IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

EKLEZIO  KAJ  ŜTATO  EN  LA  DEMOKRATIA  SOCIO

Gregorio Peces-Barba Martínez

Publikigita de la ĵurnalo El País, la 20-an de aprilo de 2004

En sia ĵurnalo L'Avenir, la 7an de decembro 1830, verkis Lammenais artikolon cele al tio, kio ĉiam estis lia intenco, plifortigi la katolikismon. Estis ĵus okazintaj la tri tagoj de julio kiuj faligis la burbonan monarĥion de Karlo la deka. Tiam li jam vetis decide por la libereco. Eble temas pri unu el la unuaj akceptoj de la tezoj de Roger Williams aŭ de Locke, kiuj tiom influis sur la fondintoj de la usona demokratio, fare de katoliko. Li ne ricevis apogojn en la Eklezio-Institucio dum la regado de Gregorio la deksesa, la Papo de la Mirari vos.

Tamen li defendis tezojn tre saĝajn kiuj hodiaŭ ŝajnas nedudeblaj kaj ĝeneraligitaj en la demokratia konstituciismo:

"Ni petas unue", li diris, "la liberecon pri koncienco aŭ la libereco plena pri religio, universala, sen diferencigoj kaj sen privilegioj kaj, konsekvence, rilate al nia kondiĉo de katolikoj, la tutan apartigon de la Eklezio disde la Ŝtato..., kion la Ŝtato kaj la Eklezio devas ankaŭ deziri... Tiu apartigo necesa kaj sen kiu ne ekzistos por la katolikoj religia libereco implicas unuflanke la forigon de la eklezia budĝeto, kaj tion ni estas agnoskintaj klare; aliflanke, tio implicas la absolutan sendependecon de la klerikaro en la spirita kadro; restante ĉiuj pastroj submetitaj al la leĝoj de la lando, kiel la ceteraj civitanoj kaj je la sama nivelo...".

Tiuj vortoj kostis al li tiam la ekskomunikon kaj la plej fortan kondamnon de la Vatikano, kaj hodiaŭ ni trovas ke, almenaŭ en Hispanio, multaj el la celoj kiujn li defendis estas tiel malproksimaj de sia plenumo kiel ili estis kiam Lammenais verkis tion.

Ĉiam estis por mi mirige ke la Eklezio-Institucio zorgas multe pri la rilatoj Eklezio-Ŝtato kaj ne pri la rilatoj Eklezio-homoj aŭ Eklezio-socio. Tion mi iom analizis antaŭ kelkaj monatoj en la hispana Reĝa Akademio pri Moralaj kaj Politikaj Sciencoj, aŭskultante atente la intervenon, tiucele, de la kardinalo Rouco-Varela. Male, la sento de la religiaj homoj, de la bazaj kredantoj, de la membroj de la Eklezio popolo de Dio, rigardas pli la problemojn de la evangeliigo, de la religia vivo, de la realiĝo tera kaj socia de la evangeliaj principoj. Certas ke ĉilastaj vidas proksimaj la vidpunktojn de Lammenais kaj sentas ke ilia plenumado favorus ilian propran religiecon. Sed la Eklezio-Institucio, en ĝia nuntempa versio, ne estas tiu kiun reprezentis la kardinalo Tarancón [dum la sepdekaj jaroj]; ĝi daŭre miksas tion publikan kaj tion privatan, ĝi daŭre pensas ke ĝia doktrino devas estri la socian vivon, ĉar ĝi estas posedanto de veroj kiuj troviĝas super la konjunkturaj plimultoj, kiel ĝi diris en dokumento de 1986 pri la Moralo en la demokratia socio. Al tiuj el ni defendantaj tiajn saĝajn kaj moderajn tezojn pri la rolo de la Eklezio kaj ĝia rilato kun la Ŝtato, akorde kun tio verkita de Lammenais antaŭ preskaŭ cent sepdek kvin jaroj, oni akuzas pri agnostikismo sensolva kaj oni batalas kiel malamikoj.

La katolika Eklezio volas daŭre ĝui privilegiojn kaj avantaĝojn, kaj ne akceptas esti nur libera institucio kiel aliaj ene de libera kaj plureca socio. Ne komprenas ĝi ke la vera libereco pri koncienco devas konduki al la apartigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato kaj al la egala trakto de ĉiuj Eklezioj kaj ĉiuj religiaj kredoj. Pro tio la Leĝo pri Religia Libereco ne tuŝas la katolikan Eklezion, sed nur la ceterajn religiojn; pro tio la Eklezio atingis konkretan mencion en la artikolo 16a de la hispana Konstitucio, por diferencigi sin disde la ceteraj; pro tio la Eklezio regulas sian juran staton en Hispanio per internacia jura normo, traktato inter la hispana Ŝtato kaj la Sankta Sidejo, kio estas nedefendebla en la dudekunua jarcento. Nek la interna strukturo de la Eklezio estas demokratia, nek ekzistas egaleco inter la viro kaj la virino, nek estas jura sekureco en la rilatoj inter la ĥierarkioj kaj la kredantoj. Ankaŭ ne estas demokratia Ŝtato la Vatikano, kiu en sia Konstitucio de la jaro 2000 diras en la unua artikolo ke la Papo havas, kiel ununura soberano, ĉiujn povojn leĝ-donan, registaran kaj juĝan. Malgraŭ tio, ĝi celas instrui lecionojn pri demokratio al la Ŝtato kaj al la hispanaj partioj ne komprenante, kiel Lammenais faras, la grandan pravon de la apartigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Ĝi ŝajnas esti super la juro kaj la ŝtata povo. Kiel diris Gambetta en prelego en la Deputitejo la 4an de majo 1877, rilate al la Eklezio: "... ili estas la solaj kiuj havas la privilegion troviĝi super la leĝo, kiun ili perfortas senrimorse donante al la mondo la doloran spektaklon de Ŝtato kontrolita kaj kun ĝia konsento...". Estas malgaje ke en la demokratia kaj nekonfesia Hispanio altaj ekleziaj estroj diras fiere ke ili ignoras juron de la Ŝtato, tiu de la geedziĝo kaj la eks-geedziĝo, kaj ke grandaj ŝtataj okazintaĵoj kiel funeraloj kaj geedziĝoj troviĝas sub la leĝo de la Eklezio. La kapitulaciemo de la Komitato pri Religia Libereco estas la institucia signo plej kompat-veka de la kapitulaciemo de la antaŭa hispana registaro al la Eklezio-Institucio.

Ĝia rajto ekzisti, agadi, proseliti la propran doktrinon, havi juran personecon, esti respektata fare de la publika povoj kaj organizi sin aŭtonome estas protektata de la Konstitucio kaj de la leĝo. Ankaŭ estas protektata la rajto je kunlaboro kun la publikaj povoj povanta inkludi ŝtatan helpojn por la disvolvo de la eklezia rolo. Ne temas pri provo enŝlosi ĝin en la preĝejojn, kiel oni diras kelkfoje, sed provo sciigi al la katolika Eklezio ke ĝi agadas kiel alia plia jura estaĵo en la publika spaco, sen privilegioj nek avantaĝoj, ene de la demokratia plureco.

Do, oni ne povas subteni la tezon pri tio ke la pekoj estas aŭ devas esti krimoj kaj ke ĉiuj civitanoj devas konduti kiel kredantoj, nek ĝi povas havi la rajton gvidi, per religiaj ceremonioj, publikan okazojn aŭ havi siajn signojn en la publikaj aŭ oficialaj konstruaĵoj. Mi devas agnoski ke ekzistas tro da kutimo rilate al la geedziĝoj, baptoj, enterigoj, funeraloj, ktp., kaj ke ankaŭ ne la publikaj povoj donas bonajn ekzemplojn. Mi esperas ke la nova Registaro de la prezidento Rodríguez Zapatero metu tiujn temojn en la normalan kadron de la rilatoj inter la Eklezio kaj la Ŝtato en libera socio.

La instruo de la religio en la lernejoj estas signo, unu el la plej reprezentaj, de tiu sinteno invada kaj mistrakta de la valoroj nekonfesiaj kaj laikaj. La Eklezio altrudas instruistojn, al kiuj pagas la Ŝtato (inkluzivante ilian socian sekurecon), kiujn la Eklezio povas maldungi laŭvole pretekstante multfoje kondutojn, por ili kondamnindaj, kiuj estas la realigo de la fundamentaj rajtoj de la hispana Konstitucio. Rilate al la enhavoj, la Eklezio donas gravecon de fundamenta afero al katekiza endoktrinigo, kiun oni provas enkonduki ĉiamaniere, kaj kiu estas troigo kaj misuzo enkondukanta tension en la socio kaj la eduka sistemo. Oni ne povas identigi en la instruo la kredojn kaj la sciojn. Victor Hugo, en prelego de la 15a de januaro 1850 kontraŭ la Leĝo Falloux, parolis pri tia Eklezio-Institucio kiel klerika partio: "Ĝi malebligas al la scienco kaj al la genio transiri la mes-libron kaj volas enfermi la penson en la dogmon. Ĉiujn paŝojn kiujn faris la inteligento en Eŭropo ĝi faris malgraŭ la eklezia bedaŭro. Ĝia historio estas verkita en la dorsa flanko de la historio de la homa progreso. Ĝi kontraŭis ĉion... Ĉu vi volas esti la instruistoj de la instruo?. Ne estas poeto, verkisto, filozofo, pensisto kiun ili akceptas. Kaj ĉion verkitan, malkovritan, revitan, deduktitan, viditan, kreitan de la geniuloj, la trezoron de la civilizacio, la heredon komunan de la inteligentoj ĝi rifuzas..."

Vere kio kutimas okazi estas ke la reprezentantoj de la Eklezio-Institucio ne havas respekton por la jura hispana sistemo kiun enhavas la Konstitucio. Ili ignoras la Konstitucion, kvazaŭ ĝi ne tuŝus ilin, kvazaŭ ili troviĝus marĝene kaj super ĝi. Tio okazas kiam la kardinalo de Madrido daŭre subtenas ke la Reĝo estas "Lia katolika reĝa moŝto", kiam oni ignoras juron de la Ŝtato kiel tiun kiu regulas la labor-kontraktojn kaj la rajtojn de la homo, aŭ kiam oni postulas en freŝdata eklezia dokumento ke advokatoj kaj juĝistoj katolikaj ne partoprenu kazojn de eks-geedziĝo. Tie, al la troigo kaj la aroganteco oni aldonas la hipokritecon, ĉar estas kazoj en kiuj la Eklezio faras esceptojn.

La Eklezio nur estas libera kiam ĝi estas malligita disde la Ŝtato, kiam ĝi havas statuton de libereco, kiel tiu kiun donis al ĝi la Hispana Konstitucio. Obstine defendi la malnovan stilon, la malnovan pens-manieron, tiun de la anatemo, tiun de la reprezio, per malfermitaj okuloj antaŭ la novaj tempoj, nek kondukas al io nek helpos solvi la problemon. Kiam ĝi trovos sian lokon kaj lernos la lecionojn de la historio?. Ĝi devos superi sian memproklamitan senkulpecon pri la provoko de la skandaloj kaj agnoski siajn erarojn.

Mi scias ke tiu ĉi sinteno estas naiva kaj ke la Eklezio-Institucio ne kapablos malfermi pripensan procezon pri sia situcio en la nuntempa mondo. Male ĝi daŭre insultos kaj substrekos despektive sian propran superecon. La sola konsolo estas ke la evoluo de la tempoj ne direktas sin tien kaj iom-post-iome estas pli da katolikaj kredantoj kiuj defendas tiun ĉi mesaĝon.

Tradukis: PF

Gregorio Peces-Barba estas Profesoro pri Filozofio de la Juro kaj rektoro de la madrida Universitato Carlos III.