IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  HISPANA  HISTORIA  REVIZIISMO

De Javier Tusell

Publikigita de la ĵurnalo El País, la 8an de julio, 2004.

Revizii estas verbo uzita ofte de la historiistoj. La Historio, vere, estas aventuro intelekta, bonŝanĉe plenplena de surprizoj, en kiu ĉiu generacio kaj eĉ ĉiu individuo demandas sin surbaze de kelkaj premisoj kolektivaj, ne individuaj. Neniu kvalifiko estas pli maladekvata por la Historio ol tiu de "definitiva". Geyl asertis ke la historia esploro konsistigas senfinan debaton kaj Veblen konkludis ke iu ajn esploro pri socialaj sciencoj komenciĝis per unu demando kaj finiĝis almenaŭ per du.

Sed unu afero estas revizii kaj alia tre malsama fari reviziismon. Ĉiu historiisto komencas surbaze de elementa fonto kaj atingas originan interpreton kiu skribiĝas en la hiperteksto de niaj konoj kaj kiu sendube estos celo de re-analizo. La reviziisto agadas alimaniere. Ĝi ne komencas el demandoj, sed el certiĝoj aŭ antaŭsupozoj. Ĝi ne uzas la elementajn fontojn sed tiujn malelementajn kiun ĝi celas ellabori origine. Ĝi tion faras, tamen, per ekstravaganco uzante neadekvatajn demandojn kiu kondukas al la partiista sinteno kiun ĝi jam defendas. Ĝi evitas la teknikon de la historiisto kaj pro tio ĝi emas gravigi la sensignifan datumon por siaj propraj celoj aŭ akcepti parton kiel tuton. Li forkuras el nuancigoj, ĉar tio sia estas la maniĥea dualismo, la simpligo aŭ la partieco. Li deziras la polemikon ĉar tio ŝajnigas ke li defendas novigan pozon kaj tiel ĝi situiĝas je la nivelo de la profesiistoj de la Historio.

En Hispanio estas aperinta historia reviziismo dum la lastaj tempoj kiu ĉiam kondukis al la dubo pri tio ĉu meritas la penon aŭ ne ke oni atentu pri ĝi. Veras ke, laŭ la historia scienco, tio ne meritas la penon, sed eble la respondo devas esti jesa ĉar tia reviziismo pruvas moviĝon de la socia kaj politika dekstro al la radikala novkonservativismo. Ĝi atingas iun sukceson inter la leganta publiko ne tro ema al kompleksecoj, sed ne tio konsistigas ĝian danĝerecon. Tiu danĝereco devenas de la disvastigo de kelkaj supozoj kiuj ne faciligas la kunvivadon.

Ni prenu freŝdatan ekzemplon. César Vidal verkis, krom multegaj paĝoj nur klarigeblaj pro la bezono vivteni sin, librojn kiuj resumas, disvastigcele, kelkajn gravajn aferojn de la Historio de la hispana dudeka jarcento. Sed dum la lastaj tempoj li komencis intensan agadon kiu kondukis lin al la trakto de aferoj kiel la reĝinoj de Hispanio aŭ eĉ la batalo inter la Islamo kaj Hispanio kaj la torturejoj en la Madrido de la Popola Fronto. Ĉilasta verko, nedefendebla ne nur pro siaj nenombreblaj vakuaj paĝoj, sed pro la manko de iu ajn kritika kapablo por trakti la nombron de urĝaj ekzekutitoj. Sed la libroj estis utiligita kiel militilo kontraŭ la reprezentantoj de la Socialista Partio en la Madrida Aŭtonoma Parlamento dum bedaŭrinda esplor-komisiono la pasintan someron.

Pío Moa estas ankaŭ fekunda verkisto kaj malproksima el la universitataj medioj kun kiu li provas ŝajni polemikumi. Sed fari tion estas tre malfacile. Li povas, kiel en lia lasta verko, preni parton de la vero kaj krei tezon troigan kaj kiu revenigas nin en la kvardekajn jarojn. Li komencas, ekzemple, konsiderante ke la CEDA ne estas nazia kaj finas konkludante ke la Civila Milito komenciĝis pro la maldekstro en oktobro 1934. Sed, krome, li defendas konspiron ekde la jarcenta komenco de maldekstruloj kaj naciistoj kaj li asertas ilian supozatan detruan kapablon... en kaŝita societo!. Sed tia ekstravaganco ripetiĝis en la kvalifiko "framasona" kiun [dekstrula komentariisto] Jiménez Losantos diris pri la unua prelego de [hispana prezidento] Zapatero.

José María Marco verkas bone kaj povas ŝajni pli fundamentita homo ol tiuj antaŭe menciitaj. Sed en liaj du verkoj plej konataj li defendas ian reforman vizion pri sektoro de la hispana socia vivo de la komenco de la dudeka jarcento kiu estas tre respektinda: la intelekta liberala mondo. Laŭ li tiu liberala mondo respondecas pro la detruo de la liberalismo de la Restaŭrado, priskribita laŭ reva maniero kiun ne kundividus eĉ la ĉefroluloj. Nu, la lasta ĉeesto de Marco en la eldoneja mondo ne rilatas al tiuj aferoj, sed al la fakto ke li estis redaktisto de la freŝdata verko de la prezidanto José María Aznar.

En la fono de la defenditaj sintenoj de tiuj aŭtoroj estas, kompreneble, politika interpreto por tuja konsumo. Ne videblas, male, antaŭa laboro en la arkivejoj, koheraj demandoj per ĉiuj niaj konoj, eĉ ne la minimuma volo scii. Ĉio celas kulpigi ekde antikvaj tempoj la maldekstron (kaj la [eŭskajn kaj katalunajn] naciismojn) pri agadoj revoluciaj kun rezulto totalisma kaj foriga de la malamiko. Kaj estas klare ke, simpligante, la samon oni povus diri pri la dekstro. Tio miriga estas la uzo de tiu argumento historia (kaj ne eltenebla) por la ĉiutaga kaj estanta politika batalo. Pro ĝia uzo la kunvivado estas neebla.

Kaj ankaŭ estas klare ke eblas uzi kontraŭajn supozojn kun la sama rezulto. Estis momento dum kiu ia eseismo celis ke la modestegaj liberalaj reĝimoj kaŝis reale diktaturojn de supozataj "dominantaj povaj blokoj" de burĝaro neakordigebla kun la libereco. Kaj tiuj reviziistoj ankaŭ faras sensencan interpreton pri tio kion ili nomas ĉefaj tendencoj de la hispana nuntempa historiografio. Estas tute absurde juĝi la historion per ia speco de elementa maldekstrismo kiu uzas kiel bazon la antaŭsupozojn jam menciitaj aŭ kiu, ekzemple, asertas ke la Dua Respubliko estis politika reĝimo ideala kiu devas utili kiel modelo por la politika klaso de la Transiro. Aŭ ke Franco ne ricevis socialan apogon kaj ke lia venko en la Intercivitana Milito estas klarigebla nur per la helpo de Hitler aŭ Mussolini. Eĉ ne en la nuntempo, post tri jardekoj, kiam la mortanta diktaturo perdis la batalon tiaj simpligoj estis serioze traktitaj malgraŭ ilia eldona sukceso. En libro plena da eraroj kaj kiu estas forgesebla, Ramón Tamames ofertis version kiu rilatas al tiu klarigita. Hodiaŭ neniu memoras pri li, kaj mi supozas ke eĉ ne ĝia propra aŭtoro, kiu forkuris el la maldekstro al la dekstro.

Meritas la penon rememori ke la reviziismo estas, unaloke, por averti pri ĝia konekto kun doktrino kiu tagon post tago ne akceptas dubojn, novkonservativismo kiu kondukas ankaŭ, ekzemple, ne al radikala porusonismo sed al absoluta identigo kun Bush. Sed tio estas por la hispana dekstro vojo kiu donos nedudeblajn certecojn sed ekstreme malutilajn. Tiu kiu serioze traktu tiajn librojn ne estas amanto de troaj originalecoj, sed intelekte malbongusta. Utiligi tiajn asertojn kiel intelektajn manĝaĵojn pruvas, ĉefe, la neutilecon rilate al la propraj politikaj konvinkoj.

Sed oni devas rimarki ke la reviziismo ne restas je tiuj ekstremaj kazoj, ĝi aperis en medioj plivastaj, eĉ en tiuj kie oni devus supozi la plej grandan seriozecon. Ne estas tiom danĝera ke ĵurnalisto prezentas dokumentaron pri la Intercivitana Miilto kun antaŭparolo kiu celas ke la bandoj ("banderías") de la venkitoj estas la sola kialo de ilia malvenko. Ankaŭ ne ke ekstravaganca historiisto ligu al Vaska Naciista Partio PNV kun la kunvojaĝantoj de la nazioj. Male, ŝajnas pli terurigaj du freŝdataj kazoj. Krom la kvalito de ĝiaj historiaj helpantoj, la televida serio "Memoroj pri Hispanio" estis prezentita kiel la pruvo pri la ekzisto de komuna popolo ekde foraj tempoj, kio estis tre rilatita kun la balotaj ideoj de tiuj kiuj estis en la povo ĝis la pasinta marto. Kaj brila verkisto kiel Jon Juaristi dediĉis sian lastan libron, malklara rakonto de mez-epokaj legendoj, al "la rekonstruo de la hispana imagaro", "necesa kondiĉo por la ekzisto de la hispana nacio". Kvazaŭ ni ne scius ke la naci-ŝtatoj naskiĝis en la dek-oka jarcento.

Tradukis: PF