IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

DARVINO

LA  HEROO  DE  LA  BURĜARO

Pedro Sanz

Teksto kiu aperis en la gazeto “Sennaciulo (09-10/2012)

Jen kelkaj notoj, kies celo estas kontribui al la faligo de iuj mitoj, rilatantaj al la figuro de Darvino, kiuj montriĝas aparte efikaj kiel subtenantoj de la nuna soci-malordo.

Darvino ne estis heroa revoluciulo kiu batalis kontraŭ siatempaj antaŭjuĝoj. Fakte li estis enterigita apud Newton en la abatejo de Westminster, honoro rezervita laŭlonge de la tuta XIX-a jarcento al nur 5 personoj ne apartenantaj al la reĝa familio.

La darvinismo ne estas revolucia teorio. Tute kontraŭe. Ĝi estas pravigilo de la socia maljusteco. Darvino argumentis ke viraj intelektuloj el la blanka raso estas superuloj, kaj okupas sociajn gvidajn postenojn ĉar ili estas “nature selektitaj”. Virinoj, nigruloj kaj manlaboristoj estas malsuperaj. Li akceptis, ĉar obeanta la “naturajn leĝojn”, la ekstermadojn de indiĝenaj popoloj. Li eĉ malferme pravigis mortopunon kaj longdaŭran enkarcerigon (por malebligi reproduktadon) por tiuj, kiujn li taksis malsuperaj, ĉar nur tiel eblis eviti la degeneron de la raso.

La altrudado de la darvina interpretado de la funkciado de la naturo, eĉ sen konsideri liajn sociajn ideojn, plifaciligas la transformadon de la homa socio al nevivebla batalkampo regata de individuismo, egoismo, interpuŝiĝoj kaj soleco.

Darvino ne estis sciencisto. Li studis teologion kaj sukcesis akiri diplomon kiu rajtigis lin fariĝi anglikana pastoro. Lia revo estis ofici kiel pastoro en vilaĝeto, sed li ne bezonis pergajni monon. Li sin dediĉis al administrado de siaj riĉaĵoj, devenantaj el patra heredo kaj el edziĝo kun riĉulino, kaj al kalkulado de la rentoj akiritaj el siaj monpruntoj. Dum sia tuta vivo li restis religia kredanto (nur post la morto de kara filino lia, li iom distanciĝis el la religio). Eĉ en “Pri la Origino de Specioj per Natura Selektado, aŭ la Konservado de Favorataj Rasoj en la Lukto por Vivo” li mencias la dian volon. Ĉi-rilate menciindas ke en la abatejo de Westminster ne permesatas enterigo de ateistoj aŭ agnostikuloj.

Elituloj ĉe la funebra ceremonio pro la morto de Darvino

Darvino ne malkovris la evoluon de specioj, kio estis firme akceptata en sciencaj cirkloj de kontinenta Eŭropo jam de la fino de la XVIII-a jarcento. Multaj gravaj sciencistoj (Buffon, Lamarck, Cuvier, Geoffroy Saint-Hilaire, Fréderic Gérard...) defendis tiun ideon antaŭ ol li. Eĉ la koncepto “natura selektado” ne estas originalaĵo lia: unu jarcenton antaŭe, en 1750, Maupertuis jam pritraktis tion en sia “Essai de Cosmologie”. Darvino mem sciis ke Patrick Mattew insiste parolis pri “natura selektado” antaŭ ol li, kaj ke antaŭ ol ĉi-lasta ankaŭ William Charles Wells, en 1813, tutklare disvolvis la saman ideon.

Pierre Louis Maupertuis

La libro, kiu donis famon al Darvino (“Pri la Origino de Specioj per Natura Selektado, aŭ la Konservado de Favorataj Rasoj en la Lukto por Vivo”), ne estas aparte brila el scienca vidpunkto. Tute kontraŭe. Ĝi estas fuŝa miksaĵo de ideoj el diversaj aŭtoroj, konfuze argumentitaj, kie mankas gravaj konoj pri malkovroj jam realigitaj de aliaj evolu-sciencistoj lia-epokaj, kaj kie aldoniĝas argumentadoj surbaze de la ŝoka antaŭjuĝo pri tio, ke la disvolviĝo de la naturo obeas la samajn regulojn ol la home gvidata selektado de dombestaj rasoj, kaj surbaze de eĉ pli ŝoka rekta interpretado de la funkciado de la naturo konforme al la priskribado de la funkciado de la homa socio realigita de Malthus kaj Spencer.

La teorioj de Darvino devenas do, el rekta aplikado de la soci-ekonomiaj ideoj de Malthus (ĝenerala egoisma interbatalado) kaj Herbert Spencer (pluvivado de tiuj, kiuj estas plej “adekvataj”), kiujn li ekkonis post reveni el sia vojaĝo per la boato Beagle. Liaj ideoj ne estas sekvo do, el tiu vojaĝo, ankaŭ ne el ajnaj sciencaj fakaj konoj (kiujn li ne posedis), sed el la legado de tiuj aŭtoroj kaj la interparolado kun lokaj ĝardenistoj kaj bredistoj de dombestoj.

Patrick Mattew

La sciencisto de la boato Beagle nomiĝis Robert McKormick. La rolo de Darvino estis akompani, babili kaj manĝi kun la kapitano, kiu estis aristokrato kaj ne toleris interrilatadon kun subuloj. Darvino enboatiĝis kun propra servisto, multe da mono, kaj bankkontoj malfermitaj en la precipaj trapasotaj urboj. Danke al sia mono, pagante al lokaj vilaĝanoj, li sukcesis akiri multajn ekzemplerojn de nekonataj (en Eŭropo) bestoj. Tion McKormick ne povis fari, la kapitano pli kaj pli malaprezis lin, kaj ĉi-lasta decidis elboatiĝi en Rio de Ĵaneiro.

La darvinismo ne estas la teorio de Darvino, sed refarbita teorio bazita sur du el liaj ideoj: la “hazardo” kaj la “natura selektado”. Tiu refarbado okazis sub la gvido de Thomas Henry Huxley, vera aŭtoro de la darvinismo, kiu estis aparte influhava persono, ne nur inter sciencistoj, sed ankaŭ en politikaj medioj. Kaj la manovroj de Huxley klarigas, grandparte, la silentigon de la kritikaj voĉoj de aliaj evolu-sciencistoj, kiuj kontraŭis la darvinismajn simplaĵojn.

Thomas Henry Huxley

La darvinismo de Huxley estis, kaj estas, teorio aparte konvena por pravigi la sociajn malegalecojn, kaj ankaŭ estis, kaj estas, multfoje utiligata de sektoroj de la burĝaro por kontraŭbatali la eklezian potencon. Ĝia apero ne estas “hazarda”, nek ĝia “selektado” inter aliaj tiutempaj evolu-teorioj: tio okazis en epoko de rapida antaŭeniro de la burĝaro, kaj estas rekta efiko el la vidmaniero kaj vivkonceptoj de tiu socia klaso.

La darvinismo facile atakas la ortodoksajn religiulojn, kiuj laŭlitere interpretas la Biblion. Sed tion faras oponante novajn antaŭjuĝojn, novajn dogmojn senkritike akceptataj: la “hazardon” kaj la “naturan selektadon”. Kaj per tio ĝi transformas la “Sciencon” en novan religion.

La nuna ridinda interbatalado inter darvinistoj kaj kreistoj havas nenian valoron el scienca vidpunkto. Temas pri konfrontado de du religiaj mondkonceptoj.

Sir Francis Galton

Darvino donis kiel empirian bazon al la “natura selektado” la selektadon realigata de bredistoj (kio, fakte, estas kontraŭnatura selektado). Sed jam de miloj da jaroj okazadas tiu home gvidata selektado kaj neniu nova specio aperis. Tion rimarkis, kaj rimarkas, multaj sciencistoj, eĉ kelkaj antaŭ ol la apero de la darvina teorio, kaze de la menciita Maupertuis, kiu opiniis la naturan selektadon nekapabla aperigi novajn speciojn.

Darvino taksis la “hazardon” nekorekta esprimo, kiu spegulis la siatempan nekapablon ekspliki la kaŭzojn de la konkretaj ŝanĝoj. Nur la postaj darvinistoj levis la “hazardon” al la kategorio de religia fenomeno, simila al nevidebla dia krea forto.

Darvino, konsciiĝinte pri la nekapablo de la “natura selektado” ekspliki la verajn trajtojn de la fosilia registro kaj de la observeblaj vivantaj specioj, fine de sia vivo forlasis tiun koncepton kaj proponis novan: la “pangenezon”, teorio kiu akceptis la heredadon de la dumvive akiritaj karakterizaĵoj. Nur la postaj darvinistoj levis la “naturan selektadon” al la kategorio de religia fenomeno, simila al nevidebla dia gvidanta mano.

Kaj laste, sed ne balaste: ne ekzistas “scienca” darvinismo kaj “socia” darvinismo. Temas pri la sama teorio aplikata de la samaj personoj. Sir Francis Galton, kuzo de Darvino, estis la fondinto de la eŭgeniko, teorio rekte bazita sur la darvinismo. Li fondis kaj prezidis la precipan siatempan eŭgenikan societon. Post li, la prezidantecon prenis Leonard, filo de Darvino. Aliaj du filoj de Darvino ankaŭ membris en tiu societo.


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.