Parolado okaze de ricevo, la 7-an de majo 2008-a, de prestiĝa ĵurnalista premio
La 7an de Majo 2008-a oni aljuĝis en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, plian premion al la fotisto kaj ĵurnalisto Gervasio Sánchez: la Premio "Ortega y Gasset" kiun prezentas la jurnalo El País. Inter la ĉeestantoj troviĝis la registara vicprezidento, la prezidento de la senato, kelkaj ministroj, la prezidento de la aŭtonoma registaro, la urbestro de Madrido kaj ĉiuj ceteraj amasmedioj.
Ŝajne ne plaĉis al tiom moŝta publiko la parolado kiun Gervasio Sánchez faris alsuprinte la podion por ricevi la premion. Ĝi simple estis kondamnita al forgeso.
Car plej granda parto de la amasmedioj ne publikigis la paroladon oni decidis rompi tiun bojkoton por disvastigi la parolon de integra homo kaj denunci la hipokritecon de tiuj kiuj negocas per la morto kaj kripligo de siaj kunhomoj.
Estimataj membroj de la ĵurio, gesinjoroj:
Estas por mi granda honoro ricevi la Premion "Ortega y Gasset" de Fotografio aljuĝata de El País, ĵurnalo kie mi publikigis miajn komencajn fotojn pri Sudameriko dum la okdekaj jaroj kaj miajn plej bonajn laborojn faritajn je la diversaj konfiktoj tra la mondo dum la naŭdekaj jaroj, speciale la fotojn kiujn mi faris dum la sieĝo de Sarajevo.
La premiita fotografaĵo: Sofia Elface Fumo kun sia filo Leonaldo |
Mi volas danki la respondeculojn de Heraldo de Aragón, de Magazine de La Vanguardia kaj de Cadena SER ĉar ili ĉiam respektis mian ĵurnalistan laboron kaj permesis ke la protagonistoj de miaj rakontoj, tiom ofte homoj perditaj en la kloakoj de la historio, havu lokon kie plori kaj krii.
Ne volas mi forgesi la homaranajn organizojn Intermón Oxfam, Manos Unidas kaj Médicos Sin Fronteras, la kompanion DKV Seguros kaj mian eldoniston Leopoldo Blume ĉar ili min subtenis neŝanceleble dum la lastaj dudek jaroj kaj permesis ke la projekto "Vidas Minadas", al kiu apartenas la premiita fotografaĵo, havu memstaran vivon kaj longan iradon kiu povas daŭri jardekojn.
Gesinjoroj, kvankam mi havas nur unu naturan filon, Diego Sánchez, mi povas diri kiel Martin Luther King, la granda afroamerika revanto murdita antaŭ kvardek jaroj, ke mi havas ankaŭ aliajn kvar gefilojn viktimoj de la kontraŭpersonaj minoj: la mozambikanino Sofia Elface Fumo, kiun vi konis kune kun ŝia filino je la premiita fotografaĵo, kiu koncentrigas ĉiun doloron de la viktimoj sed ankaŭ la belecon de la vivo kaj, super ĉio, la nelacigeblan bataladon por la pluvivado kaj la digneco de la viktimoj; la kamboĝano Sokheŭrm Man, la bosno Adis Smajc kaj la eta kolombianino Mónica Paola Ojeda kiu okjara estis blindigita de mineksplodo.
Jes ja, estas miaj kvar adoptitaj filoj kiujn mi vidis rande de la morto, plori, dolorkrii, kreski, enamiĝi, havi filojn, atingi universitatstudojn. Mi certigas al vi ke ne estas en la mondo io pli bela ol vidi militviktimon persekuti la feliĉon. Veras ke la milito fandas niajn mensojn kaj ŝtelas niajn revojn, kiel oni diras en la filmo "Rakontoj de la pala luno" de Kenji Mizoguchi. Veras ke la armiloj troveblaj en la batalkampoj ofte estas fabrikataj en evoluintaj landoj kiaj la nia, kiu pasintece estis granda mineksportisto kaj nun dediĉas treege etan klopodon por helpi la minviktimojn kaj al la senminigado.
Veras ke ĉiuj hispanaj registaroj ekde la komenco de la transiro al la demokratio gviditaj de Adolfo Suárez, Leopoldo Calvo Sotelo, Felipe González, José María Aznar kaj José Luis Rodríguez Zapatero permesis kaj permesas la disvendadon de hispanaj armiloj al landoj kun internaj konfliktoj aŭ malferme militantaj.
Veras ke dum la antaŭa parlamenta periodo duobliĝis la vendado de hispanaj armiloj dum la prezidento ripetis sian mesaĝon kontraŭ la milito kaj nun ni fabrikas kvar tipojn de grapolbomboj kies agado surterene similas tiun de la kontraŭpersonaj minoj.
Veras ke mi skandaliĝas kiam mi trovas hispanajn armilojn en la forgesitaj batalkampoj de la Tria Mondo kaj ke mi hontas pro miaj politikaj reprezentantoj.
Adis Smajic: blindigita kaj sen mano pro mineksplodo |
Sed, kiel Martin Luther King, mi rifuzas pensi ke la justicbanko bankrotas kaj, kiel li, mi ankaŭ havas revon: ke fine iu prezidento de iu hispana registaro havu sufiĉan kuraĝon por finigi la kaŝan fikomercon de armiloj kiu, plaĉu al ni aŭ ne, faras el nia lando morteksportanto.
Koran dankon.
Noto:
Post la parolado de Gervasio Sánchez la 3-an de Decembro 2008-a Hispanio
subskribis la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas la uzon kaj
fabrikadon de grapolbomboj, kaj ĝin ratifis la 17-an de Junio 2009-an.
Tradukis: Nikolas Xil Carvalho