Tuj post la komenco de la Hispana Civila Milito oni timis - ĉefe en okcidenta Eŭropo - ke tiu konflikto degeneros en iun duan mondmiliton. Laŭ iniciato de Francio kaj Britio estis starigita la tielnomata Pakto de ne-interveno kiu ĉefe malpermesis liveri armilojn al ambaŭ konfliktantoj, ĉu al la laŭleĝa respubliko, ĉu al la ribelantaj faŝistoj. Tiun pakton subskribis ne nur Francio, Britio kaj aliaj okcidentaj demokratioj sed ankaŭ nazia Germanio, faŝisma Italio kaj Stalin-a Sovetio, ĉiu kun propraj motivoj kaj kaŝitaj intencoj. Tiu trompa Pakto estis pli trua ol hermetika. Tiel, Sovetio liveris armilojn al la agresita República (temis ne pri malavara donaco sed pri varoj ore pagendaj!). Italio, siaflanke, tre abunde subtenis la ribelantajn Nacionalistas [Naciistoj] ĉefe per peza armilaro kiel artilerio kaj tankoj sed ankaŭ per dekmiloj da militpretaj soldatoj. Germanio vidis belan okazon sin ekzerci por baldaŭaj agresoj kaj disponigis al Franco elitan aertrupon de sia Luftwaffe. Temis pri la fifama Legio Kondoro kies bomb- kaj ĉasaviadiloj ne sole tre efike intervenis super la diversaj batalkampoj sed ankaŭ iniciatis la unuajn amasbombadojn en la historio dum kiuj plej suferis Madrido kaj la martira Guernica. Post la venko de Franco tiu Legio Kondoro reflugis al Berlino kie ĝi estis pompe honorigita kaj gratulita far Hitler. Ĉi lasta ankaŭ varme gratulis la Caudillo-n pro ties glora venko. Franco lin respondis per jena dankesprimo:
«Je ricevo de viaj gratuloj kaj tiuj de la germana nacio okaze de la fina venko de niaj armeoj en Hispanio, bonvolu akcepti mian senton de estimo kaj dankemo, ankaŭ tiun de la hispana nacio, same kiel la amikecon de popolo kiu, en tre malfacilaj momentoj, malkovris kaj aprezis siajn verajn amikojn».
Iom pli ol unu jaron poste Hitler konsideris la momenton oportuna por pesi la realan valoron de tiu amdeklaro. Li plenfide deziris renkonti Franco-n por diskuti komunan agadon. Sed li ne povis imagi ke en tiu renkonto lin atendis surprizo neniel agrabla... Jen kiel tion priskribas W.L.Shirer en sia tre leginda historia verko pri la Tria Regno:
*
Franco, la triumfinto de la Hispana Civila Milito dank' al la abunda helpo de nazia Germanio kaj faŝisma Italio, montris (kiel ĉiu diktatoro) nesatigeblan apetiton por la restaĵoj de la venkitoj, ĉefe se malmultekoste akireblaj. En junio 1940, kiam Francio frakasiĝis sub la Blitzkrieg de la nazia armeo, Franco haste proponis eniri la militon flanke de Germanio sed kondiĉe ke Hispanio akiru la preskaŭ tutan vastan teritorion en Afriko apartenantan al Francio, inkluzive de Maroko kaj eĉ aldone de abunda liverado de armiloj, benzino kaj nutraĵo.
Pasis kelkaj monatoj kaj tiam Hitler konsideris la momenton oportuna por ree marĉandi. Tiuintence li alvenis la 23-an de oktobro 1940 per sia speciala trajno en Hendaya, landlima urbo inter Hispanio kaj Francio, por tie renkonti el Caudillo. Sed der Führer tie travivos amarajn momentojn.
Multo ja okazis depost junio, se nur paroli pri la tre vigla rezisto de Britio. La ruza hispano neniel estis trompita per la blufo de lia vizitanto pri «la malvenko jam definitiva de Anglio». Same la Hitler-a propono donaci al Hispanio iujn «teritoriajn kompensojn» en Norda Afriko por tiel anstataŭi la perdon de francaj teritorioj «per akiro de britaj transmaraj teritorioj» tute ne plaĉis al Franco. Li postulis la plenan Francan Afrikon sen limigoj nek kondiĉoj. Jen la unua amara pilolo kiun Hitler devis engluti... Sed Hitler krome deziris ke Hispanio eniru la militon jam en januaro, do preskaŭ tuj. Franco rifuzis pretekstante la danĝeron de agado tiel subita. Jen la dua pilolo... Sed Hitler pluis: Hispanio ja povus ataki almenaŭ Ĝibraltaron la 10-an de januaro al kio Germanio povus asisti dank' al sia Luftwaffe [aer-armeo] kun ties specialaj trupoj por surprizatakoj, kiel ili faris por fulme konkeri en majo 1940 la belgan fortikaĵon de Eben-Emael. Al kio la orgojla Caudillo seke respondis : «Apartenas al la hispanoj solaj por rekonkeri Ĝibraltaron!» Kaj jen la tria...
«La du diktatoroj tiel bataletis dum naŭ horoj» notis en sia taglibro la nemankenda interpretisto de Hitler, d-ro Schmidt, kiu aldonis «Dum Franco elverŝis parolfluson per voĉo kante monotona la ekscito de Hitler kreskis de minuto al minuto. Je la fino li piedfrape saltetis, kiel li foje same faris dum diskuto kun Chamberlain [Brita ĉefministro] kaj kolere kriis ke pludiskuti estos senutila». «Prefere oni al mi eltiraĉu kvar dentojn ol denove trasuferi tian diskuton» li poste plende konfidis al Mussolini.
Post tiuj naŭ horoj sekvis vespermanĝo en tiucela wagono de la speciala trajno kaj tie finiĝis la diskutado sen iu ajn promeso de Franco deklari militon al Anglio. Ribbentrop [la germana ministro pri Eksterlando] sola daŭrigis la negocadon kun la responda ministro hispana, Serrano Suñer, por atingi ke Hispanio subskribu almenaŭ engaĝon forpeli la anglojn el Gubraltaro kaj tiel fermi al ili la eniron de okcidenta Mediteraneo. Ankaŭ tiu germana klopodo estis vana.
«Poltrono! Sendankulo!» rabie voĉis Ribbentrop la postan tagon kaj aldonis «Tiu senkuraĝulo kiu ĉion ŝuldas al ni nun rifuzas militi je nia flanko!».
*
Ĝis tie la verva priskribo de W.L.Shirer. Hitler gardis siajn kvar dentojn kaj Franco sian prudentan decidon ne eniri la duan mondmiliton. Almenaŭ ne rekte, ne oficiale ĉar kiam Germanio surprizatakis Sovetion Franco "permesis" al 47000 falangistaj "volontuloj" partopreni, en la germana armeo, al la "batalo kontraŭ bolŝevismon", en la Blua Divisio sub komando de generalo Muñoz Grandes. Krome, dum la unuaj jaroj de la milito faŝisma Hispanio havigis al Germanio ŝirmejojn por ties submarŝipoj same kiel logistikan apogon kaj militan materialon. Sed tiaj minoraj pekoj estis postmilite indulge forgesitaj far la venkintaj Aliancanoj kiuj, dum la Malvarma Milito, konsideris ke faŝisma Hispanio ja estis fortika bastiono antikomunisma, eĉ se multaj naziaj krimuloj tie ĝuis politikan protekton sub hispana suno. Rezulto: 40 jaroj da faŝisma diktaturo sub la sama suno.
Fontoj
La dankvortoj de Franco al Hitler devenas el "Mourir à Madrid" [Morti en Madrido] de Fréderic de Rossif kaj Madeleine Chapal (Marabout Université 1963). Riĉe foto-ilustrita libro kun tre bela teksto, ofte emociiga. Bonega enkonduko al la ĉefaj historiaj eventoj de la hispana milito. La aŭtoroj ankaŭ produktis la samnoman dokumentan filmon.
La renkonto inter Hitler kaj Franco estas ero el "The Rise and Fall of the Third Reich" [Supreniro kaj falo de la Tria Regno] de William L.Shirer (Simon and Schuster New York 1960). La aŭtoro estis usona ĵurnalisto kiu, ekde la jaro 1920 observis en Berlino mem la estiĝon kaj venkon de naziismo. Post la dua mondmilito li rajtis konsulti grandegan amason da oficialaj nazi-dokumentoj el kio rezultis lia historia verko. Li ankaŭ abunde citas el privataj taglibroj de naziaj kaj faŝismaj altranguloj. Tre flua ĵurnalisma stilo. Verko leginda kaj releginda.
Ĉio cetera estas dise trovebla en "The Spanish Civil War" [La hispana civila milito] de Hugh Thomas (Penguin Books 1961 + ...). Monumenta verko, verŝajne la plej fidinda, pri la hispana civila milito. Abundaj fontindikoj kaj vasta bibliografio. Tre detala persono- kaj evento-indekso. Nemankenda konsultlibro.