IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  PROJEKTO  DE  EŬROPA  KONSTITUCIO  REFERENDUME

DEK  KIALOJ  POR  DIRI  "NE"

De Jaime Pastor, Xavier Pedrol kaj Gerardo Pisarello

Artikolo originale publikigita de la reta revuo Rebelión

La hispana registaro anoncis la okazigon de referendumo pri la Projekto de Eŭropa Konstitucio februare 2005. Ĝi estas okazonta kaj tamen la informo pri ĝi estas malabunda. En ĝia definitiva versio, akceptita la pasintan 18an de junio, la Traktato aperas kiel ilo kiu ege malfaciligas la eblon realigi, kaj en la eŭropa medio kaj en la membroŝtata medio, ekonomiajn kaj politikajn politikojn alternativajn al tiuj realigitaj ĝis nun. Eĉ se ili havus la subtenon de la balotantoj. Do, tio aprobota aŭ malaprobota estas gravega kaj tuŝos la ĉiutagan vivon de milionoj da homoj en la kontinento kaj en la mondo.

La "oficialularo" montris, kaŝe aŭ malkaŝe, sian volon kampanji favore al la "jeso". Tamen, estas multaj la voĉoj kiuj, el la sociaj movadoj kaj kolektivoj ligitaj al la sociala kaj politika maldekstro, defendas la neceson de frapa neo al la Projekto de Konstitucio. Ĉi tiu artikolo celas klarigi sinteze la argumentojn plej kutimajn uzitajn de la defendantoj de la Projekto, inkludante tiujn de la homoj kiuj sin diras defendantoj de "kritika jeso", kaj atentigi pri la argumentoj konfrontitaj, el alternativa eŭropismo, al la jesaj argumentoj. Ni provas tiel kontribui al debato kiu, en kunteksto kiel tiu nuntempa, riskas fariĝi memkontentigo, malveraj elektoj aŭ simpla malzorgo.

1) "Ĉi tiu projekto konsistigas gravan antaŭenpaŝon en la sociala kaj demokratia konstruo de Eŭropo".

Por pravigi tiun aserton, la defendantoj de la "jeso" aludas la ĉeeston en la teksto de valoroj kaj celoj kiel la solidareco, la egaleco, la batalo kontraŭ la malriĉeco, la respekto al la natura medio aŭ la teritoria adhero. Ili ankaŭ uzas argumentojn kiel la aldono de la Ĉarto pri Rajtoj de Nico, la pligrandigo de la kundecidaj kompetentoj de la Parlamento aŭ la antaŭvido, rilate al la partoprenado, de rajto je civitana iniciativo.

Sed, serioze analizita, la Eŭropo de la Projekto estas nek pli sociala nek pli demokratia ol tio kio ekzistis ĝis nun. La supre menciitaj reguloj okupas marĝenan lokon en la litero kaj la spirito de la Projekto kaj restas subordigitaj je tio kio konsistigas la veran ideologian kernon: la konstituciigo de la novliberala, elitisma kaj teknokratia Eŭropo ekkonstruata, almenaŭ, ekde la Traktato de Mastriĥto.

La celita sopiro al la fortigo de "libera merkato kaj ne falsigita", "alte konkurenca", reduktas la socialajn celojn je retorikaĵo. La veraj penoj de la Projektoj direktiĝas al la stabiligo de prezoj, la obsedaĵo pri la manko de deficito aŭ la sendependeco de la Centra Banko, nun konstituciigitaj. Neniu kriterio pri konverĝo estas antaŭvidita rilate al salajroj, labor-kondiĉoj aŭ respekto al ekologiaj minimumoj.

La Parto III, vera esprimo de la ekonomia novliberala modelo akceptita de la Projekto, enhavas detale la plimulton de la reguloj kiuj ebligis la privatigojn kaj la malkonstruon de la publikaj servoj dum la lastaj jaroj. Kontraŭ la optimismaj antaŭdiroj de kelkaj socialdemokrataj partioj kaj de la Verduloj, ĝia ideologia kerno fortiĝis post ĉiu modifo de la Projekto realigita pro la petoj de la ŝtataj registaroj. La Ĉarto pri rajtoj de Nico -unu el la supozataj gravaj kialoj de la defendantoj de la jeso- restas kripligita rilate al la socialaj rajtoj. Sammaniere, daŭre ekzistas la veto-rajto pri fiskaj aferoj, estas limigitaj la ebloj kontroli la fiskan fraŭdon kaj nenion aŭ preskaŭ nenion konsistigas la antaŭeniro pri socialaj komunaj politikoj.

El institucia vidpunkto, la "antaŭenpaŝo" estas same nevidebla. La novaj kompetentoj pri kundecido agnoskitaj al la Eŭropa Parlamento konsistigas negravan antaŭeniron en instituciaron kiu, post kvindek jaroj da integriĝo, daŭre donas evidentan superecon al teknikaj organoj aŭ al organoj kiuj ne havas demokratiajn efikajn kontrolojn kiel la Konsilio de ministroj, la Komisiono aŭ la Justic-tribunalo. La samon oni povas diri pri la rajtoj je partoprenado. La tiel ripetita rajto je civitana propono antaŭvidita en la Projekto estis duon-akceptita de la Konvencio, kaj ĝi estas versio limigita de tio kio devintus esti vera popola leĝa iniciativo. Malmulte, konklude, por ŝanĝi la strukturan deficiton de partoprenado kiun suferas la Unio de antaŭ jardekoj, kaj kiu estis videbla frape en la lastaj balotoj al la Eŭropa Parlamento.

2) "Voĉdoni jese provokus grandan antaŭeniron al federala Eŭropo, pli unuiĝinta, kaj manieron superi la anakronisman gravecon de la naci-ŝtatoj".

Vere se iu estas plifortigita de tiu ĉi Projekto estas la naci-ŝtatoj, ĝuste iliaj registaroj, kiuj dank'al la instituciaro proponita liberigas sin ankoraŭ pli disde la malkomforta kontrolo de la respektivaj parlamentoj. Se la nuntempa Projekto estus komparebla kun iu federacia projekto, temus pri komparo kun projekto ne demokratia sed nur interregistara, en kiu la Ŝtatoj daŭre havas fortan veto-povon pri preskaŭ ĉio kio ne tuŝas la ununuran merkaton kaj la profundigon de la monunuaj politikoj. Tiu estas, ĝuste, la volo kiu pravigas la postulon de unuanimeco pri la fiskaj aferoj, kaj la finaj akordoj pri la voĉdono de decidoj per kvalifikita plimulto. Tio kion oni instalas estas Eŭropa pli unuiĝinta nur pri tio kio plifortigas la novliberalan modelon. Pri ĉio cetera, restas la eblo de la sociala dumpingo kaj de la batalo interŝtata por oferti al la privataj kapitaloj pli bonajn laborajn, sanservajn aŭ ekologiajn kondiĉojn por pliprofitigi iliajn investojn.

La argumento pri la anakronismo de la naci-ŝtato kaj la bezono superi ĝin ankaŭ ne funkcias kiam temas pri la agnosko de la rajtoj de la malsamaj eŭropaj popoloj. Kiel rezulto de la obstino de la [hispana] Popola Partio de José María Aznar, kaj kun la kompliceco de la Socialista Partio, la Projekto aldonis la principon de netuŝebleco de ŝtataj landlimoj, kio malebligas la realigon de la rajto je memdispono de tiuj popoloj kiuj tion deziras. Malgraŭ la propaganda retoriko pri Eŭropo "unuiĝinta en la diverseco", estas minimumaj la antaŭeniroj atingitaj de la malplimultaj nacioj kaj, ĝenerale, de la tiel nomitaj regionoj kun leĝdona povo. La ellaborado de konstitucia Traktato povintus esti granda oportuno starigi Ĉambron de la Popoloj kaj Regionoj de Europo. Tamen, ĉio atingita estas la daŭrigo, kun malgrandaj modifoj, de Komitato de la Regionoj kiu havas pruvitan neefikecon. En tiu kunteksto, la eblo traduki la projekton al malsamaj eŭropaj lingvoj ne respegulas vere la volon agnoski la realon plurnacian, mult-kulturan kaj plurlingvan de Eŭropo.

3) "La akcepto de tiu ĉi Projekto de Konstitucio ebligos antaŭeniri pri la konstruo de Eŭropo havanta propran voĉon en la mondo, engaĝinta pri la internacia juro kaj aŭtonoma rilate al Usono".

Tio vera estas ke la Projekto ne apartigas sin disde la Unio kiu, dum la lastaj jaroj, estis ĉio krom sendependa aganto en la internaciaj rilatoj. Tiu ĉi Eŭropo montris mildan komplicecon pri la plimulto el la "novaj militoj" realigitaj de Usono post la fino de la malvarma milito. De la milito de la Gulfo ĝis tiu de la eks-Jugoslavio kaj ĝis tiu de Afganio. Krome, post la 11a de septembro, ĝi uzis la sekurecan obsedon defenditan de Usono por eltranĉi sen duboj fundamentajn rajtojn kaj liberecojn kaj por elspezi milionojn da eŭroj pri militaj kaj policaj agadoj kun la preteksto de la kontraŭterorisma batalo. La Informo ellaborita de Javier Solana -serioza kandidato por la posteno de Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Unio se fine oni aprobos la Konstitucion- estas signifa elmontro de la frapeco de la kontraŭterorisma politiko desegnita de Usono sur la eŭropa opinio pri la internacia medio.

Apud la formalaj deklaroj pri defendo de la paco kaj la internacia juro, fortiĝas la "respekto" al la kompromitoj kun NATO, organizo kiu eĉ ne estas specife eŭropa. Ĉu estas tiuj la montroj pri aŭtonomeco al kiuj aludas la defendantoj de la Projekto?. Kaj la Eŭropa Agentejo de Armilaro, Esploro kaj Militismaj Kapabloj, kiu celas interalie "la fortigon de la industria kaj teknologia bazo de la defenda fako" kaj "la pligrandigon de la profit-doneco de la militismaj elspezoj": ĉu ĝi estas la ilo de paco kiun anoncas tiuj kiuj petas la voĉdonon por la jeso?.

La provo prezenti Eŭropon subtenitan de la akso franco-germana kiel alternativon al Eŭropo ekskluzive anglosaksa ne havas kredeblajn faktajn pruvojn. Preter la strategiaj malakordoj de la iraka milito, la registaroj kiuj, de tempo al tempo faras kvazaŭpublikajn montrojn de kontraŭ-usonismo, estis defendantoj de la sociala kaj politika usonigo de siaj landoj kaj de Eŭropo. Ili subtenis la turnon novliberalan kaj militisman de la Traktatoj de Mastriĥto, Amsterdamo kaj Nico. Kaj ili ne kontraŭis iel ajn tiujn aferojn en la nuntempa Projekto. Por forigi iun ajn dubon tiurilate, la ĵuselektita prezidanto de la Komisiono, José Durão Barroso, gastinto de la konata Renkontiĝo de la Acoroj, defendis fiere la atlantismon kiun la nova registaro celas realigi dum la venontaj kvin jaroj.

La supozata kontraŭemo inter "Eŭropo-potenco" kaj "Eŭropo-subordigito", ambaŭ tranĉantaj socialajn elspezojn kaj utiligantaj milionojn da eŭroj pri la fabrikado de novaj armiloj sub la kontrolo de NATO, estas propaganda konkurenco de frataj versioj kiuj nur escepte kontraŭas unu la alian.

4) "Voĉdoni por la jeso estas korolario de la ĵusa aliĝo de dek orientaj landoj kaj solidarec-devo kun tiuj novaj najbaroj".

La vastigo al Oriento estas ĉefa elemento por klarigi la nuntempan konstitucian provon. La bezono alĝustigi institucie la Union al 25 landoj postulis gravajn reformojn pri la funkciado de la Parlamento, la Komisiono aŭ la Konsilantaro. Tamen, neniu el la aliĝoj okazis pro la zorgo pri la politika kaj sociala situacio de la orientaj landoj. Fakte, kvankam la politika vastiĝo akceliĝis ekde 1999, per la Konsilantaro de Helsinki, la utiligo de orienta Eŭropo kiel liberaligita merkato kaj kiel spaco de aventuroj aŭtente novkoloniismaj estis fakto pli frue.

Laŭ la oficiala diskurso, tio estas troigo. Kiel okazis kun Hispanio kaj Portugalio -ili diras- la orientaj landoj superos sian malevoluon kaj ekvojaĝos en la "eŭropa trajno". La argumento, tamen, estas nekonvinka. Unuflanke, la kriterioj pri konverĝo postulitaj al la orientaj kandidatoj estis multe pli striktaj ol tiuj postulitaj al la suda Eŭropo. Aliflanke, tiu vastigo estos farita per malpli da mono ol neniam antaŭe, kaj la promesitaj eŭropaj monhelpoj apenaŭ alvenos.

En la Projekto de Konstitucio estas nenio videbliganta baldaŭan ŝanĝon tiurilate. Centoj da miloj da laboristoj de Oriento ne povos dum jaroj ekzerci sian rajton je libera cirkulado kaj loĝado en aliaj landoj de la Unio. Dek kvin jaroj post la falo de la Berlina Muro, konstruiĝas nova Muro, ĉifoje jura kaj kun polica helpo. Kiel miri poste pro tio ke en la unuaj eŭropaj balotoj la partopreno eĉ ne atingis 30% en kelkaj el la novaj membro-ŝtatoj?.

5) "Malgraŭ ĝiaj limigoj, el formala jura vidpunkto oni troviĝas antaŭ nova Traktato anstataŭ nova vera Konstitucio. Ne sencas do troigi pri la nura kunigo kaj simpligo de la antaŭaj Traktatoj ĉar tio ne meritas nek troajn laŭdojn nek troajn kritikojn".

Vere, se oni atentas pri la elektitaj meĥanismoj por la ellaborado, aprobo kaj reformo de la Projekto, ĉio ŝajne indikas ke oni troviĝas antaŭ nova Traktato anstataŭ Konstitucio striktasence. Aliflanke, pro tio ke la Projekto ne konsistigas rompadon (sed la malon) kun la granda socialaj kaj ekonomiaj politikoj kiuj gvidis ĝis nun la integriĝ-procezon, temas pri propono kiu "instalas" nenion, ĉar ĝi limigas sin je la la kunigo en ununura teksto de tio jam "instalita".

Tamen estas eraro tiu jurisma perspektivo tiel mallarĝa, kiu malatentas pri la simbolaj atingoj de la celoj aŭ la vortoj elektitaj. Teksto prezentita kun la celo instali Konstitucion por Eŭropo kaj postulanta la akordon de 25 landoj kaze de gravaj modifoj ne povas esti konsiderita simpla plia traktato.

Se ĝi tio estus, kial tia alarmismo kiam oni proponas la rifuzon?. Estas almenaŭ paradokse ke oni malgravigas la efikojn jur-politikajn de la Projekto samtempe kiel oni antaŭdiras la ĥaoson se la civitanoj rifuzas ĝin.

6) "Ne temas pri perfekta teksto sed ja pri perfektigebla teksto. Aprobi ĝin estus eviti perdi ĝiajn plibonajn trajtojn sen renunci modifi poste ĝian novliberalan kaj elitisman spiriton".

Samkiel la antaŭa punkto, la argumento kiu alvokas voĉdoni la Konstitucion, kvankam vere oni ĝin ne ŝatas, por defendi poste ĝian reformon, estas malforta el logika vidpunkto kaj memmortiga el la politika vidpunkto. La Projekto akceptita de la Irlanda pint-renkonto estas teksto kiu celas postvivi (50 jarojn, laŭ la vortoj de la prezidanto de la Konvencio, Valery Giscard d'Estaing). Ĝia jura revizio, sed ĉefe politika, estos tre malfacila post la aprobo.

Kion provas sugesti tiu argumento?. Ĉu akcepti konstituciigon de statuso difektita por la enmigrantoj sed post la aprobo ekpostuli la civitanecon de loĝado en 25 landoj?. Malfacile. Ĉu akcepti tekston kiu enhavas la produktajn kaj novliberalajn politikojn de la lastaj 30 jaroj por poste postuli ekologiajn bremsojn kaj kriteriojn pri sociala kaj labora konverĝo?. Malfacila tasko. Ĉu akcepti la konstituciigon de la eŭropa armiĝo kaj la respekto al la kompromitoj kun NATO por manifestacii la tagon post la aprobo kontraŭ la milito kaj por pacema Eŭropo?. Naive, aŭ simple cinike.

Ekde la komenca propono de Konstitucio prezentita de la Konvencio junie 2003 -krom kelkaj reformoj enkondukitaj en aferoj kiel la egaleco inter viroj kaj virinoj- la teksto de la Projekto suferis sinsekvajn socialajn, demokratiajn kaj eŭropismajn eltranĉojn. En la akceptita versio de la referendumo, ekzemple, abundas la meĥanismoj kiuj ebligas al malsamaj landoj -ekzemple Britio- krei regulojn ad hoc de Eŭropo "laŭ la volo": de la "ruĝaj linioj" ĝis la "emergenci-bremsiloj" kaj la "refortigitaj kunlaboradoj". Kio devos okazi, kiuj malantaŭeniroj devos okazi por ke la defendantoj de la "jeso je iu ajn prezo" kaj de la "antaŭenpaŝo" diru ne al tiu Konstitucio kaj ekuzu siajn fortojn por la defendo de alternativa konstitucia procezo?.

7) "Nea voĉdono estus kiel resti en la ŝlimejo eĉ pli novliberala kaj teknokratia de la Traktato de Nico. Oni devas elekti: aŭ ĉi tion, aŭ la ĥaoson kaj la Eŭropon de la malsamaj rapidoj".

La problemo ĉi tie estas ke la ĥaoso kaj la "malsamaj rapidoj" jam estas instalitaj en la Unio. Plie: ili estis kaŭzitaj de la samaj defendantoj de tiu ĉi Projekto, kiu nun petas la subtenon, ĝuste por eskapi nla sintezo "Nico + vastigo" kreitan de ili. Nu, se la Traktato de Nico, kiu ĉiuokaze validos ĝis 2009, estis tiom malbona, kial oni igis ke Irlando ripetu la referendumon se unuafoje oni rifuzis la Traktaton?. Kial tia obstino por la akcepto de tiom malbona Traktato?.

Ne gravas la vidpunkto, estas nepenseble ke la voĉdono por la neo fariĝis pacema reveno al la reĝlando de Nico kaj al la statu quo. Eŭropo de 25 landoj ne povus funkcii per la politikaj kaj ekonomiaj reguloj antaŭviditaj de Nico. Fakte, se la Projekto estus rifuzita okazus legitimeca krizo tiom profunda ke oni devus rediskuti la funkciad-bazojn de la Unio mem. En tia kunteksto, ne rifuzi malbonan Projekton timante krizon estas malkono pri tio ke krizo povus ebligi haltigi la kontraŭsocialan, elitisman kaj militisman direkton de la Unio kaj rekomenci ĝin sur pli bonaj bazoj.

8) "Malgraŭ ĉiaj mankoj, oni ne povas esperi la ekziston de eŭropa popolo por antaŭenirigi la Konstituciigon de la Unio. Havi Konstitucion estas baze por konstrui publikan sferon nun neekzistantan kaj sen kiu Eŭropo ne eblos".

Malkiel la argumento kiu malgravigas la politikan kaj simbolan efikon de la esprimo "Konstitucio", tiu ĉi troigas ĝin. Sendube, la uzo de la vorto Konstitucio, kun ĝia emocia enhavo, celas atingi el la civitanoj la agnoskon kiun nek la malvarma burokratio de Bruselo nek la Interregistaraj Renkontiĝoj atingis ĝis nun. Tamen, la nura aludo al la vorto Konstitucio ne sufiĉas por dedukti pozitivan enhavon el la regulara vidpunkto. Ekzistas konstitucioj socialaj kaj konstitucioj novliberalaj; ekzistas konstitucioj demokratiaj kaj konstitucioj teknokratiaj. La Konstitucio de la traktato troviĝas inter tiuj duaj.

Ankaŭ ne oni celas atendi la aperon de "eŭropa popolo" homogena kaj finita kiel kondiĉon por akcepti la konstitucian debaton. Sed estas malfacile subteni ke tiu ĉi Projekto de Konstitucio povas konduti kiel provokilo de vera publika eŭropa sfero. Similan argumenton oni uzis jam pri la Traktato de Mastriĥto: "la akcepto de la monunua Unio kaj de la konverĝaj kriterioj venigos, fine, la politikan kaj socialan Union". Post dek jaroj, tamen, nek unu nek la alia venis, kiel memorigas Jacques Delors mem, unu el la plej grandaj defendantoj de tiu ideo.

Konstitucia debato kiu nur traktas la konvenon aŭ ne de landa voĉdon-kapablo, kiu limigas sin je instituciaj teknikaj reformoj aŭ kiu utilas por plifortigi ekonomian modelon malproksiman disde la anoncitaj atingaĵoj de ĝia defendantaro, ne sukcesos iluziigi milionojn da homoj kiuj pensas ke alia Eŭropo eblas.

Por revenigi al la popoloj kaj al la loĝantoj de Eŭropo debaton ŝtelitan fare de la fakuloj, la ŝtataj registaroj kaj la brusela burokratio, necesas komenci veran konstitucian demokratian procezon, per alternativa pedagogio ebliganta impliki vastajn fakojn de la socio pri la redifino de la ideo de Eŭropo. Kiel oni celas atingi tion, ekzemple, per Projekto kiu kondamnas al la forgeso al 20 milionoj da enmigrantaj laboristoj kiuj per siaj penoj kontribuas al la bonfarto de la kontinento?.

9) "Voĉdoni por la neo signifus la izolitecon kaj la kunvojaĝo kun la kontraŭeŭropisma dekstro".

En kelkaj kritikaj sektoroj, la timo al la identigo kun la kontraŭeŭropismo de Le Pen aŭ de la britaj konservemuloj estas ilo kiu detruas iun ajn kontraŭemon al la Projekto kaj kondukas nepre al la kapitulaco. Tamen, la simplismiga kaj manipula logiko laŭ kiu oni estas aŭ kun Eŭropo kaj la Konstitucio aŭ kontraŭ Eŭropo kaj ĉiu ajn Konstitucio, ne estas akceptebla. Nur el la manipulita sofismo oni povas identigi tekston kiu eĉ ne estas pli eŭropa ol la jam ekzistantaj traktatoj kun la akcepto, ekzemple, de la defendo de la plifortigo suvereneca de la naci-ŝtato.

Estis la plej radikalaj kritikantoj de tiu ĉi Projekto -Asocioj de Virinoj, platformoj pacistaj, kolektivoj por la defendo de la senpaperuloj, kritikaj sektoroj de la sindikatismo- kiuj unualoke defendis, praktike kaj teorie, la bezonon de plia Eŭropo, sed de alia Eŭropo.

Oni celas malebligi ke la konservema popolismo kaj la ekstremdekstro estu kiuj utiligu la kontraŭemon al la Konstitucio kaj la kontraŭemon al la novliberala kaj teknokrata Eŭropo de granda parto de la eŭropanoj, inkludante tiujn kiuj troviĝas en situacioj de granda malprotekto. Kaj por tio oni ne povas defendi la "jeson" -ne gravas la nuancoj- al teksto kiun Aznar, Chirac, Berlusconi aŭ Barroso akceptos sen grandaj problemoj, ĝuste pro tio ke la konservema dekstro atingis la inkludon de preskaŭ ĉiuj siaj postuloj.

10) "Estas tro malfrue por modifoj. Tiu estas la sola ebla alternativo kaj ĉio cetera estas senutila utopio".

Tiu argumento estas neakceptebla el la demokratia vidpunkto. Se la dekstro kaj la konservema eŭroskeptikismo akceptintus ĝin ili ne estus atingintaj en ĉiu Interregistara Renkont- pinto la forigon de la plej eŭropismaj aspektoj, pli socialaj kaj pli demokratiaj agnoskitaj de la dekomenca Projekto de la Konvencio. Ili eĉ trovis la fendon por malutiligi, pro ĝia "radikalismo", la frazo de Tucidido ("Nia Konstitucio... nomiĝas demokratio ĉar la povo ne estas en manoj de malmultaj homoj sed de la plimulto") per kiu komenciĝis la Antaŭparolo!.

En kunteksto kiel tiu nuntempa, tio "utopia" estas pensi ke la aferoj daŭre estos kiel nuntempe, ke la nuntempa teknokratia kaj elitisma Eŭropo povos postvivi, ignorante la loĝantojn, sen profundaj ŝanĝoj. Kaj tio "reala" estas do tio aperonta post la referendumo, kaj post la debato kaj socialaj mobilizoj cirkaŭ la Projekto.

Ĝis la fino de 2009, kiam ekvalidos la Konstitucio, restas multo farenda. Unue, konverti tiun rifuzon al la Projekto en defendon de nova konstitucianta procezo kiu donu al la ideo pri Eŭropo demokratian trajton. Tia procezo devus esti bazita sur mandato de la civitaneco de la tuta Unio al Asembleo kiu havus la taskon ellabori novan Konstitucian Projekton. Poste, tiu Projekto devus esti debatita en la ŝtataj Parlamentoj. Kaj, post tio, ĝi devus esti reformita de la Konstitucianta Asembleo kaj voĉdonita referendume de ĉiuj membroŝtatoj.

Dua paŝo estas desegni, el la neo al la nuntempa Projekto, la ĉefajn gvidilojn de tio kio devus esti alternativa Eŭropo. Fronte al la argumento de la "malplej malbona" per kiu oni provas legitimi la nuntempan oligarkian kaj elitisman integriĝ-modelon, estus necese, inter aliaj aferoj:

  1. repensi la kompleksajn defiojn de eŭropa demokratia federaciismo kaj ne nure interregistara, kiu donu ĉefan rolon al la Parlamento kaj estu kapabla krei duan Ĉambron de la Popoloj kaj regionoj;

  2. proponi radikalan interpreton de la principo de subsidiareco, de la memregado kaj de la partoprena demokratio je malsamaj skaloj, sed unue je la municipa nivelo;

  3. defendi, fronte al la Eŭropo de la "lisbona spirito", socialan Eŭropon bazitan sur la pozitiva homogenigo de la socialaj rajtoj, sur la malpligrandigo de la labor-tago kaj la promocio de "verdaj" laboroj sociale utilaj kaj subteneblaj, sur la rekonstruo de kvalitaj publikaj servoj, sur la rajto je baza enspezo, sur la interteritoria solidareco kaj, ĉefe, sur eŭropa imposto-sistemo bazita sur la principo de progreseco kaj la kontrolo de la spekulaj kapitaloj;

  4. defendi veran Eŭropon de la egaleco en la diverseco, kiu agnoskante sian realon plurnacian, plurkulturan kaj plurlingvan, akceptu la rajton je memdispono kaj vetu por civitaneco de loĝado per kiu povos dialogi kaj renkontiĝi la "malnovaj" kaj "novaj" eŭropanoj, apartenantaj al kulturoj kaj civilizacioj malsamaj;

  5. defendi Eŭropon bazitan sur la aliro al la plena egaleco kaj aŭtonomeco de la virinoj kaj de la seksaj malplimultoj, fronte al la Eŭropo diskriminacia kaj patriarka;

  6. akcepti la postulojn de aŭtonoma kaj pacema Eŭropo, libera de amasdetruaj armiloj, de nov-koloniismaj misioj kaj kapabla defendi internacie la dissolvon de militismaj aliancoj kiel NATO;

  7. defendi projekton de Eŭropo ekologie subtenebla, ŝparema kaj krea, kapabla alfronti siajn respondecojn rilate al la estontaj generacioj kaj igi akordigebla sian konsumadon, transporton kaj produktadon kun la bonfarto, kaj ne kun la mizero de la ceteraj planedaj popoloj.

Nur tia Eŭropo povos forigi laŭ kredebla maniero la fantomojn de la militismo, rasismo kaj agresema naciismo, defendi novan internaciismon kaj atingi la kompromiton de milionoj da homoj kiuj hodiaŭ ne kredas je ĝi.

Tradukis PF