Ie en Barato. Vico de artileripecoj en pozicio. Ligite al la buŝo de ĉiu el ili estas po unu homo. Sur la unua plano de la fotografaĵo, brita oficiro levas la glavon kaj estas ordononta pafi. Ni ne disponas je bildoj de la efiko de la pafoj, sed eĉ la plej malakra de la imagpovoj povos “vidi” kapojn kaj trunkojn disajn laŭ la pafkampo, sangajn restaĵojn, viscerojn, amputitajn membrojn. La homoj estis ribeluloj. Ie en Angolo. Du portugalaj soldatoj levas je la brakoj nigrulon, eble nemortintan, alia soldato tenas maĉeton kaj sin pretigas por apartigi la kapon disde la trunko. Tiu ĉi estas la unua fotografaĵo. En la dua, ĉifoje troviĝas dua foto, la kapo estas jam detranĉita, estas alnajlita al stango, kaj la militistoj ridas. La nigrulo estis gerilisto. Ie en Israelo. Dum kelkaj israelaj militistoj senmovigas palestinanon, alia militisto martele rompas la ostojn de la dekstra mano. La palestinano estis ĵetinta ŝtonojn. Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko, urbo Novjorko. Du usonaj komercaviadiloj, forkaptitaj de teroristoj kun rilatoj al la islama integrismo, sin ĵetas kontraŭ la turojn de la Mondkomerca Centro kaj disfaligas ilin. Per la sama proceduro, tria aviadilo kaŭzas enormajn damaĝojn en la Pentagona konstruaĵo, sidejo de la milita povo de Usono. La mortintoj, enterigitaj inter la rubo, erigitaj, disblovitaj, kalkuliĝas per miloj.
La fotoj de Barato, de Angolo kaj Israelo ĵetas la hororon al nia vizaĝo, la viktimoj montriĝas al ni en la momento mem de la torturo, de la agonia atendado, de la fia morto. En Novjorko ĉio aspektis nereala komence, epizodo ripetita kaj sennovaĵa de plia kina katastrofo, vere raviga pro la grado de iluziiĝo atingita de la specialefekta teĥnikisto, sed senigita je stertoroj, de sangoŝprucoj, de kunpremitaj karnoj, de dispistitaj ostoj, de merdo. La hororo, kaŝita kiel malpura besto, atendadis ĝis kiam ni eliris el la stuporo por sin ĵeti en nian gorĝon. La hororo unuafoje diris “jen mi” kiam tiuj personoj saltis en la vakuon kvazaŭ ili ĵus elektis morton ne sian. Nun la hororo aperos ĉiumomente je la elmovo de iu ŝtono, iu murpeco, iu tordita aluminia folio, kaj ĝi estos nerekonebla kapo, brako, kruro, fortordita abdomeno, kumpremita torako. Sed eĉ tio ĉi mem estas ripetita kaj unutona, iel jam konata pro la bildoj alvenintaj el tiu milion-kadavra-Ruando, de tiu napalmkuirita Vietnamio, de tiuj ekzekutoj en stadionoj homplenaj, de tiuj linĉadoj kaj bastonadoj, de tiuj irakaj soldatoj enterigitaj vivaj sub tunoj da sablo, de tiuj atombomboj ruinigintaj kaj cindrigintaj Hiroŝimon kaj Nagasakon, de tiuj naziaj kremaciejoj vomantaj cindrojn, de tiuj ŝarĝaŭtoj formovantaj kadavrojn kvazaŭ temus pri rubo.
Ĉiam devos ni morti de io, sed jam forgesiĝis la kalkulo de la homoj mortintaj de la plej malbonaj manieroj kiujn la homoj kapablis elpensi. Unu el tiuj, la plej krima, la plej absurda, la plej ofenda al la simpla racio, estas tiu kiu, de la komenco de la tempoj kaj la civilizacioj, ordonas mortigi nome de Dio. Jam diriĝis ke la religioj, ĉiuj senescepte, neniam utilis por alproksimigi kaj kunamikigi la homojn; ke, male, ili estis kaj plu estas kaŭzo de nepriskribeblaj suferoj, de mortigoj, de monstraj perfortoj fizikaj kaj spiritaj, kiuj konsistigas unu el la plej tenebraj ĉapitroj de la mizera homa historio. Almenaŭ en signo de respekto al la vivo, ni devus havi la kuraĝon proklami en ĉiuj cirkonstancoj tiun ĉi evidentan kaj demonstreblan veron, sed plejmulto de la kredantoj de ajna religio ne nur ŝajnigas tion malscii, sed ili ekstaras koleraj kaj netoleremaj kontraŭ tiuj por kiuj Dio ne estas pli ol nomo, nenio plia ol nomo, la nomo kiun, pro timo morti, ni iam donis al ĝi kaj kiu estis malfaciligonta nian transiron al reala homeco. Interŝanĝe ĝi promesis al ni paradizojn kaj nin minacis per inferoj, tiel falsaj unuj kiel la aliaj, senhontaj insultoj al tiu inteligento kaj komuna saĝo kiu tiom da penado kostis al ni akiri.
Diras Niĉeo ke ĉio estus permesita se Dio ne ekzistus, kaj respondas mi ke ĝuste kaŭze kaj nome de Dio oni permesis kaj pravigis ĉion, precipe la plej mavan, precipe la plej hororan kaj kruelan. Dum jarcentoj, la Inkvizicio estis ankaŭ, kiel hodiaŭ la talibanoj, terorista organizaĵo dediĉita al la perversa interpreto de sakralaj tekstoj, kiuj devus meriti la respekton de tiuj kiuj devus kredi en ili, monstra kunplekto paktita inter la Religio kaj la Ŝtato kontraŭ la konscienclibereco kaj kontraŭ la plej homa el la rajtoj: la rajto diri ne, la rajto je herezo, la rajto elekti alion, ke nur tion la vorto herezo signifas.
Kaj, malgraŭ ĉio, Dio estas senkulpa. Senkulpa kiel io neekzistanta, neekzistinta kaj neniam ekzistonta, senkulpa esti kreinta tutan universon por tie lokigi estaĵojn kapablajn plenumi la plej grandajn krimojn por poste ilin pravigi dirante ke ili estas celebradoj de ties povo kaj gloro, dum la mortintoj ade akumuliĝas, tiuj ĉi de la ĝemelturoj de Novjorko, kaj ĉiuj ceteraj kiuj, nome de iu Dio turnita en murdiston pro la volo kaj la agado de la homoj, krovris kaj persistas kovri per teroro kaj sango la paĝojn de la Historio.
La dioj, pensas mi, ekzistas nur en la homa cerbo, ili prosperas aŭ difektiĝas ene de la sama universo kiu ilin elpensis, sed la “faktoro Dio”, tiu, ĉeestas en la vivo kvazaŭ ĝi estus efektive ties mastro kaj sinjoro. Ne estas iu dio sed la “faktoro Dio” kio sin eksponas en la dolaraj biletoj kaj sin montras en la afiŝoj petantaj por Ameriko (la usona, ne la alia...) la dian benon. Kaj estas en la “faktoron Dion” en kion transformiĝis la islama dio kiu ĵetis kontraŭ la turojn de la World Trade Center la aviadilojn de la ribelo kontraŭ la maestimo kaj de la revenĝo kontraŭ la humiligoj. Oni diros ke unu dio sin dediĉis al la semo de ventoj kaj ke la alia nun respondas per fulmotondroj. Eblas, kaj verŝajnas. Sed estis ne ili, kompatindaj senkulpaj dioj, estis la “faktoro Dio”, tiu terure egala en ĉiuj homaj estaĵoj kie ajn ili estas kaj kiun ajn religion ili sekvas, tiu toksinta la penson kaj malferminta la pordojn al la plej sordidaj maltoleremoj, tiu ne respektanta krom tion kion ĝi devigas kredi, kiu farinte el la besto homon fine faris el la homo beston.
Al la kredanta leganto (kiu ajn kredon...) kiu sukcesis elteni la naŭzon kiun probable inspiris tiuj ĉi vortoj, mi ne petas ke ili transiru al la ateismo de tiu ilin skribinta. Mi nur simple petas ke ili komprenu, per la sento, se ne eblas per la racio, ke, se estas Dio, estas unu sola Dio, kaj ke, en ilia rilato kun ĝi, malplej gravas la nomo kiun oni instruis doni al ĝi. Kaj ke ili malfidu la “faktoron Dion”. Ne mankas malamikoj al la homa spirito, sed tiu estas unu el la plej persistaj kaj korodaj. Kiel pruviĝis kaj malfeliĉe plu pruviĝos.
Tradukis TdB
Legu tradukon de la sama teksto fare de Gonçalo Neves