IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  EŬSKA  PELOTO

LA  HAŬTO  KONTRAŬ  LA  ŜTONO

Birdo flugas ene de la gorĝo

Julio Medem

Julio Medem, scenaristo kaj filmdirektoro, direktis dum jaro 2003 la dokumentan filmon "La eŭska peloto, la haŭto kontraŭ la ŝtono" (la eŭska peloto [vd. PIV] estas speco de polmo-ludo), pri la nuna politika situacio en Eŭskio. La filmo estis tre kritikata, precipe en medioj kontraŭaj al la eŭska naciismo, kiuj lin akuzis je nefirma sinteno kontraŭterorisma. Per jena artikolo li celis klarigi siajn celojn.

I. AITZ, vojaĝo en la maran fundon

La unua paŝo kiun mi faris direkte al La eŭska peloto, la haŭto kontraŭ la ŝtono, okazis en la jaro 1996, kiam mi foriris el Eŭskio kaj ekloĝis en Madrido. Mi translokiĝis pro personaj kaj profesiaj kialoj, sed mi devas konfesi ke malproksimiĝi el mia tero estis por mi liberiĝo; ja mi sentis min premita de la ideoj kaj la homoj kiuj, per tiu obstina kaj malnova digneco, garantias ke la eŭska konflikto pluekzistu.

Dum tiu unua jaro en Madrido, 1996 (kiam [hispana prezidento] Aznar alvenis al la povo), mi skribis du scenarojn, unu pri la amo kaj alia pri la malamo. En la unua, el la persona sperto de la perdita amo, mi proponis la idealigon de la eterna amo. Kiam mi legis la unuan version (tiun plej malbonan kaj plej konfuzan) de La amantoj de la Pola Cirklo, mi sentis ke mi ne rajtas tiom inventi, do, mi decidis atendi.

Por la sekvanta historio mi devis peni por savi min, por reakiri ĝisdatigitajn kaj proprajn sentojn, tiel ke, sen eliri el Madrido, mia vivo de eŭsko unuiĝis al mi, renversis mian animon kaj mi malamis por skribi pri la malamo. Tiam mi sukcesis senti min aŭtentika, kaj mi verkis scenaron kiun mi titolis Aitz, vojaĝo en la maran fundon. Fine de tiu riparanta sentojn historio, en la maraj fundoj mi sufokis la malnovan eŭskan malamon. Kaj konsekvence tiun mian. La plej malbela afero de tiu sperto estis legi la scenaron; mi malkovris ke ne nur mi mem malamis troe, abunde, afero kiu estis rimarkebla malkonforte, sed ke mi eĉ idealigis la malamon, tio estas, mi ĝin grandigis ĝis la punkto beligi ĝin. Mi vidis tion kiel malsanan senton kaj mi sentis min fia kaj maljusta, do, mi gardis tiun scenaron konvikita ke mi ĝin ne filmos.

Tuje mi rerigardis mian La amantoj de la Pola Cirklo. Idealigi la amon estas multe pli sana ol idealigi la malamon.

II. AITOR, la haŭto kontraŭ la ŝtono

Post longa periodo dum kiu mi konfesas ke mi malproksimiĝis, ĉefe politike, de tio eŭska, la sukceso de la ekstrem-hispana naciismo de Aznar, kiu fariĝis neeltenebla pro sia totalisma konfronto kontraŭ la eŭska naciismo, igis ke, post Lucía kaj la sekso, mi decidis reprovi skribi ion minimume justan pri la eŭska konflikto. Kion mi unue intencis estis ne malami, kaj mi pensis ke se mi tion atingas, tiu estos la plej bona idealigo de la malamo. El tiu sinteno aperis AITOR, la haŭto kontraŭ la ŝtono.

Verkante la unuajn skribojn pri Aitor, patro de du filoj tre malsamaj, mi memoris tuje pri Manuel Irigibel, la avo de Bovinoj (mia unua filmo), ĉefe pro lia situo, ene de du familioj kiuj sentas malnovan malamon, kaj pro lia malproksimiĝo preskaŭ morta ene de arbaro kiu kaŝas al li iun ajn inklinon al la venĝo. En la ideo de La haŭto kontraŭ la ŝtono estas la bato de la pilko en la pelotejo, la rabio, la eksplodo de la eĥo, la nekapableco, la vakuo, la sufero, kaj kiel konsekvenco, la konata venĝo. Sed pro la ripetada bato, la haŭto de Aitor povas transpasi la ŝtonon (kiel la konscienco de Manuel Irigibel transpasis la okulon de bovino) ĝis atingi ke la armeo de mortitoj por kiuj estas loko en sia arbaro, petu kune reamikiĝon kaj pardonon dum la arboj falas. Aitor estus io neebla se ne ekzistus tiu tendenco de nova energio kiun enhavas unu opero, sekreta kaj kontaĝa.

Tion mi estis faranta, mi skribis el Madrido vivon por Aitor, kiam mi ĉeestis terurigite la elektan kampanjon de la eŭskaj balotoj de la 13a de majo de 2001. Mi nur povas deziri, elkore, ke tiu spektaklo estu pasinteca kaj ke oni ĝin studu kiel ekzemplon de informa fieco. Mi ĉeestis hororigita la spektaklon de la kalumnio, la mensogo kaj la linĉado de la eŭska naciismo, popol-flatema strategio de la hispana Registaro, kiun ankaŭ sekvis la [Hispana Socialista Partio] PSOE (kaj tiel preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj de Madrido), rompante kaj malvastigante la politikajn eblojn en Eŭskio je du flankoj, je du naciaj frontoj nereamikiĝeblaj.

Ekde tiam, la detrua maniero per kiu la hispana naciismo krimigas ĉion eŭskan frakasas la eksteran bildon pri Eŭskio. La plimulto el la eŭskoj ne miksas naciismon kun terorismo, sed kiam oni vojaĝas tra Hispanio oni perceptas ke la nombro da hispanoj kiuj miksas ambaŭ aferojn estas iom post iom pli granda.

Estis dum tiu balota kampanjo, kiun kiel eŭsko mi devis elteni en la hispana ĉefurbo, kiam mi decidis krei dokumentan filmon anstataŭ fikcian filmon, kiun mi tuje titolis La eŭska peloto, omaĝe al Aitor, kiu devenas de elstaraj pelotistoj. Mi pensis ke ambaŭ filmoj, la dokumenta kaj la fikcia, devus esti fratoj pro tio ke ili naskiĝis por montri per malsamaj okuloj (kaj korpo, kaj kapo) mian netrankvilecon pri la eŭska konflikto. Krome, ambaŭ povis kundividi la famili-nomon (devenanta de Aitor) la haŭto kontraŭ la ŝtono. Mi pensis ankaŭ ke estus bone por Aitor ke mi revenu en Eŭskion por vidi, aŭskulti, ŝanĝi kelkajn kliŝajn ideojn, rigardi tion en kio mi transformiĝas post tiom demandi, kaj poste reskribi lian fikcion devenontan rekte de mia estonta anim-stato. Mi ankoraŭ ne scias kiom helpis la dokumenta filmo al la fikcio, sed pri kio mi certas estas ke se mi ne skribintus antaŭe la neeblan Aitor-on (kiu ne scias iun malami), mi ne sciintus proponi al mi mem decan sintenon por alfronti La eŭska peloto. Nu, kion mi unue pensis estis ke mi devas fari la dokumentan filmon kvazaŭ mi estus Aitor, aŭ pli ĝuste, ke li faros la dokumentan filmon anstataŭ mi. Lian akordigeman, dialogan kaj eĉ iom naivan sintenon mi metis ĝuste antaŭ mi kiel gvidilo kaj protektilo kontraŭ tio kio, kiel mi sciis (kaj scias), atendos min pro mia blovo en tia abelujo.

III. LA EŬSKA PELOTO, la haŭto kontraŭ la ŝtono

Ĉiuj dokumentaj filmoj kiujn mi spektis lastatempe pri la eŭska konflikto (en kelkaj oni eĉ diras ke ne ekzistas konflikto) temas pri la viktimoj de la terorismo. Mi tuj diros, por eviti miskomprenojn (aŭ kiel vakcino kontraŭ tiu plago de kreantoj de miskomprenoj), ke tiu situacio de manko de libereco kaj vivo sub mortigaj minacoj ŝajnas al mi la plej malbona kaj urĝa el la problemoj, sed ĝi ne estas la nura. Post la prema morala problemo de la perforto, ekzistas grava kaj kronika politika malsano kiu dum la lastaj jaroj provokis la nuntempan militon (politikan) inter la Registaroj hispana kaj eŭska.

Euska peloto

Mi volas klarigi ankaŭ ke la gravega persona situacio de la viktimoj kaj la minacatoj naskas en mi ĉian solidarecon, nekondiĉan el la homa vidpunkto, sed tio ne signifas necese mian ideologian identigon, ĉefe kiam mi rigardas (terurigite) kiel kelkaj estas politike manipulitaj kaj uzitaj; la [hispana konservativa] Popola Partio fakiĝis pri tio ĉar temas pri la granda voĉdon-mino en Hispanio.

Mi devas agnoski ke mia persona serĉado de la ne-malamo fariĝas (antaŭ mi mem) frivola se mi ĝin komparas kun la situacio de ĉiuj tiuj homoj kiuj havas profundajn kialojn por malami; mi aludas al tiuj kiuj suferas persone la perforton rilatan kun la eŭska konflikto (de unu kaj alia flanko). Ĝenerale, ili kaj iliaj solidaj malamoj meritas ĉiun respekton miaflanke, krom kelkaj konkretaj kazoj, kelkaj sinadorantoj kaj danĝeraj misiistoj de la malamo.

Kiel eŭsko loĝanta en Madrido mi estas sentinta la mankon en la tutŝtataj amaskomunikiloj (preskaŭ en ĉiuj) de aliaj voĉoj pri la morala kaj politika problemo de mia tero, mi aludas al la nuancoj, al la aro da koloroj kiu (ni ĉiuj scias) ekzistas inter la blanka kaj la nigra. Estas ege maljuste kaj danĝere defendi elde la povo tiun programon de politika malplivastigo celanta la kreadon de adeptoj per la socia konfuzigo, kiu nomiĝas "la ununura penso" kaj bazita sur tio ke "se vi ne estas kun mi vi estas kontraŭ mi" (en la internacia sfero ĝi konsistigis tion ke "se vi ne estas kun mi favore al la Milito de Irako, vi estas komplico de Sadam Husein").

La unua celo kiun mi proponis al mi per La eŭska peloto, la haŭto kontraŭ la ŝtono, estis trakti la plej grandan eblan nombron da malsamaj voĉoj, kiel homa polifonio en kiu ĉiuj kantas laŭvole. Iamaniere tio mala al la ĥoro, aŭ iu kontraŭ-ĥoro de voĉoj en kiuj distingeblas ĉies tembro. Mi celis individuojn parolantajn pri sia persona zorgo rilate al problemo socia kia estas la eŭska. En lando kiu tiom emas kolektivajn batalojn, la plej bona kion ĉiu povas alporti al la grupo estas sia propra specifaĵo. Mi celis lasi opinii al ĉiuj eblaj partoj de la eŭska spektro, por poste miksi iliajn voĉojn, kreante la senton ke ili povus interaŭskulti, se ili tion volus, kaj ĉefe interkompreniĝi, ankaŭ sinkompreni. El tiu simulita scenejo de dialogo mi celis krei la plej bonajn kondiĉojn por malpolusigi, malradikaligi aŭ malbloki (eĉ se temas nur pri sento dum la spektado de la filmo) la partojn de la eŭska konflikto.

Kiam post sep jaroj mi revenis en Eŭskion por filmi, mi sentis ke mi ne tute estas alveninta, ĉar mi ne volis; mi havis tiom da respekto por resti sen malamo, por ne reveni en la loko el kie mi eliris, ke mi restis je timema distanco, kvazaŭ protektita en iu arbaro de tre proksima (al ĉio) monto, sur iu arbo. Tio estas, anstataŭ eniri tute en tio eŭska, mi dediĉis min elirigi homojn el iliaj kutimaj lokoj, iliaj hejmoj aŭ oficejoj, por venigi, unu post alia, ĉe mi. Stranga privilegio per kiu mi celis faciligi al mi plibonan aŭskultadon. Estas kvazaŭ mi ne volus vidi la problemon en la reala scenaro kie ĝi okazas, kun ĝia marko de sufero, timo, sed nur vidi la homojn kiuj akceptis veni tien kie mi atendis ilin, en tiuj lokoj (de la ĉirkaŭaĵoj), naturaj pejzaĝoj en kiuj la tensio inter homoj kvazaŭ malmankas. La hazarda sumo de fonoj (en arbaroj, kamparoj, montoj, klifoj) kiu konsistigas la plej praan eŭskan geografion, plenplena de sentoj tiel antikvaj kiel neŝanĝeblaj, utilis al mi por daŭre vidi per la birda okulo kaj do por konvinki min ke mi povas vidi la malamon sen malami ĝin.

Kun skipo da dek homoj kaj du malgrandaj diĝitaj filmiloj (DVCAM) ni fotis la kernon de la filmo inter majo kaj julio de 2002, po du aŭ tri intervjuitoj tage, ĝis entute pli ol cent (du membroj de la skipo helpis min intervjui). Mia sinteno antaŭ tiuj homoj estis lerni kiel eble plej, tio estas, mi pretigis min por kompreni ĉion necesan. Mia maniero demandi estis ĉiam favori la intervjuiton, serĉante ĉiumomente lian/ŝian parton de vero, lian/ŝian profundan kialon, sed sen juĝi.

Mi agnoskas ke mi spertis intestajn movojn en mia analizo pri la eŭska problemo, kiu poste dum la muntado estis mia trezoro plej zorgita. Mi ŝatus ke al la spektanto de tiu ĉi filmo moviĝu la ideoj tiom kiel al mi, sentante ke necesis movi tion stagnan. Estas multe da koto en tiu ĉi temo.

Mi devas bedaŭri ke ekde la dua filmo-semajno aperis la unuaj malfacilaĵoj kaj eĉ neoj partopreni fare de homoj apartenantaj al la du tendencoj aŭ sektoroj kie povas situiĝi la ekstremoj de la eŭska konflikto. Tiel, flanke de la Popola Partio ni ricevis akran neon al la partopreno de iu ano de tiu partio. La produktistoj insistis dum pli ol kvar monatoj per multnombraj telefonaĵoj (ekzistas pruvoj pri tio), garantiante al ili lokon kaj respekton al ilia opinio, sed estis senutile. Mi bedaŭras speciale ke tri homoj, por mi fundamentaj, rifuzis partopreni, kiel estas [la filozofo] Fernando Savater, [la verkisto kaj socia esploristo] Jon Juaristi kaj Cristina Cuesta (de la Kolektivo de Viktimoj de la Terorismo). Evidente tiu estas la plej granda problemo kiun mi alfrontis por munti la dokumentan filmon; provi ne perdi la komencan celon montri la plej grandan eblan diversecon de ideoj kiel bazon por proponi la dialogon.

Post angora fazo dum kiu mi pensis ke la malĉeestoj ruinigos mian filmon (mi pensas ke en kelkaj kazoj tiu estis la celo: ne ĉeesti por akuzi la rezulton je nekompleteco), mi decidis fari ĉion eblan por la ĉeestantoj, kaj speciale taksi ilian decidon ĉeesti. Mi vidis tiam al mi kun ili saltante en krutaĵon, en tiun grandan vakan spacon kiu estas inter la ETA-medio kaj la Registaro Madrida.

Ju pli malproksimiĝas la du flankoj de la krutaĵo, pro tiuj disciplinitaj homoj kiuj tiom tensias sian ŝnuron, ligitaj homoj, des pli la aero kiu estas inter la du flankoj (du trionoj el la eŭskoj) iĝis turbulo pli kaj pli asfiksia kaj malgaja, restante aero kiu ne estas libera eĉ por birdo. Al tiu aero, orfa de patro kaj patrino, al tiu flug-maniero kiu movas mian filmon, oni nomas nun egal-distancon.

Malgraŭ tio ke mi ĉiam bedaŭros ne esti povinta fari la filmon deziritan, ĉar mi faris kion oni permesis al mi, kaj ke eĉ nun mi preferus ke ĉiuj estus ĝin ĉeestintaj, mi sentas ke mi rajtas esti la propravola birdo por flugi en la abismon, inter tiuj du blindaj montoj, kaj klopodi por ke la malĉeestoj ne nur ne malekvilibru la rezultaton, sed ke ili estu esprimivaj kaj donu signifon al projekto kiu proponas, ĝuste, la dialogon inter ĉiuj partoj. Se ni ne alproksimigas la flankojn, kiel ni sanigos la vundojn?.

IV. La muntado

Dum la filmado mi preferis malgrandigi min por forigi kelkajn antaŭjuĝojn kaj senti min eĉ pli influebla, sed kiam mi situiĝis antaŭ la 150 horoj da filmomaterialo (inkludante tion filmitan kaj la arĥivajn bildojn), mi sentis ke mi nepre devas ekzerci la tiklan situacion de absoluta povo kiun atribuas la muntado, kaj krome tion fari sen kompleksoj. La paradokso estas ke mi devis atribui al mi la rajton senti min libera, sed samtempe, neniam antaŭe mi estis vidinta al mi mem kun malpli da kontrolo sur tio kion mi muntis kaj pli implikita kun tiom da homoj kaj ideoj, kelkaj proksimaj sed aliaj tro malproksimaj al tiuj miaj. Ĝis tiam mi povis filmi la filmon sen juĝi, sed ekde la muntado tio estos neebla; munti estas selekti. Kaj plie, mi estis elektinta ke filmon tian mi devis munti sola, ĉar estis tre malfacile komuniki aŭ rakonti tion al muntisto (kvankam estis homoj kiuj helpis min selekti aŭ kiuj proponis alternativajn muntadojn).

(...) La unua gvid-linio de muntado kiun mi intencis, estis aperigi la plej vastan eblan kvanton da malsamaj opinioj, kaj pro tio ekde la komenco mi tranĉis kaj kunigis frazojn sen timo al tio ke la tranĉoj estos percepteblaj de la spektantoj, kaj tiel mi forigis pauzojn, dubojn, subpropoziciojn. Tiu "perceptebla tranĉo" estas libero kiun mi permesas al mi antaŭ ĉiu spektonta la filmon, el la delikata antaŭsupozo ke ili konfidos je tio ke mi respektis la kuntekston kaj la sencon de la interveno. La sola preteksto por tiu malkaŝita tranĉo estas gajni tempon (kaj spacon) atribuante al la filmo ankaŭ ritman intensecon, preskaŭ sen paŭzo, kiu rilatiĝas kun tiu prema dinamismo per kiu okazas la pelotaj matĉoj en la ludejoj. Tiamaniere, mi intermetis pelotistojn de malsamaj disciplinoj (kiel la ĉistero, la mana peloto, la ŝrakeda aŭ la fliko) por substreki la ideojn de resalto, aŭ respondo, aŭ kiel interpunkciaj signoj, kreante la senton pri tio ke la debato de la ideoj okazas en la vakuo de metafora pelotejo en kiu la ludistoj havas la taskon puŝi, preskaŭ bati la opiniojn antaŭen, por ke ilin ricevu la sekvanto. (...)

Kerna aspekto de la muntado (ĝenerala de la tuta projekto) estis la muziko de Mikel Laboa ekde la komenco. Kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la filmado mi renkontiĝis en la Malnovan Kvartalon de Donostio [hispane San Sebastián] kun Mikel, malnova konatulo de mia patrina familio, kaj li donacis al mi sian diskon Gernika zuzenean, kiu ĵus estis publikigita. Mi jam konis preskaŭ ĉiujn kanzonojn, ĉar ili estas klasikaj de Mikel, sed nun, akompanitaj de la Juna Orkestro de Eŭskio kaj la Donostia Ĥor-societo, plus la kanzonoj de Pascal Gaigne, ŝajnis al mi ke, mirinde, la disko estis kreita por mia filmo. Aŭ, mi ankaŭ povus diri, ke aŭskulti ĝin tiom da fojoj dum mi aŭtis al la montoj por filmi la intervjuojn, provokis en mi la komprenon de la tono kaj la sona etoso de la filmo, ĝiaj propra vibrado kiu, deveninta de la densecoj de tio eŭska, memorigis kaj revenigis al mi bonajn ideojn por la sekreta opero de Aitor. (...)

En tiuj ĉi momentoj mi estas konvinkita ke unu el la sukcesaj punktoj de la filmo, kaj forme kaj funde, estas la ĉeesto de geniulo de la eŭska muziko kia Mikel Laboa. Danke al lia interveno, ekzistas kaj flugas tiu birdo, kiun ni, kiuj estas inter la streĉitaj kordoj, deziras esti, vidante kiel moviĝas la pejzaĝo, kiu ĝemas, tremas kaj suferas ĉar doloras al ĝi tiu vundo kiun ĉiuj ni havas.

Julio Medem, Donostio, je la 10-a de septembro 2003.

Tradukis PF.

Vidu la originalan tekston en la hispana