IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

IDEOLOGIO  KAJ  POLITIKO  EN  HISPANIO

Vicenç Navarro

Publikigita de la ĵurnalo El País, la 24an de februaro de 2004

Unu el la konsekvencoj de la granda dominado kiun la konservemaj fortoj havis dum la transira procedo el la diktaturo al la demokratio en Hispanio estis la granda malekvilibro ekzistanta en la rekuperado de la historia memoro. Dum la dekstroj daŭre promociis en la demokratia periodo sian version de la hispana historio, la maldekstroj silentis, ĝis tre freŝ-date, pri sia propra historio. Oni estas parolinta multe en nia lando pri la ekzisto dum la transirprocezo de pakto inter la dekstroj kaj maldekstroj por ke oni ne rigardu la pasintecon, kaŭzo de tio ke la politika amnistio iĝis ankaŭ politika amnesio. Kvankam mi ne malkonsentas pri gravaj elementoj de tiu interpreto de la transiro, mi malkonsentas, tamen, pri tio ke la konservemaj fortoj silentis pri sia pasinteco. Ilia versio pri tio kio estas la Respubliko, la Intercivitana Milito, la frankismo kaj la transiro estas kiu ĝeneraliĝis en nia lando. La konservema interpreto de nia historio –stimulita dum la kvardek jaroj da diktaturo– ne estis kritikita amase kaj vaste (tra la hispana teritorio kaj en ĉiuj edukaj medioj, inkluzivante la lernejojn) dum la demokratio. Pro tio la historia silento de la maldekstroj signifis , praktike, la daŭrigon kaj reproduktadon de tiu versio konservema de nia historio, kio estis faciligita de la granda kontrolo kiun la konservemaj fortoj havis kaj daŭre havas sur la informaj kaj persvadaj iloj de nia lando, situacio favorita eĉ pli dum la lastaj sep jaroj de konservemaj registaroj.

Vidu la freŝdatajn ekzemplojn de la programoj de la Hispana Televido (TVE)1 promociantaj la verkon de Pío Moa titolita "La mitoj de la Intercivitana Milito"2 (difinita de Helen Graham en Times Literary Suplement kiel "vulgara verko promocianta la frankismajn mitojn", julio 2003), kiu meritis la laŭdon de la registara prezidanto Aznar (kiu neniam estas kondamninta en Hispanio la frankismon); la promocion, ankaŭ de TVE, de la fondinto de la hispana faŝisma partio, la Falango, la sinjoro José Antonio Primo de Rivera; la dirojn favoraj al la frankisma diktaturo de la delegito de la centra registaro en Eŭskio; la promocion de la kanonizado de la sinjoro Escrivá de Balaguer, fondinto de Opus Dei3, religia ordino promociita kaj apogita de la frankismo; la daŭran promocion de la kanonizado de la tiel nomitaj martiroj de la kruc-milito; la rezistadon de la reganta partio kontraŭ la omaĝoj al la batalantoj por la libereco kaj demokratio; la mankon de respondo de la hispana Registaro al la peto de la Agentejo pri Homaj Rajtoj de UNo por ke oni helpu la familianojn de la respublikanaj malaperintoj trovi ilin, kaj tiel plu.

Tiu manko de revizio de la nialanda historio klarigas ankaŭ ke la ideologio kiu unuigas la hispanajn dekstrojn daŭre estas la naci-katolikismo, mikso de hispanisma naciismo unuiga kaj ege centraliziga kiu neas la plurnaciecon de Hispanio, kun katolikismo profunde konservema, netolerema, dominanta, kontraŭlaika kaj kun malmulta demokratia sento, kiu reproduktiĝas pere de la konservemaj sektoroj de la hispana Eklezio kiuj konsistigas la plimulton kaj kiuj neniam kondamnis la frankisman diktaturon. Tiu naci-katolikismo (kiu ofertas la bildon de totalisma ideologio por sia politika projekto) ne ricevis la kritikon amasan kaj frapan de la maldekstroj (krom malgrandaj studaj cirkloj) kiuj pro la reproduktado de la silento pri sia propra pasinteco, restis malarmigitaj ideologie dum tiuj ĉi jaroj antaŭ la grandega mobiliz-kapablo de la naci-katolikismo.

Hodiaŭ la junularo malkonas la realan historion de Hispanio kaj la grandan laboron kiun faris la maldekstroj dum la Respubliko; en la popola mobilizo kontraŭ la militista puĉo ŭnecesanta tri jarojn por altrudi sin (malgraŭ la apogo de la trupoj de Hitler kaj Mussolini), kaj en la rezistado fronte al la diktaturo instalita de tiu puĉo, kiu ne nur estis aŭtoritata (kiel erare oni ĝin prezentas) sed ankaŭ totalisma, tio estas, ĝi reproduktis ideologion kiu tuŝis ĉiajn flankojn de la socio kaj de la personeco (de la sekso ĝis la lingvo); ideologio totalismiga kiu kunigis katolikismon profunde konserveman kun ekstrema naciismo, imperiisma kaj rasisma (la nacia tago estis la Tago de la Raso festanta la hispanan imperion), kontraŭliberala kaj kontraŭprogresema, kiu neis la ekzistadon de klasaj interesoj kontraŭaj, organizante la socialajn agentojn ene de korporativisma Ŝtato estrita de ĉefo kiu havis nehomajn kvalitojn (nomumita "per la graco de Dio"). La frankismo estis diktaturo kiu havis kiel ideologion la naci-katolikismon kiu impregnis la hispanan Ŝtaton kaj daŭris ĝis la fino de tiu reĝimo, kaj estis necesa la malapero de la Partio-Ŝtato (la Nacia Movado) por la instalo de la demokratio. En la konservema redifino de tiu reĝimo –en kiu la politikologoj devenintaj el tia diktatura Ŝtato ludis ĉefan rolon– tiu totalisma ideologia trajto malaperas, kaj oni ĝin prezentas anstataŭe kiel la rezulton de militisma ribelo kiu interrompis la ĥaoson kreitan de la Respubliko, instalante modernigan reĝimon de lando kiu bezonis (pro ia hispana karaktero supozata nedisciplina) aŭtoritaton por maturiĝi sufiĉe, cele al la demokratio kiu venis permane de Reĝo nomumita de la diktatoro. Tiu estas la konservema interpreto de nia lando, promociita de la regantaj dekstroj kiuj konservas la naci-katolikismon kiel la ideologion unuigan de sia projekto, kun granda mobiliz-kapablo inter sia membraro.

Fronte al tiu ideologia lavango, la maldekstroj, pro tio ke ili forlasis sian historion, estas malideologiitaj kaj malarmigitaj, konfuzinte la necesan modernigon de sia diskurso kun la forlaso de sia pasinteco, kio respondecas pri ilia historia malmemoro. Hodiaŭ ni vidas la politikan koston de tia forlaso. La reganta dekstro akuzas la katalunisman Registaron de Katalunio pro ĝia minaco kontraŭ la unueco de Hispanio (per alvokoj eĉ al la Armeo por ĝin defendi, kiel faris freŝdate la sinjoro Fraga Iribarne4), akuzo kiu havigas voĉdonojn pro tio ke la civitanaro malscias ke ekzistis en Hispanio plurnacia Respubliko kiu respektis, ne nur retorike, sed ankaŭ en la konstitucia leĝaro, la ekziston de kelkaj nacioj en komuna projekto, Hispanio; ke tiu Respubliko estis la etapo plej moderniga kiun havis Hispanio dum la unua duono de la dudeka jarcento, kun registaroj (kiuj inkluzivis, parenteze, ministrojn de Esquerra Republicana5) kiuj starigis politikojn ege necesajn kaj popolajn, kiel la starigon de la publika lernejo (kion kontraŭis la Eklezio, celanta kontroli la instruon en Hispanio), la eksedziĝon kaj la abortigon (kion ankaŭ kontraŭis la Eklezio), la socian sekurecon (kion kontraŭis la Bankaro), la rajton je sindikatiĝo (kion kontraŭis la terposedantoj), la reformon de la Armitaj Fortoj (kion kontraŭis la Armeo), kaj tiel plu. Estis tiuj interesoj, tuŝitaj malpozitive de tiuj reformoj, kiuj stimulis la Armeon realigi puĉon kontraŭ demokratia Registaro, instalante diktaturon respondecan pri la grandega ekonomia, sociala, kultura kaj politika maldisvolviĝo de la lando; tion pruvas ke, kiam la diktatoro mortĝis, Hispanio havis la loĝantaron kun malplia eduko kaj malplian socialan elspezon per capita de la tuta Eŭropo (kune kun Grekio kaj Portugalio, kiuj ankaŭ suferis similajn reĝimojn). Malantaŭ tiu naci-katolikismo, sur kiu baziĝis la militisma puĉo kaj grandega subpremo pro ia supozata "defendo de la unueco de Hispanio", troviĝis interesoj de la regantaj klasoj kaj korporativismaj premgrupoj kiuj altrudis la grandegan maldisvolviĝon socialan, kulturan kaj ekonomian de Hispanio. Tiu estas la malscio pri la realo de la plimulto el la junuloj, malscio pri kiu ankaŭ kulpas la maldekstroj.

La dekstroj uzas ankaŭ nun falsan debaton pri la unueco de Hispanio por defendi sian bildon centralizan kaj radian pri Hispanio, ĝenante la disvolviĝon de alia debato multe pli urĝa kaj grava, tiu pri la grandega malvolviĝo de la hispana bonfarto-Ŝtato, pri kio ili kulpas. Hodiaŭ la deficito de sociala publika elspezo de Hispanio rilate al la eŭropa averaĝo estas simila al tiu kiu ekzistis kiam la diktatoro mortiĝis, kaj tio kiel rezulto de la ekonomiaj politikoj pri sociala ŝparo de la konservemaj registaroj (vidu la libron kunordigatan de la aŭtoro: El Estado del bienestar en España). Ne estas hazarde ke unu el la plej stridaj voĉoj favore al la hispana unueco estas tiu de la sinjoro Fraga Iribarne, kiu prezidas la aŭtonoman komunumon plej maldisvolvitan sociale en nia lando, kiel pruvas tio ke, inter aliaj ekzemploj, la daŭro de vizito al la kuracisto en Galegio estas la plej malgranda en Hispanio.

La kataluna Registaro estas neniu minaco kontraŭ la unueco de Hispanio. Post legado de ĝia programo oni deduktas alian vizion pri Hispanio, enradikiĝintan en la respublikana tradicio, plurnacian kaj plurecan (ne radian), kun klara sociala konscienco en kiu la patriotismon oni mezuras ne per la defendo de la patriaj esencoj sed per la grado de engaĝo por la plibonigo de la viv-kvalito kaj sociala bonfarto de la loĝantaro apartenanta plejmulte al la popolaj klasoj. Ene de la kataluna Registaro ekzistas politika forto, la ĵus menciitan Esquerra Republicana de Catalunya, ERC, kiu, promociante la ŝangon de la voĉdonoj el la konservema naciismo al la maldekstra naciismo permesis, unuafoje de antaŭ sepdek jaroj, la ekziston de maldekstra Registaro en la Kataluna Generalitat6.

Vere, se la Popola Partio (PP) celus la pacon en Eŭskio, ĝi farus ĉion eblan por ke la maldekstraj perfortaj naciistoj de ETA fariĝus kiel ERC, tio estas, neperfortaj (ERC kondamnis la lastan komunikon de ETA, apartigante sin tiel disde la terorisma forto). Sed tiun ŝanĝon ne deziras la PP, ĉar la teroro de ETA ebligas la mobilizon de civitanaj sektoroj por la defendo de ĝia reakcia vizio pri Hispanio. Estas erare ke kelkaj voĉoj de la hispanaj maldekstroj aldonas sian voĉon al la kritiko farita de la PP kontraŭ la kataluna Registaro kaj ĝiaj komponantoj. Kion devus fari la hispanaj maldekstroj estas defendi la tripartian katalunan Registaron, rekuperante sian historian memoron, konsciiĝante pri tio ke en la historio de Hispanio la periodoj plej progresemaj kaj kun pli da sociala sento estis tiuj –kiel tiu de la Dua Respubliko– kiam Hispanio riĉiĝis surbaze de la agnosko de la plurnacia karaktero kaj de la realigo de profundaj socialaj reformoj kiuj profitigis ĉiujn hispaniajn popolojn.

Tradukis: P.F.

NOTOJ de la tradukinto:

1: TVE estas la publika hispana televido. La direktoro de la novaĵoj, Alfredo Urdaci, estis kondamnita de la Suprema Tribunalo pro manipulado de la informo dum la ĝenerala striko de 2002.

2: Pío Moa estas verkisto kiu dum la frankismo apartenis al la ekstremmaldekstra organizo. Poste li pentis pro sia ekstremaldekstra pasinteco kaj iom post iom dekstriĝis. Nuntempe defendas politikajn poziciojn ekstremdekstrajn. Lia verko "La mitoj de la Intercivitana Milito" estas kondamno al la Hispana Respubliko kaj klara defendo de la faŝisma puĉintenco provokanta la Hispanan Intercivitanan Militon kaj la postan kvardekjaran totalisman diktaturon.

3: Fundamentalisma sekto agnoskita de la Eklezio, kiu konsistigas la plej reakcian kaj ekstremdekstran branĉon de la katolikismo. Ĝi havas egan povon ankoraŭ hodiaŭ, kiam kelkaj el la hispanaj ministroj apartenas al tia fanatika sekto.

4: Manuel Fraga Iribarne estis ministro en kelkaj registaroj dum la frankismo. Li prezidas de antaŭ multaj jaroj la aŭtonoman komunumon (regionon) de Galegio. Tiu homo estas minacinta per la interveno de la armeo kontraŭ Eŭskio kaj Katalunio por solvi tiel la politikaj problemoj ekzistantaj inter la tieaj registaroj kaj la dekstrema registaro de Aznar (kiu, pro sia centraliza vizio pri Hispanio, emas krei problemojn kun la regionaj naciismoj).

5: Kataluna maldekstra naciisma partio kies estro provokis akran debaton en Hispanio post lia intervjuo kun la estraro de ETA en Francujo. Carod Rovira (la estro de tiu partio), atingis la malarmiĝon de terorisma grupo simila al ETA nomita "Terra Lliure" (Libera Tero). Li celis fari la samon rilate al ETA, sed li atingis nenion.

6: La "Generalitat de Catalunya" estas la aŭtonoma registaro de Katalunio.