IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KONSCIO  KAJ  REVOLUCIO

Pedro Sanz

Teksto kiu aperis en la gazeto "Sennaciulo (09-10/2012)"

La materiaj kondiĉoj estas la kunteksto en kiu disvolviĝas la sociaj ŝanĝoj, sed ĉi-lastaj ne fontas rekte el ili, sed el konsciaj individuoj.

Kutime oni kredas ke la ĝeneraligita mizero okazigas la grandajn sociajn ŝanĝojn. Temas pri antaŭjuĝo ĝenerale akceptata, kaj aparte enradikigita inter la maldekstrularo, kiu konceptas la homon kiel racian egoisman enton, kies deziroj estas precipe fiziologiaj kaj rilatantaj al konkretaj materiaj interesoj, hom-aspektan beston sen cerbo nek animo. Sed la politikaj kaj moralaj idealoj estas pli gravaj por la homo ol la ekonomiaj interesoj.

La ĝenerale akceptata opinio pri tio, ke en la pasinteco estis pli da bataloj ĉar estis pli da mizero, estas malvera.

La kamparaj sudhispaniaj salajruloj estis aparte batalemaj, sed iliaj salajroj estis sufiĉe altaj por permesi al ili ĝui komfortan vivon (el fiziologia vidpunkto). Fakte, antaŭ la tiel nomata Hispana Intercivitana Milito estis eĉ migrado de laboristoj el la urboj al la kamparo, allogitaj de tieaj altaj salajroj.

Asturaj (Asturio estas nordhispania regiono) laboristoj, kiuj estis la plej alte salajrataj el tuta Hispanio, okazigis en 1934 plej radikalan revolucian agadon, armite atakante kernajn potenco-centrojn: Civilan Gŭardion (aŭ Gvardion, laŭ via prefero), Policon, Armeon... Ili estis ankaŭ tre legemaj kaj debatemaj, kultaj, aparte dignaj kaj solidaraj, integraj, vere homaj homoj.

La revoluciaj agadoj dum la Hispana Intercivitana Milito ne estis okazigitaj pro malriĉeco. Se la mizero estus la kaŭzo de la tiutempaj ribeloj, ĉi tiuj estus devintaj pli intense disvolviĝi en Italio aŭ Portugalio. Sed en Italio, krom iuj grupoj da kampar-laboristoj, la rezistado al la faŝismo apenaŭ ekzistis. Kaj en Portugalio, kie la mizero, eĉ malsato, estis ĝenerala, okazis nenio menciinda. Dume, en tiutempa Hispanio, sen aparte videblaj malsato nek mizero, la ĝenerala vivnivelo estis kontentiga (el fiziologia vidpunkto) kaj, eĉ pli signifoplene, tiu vivnivelo pli kaj pli altiĝadis.

La ekonomia krizo kiu okazis en la jaroj 1973-75 trafis aparte al Usono, ĉar al ĝi aldoniĝis la efikoj de la malvenko en la Vjetnama Milito. Estis granda inflacio kaj la senlaboreco draste altiĝis en 1975. Sed tio ne okazigis popolajn ribelojn. Tute kontraŭe: la diversaj protesto-movadoj, aktivaj ekde la 60-aj jaroj, abrupte malaperis. Kaj tio ĉar la aktivuloj flankenlasis la politikajn idealojn por dediĉi sin al la propraj ekonomiaj interesoj, tute natura sekvo el ilia hontinda akceptado de la burĝa antaŭjuĝo kiu prioritatigas la stomakon super la menso.

Multe pli grava estis en Usono la krizo de 1929, kiu provokis altiĝon de la senlaboreco ĝis 25%, sed tio okazigis nenian revolucion.

En Germanio, la jaron 1932, la senlaboreco estis eĉ pli alta (31%), sed anstataŭ revoluciaj ribeloj alvenis la naziismo.

En Hispanio, la jaron 1993, la senlaboreco altiĝis ĝis senprecedenca nivelo (24%), sed la nura konstatebla sekvo estis la alveno al la registaro de dekstrula politika partio, rekta ido el la frankisma reĝimo.

En Rusio kaj aliaj orienteŭropaj landoj la vivnivelo draste ŝrumpis en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, sed neniu minimume grava protesto-movado okazis. Tute kontraŭe: regis la rezignacio, la akceptado de la fatalo.

Afriko, kie malriĉeco estas tre intensa, ne estas aparte avangarda rilate al revoluciaj movadoj. Anstataŭe, krimaj perfortoj abundas.

Aparte reliefiginda estas, nuntempe, la analizo de Marx, kiu, laŭlonge de sia tuta vivo, kaj tre signifoplene en la inaŭgura manifesto de la Internacia Laborista Asocio (1864), taksis la politikan agadon plej esenca tasko de la konscia proletaro por atingi la detruon de la kapitalismo. Kaj por altigi tiun revolucian konscion endas prioritatigi la batalon de ideoj, ne prifajfi ĝin.


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.