Artikolo publikigita en la revuo «Mientras Tanto»
Barcelono, la 9an de septembro 2004
Ĉio ŝajne indikas ke la ĝis nun marĝena debato pri la "Eŭropa Konstitucio" akriĝos dum la venontaj monatoj. La hispana registaro anoncis la kunvokon de konsulta referendumo por februaro 2005. Per maniero pli aŭ malpli klara, ĝi montris sian intencon kampanji favore al la jeso. La plimulto el la partioj kaj sindikatoj, ne emaj al la klarigo de sia sinteno pri tio aŭ al la interna debato, estas devigataj montri sian sintenon favore aŭ kontraŭe.
Kompreneble ekzistas multaj manieroj diri jes aŭ ne al tiu Projekto pri Konstitucio. Sammaniere kiel la referendumo pri NATO aŭ pri la Traktato de Maastricht, la sociala kaj politika alternativa maldekstro devas alfronti kompleksan defion: konstrui neon ali-eŭropisman kiu ebligu diferencigi sin kaj disde la dekstrema neo kaj disde la sinteno de tiuj kiuj defendas "kritikan jeson".
Unu afero devus almenaŭ resti klara: tiu kiu ricevis plej grandan profiton per tiu "konstitua procezo" kaj per la nuntempa konstruo de la Unio estas la eŭropa dekstro. Ili kontrolis la Konvencion kiu redaktis la Projekton, kies prezidanto estis nemodera konservativulo kiel Giscard d'Estaing. Krom kelkaj retorikaj koncedoj, preskaŭ ĉiuj dekstraj ekonomiaj postuloj estis aldonitaj al la teksto. La libera cirkulado de kapitaloj, la obsedo pri la nula deficito kaj pri la stabileco de la prezoj, la prioritata defendo de la konkurenco, la subtenado de monaj kriterioj pri konverĝo, la sendependeco preskaŭ senlima de la Centra Banko. Estas vere ke kelkaj estus dezirintaj pli. Ekzemple aldonante la referencon al Dio aŭ al la rolo de la Katolika Eklezio en Eŭropo. Sed kaj Chirac kaj Rajoy kaj eĉ la novfaŝisto Fini subordigis tiun postulojn "malĉefajn" al siaj lastaj celoj, klare agnoskitaj.
Oni rigardu la kazon de Aznar. Kolerinta post la balotoj, li parolis pri la eblo eĉ kontraŭi la Projekton pro la malbona distribuo de voĉoj en la Konsilio negocita de Zapatero. Sed tio estis patetika konduto pour la galerie. Liaj propraj kompanoj de partio ordonis lin silenti. Kaj ili memorigis al li ke tio atingita de la PP (Popola Partio [hispana dekstra]) en la Projekto estas multo. Ekzemple, la netuŝebleco de la ŝtataj landlimoj, afero al kiu Aznar dediĉis sian tutan influon cele al la malebligo de iu ajn demokratia realigo de la rajto je memdispono.
Ĉiuokaze, tio vere bedaŭrinda estis la rolo de la socialdemokratio. Malgraŭ tio ke la plimulto el ĝiaj estroj en Eŭropo favoras la tekston, estas tre malfacile trovi en ĝi ion de la tiom ripetita "socialisma ŝpuro". Tio paktita kun la dekstro ne estas Eŭropo pli sociala nek pli demokratia nek pli eŭropa ol tiu ekzistinta ĝis nun. Tiuj kiuj plej batalis por tiuj celoj - kiel la francaj socialistoj - apenaŭ povis influi. Kaj tiuj plej influaj - kiel la britaj laboristoj - direktis siajn premojn al la sistema blokado de iu ajn antaŭeniro al Eŭropo pli sociala, pli federacia kaj demokratia.
La strategio de Zapatero prezenti sin kiel defendanton de Konstitucio kiun la mallerta registaro de Aznar estus blokinta pro sia atlantismo kaj senbrida novliberalismo ne havas kredeblajn bazojn. Unue, ĉar la registaroj de la akso franco-germana al kiu Zapatero provas alproksimiĝi estis, malgraŭ siaj diferencoj geografi-strategiaj dum la iraka milito, obeemaj defendantoj de la "usonigo" de la sociala kaj ekonomia vivo en siaj propraj landoj. Due, ĉar la ekstera politiko de la hispanaj socialistoj ne estas vera alternativo al la militismo kaj al la hegemonio de Usono. Sufiĉas rigardi al Solana, kiu estos kandidato de la PSOE (la hispana socialdemokrata partio) por la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la Unio se la Konstitucion oni aprobos. Fine, ĉar la PSOE montris plurfoje ke la Sociala Eŭropo estas nur retorika etikedo en sia diskurso. La lasta pruvo pri tio estas ĝia subteno al la Eŭropa Komisio kiun prezidos Barroso, ekstrem-liberalulo kiu gastis sinjorojn Bush, Aznar kaj Blair en la malfeliĉe konata Renkontiĝo de la Azoroj kaj kiu, el 25 membroj de la nova Unia registaro, akceptis nur ses socialdemokratojn.
Estas necese atendi la reagon de la membroj de la socialista partio, ĉefe en lokoj kiel Katalunio. Se Convergencia i Unió (konservativa naciisma kataluna partio) subtenas la neon, la PSC (Partio de la Katalunaj Socialistoj) povus resti sola kun la PP en la defendo de la Projekto. La malakordoj aperintaj je eŭropa nivelo ankaŭ ne devas esti forgesitaj. La sveda socialdemokrata junularo ribeliĝis kontraŭ la estraro de la partio kaj postulis referendumon pri la Projekto, anstataŭ nuran parlamentan voĉdonon. En Francio, la divido en la socialistoj estas tiom granda ke la ĝenerala sekretario, F. Hollande, decidis kunvoki internan referendumon antaŭ decembro. Ebla kandidato por Prezidento, la modera L. Fabius, sugestis la eblon voĉdoni por la neo. En Germanio, la Projekto ne trapasos komfortan vojon. Dum multe da tempo, Schroeder, kun la eksplicita subteno de sia verda ministro J. Fischer, kontraŭis kunvokon de referendumo pri la Projekto per la preteksto ke la Konstitucio ne antaŭvidas tiun eblon. Tamen, la oficiala anonco de referendumo jam en 9 landoj (Belgio, Danio, Hispanio, Francio, Irlando, Luksemburgo, Nederlando, Portugalio kaj Britio), krom la kreskanta sociala premo, devigis la registaron studi la eblon reformi la Konstitucion por okazigi la referendumon.
En tia kunteksto, tio kio okazos en la hispana Ŝtato ne povas esti antaŭvidita. La PP kaj la PSOE, la mastraro kaj la estraroj de la du ĉefaj hispanaj sindikatoj CCOO kaj UGT defendos la jeson en siaj radioj, en siaj ĵurnaloj kaj en siaj televid-kanaloj. Tamen, ne estos facile klarigi al la civitanoj kial ili devas voĉdoni tian projekton. La nesufiĉa agnosko de la minoritataj nacioj en la Unio ekprovokis dividojn eĉ inter la konservemaj naciistoj kiel tiuj de Katalunio kaj Eŭskio. En la maldekstro, post kelkaj komencaj duboj, ŝajnas ke partioj kiel IU (Unuiĝinta Maldekstro), Iniciativa per Catalunya (Iniciativo por Katalunio [maldekstra]) aŭ ERC (Respublikana Maldekstro de Katalunio [maldekstraj naciistoj]) marŝos kune kun la socialaj movadoj kiuj, de la komenco, defendis la neceson kontraŭi tian Projekton kaj proponi alternativan Eŭropon.
Ne mankas multe da tempo ĝis februaro 2005. La debato pri la Konstitucio koincidos grandparte kun aliaj gravaj kiel tiu pri la usonaj balotoj, tiu pri tria Socia Eŭropa Forumo kaj, ĉefe, tiu pri la reformo de la aŭtonomaj statutoj (kvazaŭ hispanaj federacieraj konstitucioj). Ĝi estos, ĉiuokaze, bona oportuno koincidigi la socialan kaj maldekstran movadon kiu povos naski la celon de sociala, demokratia kaj plurnacia refondado de la hispana Ŝtato (la dua Transiro) kun la batalo por simila refondado en Eŭropo. Inter la antaŭeniro al Eŭropo simple interregistara, novliberala kaj teknokratia, kaj la mensogoj de la ŝtatisma popolismo, eblas imagi vastan spacon favore al alia Eŭropo: federacia, sociala kaj demokratia, ekologia, pacisma, mult-kultura kaj plurnacia. Ĝi estas la sola Eŭropo kiu serioze povus fariĝi civiliziga alternativo al tio kion hodiaŭ reprezentas Usono kaj ĝi estus la sola modelo kiu povus ricevi la subtenon de milionoj da homoj kiuj hodiaŭ vidas ĝin el komprenebla malproksimo.
Tradukis: PF