Artikolo publikigita en la revuo «Mientras Tanto», la 11an de junio 2004
Antaŭ kelkaj tagoj neniamaniere mi estus pensinta partopreni debaton (kiu okazas nun inter ni) pri la "trimila" datreveno de la elŝipiĝo de Normandio. Du kialoj estas, tamen, por fari tion nun: la unua, ke la sesdeka datreveno de la faroj de 1944 estis utiligita intence de la usonaj regantoj dum momento ne ĝuste komforta por ili, la dua estas la amasa apero de hagiografiaj interpretoj kiuj forgesas, nekredeble, fundamentajn datenojn.
Ofte dum la lastaj tagoj oni estas forgesinta tion kio laŭ la grandega plimulto el la historiistoj estas evidenta: la falo de la hitlera Germanio ne okazis pro elŝipiĝo, tiu de Normandio, kiu venis tro malfrue. Estis la soveta armeo kiu, per sia premo sur la oriento, provokis la disŝiron de la germana armeo. Pro tio, la elŝipiĝo de Normandio havis celon kiu, facile komprenebla, devigas malligi la elŝipiĝon el la ĉefa celo frakasi la germanan armeon: la celo estis disputi al Sovetio ĝian meriton pri la fina sukceso venonta kaj akiri por Usono ĉefrolecon en la postmilita Eŭropo. Ni diru tion alimaniere: la militago montris dimension klare interesitan, laŭ kiu la venko sur la malamiko estis malĉefa afero.
Ignori tion estas erarega kaj kaŝa, sammaniere kiel ligi nure la movadojn de Sovetio kun la legitima deziro krei protektilon ebligontan eviti la ripeton de invado kiel tiu de 1941. Kvankam Sovetio havis tiun celon, malantaŭ ĝia konduto videblas ankaŭ imperia emo kiu, plena de subpremaj trajtoj, necese malkontentigis la civitanarojn de la okupitaj landoj fare de tio kion oni ankoraŭ nomis la Ruĝa Armeo.
Sed (kaj ni traktas la ĉefan aferon) debato tia tuŝas la konsideron pri la rolo ludita de Usono dum la Dua Mondmilito komprenita kiel tuto. Ne temas pri la neo pri tio ke multaj usonanoj oferis sian vivon por venki malamindajn reĝimojn. Ankaŭ ne temas pri la forgeso pri la rolo, sendube grava, kiun ludis Vaŝingtono en la preparo de la pova militisma alianca maŝino. Sed en tagoj kiel tiuj nuntempaj endas meti ĉion sialoken kaj substreki, ne gravas kiom da fojoj, ke la konduto de la usonaj registaranoj respondis, ankaŭ, al interesoj tiel konkretaj kiel mizer-koraj.
Kaj oni devas memorigi ke la interveno de Washington en la Dua Mondmilito okazis ege malfrue, kaj nur okazis (kurioza solidareco) kiam Japanio realigis agreson. Estas sciite, krome, ke iuj konspiraciaj versioj sugestas ke la prezidento Roosevelt, malgraŭ la kono pri tio ke la agreso okazos, nenion faris por eviti ĝin, kaj ne ĝuste por trovi argumenton por pravigi antaŭ la publika opinio usona la partoprenon en la milito: estintus multe pli gravaj por tio la premoj de la milit-industrio laŭ kiu la milito estis, kompreneble, profitega negoco.
Neniu atingis, krome, pli grandajn profitojn dum la Dua Mondmilito ol Usono. La lando naskiĝis kiel monda potenco, superinte tiujn kiuj antaŭ 1939 estis konkurencantoj: Germanio, Francio, Japanio, Britio kaj Sovetio. Ne nur tio: malsame al tio okazinta en tiuj lastaj landoj, la usona teritorio ne suferis la efikojn de la milita detruo kaj ĝiaj industriaj infrastrukturoj restis netuŝitaj. Ekde tiam, kaj aldone, Usono povis realigi rektan aŭtoritaton sur ekonomioj tiom sukaj kiel tiu germana kaj tiu japana, samtempe kontrolante strikte tion kio okazis en la duono de la eŭropa kontinento. Por fermi la cirklon, fine, la nombro da mortintoj suferintaj de Usono pro ĝia partopreno en la milito (kvarcent mil) estis ege malproksima disde la nombro da mortintoj suferintaj, interalie, de Sovetio.
La nura memorigo de la antaŭaj datenoj devigas konkludi ke la aktiva partopreno de Usono en la Dua Mondmilito obeis, ĉefe, la proprajn interesojn de granda potenco kiu ne forgesis pri si mem. Tiu kiu pensas ke la partopreno okazis ekskluzive por certigi la demokration kaj la liberecon estas iom ekster la mondo. Kaj tiurilate estas interese repreni la aktivan kunlaboron donitan de la Blanka Domo, post kelkaj jaroj, al la reĝimo de la generalo Franco aŭ substreki ke, hodiaŭ mem, en Irako kaj Afganio, Usono (ĝia reganta elito) batalas nur por defendi, senhonte, siajn proprajn interesojn, ne gravas kiel ili kaŝas tiajn interesojn malantaŭ eluzita sensubstanca babilado.
Tradukis: PF
NOTO: Carlos Taibo estas profesoro pri Politika Scienco en la Universidad Autónoma de Madrid kaj kunlaboranto de Bakeaz.