IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KIAL  USONO  INTENCAS  KREI  ALIAN  "ISRAELON"  EN  BALKANIO

Michel Collon

"La nuna dramo de Kosovo, kiun oni zorge kaŝis, denove eksplodos", skribis ni antaŭ du monatoj en la dosiero kunligita al nia filmo Les Damnés du Kosovo (La damnitaj de Kosovo). Kiuj jam vidis tiun filmon, tiuj ne estos surprizitaj.

Envere, la milito, "finita" en junio 1999, tute ne estis tia. Tial ke ĝiaj realaj celoj, ankoraŭ ne estis atingitaj.

La oficiala versio por la publiko estis: Usono – kun Eŭropo – atakis Jugoslavion por haltigi "genocidon". De poste oni agnoskis (sed diskrete) ke genocido ne okazis. Kiu fabrikis tiun komunikilmensogon?. Tiu estas Alastair Campbell, la komunikada konsilisto de Blair, ankaŭ inventinto de la Irakaj "amasdetruaj armiloj".

Ĉiele, la faktoj parolas. La Kosovo, okupata far NATO, spertas de kvin jaroj realan konstantan etnan purigadon, kiu mortigis 2.500 loĝantojn, forkaptis 1.200 (kiuj malaperis) kaj forpelis 230.000 neAlbananojn: Serbojn, Ciganojn, Judojn, Turkojn, Islamanojn, Goranojn, ktp...

Kun la konsento de Usono, asertas la Germanaj policanoj tie for komisiitaj: "Kiam oni vidas, kiel la plej aĉaj mafiuloj ĝuas tie de la evidenta protekto de la Usonanoj, oni ekkoleras".

Balkanio: oni interbatalas por strategia zono

Kiuj estis, do, la realaj celoj de tiu milito?

1e, forbalai la memmastrumadon kaj la socialajn rajtojn de la jugoslavaj laboristoj por privatigi. La krizo trudas al la multaciaj firmoj senchese konkeri novajn "teritoriojn", novajn merkatojn; eĉ per bomboj, kiam tio necesas. Post kiam la socialan asekuron kaj la rajtojn de la laboristoj oni tretis, US Steel ekzemple, povis aĉeti je ridinda kosto Sartid-on, la plej grandan siderurgian fabrikon en Balkanio: delokiĝo antaŭvidebla, eĉ ene de Eŭropo. La multnaciaj firmoj kredis, ke ili venkis trudante al Belgrado registaron de la IMF, sed tiu-ĉi ĵus estis malaprobita okaze de la lasta baloto.

2e, kontroli la strategiajn vojojn de Balkanio. Berlino volas, ke la petrolvojo pasas per Danubo (do tra Belgrado), por konduki nafton kaj gason de Kaŭkazo kaj Mezoriento al Roterdamo (vojo kiu ankaŭ utilus por la produktoj de la Balkanaj delokiĝintaj fabrikoj). Provante malfortigi kaj kontroli Eŭropon, Vaŝingtono volas pli sudan irvojon tra siaj marionetaj ŝtatoj: Bulgario, Makedonio, Albanio. Ĝi konstruis, tiucele, gigantan militan bazon: Camp Bondsteel (kiun oni vidas en la filmo Les Damnés du Kosovo).

Kial Vaŝingtono uzas teroristojn?

Kiu estas la usona ilo por realigi tiun strategian planon? Ĝi estas UCK, aĉa naciisma movado, kiu ĉiam intencis krei "Grandan Albanion", etne puran (Albanio + Kosovo + pecoj da Serbio, Makedonio, Montenegro kaj Grekio). Malgraŭ ke ĝi deklaris tiun UCK-on terorista, Vaŝingtono konkrete ĝin aĉetis kaj renomis "batalantoj de la libereco". Kiucele? Eksplodigi tiun Jugoslavion tro maldekstran kaj krei novan Israelon en Balkanio.

Kial? Vidu kiel Israelo bone utilas al Usono en Mezoriento? Marioneta-ŝtato, hiperarmeo financata far Vaŝingtono, ĝendarmo, kiu jam atakis ĉiujn siajn najbarojn, fajrejo de konstanta streĉo, kiun oni povas agigi ĉiufoje kiam oni volas malfortigi la reziston de la lokaj popoloj.

Krei en Balkanio novan Israelon ankaŭ fanatikigita per doktrino de etna purigado kaj de apartismo, tre utilas por Vaŝingtono. Tiom dependa ŝtato ne kontestos ĝian gigantan strategian miltan bazon.

Ĝi utilus al ĉiuj usonaj monovroj por malstabiligi la Eŭropan kontinenton en tiu periodo de intenca ekonomia milito. Jen kial Usono, laŭ la Kanada eksperto Chossudovsky, finaraĝis "konvenan edziĝon kun la Kosova mafio".

Hodiaŭ UCK intencas fini la purigadon atakante Mitroviĉa, solan regionon, kie ankoraŭ vivas Serboj. Sed la incidentoj ekokazas ĉie samtempe! "Perforto planigita, kunordigita, unusenca kontraŭ la Serboj. Nenio en Kosovo okazas nature", klarigas polica respondeculo de UNo.

Estas domaĝe, ke la amaskomunikiloj denove prezentis tiujn "pogromojn" kiel "interetnajn alfrontadojn", tial ke temas pri kunaranĝita operacio de etna purigado ("Kristalnokton", deklaris respondeculo de UNo). Estas domaĝe, ke ili redissendis la onidiran komunikilmensogon, laŭ kiu tri albanaj infanoj estis forpelitaj en rivero kaj dronigitaj far Serboj; dum tiu mensogo, ekde la unua horo, estis malaprobita de Derek Chapell, respondeculo de la UN-a polico en Kosovo.

Kial nun? Irako, Palestino, Afganio, Balkanio = ununura ĝenerala milito

Tiu rivaleco Usono/Eŭropo estas la reala ŝlosilo de l' nuna dramo. La francajn soldatojn oni celpafas en Mitroviĉa. La afero venas de Vaŝingtono. En Irako, Bush implikiĝas kaj Chirac nek Schröder faras ion por helpi lin eliri tiun embarason. Plie, la Madrida atenco malfortigis la Eŭropajn aliancojn de Usono. Jen, do, la vengo de l' Blanka domo: la verda lumsignalo por la teroristoj de UCK.

Sed ankaŭ la loka faktoro multe gravas. La nova registaro de Kostunica ĵus antataŭis registaron de nacia kapitulacio. La serba popolo daŭre elmontras sian reziston, kvankam tra konfuza baloto, manke de klara maldekstra alernativo. Sed, per tiu atako, Vaŝingtono celas malstabiligi kaj subigi Kostuniĉa. Protektante kaj armante la teroristojn de UCK, Vaŝingtono plifortigas la haton inter Serboj kaj Albanoj.

Samkiel en Afganio (alia naftodukta irvojo), samkiel en Irako, "dividi por regni". Ĉu sukceso? UCK bruligas ortodoksajn monaĥejojn. Serbaj rasistoj replikas bruligante moskeon. Tio estas idiotaĵo, ĉar la Kosovanoj ne estas multe islamanoj. Tio estas idiotaĵo, ĉar Vaŝingtono ne estas la amiko, sed la malamiko de la islamanoj. Serba islama ministro kondamnis tiun atencon, sed aldonante ke "la plej granda respondeco estas tiu de la internacia komunumo".

Jam estas tempo por remalfermi la debaton pri Jugoslavio. La subteno de la Eŭropa maldekstrularo al NATO estis tragedio, de kiu la popoloj fariĝas la viktimoj. Kvin jaroj da rezultatoj forigas ĉian dubon: privatigoj, socia mizero, etnaj purigadoj kaj mafioj en Kosovo, ĉu tion oni celis subteni? Neniam la usonaj militoj estas "homhelpaj".

Les Damnés du Kosovo
Vidbendo por diskuti kun viaj amikoj

La filmo La Damnitaj de Kosovo, dokumentaro de Vanessa Stojilkovic & Michel Collon (VHS 78') paroligas la forgesitulojn de la komunikiloj: 20 ekskluzivaj atestoj de Serboj, Ciganoj, Judoj, Islamanoj, Turkoj, Goranoj, Albanoj… priskribas la ĉiutagan teroron hodiaŭ en Kosovo. Kaj la kunkulpeco de Usono. Ekskluziva dokumento franclingve, nederlandlingve, anglalingve, hispanlingve, serbakroate, itallingve. 10 eŭroj + poŝto: 2 eŭroj en Belgio, 3 eŭroj en Eŭropo.

Mendoj

La vera historio de Jugoslavio

Kiamaniere vi pensas ke vis estis informitaj? Kun tiu filmo, vi ricevos la dosieron "Autopsie de la Yougoslavie" (por kompreni la venontajn militojn de la mondiĝo). Kun du rimarkindaj komunikil-testoj.

Inspektoroj de la paco

Belgaj progresemuloj kaj sindikatistoj ĵus lanĉis alvokon por sendi tiun someron "internacian mision de inspektoroj de la paco" en Kosovo. Celo: kompreni la situacion kaj kontroli la realajn agojn de NATO. Renkontiĝi kun "privatigitaj" sindikatistoj de Serbio klarigos ankaŭ la subaĵojn de tiu milito.

Pliaj informoj

Projekcio-debatoj

Filmo Les Damnés du Kosovo, Liège (kinejo Le Parc): 27a de majo je la 20-a. Projekcioj antaŭviditaj en Bruselo, Gembloux, Louvain-la-Neuve, Mons, Waremme, Verviers.

Pliaj informoj

Esperantigis DK