IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KIAL  MI  NE  ESTAS  MONARKISMA

Vicenç Navarro

Publikigita de la ĵurnalo El País, la 29an de majo de 2004

Pro la geedziĝo inter la princo de Asturio, sinjoro Felipe de Borbón, kaj la sinjorino Letizia Ortiz, ni estas vidintaj grandan amas-komunikilan kaj politikan mobilizon celantan promocii la Monarĥion en Hispanio, provanta translokigi al la princo de Asturio la popolan simpation ekzistantan al la reĝo Juan Carlos, tiel ke la hispana popolo, kiu supozate estas pli johankarlisma ol monarkisma, iĝu ankaŭ felipisma, garantiante tiel la daŭrecon de la Monarkio en Hispanio. Ne necesas diri ke mi submetiĝas al la Hispana Konstitucio kaj, pro tio, mi konsideras ke la Reĝo estas la hispana Ŝtatestro. Nu, la Konstitucio mem permesas al mi provi sanĝi ĝin, inkludante la institucian leĝaron kiun ĝi enhavas, cele al tio ke Hispanio ĉesu esti Monarkio kaj fariĝu Respubliko. Tiuj notoj celas klarigi kial mi deziras tiun ŝanĝon.

Ekde kiam mi devis forlasi Hispanion pro politikaj kialoj, ĉar mi partoprenis la klandestinan batalon kontraŭ la diktaturo en la kvindekaj jaroj kaj unuaj sesdekaj, mi vivis longan ekzilion kiu kondukis min loĝi en du monarkioj, Svedio kaj Britio, kaj en respubliko, Usono. Kaj kvankam mi estis tre kritika en miaj tekstoj kontraŭ la usona demokratio kaj kvankam mi ne konsilas uzi tiun demokration kiel ekzemplon por tiu nia, ekzistas, tamen, tre pozitiva elemento en ĝi: la respublikana kulturo en kiu la sociala malproksimo inter la Ŝtatestro kaj la la popolaj klasoj estas multe pli malgranda ol ĝi estas en la monarkioj, inkludante tiun hispanan. La respublikana kulturo kaŭzas senton pri tio ke la povo elfluas el la civitanaro, ĉar se la Ŝtatestron la popolo ne ŝatas, ili povas anstataŭigi ĝin per alia. Plie, ĉiu civitano povas celi tiun publikan postenon. Tiu malpligranda malproksimo inter la Ŝtatestro kaj la civitanaro ekzistanta en la respublikoj malpligrandiĝas eĉ pli kiam la Ŝtatestro devenas de la popolaj klasoj, kiuj vidas ke la Prezidentoj apartenas al la sama klaso. En Usono mi povis vidi, ekzemple, kiel la popolaj klasoj identigis sin kaj apogis la prezidenton Clinton (filo de malsanulej-helpanto) dum gravaj sektoroj de la altaj klasoj celis malnomumi lin. Pro tio mi taksas ege pozitiva tiun senton de povo kaj kompliceco ekzistanta inter la Ŝtatestro kaj la civitanaro en la respublikana kulturo. Nenio certigas pli la principon de demokratia respondeco ol la sento pri tio ke la Ŝtatestro estas respondeca antaŭ la civitanaro kaj ke estas ĝia servanto, estante alirebla tiu posteno por tiu kiun la civitanaro elektos. Tiu estas la kaŭzo pri tio ke la usona Konstitucio komencanta per la belaj vortoj "Ni, la popolo, decidas..." inspiris milionojn da homoj de tiu kaj aliaj landoj.

En la monarkioj, male, la sociala malproksimo estas propra de la sistemo kaj tradukiĝas en Hispanio en tio ke la Reĝo alparolas per "tú" ("ci") ĉiujn civitanojn dum ĉiuj civitanoj devas alparoli lin per "usted" ("vi"). Plie, ekzistas protokola, ĝentila kaj ĥierarkia etoso kiu pligrandigas tiun malproksimon, kiel estas videble, ekzemple, en la ĉefa pordo de la Hispana Parlamento kiun oni nur malfermas kiam eniras la Reĝo kaj ne la reprezentantoj de la popolo. Alia ekzemplo estas la nacia himno kiu vere estas reĝa marŝo antaŭ kiu la civitanoj respekte silentas. Reproduktiĝas tiel kulturo de servuteco, kiun akceptas sektoroj de la maldekstro. Oni vidu, ekzemple, la amaskomunikila protekto kiun ĝuas la Reĝo en Hispanio. La kritikaj voĉoj apenaŭ havas spacon en la amaskomunikiloj, kaj publikaj kaj privataj.

Al tiu kontraŭemo mia al ĉiu monarkia sistemo, mi aldonas tiun kiun mi havas rilate al la Monarkio en Hispanio, institucio kiu ĉiam estis ege konservativa en la historio de nia lando kaj kies ĉefaj trajtoj ĝis tre freŝdate estis, kune kun la Eklezio kaj la Armeo, konsistigi la bazon de la diktaturo, respondeca pri la ekonomia, politika kaj kultura maldisvolviĝo de nia lando. La respublikoj estis la epokoj kiuj plej modernigis Hispanion, modernigo kiu ne eblus sen modifo de la grandaj privilegioj kiujn ĝuis tiuj povoj en nia lando kaj kiuj ĉiam ribeliĝis kontraŭ tiuj modernigoj. La lasta estis la militisma puĉo de 1936 kaj la starigo de diktaturo ĝuanta la apogon de la Monarkio, estante la nuntempa Reĝo rekta profitanto de tiu diktaturo, pri kies diktatoro la Reĝo estas manifestinta ŝaton kaj respekton. Li estas konsideranta la diktatoron kvazaŭpatron, kaj ne toleras, laŭ liaj propraj vortoj, ke antaŭ li iu parolu malbone pri la generalo Franco. Tiu diktatoro estas kiu interrompis demokratian reĝimon kaj instalis brutalan reĝimon, ege subpreman, dum kvardek jaroj da diktaturo. Oni diros, prave, ke la Reĝo estris la membrojn de la frankismo kiuj faciligis la starigon de la demokratio. Sed tiu procezo estis daŭra procezo de adaptiĝo en kiu la unuaj proponoj realigitaj el la frankismo tro malproksimis de la demokratiaj proponoj, kaj estis ĝuste la popola premo kaj la demokratiaj fortoj (el kiuj la maldekstroj konsistigis tiujn plej gravajn) kiuj altrudis la demokratiiĝon. La demokratia volo de sektoroj de la frankismo estis, ververe, provo de adaptiĝo por garantii sian ĉeeston en la estontaj institucioj. Oni ne devas forgesi ke tiaj sektoroj, inkludanta la Monarkion, eĉ dum la unuaj jaroj de la politika Transiro falsigis la hispanan historion, laŭdante la puĉon kaj la diktaturon kies heredantoj estas ĝuste ili. La 18an de julio 1978, la Reĝa Kortego publikigis la jenan tekston: "Hodiaŭ oni festas la datrevenon de la Nacia Ribelo kiu venigis en Hispanion la venkon kontraŭ la malamo kaj la mizero, la venkon kontraŭ la anarkio, la venkon por atingi la pacon kaj la bonfarton de ĉiuj hispanoj. Aperis la Armeo, kiun estris la Generalísimo Franco, forĝinto de grandan regeneran verkon". Regenero kondukinta al 192.684 ekzekutoj kaj mortigoj, inkludante 30.000 kiuj daŭre restas malaperintaj (kaj la Monarkio aŭ la demokratiaj Registaroj ne helpis la familianojn de la malaperintoj trovi siajn amatulojn) kaj al la granda maldisvolviĝo ekonomia, kultura kaj sociala de la lando, kiel pruvas tio ke kiam la diktatoro mortis, Hispanio havis la plej altan procentaĵon de homoj (84%) kun apenaŭa eduko. Mi ne kundividas, do, la tiom disvastigitan ideon ke la Reĝo estis dum ĉiuj tiuj diktaturaj jaroj kaj dum la demokratia Transiro kaŝito kiu esperis starigi la demokration. Alia opinio kiu estas laŭ mi pli akceptebla estas tiu ke la Reĝo celis resti en la povo, adaptante sin al la nova situacio naskiĝanta pro la ŝanĝoj en la forto-rilatoj inter la maldekstroj kaj la dekstroj, procezo en kiu la dekstroj altrudis elementojn de la alia reĝimo kiel la Monarkion.

Kaj tiu daŭreco de la malnova reĝimo havis koston. La monarkio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo ne estas unu sola grupo ege konservativa (vidu, ekzemple, la vortojn al El Periódico, la 8an de julio 2003, de tiu kiu estis dum multaj jaroj (1977-1993) estro de la Reĝa Kortego, la generalo Sabino Fernández Campos, kiu substrekis sian koincidon kun Pío Moa, unu el la plej grandaj defendantoj de la puĉo kaj de la diktaturo konsekvenca de tiu puĉo) tre malproksima de la sperto kaj ĉiutageco de la plimulto el la popolaj klasoj (vidu la troan riĉabundon de la reĝa geedziĝo), sed ĝi ankaŭ kondutas kiel bremso por la rekuperado de la reala historio de nia lando, rekuperado sen kiu ne eblas la starigo de kulturo vere demokratia stariganta la respublikanajn valorojn sur kiuj baziĝas la kulturo. Ne ekzistas hodiaŭ en Hispanio kono fare de la junularo pri tio kio estis la Dua Respubliko, la epoko plej progresema de Hispanio en la unua duono de la dudeka jarcento, pri tio kio estis la faŝisma militisma puĉo, pri tio kio estis la diktaturo, pri tio kion signifis la neekzempla Transiro, pri tio kion konsistigis la grandega sinofero por milionoj da hispanoj kiuj batalis por la demokratio kaj kiuj hodiaŭ devas toleri ke oni parolas bone pri Franco (en tiom da frankismaj monumentoj ekzistantaj), devante saluti la monarkian flagon kies sola ŝanĝo rilate al tiu ekzistinta dum la diktaturo estas la forigo de la faŝismajn simbolojn, devante akcepti aliflanke la ridindigon kaj eĉ malpermeson de la respublikanaj simboloj. Vidu la reagon kiam la aŭstralia Registaro ludis la respublikanan himnon kantitan de milionoj da hispanoj dum la epoko plej moderniga de nia lando; tio kreis egan agresemon fare de la altaj konservativaj klasoj politikaj kaj amaskomunikilaj, kun la manko de gravaj voĉoj en la plimultaj maldekstroj por defendi la himnon kaj kion ĝi reprezentis.

Alia indikilo pri tiu troiga respekto al la konservativaj institucioj (kiel la Monarkio kaj la katolika Eklezio) fare de grandaj sektoroj de la maldekstroj estas tiu ke la hispana Ŝtato daŭre financas religiajn klasojn kies instruistoj estas nomumitaj de la Eklezio kaj kiuj ne priskribas objektive la malpozitivan rolon kiun ludis la Eklezio (estranta dum la diktaturo la persekutojn kontraŭ la instruistoj disvastigintaj demokratiajn, laikajn kaj respublikanajn valorojn) kaj promocias la religion, igante la instruon simpla religia propagando. Kiel demokratia ŝtato povas hodiaŭ financi religian propagandon kaj subvencii la katolikan Eklezion, institucion ege konservativan neniam petintan pardonon al la hispana popolo (ankaŭ ne estas petinta pardonon la Monarkio nek la Armeo) pro la apogo al la diktaturo? Vere, ĉiuj tiuj faktoj pruvas ke la neekzemplodona Transiro estis la malfermo de la konservativa hispana Ŝtato al la maldekstroj, anstataŭ la starigo de Ŝtato vere demokratia, sen timoj kaj obstakloj por la debato, la analizo, la kritiko kaj eĉ la denunco de tiuj interesoj kaj faktaj povoj kiuj malpligrandigis la egajn eblojn kiujn nia popoloj havas en Hispanio.

Mi konscias pri la pozitiva rolo kiun ludis la reĝo Juan Carlos en la fiaska puĉo la 23an de februaro 1981 kaj kiu signifis sinapartigon disde la propra pasinteco kaj kompromiton kun la demokratio, ĉefan elementon por klarigi lian popularecon (subtenita multe de la amaskomunikiloj). Pro tio mi ankaŭ konscias ke la peto favore al la starigo de Respubliko en Hispanio estas vidita kiel nerealisma kaj nur simbola. Nu, kio ja estas realisma, necesa kaj urĝa estas la postulo de ŝanĝo en la rilato inter la socio kaj la Monarkio, konsiderante la Ŝtatestron kiel respondecan antaŭ la civitanaro, forigante la servutecon tiel disvastigitan en nia lando al la Reĝo, rekuperante la kulturon respublikanan tiel necesan hodiaŭ en nia lando, sen elturniĝoj kaj aliaj nesubteneblaj pretekstoj, kiel paroli pri la Reĝo kiel la unua respublikano de la lando kaj aliaj neĝustaĵoj kiuj reprezentas la malkonon pri tio kion signifas esti respublikano. La monarkio ne povas esti obstaklo por rekuperi la historian memoron kaj la demokratian kulturon kiun bezonas la lando kaj kiun ĝi ankoraŭ ne havas.

Tradukis: P.F.