcolm?. Ĉu vi iam tuŝis lin, ĉu iam li ridetis al vi?. Ĉu vi iam aŭskultis tion kion li reale diris?. Ĉu li faris iam ion malspritan?. Ĉu iam li estis implikita en perforta ago aŭ publika tumulto?’. Ĉar se vi estus konintaj lin kiel ni konis lin, vi komprenus nin”. Malcolm, kiel diris Davis, estis “nia nigra matureco. Tio estas kion li signifas por liaj homoj. Omaĝante lin ni omaĝas tion plej bona de ni mem. Kaj tiam ni laŭdas lin pro tio kio li estis kaj pro tio kio li estas, princo, nia nigra princo, kiu ne dubis pri sia morto ĉar li amis nin”.

Hodiaŭ, ni nur korektus al Davis pri afereto: Malcolm ne nur estis nia matureco, li estis nia homeco. Por viroj kaj virinoj. Malcolm reprezentis tion plej bonan kio estas en ni. Li reprezentis la kuraĝon kaj la serĉon de la vero, la libereco kaj la digneco de la viroj kaj virinoj afrik-usonaj. Malcolm havis la kuraĝon diri “Jes, mi eraris. Jes, mi eraris kelkfoje. Kaj jes, mi lernis ke la serĉo de la vero konsistas el la elekto de multaj falsaj vojoj”. La grandeco de Malcolm X estas en simpla kaj baza vero: ke la grandeco de Malcolm X estas nia propra grandeco. Kiam la junuloj vidas la foton de Malcolm sur konzolo, malproksime, ili ne povas alveni al tio kion li atingis. Ni malaltigu lin kaj alproksimigu lin al la homoj. Ni omaĝu lin omaĝante nin mem, nian kapablon de lukto, nian serĉon de la vero kaj de la homa digneco. Malcolm ne ĉiam pravis. Se li estus ĉi tie li dirus “ne frostigu min nek igu al mi statuon!. Komprenu min kiel homon kiu batalis por la digneco, por la libereco kaj kiu mortis provante vivi laŭ maniero kiu povu honorigi nin”.

Ni devas kompreni ke la plej bona maniero kompreni la grandecon kaj la kuraĝon de Malcolm estas vivante lian heredon, defiante la povon, batalante por la libereco, unuiĝante al aliaj subpremitaj grupoj, ne gravas kie ili estas, kaj batalante kontraŭ ĉiuj dominad- kaj ekspluatad-sistemoj, ne gravas iliaj nomoj. Tiel ni ne nur honorigos la vivon kaj la heredon de Malcolm X, sed la plej bonajn demokratiajn kaj liberigajn tradiciojn kiuj estas en ni.

«I believe there will ultimately be a clash between the oppressed and those doing the oppressing. I believe there will be a clash between those who want freedom, justice and equality for everyone and those who want to continue the system of exploitation. I believe that there will be that kind of clash, but I don’t think it will be based on the color of the skin.»

«Mi pensas ke fine estos batalo inter la subprematoj kaj la subpremantoj. Mi pensas ke estos batalo inter kiuj volas liberecon, justecon kaj egalecon por ĉiuj kaj tiuj kiuj volas la daŭrigon de la ekspluatad-sistemo. Mi pensas ke okazos tia batalo, sed mi ne pensas ke ĝi estos bazita sur la koloro de la haŭto.»

Tradukis PF el la hispana versio de Gemma Galdón
Originalaj anglalingvaj versioj: artikolo de M. Davis kaj artikolo de M. Marable
Aŭgusto 2005