IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PUNU,  TIO FUNKCIAS

Svedio pruvas ke novliberaluloj malpravas pri la maniero ĉesigi malriĉecon.

George Monbiot

Ĉu la reago al la cunamo en la sud-orienta Azio ne pruvas kiel proksime kaj nepre unuiĝintaj estas la sorto de la homoj plej riĉaj en la plej riĉaj landoj al la estonteco de la plej malriĉaj homoj en la plej malriĉaj landoj?, demandis Gordon Brown...1

La respondo estas ne. Ja la riĉuloj povas senti sin malbone pro la stato de la malriĉuloj kaj veras ke kelkaj el ili respondis sindoneme al la lasta katastrofo. Sed estas malfacile imagi kiel la diferencoj inter la plej riĉaj kaj la plej malricâj estos malpligrandigitaj. La 10 plej riĉaj homoj en la Tero havas kune 225 miliardojn da dolaroj (ĉirkaŭ 60% el la enspezoj de la sub-sahara Afriko)2. La 500 homoj plej riĉaj en la mondo havas pli da mono ol la 3 000 milionoj plej malriĉaj3.

La afero (la tutmonda malegaleco) ne estis menciita en la prelego de Brown nek en la deklaro al la ĵurnalaro de Tony Blair. Vere, mi malsukcesis ĝis nun pri la trovo de referenco al tiu afero en la freŝdataj prelegoj de iu el la estroj de la G8. Mi pensas ke la zorgo pri la plej malriĉaj homoj en la planedo fare de Blair kaj Brown estas speciala. Mi pensas ke ili provas fari tion kiam ili diras ke ili metos la malriĉularon kiel gravaĵon en la renkontiĝo de la G8 okazonta julie. La problemo estas ke ilia zorgo pri la malriĉulo finiĝas kiam komenciĝas tiu pri la riĉulo.

Okazas, ĝuste nun, intensa debato inter ekonomikistoj pri la afero ĉu la tutmonda malegaleco pligrandiĝas aŭ malpligrandiĝas. Neniu kontestas la fakton ke ekzistas nesolvebla diferenco inter la riĉulo kaj la malriĉulo, diferenco kiu postvivis dum jardekoj de tutmonda ekonomia kresko. Sed tio kion la novliberaluloj (kiuj celas malreguligi la tutmondan kapitalismon) diras al ni estas ke ne ekzistas konflikto inter la kapricoj de la riĉulo kaj la bezonoj de la malriĉulo. La revuo The Economist, ekzemple, argumentas ke ju pli granda estas la libereco por la riĉulo, des pli bonfartas la malriĉuloj. Sen obstakloj, la riĉulo havas pli bonajn kialojn por produkti tutmondan kreskon, kaj tiu kresko iĝas «kreskanta ondo kiu levas ĉiujn ŝipojn». La landoj kiuj intervenas en la merkato per «pun-impostoj, grandegaj programoj pri publika elspezo kaj ĉiaj aliaj justigaj iloj» kondamnas siajn popolojn al la malriĉeco. Emo al la justeco kiu «ne faras alion ol damaĝi»4.

Nu, povas esti vere ke la tutmonda kresko, kvankam distribuita malbone, estis pozitiva por ĉiuj. Malbonŝance, pro la ekzisto de maltaŭga modelo de ciferoj pri la tutmonda malriĉeco (kiel pruvis la esploristoj de la Universitato de Columbia) ni ne povas scii tion5.

Sed, ekzistas alia maniero pruvi la novliberalajn hipotezojn, tio estas, komparante la disvolviĝon de la landoj kiuj sekvis malsamajn disvolviĝ-vojojn. La novliberaluloj traktas la problemojn kiuj suferigas la disvolviĝantajn landojn kiel «kreskantan problemon», do, ni rigardu la aferon el pliproksima vidpunkto por alveni al konkludo. Ni prenu kiel ekzemplon du landojn kiuj realigis la tutan disvolviĝ-procezon kaj alvenis al la promesita lando de la bonfarto. Ni komparu Britujon (defendanton de la novliberalismo) kaj Svedion, unu el la plej elstaraj membroj de la distribuismo. Ni uzos por tio aron da statistikoj de The Economist: tiu kiu enhavas la ciferojn de 2005 en la mondo (The 2005 World in Figures)6

La unua surprizo, por iu ajn kiu kredis la historiojn pri nia ekonomia dinamismo senkonkurenca estas ke, laŭ la ciferoj de la Interna Malneta Produkto, Svedio atingis la samajn sukcesojn ol ni. En 2002, ĝia IMP per capita estis 27 310 $ kaj tiu de Britujo 26 240. Tio ne estas obstaklo. Nur dum 7 jaroj la IMP de Svedio estis malantaŭ tiu de Britujo7.

Estas eĉ pli mirige ke Svedio havas budĝetan pluson da 10 miliardoj da dolaroj kaj ke Britujo havas deficiton da 26 miliardoj da dolaroj. Eĉ per la preferataj iloj de la novliberaluloj, Svedio venkas: ĝi havas inflacion malpli grandan ol tiu nia, pli grandan «globalan konkurivecon» kaj pli bonan lokon en la listo pri la «kreativeco por la negocoj kaj la esploroj».

Laŭ la homa bonfarto, ne ekzistas konkurenco. Laŭ la averaĝa viv-kvalito publikigita de The Economist (la indikilo pri homa disvolviĝo) Svedio atingas la trian mondan lokon, Britujo la 11an. Svedio okupas la trian mondan lokon pri averaĝa longdaŭra vivo, Britujo la 29an. En Svedio ekzistas 74 telefonaj linioj kaj 62 komputiloj por ĉiuj 100 homoj, en Britujo 59 kaj 41 respektive.

La kontrasto estas sufiĉe atentiga, sed multe pli granda ĝi estas por la loĝantaro apartenanta al la plej malaltaj socialaj tavoloj. Eble ne mirigas ke The Economist ne publikigas tiun datumon, sed tion ja faras Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia Informo pri Homa Disvolviĝo en 2004 montras ke en Svedio, 6,3% el la loĝantaro vivas sub la absoluta malriĉec-sojlo por la riĉaj landoj (11 dolaroj ĉiutage)8. En Britujo la cifero estas 15,7%. 7.5% el la svedoj estas funkciaj analfabetoj (tri fojojn malpli ol tiu cifero en Britujo, 21,8%). En Britujo, laŭ aparta esploro, ekzistas trifoje pli da probableco resti en la sociala tavolo en kiu oni naskiĝas ol en Svedio9. Trio rilate al la aserto pri tio ke la malregulita merkato kreas oportunojn.

La kialoj de tiuj diferencoj estas simplaj. Dum granda parto de la dudeka jarcento, Svedio sekvis, laŭ la vortoj de pamfleto freŝdate publikigita de la Forum Catalyst, «politikojn celantajn malpligrandigi la malegalecojn inter socialaj klasoj»10. Tio inkludas tion kion The Economist nomas «pun-impostoj» kaj «grandegaj programoj pri publika elspezo», kiuj «ne faras alion ol damaĝon». Tiuj politikoj ŝajne kreskigis la ekonomian kompetentecon de la lando kaj certigis ke la malriĉuloj ricevu pligrandan proporcion el la tutnaciaj enspezoj. En Svedio, laŭ UN, 10% el la riĉuloj enspezas 6,2 fojojn pli da mono ol la plej malriĉa 10%. En Britujo la diferenco estas 13,811.

Tiamaniere, por la nacioj kiuj havas la esperon atingi la promesitan landon, ekzistas elekto. Ili povas sekvi la svedan modelon pri disvolviĝo (en kiu la profitoj estas vaste disdonitaj) aŭ tiu de Britujo, en kiu la profitoj alvenas al la manoj de la plej riĉaj. Tiu estas la teorio. La praktiko pruvas ke ili ne havas elekton. Per la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco, la registaroj de la G8 devigas ilin sekvi modelon pli proksiman al tiu de Britujo, sed eĉ pli radikala kaj malpli disdonema. El la du specoj de kapitalismo, Blair, Brown kaj aliaj estroj de la G8 elektis por la disvolviĝantaj landoj tiun kiu malpli helpos la malriĉularon.

Se ĉio ĉi ne ŝanĝiĝas, «ilia Marshall-plano por la monda disvolviĝo» estas senutila. Brown ripetadas la fakton ke post 5 jaroj ekde kiam «ĉiuj landoj» subskribis novajn promesojn por forigi la tutmondan malriĉecon, la progresoj estas malmultaj12. Sed la politikoj kiujn li altrudas kiel gvidanto de la IMF igas tiun progreson neebla. Malgraŭ tio kion oni diris al ni dum la pasintaj 25 jaroj, helpi la malriĉulon daŭre signifas limigi la riĉulon.

Artikolo originale publikigita en la angla. Vidu ankaŭ hispanlingvan version.

Tradukis: PF.
Januaro 2005.

NOTOJ:

1: Gordon Brown, 6-a de januaro 2005. "Internacia disvolviĝo en 2005: la defio kaj la ŝanco". Prelego en la Nacia Galerio de Skotlando.

2:http://www.forbes.com/billionaires/

3: John Cavanagh kaj Sarah Anderson, 2003. "World’s Billionaires Take a Hit, But Still Soar". http://www.ips-dc.org/projects/global_econ/billionaires.htm

4: The Economist 11-a de marto 2004. "A question of justice?"

5: Sanjay G. Reddy kaj Thomas W. Pogge, Marto 2003. "Kiel ne nombri la malriĉulojn". http://www.columbia.edu/~sr793/count.pdf. Iliaj eltrovoj estas resumitaj en: http://www.monbiot.com/archives/2003/05/06/rich-in-imagination/

6: The Economist, 2004. "Pocket World in Figures", 2005 eldono. Profile Books, Londono.

7: Oni povas vidi tabelon kun figuroj el 1960 al 1998, kolektitaj de la Usona Departemento pri Laboro en http://www.publicpurpose.com/lm-ppp60+.htm. Mi prenas la figurojn el 1999 al 2001 el la informoj de la UN pri Homa Disvolviĝo, 2001-2003.

8: Programo de la Uniĝintaj Nacioj pri Disvolviĝo, 2004. "Informo pri Homa Disvolviĝo: Kultura Libereco en la Hodiaŭa Diversa Mondo". PUND, Novjorko.

9: L. Dearden, S. Machin kaj H. Reed, 1997. "Intergeneracia moviĝeblo en Britio". Economic Journal #107; kaj T. Osterberg, 2000. "Intergeneracia enspeza moviĝeblo en Svedio". Review of Income and Wealth Series 46, Numero 4, ambaŭ cititaj en Ben Jackson kaj Paul Segal, oktobro 2004. "Why Inequality Matters". The Catalyst Forum, Londono.

10: Ben Jackson kaj Paul Segal, oktobro 2004. "Why Inequality Matters". The Catalyst Forum, Londono.

11: Programo de la Uniĝintaj Nacioj pri Disvolviĝo, 2004. "Informo pri Homa Disvolviĝo: Kultura Libereco en la Hodiaŭa Diversa Mondo". PUND, Novjorko.

12: Gordon Brown, samloke.