IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DOM-OKUPADO

ILO  POR  POLITIKA  LIBERIGO

Komisiono de la 15M-Movado pri "Política a largo plazo" (Long-perspektiva politiko)

Teksto aperigita kadre de la indignula movado la 25-an de oktobro 2011

Okaze de la okupado de la konstruaĵo ĉe la strato "Almagro" de "Nou Barris", Barcelono, de "Hotel Madrid" (Hotelo Madrido) kaj de aliaj planataj okupadoj de publikaj aŭ privataj spacoj kadre de la 15M-movado, krom multaj aliaj ekster ĉi kadro, ni deziras publike montri nian apogon al ĉi iniciatoj kaj al la intensaj laboroj de neado de la privata propieto kaj de konstruado de liberigitaj spacoj, kiujn en tiuj lokoj oni disvolvas.

Ni komprenas ke ĉi tiu devas esti longperspektiva laboro por sisteme repreni spacojn el la kapitalo (privata proprieto) kaj el la ŝtato (kapitaligita publika proprieto) kaj tiel meti ilin sub kolektivan mastrumadon. Temas pri komenco de vasta procezo en kies kadro la kvartaloj devas memmastrumi ĉi tiujn lokojn cele al ties popolaj uzo kaj ĝuado. Krome, ĉi tiuj dom-okupadoj nur havos realan transformokapablon se ili daŭre restas ekster la influo de la kapitalo, kun sia privata iniciativo, kaj de la ŝtato, kun siaj subvenci-politikoj. Sekve, se ni ne volas ke ili aliformiĝu en nuran kunmastrumadon de la mizero ene de la kapitalismo, oni devas ekskludi el ili ajnajn pretendojn pri ekonomia profito, pri mastrumado sub kontrolo de malmultaj homoj, kaj de ŝtata socia renormaligo.

Ĉi tio devus esti kvalita salto kadre de la pli ampleksa movado de la dom-okupado, en tiuj agadoj oni devas fari paŝon al pli radikala projekto en kiu la tuta kolektivo okupu kaj mastrumu spacojn, kaj ankaŭ proponu aliajn batalilojn al la koncernataj personoj. Ni kredas ke la ideo reloĝigi elhejmigitajn personojn, simile al kio jam okazas en "Nou Barris" kaj okazos en "Hotel Madrid", estas bona deirpunkto ĉar ĝi permesas al la kolektivo potenciĝi kaj arogi al si la eblecon kunmastrumi la problemon pri loĝlokoj ene de nia socio, kaj, samtempe, proponi rektan alfrontadon al bankoj kaj loĝej-agentejoj, kiuj spekulas kaj eltiras profiton el la baza bezono de loĝejo, kaj ankaŭ konfrontadon al la kapitalisma sistemo de mastrumado de la vivo.

Ĉi tiu paŝo antaŭen en la ĝenerala procezo de la dom-okupado, devas utili ankaŭ por etendi la fenomenon mem de la dom-okupado, kaj fari ĝin atingebla, videbla kaj komprenebla al ĉiuj, kaj ĝi devas komenci esti rigardata kiel amasa alternativo ebla kaj realigebla, aparte kadre de ekonomia kunteksto kiu limigas pli kaj pli la eblojn de aliro al loĝejo kaj malebligas liberan vivon. Pro tio, ni konsideras ke tiuj prenitaj kaj liberigitaj spacoj ne devas emi fariĝi, unu plian fojon, kaj ekskluzive, nek novaj sociaj centroj nek alternativaj distro-lokoj, sed ili devas stariĝi kiel memmastrumataj centroj en kiuj estu disvolvataj liberaj kaj politike konsciaj spertoj, kiuj faru de la dom-okupado deirpunkto por la ĝenerala memmastrumado de niaj vivoj. Por ili ni kredas interesa pli funde pritrakti kvar aspektojn de la dom-okupado kiuj estas ĉe la bazo de la projekto de "Hotel Madrid":

Ni ankaŭ taksas ege grava la dom-okupadon kaj kolektivigon de kamparaj areoj, grundoj, legom-ĝardenoj, forlasitaj pli malpli grandaj vilaĝoj, kiuj permesos al la homoj aliri ilin spite al iliaj neokupiteco, spekulado kaj forlaso. La samo devus aplikiĝi al placoj, parkoj, kaj pli malpli grandaj urbaj ter-pecoj.

Protest-manifestacio kontraŭ la malokupado de "Hotel Madrid"

Laste, ni kredas ke la dom-okupado devas, laŭeble kaj kiel eble plej baldaŭ, etendiĝi al ĉiuj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj sektoroj: fabrikoj, entreprenoj, labor-centroj, lernejoj, universitatoj, por ke la kolektivo komencu ilian mastrumadon el interne, kaj ni mem estu tiuj, kiuj decidos pri ĉio, kio nin tuŝas: kion ni volas detrui, kion konservi kaj kion transformi, sen atenti aliajn kriteriojn krom tiuj de la realaj bezonoj de la homoj. Por tio ni kredas necesa malligi ĉiun liberigitan spacon el la merkantilisma logiko, el la tiranecoj de la mono kaj la salajrata laboro, kaj el ajna formo de dominado, kion sekvos el nia kapablo generadi spertojn kaj el niaj persisto kaj rezistado. Nur kuraĝe provante esti liberaj, ni iam estos tiaj.

Unu trudita malokupado, alia okupado!

"Socia movado kiu forgesas siajn malliberulojn estas destinita al malsukceso"

Hispanlingva originala versio


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.