Artikolo publikigita en la revuo Internaciisto - Januaro/Marto 2011
Sabate, la 30an de oktobro-2010, defilis tra la stratoj de Madrido impona funebra procesio kun abunda ĉeesto de ruĝaj flagoj kaj aliaj simboloj de la hispana maldekstraro. Tiel amasa funebra manifestacio kun komunistaj emblemoj ne estis vidita en la hispana ĉefurbo ekde novembro de la jaro 1989 kiam forpasis Dolores Ibárruri, la mita "Pasionaria", gvidantino de la Hispana Komunista Partio. Kiu estas la homo kiu kunvokis ĉi-okaze, en sia lasta vojaĝo, tiel ampleksan sekvantaron?.
Vere, al hispanoj, ĉu maldekstruloj aŭ ne, ne estas necese ekspliki kiu estis Marcelino Camacho. Li kaj lia agado jam apartenas al la ĵusa historio de nia lando. Sed la afero eble ne estas tiel konata internaciskale. Do, nun estas konvena okazo por rememorigi lian vivon kaj samtempe trarigardi interesan paĝon de la hispana historio.
Marcelino Camacho Abato naskiĝis la 21an de januaro de 1918 en iu urbeto de la hispana provinco Sorio. Estante 17-jaraĝa, li aliĝis al la Hispana Komunista Partio kaj ĉi ties tiama sindikato, la Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj. En julio de la jaro 1936, kiam okazis la militista ribelo kontraŭ la Respubliko, li translokiĝis al Madrido por batali kontraŭ la faŝismo en tiu milito kiu daŭris de tiam ĝis la jaro 1939. Kiam la hispana ĉefurbo estis kaptita de la faŝistaj ribelintoj, li estis enprizonigita kaj kondamnita al devigaj laboroj en koncentrejoj. Li fuĝis el kampo en Tanĝero kaj ekziliĝis al Orano (Alĝerio).
En 1957 li povis laŭleĝe reveni al Hispanio kaj de tiam laboris kiel ferindustria laboristo en Madrido. Baldaŭ li komencis sindikatan aktivadon. Spontane estis naskiĝanta tiam en la lando ia formo de sindikatismo marĝene de la oficiala sindikato de la frankisma reĝimo. Marcelino estis unu el la ĉefaj kreantoj de neformala sindikata asocio, kiu poste fariĝis la eksterleĝa Laboristaj Komisionoj (CC.OO.), sindikato de klaso kaj de komunisma inspiro, infiltrita en la oficiala sindikato de la faŝisma reĝimo. Pro sia eksterleĝa sindikata kaj politika aktivado, Marcelino estis enprizonigita en la jaro 1967 kaj pasigis 9 jarojn en malliberejo. Kune kun aliaj aktivuloj, ĉefaj estroj de la komunista sindikato, li estis juĝita fine de la jaro 1973 en la fama Proceso 1001. Ili estis kondamnitaj al 20 jaroj de mallibereco, sed estis liberigitaj post la morto de la diktatoro F. Franko, en la jaro 1975.
En 1976, kadre de la demokratiiga procezo estiĝinta en Hispanio, la Laboristaj Komisionoj fariĝis laŭleĝa sindikata organizaĵo kaj Marcelino Camacho estis elektita ĝenerala sekretario. Tiam li estis membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Hispanio. En la politika balotado de 1977 Marcelino estis elektita deputito por Madrido kaj denove reelektita en la baloto de 1979.
Marcelino Camacho estris la sindikaton ĝis 1987, plejmulte elektita en kvar sinsekvaj kongresoj. Gvidita de li, la komunista sindikato (CC.OO.) fariĝis la ĉefa sindikato de Hispanio, kvankam ne sukcesis aliri al unueca laborista sindikato kune la ceteraj sindikataj fortoj de Hispanio, ĉefe la socialista sindikato UGT. Krom la kunvoko de kelkaj ĝeneralaj strikoj kontraŭ la politiko de sinsekvaj burĝaj regantaroj, la sindikato gvidita de Marcelino Camacho partoprenis en 1986 en la kampanjo kontraŭ la NATO.
Ekde 1987 Camacho restis ne kiel Ĝenerala Sekretario sed kiel Prezidanto de la sindikato. Lia sekvinto Antonio Gutiérrez sufiĉe perfidis la sociekonomian kaj komunistan karakteron de la sindikato. Kiel protesto Marcelino demisiis de la honora titolo de Prezidanto en la jaro 1995 kaj de tiam li klopodis promocii plej indan gvidanton sed malsukcesis en tiu celo. La postaj gvidantoj de CC.OO. enkotigis/as tiun sindikaton en nebatalema kaj socialdemokrata politiko.
La ĵusa morto de Marcelino Camacho simbolas iamaniere la malaperon de epoko kiu generis verajn komunistojn pretaj ŝanĝi la socion por meti finon al la kapitalista ekspluatado. Pro sia batalemo, kohero kaj honesteco, tiu sindikata gvidanto estis tre respektata sed malmulte imitata eĉ ene de la maldekstraj organizaĵoj kiuj tre laŭdas lin post lia morto. lompostiom la laborista klaso perdas en nia lando rajtojn kiuj estis akiritaj laŭlonge de multaj jaroj de batalado kontraŭ la sistemo. Por la novaj generacioj de laboristoj la vivo kaj la batalado de Marcelino Camacho estas ekzemplo kiun oni devas ne forgesi.
|