IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  TORTURO  KIEL  SPEKTAKLO

Jesús Mosterín

Publikigita de la ĵurnalo El País, la 25-an de aprilo de 2004

Nenio naŭzas pli la moralon ol la torturo, la senkompata doloro kaŭzita per intenca kaj neracia maniero. Ne esti torturita konsistigas la solan homan rajton al kiu la deklaracio de UN ne aldonas esceptojn kaj la bestan rajton kiu kaŭzas pli da apogoj. Igi el la publika torturo de pacemaj remaĉuloj spektaklon de la krueleco, rajtigitan kaj preziditan de la registara aŭtoritato, estas netolerebla morala anomalio.

La spektakloj de krueleco kontraŭ homaj bestoj (herezuloj, sorĉistinoj, krimuloj) kaj ne homaj bestoj (taŭroj, ursoj, hundoj, kokoj) estis oftaj en la tuta Eŭropo, ĝis kiam la Klerismo forigis ilin. En la Hispanio de la dekoka jarcento, dum la aristokratoj lasis la lanc-pikojn sur la taŭron surĉevale, iliaj peonoj enkondukis la pleban aŭ surpiedan specon de la taŭrbataloj, promociita poste de Fernando la Sepa, kreinto de la taŭr-batalaj lernejoj kaj favorinto de la plebaj aŭ surpiedaj taŭrbataloj. Hispanio perdis la trajnon de la Ilustracio: "Vivu la katenoj!". Dum la lastaj jardekoj nia lando progresis multe, sed ni estis nekapablaj forigi la restaĵojn de krueleco kiuj daŭre ekzistas inter ni, kiel la perforto kontraŭ la virinoj kaj la taŭr-bataloj.

Antaŭ la pigremo aŭ kompliceco de la centra Registaro, la municipoj ekagadis por la forigo de tiu morala difekto. Kelkaj magistratejoj, kiel tiu de Tossa de Mar aŭ tiu de Coslada, jam estis deklarintaj sin kontraŭ la taŭrbataloj. La 5an de aprilo la Magistratejo de Barcelono manifestis sin oficiale kontraŭ la daŭro de la taŭrbataloj, tiel ludante rolon de spirita avangardo kaj de servo al la universalaj valoroj. Mi ŝatus ke la aŭtonoma kataluna registaro Generalitat de Catalunya, kiu kompetentas por tio, decidu malpermesi la taŭrbatalojn, kiel deziras la plimulto el la katalunoj. Kompreneble ili farus grandan favoron al ĉiuj hispanoj kaj helpus nin superi finfine la sordidan heredon de la nigra Hispanio.

Mi estas partiano de la kiel eble plej granda libereco pri ĉiuj volaj interŝanĝoj (komercaj, lingvaj, seksaj, ktp) inter civitanoj. Mi kontraŭas ĉian malpermeson, krom la ekstremaj kazoj, kiel tiu de la seks-perforto de infanoj aŭ la torturo de bestoj. Kaj la taŭrbataloj estas eskstrema kazo. Ne gravas kiom liberalaj ni estas, se ni havas moralan senton kaj kompatemon, ni devas postuli la finon de tiu brutalaĵo.

Ne ekzistas ia argumento por daŭrigi la taŭr-batalojn. Por ilin defendi oni uzas kaj bombastajn stultaĵojn (kiel tiun ke la viro bezonas torturi la taŭron por sinaserti kiel viro, kaj mi supozas ke li bezonas perforti kontraŭ la virino kaj bati la enmigranton por sinaserti kiel masklo kaj patrioto) kaj la defendon de la intereso de la taŭrbatalistoj, kiuj devas gajni monon por vivi. Ankaŭ la ŝtelisto de alakanta banko lastatempe petis komprenemon, ĉar li estis profesia ŝtelisto kaj ŝteli estis lia vivmaniero.

Krom sia stetika snobismo kaj sia morala fieco, la tuta vaka kaj nenatura retoriko taŭrbatala baziĝas sur aro da mitoj kaj falsaĵoj neakordigeblaj kun la plej baza scienco. Ne, la batal-taŭroj ne konsistigas apartan specon, ili apartenas al la sama speco kaj sub-speco (Bos primigenius taurus) kiel la ceteraj taŭroj, bovoj kaj bovinoj, kvankam ĝi ne suferis la ekstremon de artefarita selektado kiun suferis la lakto-bovinoj, pro kio ĝi konservas aspekton relative proksiman al la sovaĝa taŭro. Konvenus ke la forigo de la taŭr-bataloj estu akompanata de la kreado de granda Nacia Parko de la Paŝtejoj en Ekstremaduro inkludanta arojn da liberaj taŭroj.

Jes, la taŭro suferas. Ĝi havas nervan sistemon tre proksiman al tiu nia kaj produktas la samajn nervotransmisiantojn kiam ĝi suferas doloron. Ne, la tiel nomita brava taŭro ne estas brava, ĝi ne estas agresema sovaĝa besto, sed pacema remaĉulo pli ema al la forkuro ol al la atako. Du ne batalas se unu ne volas, kaj la taŭro neniam volas batali. Pro tio ke la taŭrbatalo estas simulakro de batalo kaj la taŭroj ne volas batali, la taŭrbatala spektaklo estus neebla sen la panoplio de torturoj (la antaŭaj batoj en la renoj kaj testikloj, la duobla harpuno de la emblemo kiam la taŭro venas en la taŭr-batalejon, la ega hok-stango de la pikadoro, la banderiloj sur la vundoj el kiuj la sango elŝprucas) kiujn oni suferigas al la paca bovo por ĝin iriti, disŝiri kaj frenezigi pro doloro, por provoki ke ĝi batalu. Malgraŭ la teruraj lanc-vundoj, ofte la taŭro restas kvieta kaj ne kontentigas la spektantaron. Pasintece, kiel puno, oni metis sur ĝi fajrajn banderilojn, tio estas, kartoĉojn de pulvo kaj petardoj kiuj eksplodis en ĝia intero, bruligante la karnon kaj furiozigante eĉ pli ĝian doloron, por vidi ĉu tiel ĝi decidas ataki. Pli freŝdate la fajraj banderiloj estis forigitaj, ĉefe por ne hororigi la turistojn, kiuj havis senton pli disvolvitan ol la harditaj hispanaj spektantoj. Ĉiuokaze la nuntempa regularo starigas ke oni povas daŭre uzi banderilojn nigrajn aŭ punajn kun harpunoj eĉ pli disŝirigaj por puni plie la kompatindan bovon, kulpinton pro trankvileco kaj pro la ne simuli ke ĝi estas la feroca besto kiu ĝi ne estas.

Tradukis: PF

Jesús Mosterín estas Profesoro pri Esplorado en la Instituto pri Filozofio de la CSIC (supera hispana scienca esplorejo)