Publikigita en: Rebelión
Meritas gloson la oblikveco per kiu multaj el niaj amasmedioj traktas la francan referendumon pri la malbone nomita Konstitucio de EU. Ŝajnas kvazaŭ preskaŭ la tuta Francio estus skuita de tertremo kaŭzanta nekomprenon kaj rifuzon. La maltrankvilo estas grandparte konsekvenco de tio kion ni faris februare: ne diskuti kritike, sincere kaj malferme pri la konstitucia traktato. Kio altrudiĝis tiam estis ia idiota eŭropismo akompanita de la ĝenerala malintereso –kio helpis al la akceptado de simplaĉaj mesaĝoj aŭ al ilia nekontestado- kaj, ofte, de frivola pragmatismo.
Sed ni revenu al Francio kaj ni penu forgesi la avertojn kiujn tiom da niaj amasmedioj ĵetas kontraŭ fanatika dekstro kaj radikala maldekstro, kiuj obstine volas –oni diras al ni- revivigi falsajn kaj antikvajn debatojn kiel tiujn sinrilatantajn al la nacia suvereneco, la tutmondiĝo aŭ la plivastigo de EU. Ni traktu, ĉar la afero kompleksas, la rakonton kiun multaj el tiuj medioj akceptis kiam ili priskribas tion okazantan en la franca Socialisma Partio. La diskurso baziĝas senhonte sur la defendo de ia perfekteco –tiu de la defendantoj de la traktato- kaj freneza herezo ekstermonda –tiu de la neuloj- ene de la franca Socialisma Partio mem. Kelkaj estas la adjektivoj kiujn oni atribuas al tiuj kiuj havis la malbonan ideon rifuzi la tekston. Oni parolas al ni, tiel, pri la malnova gvardio ŝtatisma, nekapabla forigi siajn marksismajn dogmojn, malema al iu ajn aggionarmento kaj suferanta pro mizer-kora oportunismo; grandaj frakcioj de la Socialisma Partio suferus, aldone, la plej malamindan ŝovinismon aŭ estus permesintaj esti allogitaj de estroj kies tro-nova kontesto al la novliberalismo –Fabius- devus naski almenaŭ la dubon. Fronte al tiu loka versio de la akso de la malbono troviĝus la eŭropisma socialdemokratio, honesta defendanto de traktato kiu, plenplena da virtoj, estas maljuste misformigita de la rifuzantoj.
Mi kredas ke inter ni la uzado de tiom radikalaj simpligoj rilatas al tio kio okazis februare, al misfortuna referendumo. Ĉar tiame la oportunismo plej proza kaj la celo misformigi la enhavon de la teksto pri kiu temis la referendumo ne mankis inter la defendantoj de la traktato. Mi tion diros frape: mi estas certa pri tio ke se la Hispana Socialista Laborista Partio estus malvenkinta la balotojn de marto 2004, en ĝiaj vicoj estus okazinta, rilate la traktaton, diskuto tiom akra kiom tiu kiu nun okazas en la franca partio. Tion oni povas konkludi dank'al atentinda fakto: februare estis multaj la gravuloj de la PSOE kiuj malproksime al la mikrofonoj konfesis sian malkontenton pri teksto kiun ili ne kontestis publike. La klarigo de tiu konduto estas la deziro ne damaĝi la situacion sufiĉe komfortan de la hispana registaro.
Se la konstitucia traktato iĝas realo, la silento okazinta februare –panon hodiaŭe, malsato morgaŭe- povas esti malbona favoro al la kaŭzo de la kohera socialdemokratio, kiun oni supozas vivanta. Konvenas argumenti kial. El kritikaj sintenoj al la teksto oni ofte estas asertinta ke ĝiaj problemoj ne troviĝas en la du unuaj partoj sed en la tria. Nu, tio ne estas tute ĝusta. En la unua kaj dua partoj estas bedaŭrindaj artikoloj kaj en la tria –tiu kiu priskribas la konkretajn politikojn- estas aliaj tre respektindaj. La problemo estas alia: la rolo de tiuj du grandaj artikolaroj estas malsama kiam oni analizas ilin aparte kaj kiam oni analizas ilin kune. Kaj tio okazas pro tio ke la tria parto determinas la konkretan signifon de la du antaŭaj, tiel ke principoj kaj rajtoj kiuj unuavide ŝajnas bonaj ĉesas esti tiaj. La lingvaĵoj uzitaj en la du unuaj partoj estas rimarkinde malsamaj al tiuj de la tria. Se en la du unuaj oni parolas pri "daŭra disvolviĝo", "plena dungeco" kaj "sociala ekonomio de merkato", en la tria oni parolas pri stabilaj prezoj, sanigitaj financoj kaj "ekonomio de merkato malferma kaj kun libera konkurenco". La fina rezulto estas lumiga: dum la traktato uzas 78-foje la vorton "merkato" kaj 27-foje la "liberan konkurencon", oni devas serĉi tro malrapide, male, la cititajn esprimojn de "plena dungeco" kaj "sociala ekonomio de merkato", perditaj en la retorika fanfaronaĵo de la komenca parto.
La socialaj rajtoj suferas malbonan sorton. Se, unuflanke, tiuj deklaritaj ne estas akompanitaj de garantioj, aliflanke tio regulita estas malpli avangarda ol tio akceptita de la membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1966 per la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Socialaj kaj Kulturaj Rajtoj. Ne estas mirige ke la nordiaj socialdemokratoj –kaj multaj francoj- ne akceptas tekston kiu povas utili kiel katapulto de nova novliberala atako. Krome, nenio estas antaŭvidita pri la sociala kaj imposta homogenigo, kaj la samo okazas rilate la protekton de la konsumantoj kaj la batalon kontraŭ la fraŭdo. Pro la premo realigita de la konservativuloj kaj liberaluloj, la traktato ne parolas pri publikaj servoj kaj postulas nure "ekonomiajn servojn de ĝenerala intereso", submetitaj, kompreneble, al la libera konkurenco. Ili estas reziduaj, ege kontrolitaj kaj sen globala trakto ene de EU. Parenteze, -ne gravas kion oni diras- la jam konata direktivo Bolkenstein adaptas sin perfekte al la malreguligaj politikoj kiuj estas la bazo de la konstitucia traktato.
Kun la merkato kaj la libera konkurenco troviĝantaj obscene super la socialaj rajtoj, super la natur-medioj, super la kvalito de la servoj kaj super la sekureco mem de konsumantoj, tio plej grava ne estas ke la traktato fermas la pordon –tion oni povis atendi ĉiukaze- al revoluciaj transformoj. Pli atentinda estas ke ĝi altrudas obstaklojn, preskaŭ nesupereblajn, al la projekto kiu tradicie apartenas al la kohera socialdemokratio: tiu de Ŝtato aktive intervenema en la ekonomio kaj en la defendo de la plej malfortaj. Konservativuloj kaj liberaluloj estas la veraj aŭtoroj, kune kun parto de la socialdemokratio, de ĉi tiu traktato. Durão Barroso, la prezidanto de la Komisiono, asertis ke la batalo por la konkurenco devigas lasi dualoke la socialajn rajtojn kaj la natur-medion. Eĉ la homo plej malinteligenta scias ke la progresoj de la konkurenco, tiom esperigaj sur la papero, iĝis en la realo malantaŭeniro de rajtoj, salajroj pli malaltaj, labortagoj pli longaj kaj, konklude, labora nefirmeco. Mi volas pensi ke tio, kaj ne magia afero, estas kio igas al multaj francaj civitanoj aktive agadi kontraŭ la konstitucia traktato kaj diskuti pri ĝi, kio parenteze estas necesega.
Tradukis: PF.
Majo 2005.