Ili trovis la solvon! Dissekci Irakon en tri ŝtatetojn kaj pelĉasi ilin unu kontraŭ la alian. Ĉu tio ne memorigas vin pri io jam konata? Jes, efektive! Ne estas la unua fojo ...
La 25-an de novembro 2003 la New York Times publikigis redakcian artikolon de Leslie Gelb. Li estas multinflua viro, kiu ĝis antaŭnelonge prezidis la tre gravan Council of Foreign Affairs [Konsilantaro de Eksterlandaj Aferoj], metiejon de ideoj, kiu renkontigas la CIA, la ministron de eksterlandaj aferoj kaj gravulojn de la usonaj transnaciaj konzernoj.
La plano de Gelb: anstataŭigi Irakon per tri ŝtatetoj:
Mallonge dirite, malsatigi la mezan ŝtaton ĉirkaŭ Bagdado, ĉar la sunaistoj ĉiam estis la lancpinto de la rezisto kontraŭ la usona imperiismo.
Ni denuncis ĉi tiun CIA-planon, kiu intertempe diskrete ekzistas jam de kelka tempo, en artikolo aperinta en septembro 20021. Sed la divido de Irako estis fakte malnova israela revo. En 1982, Oded Yinon, oficisto el la israela Oficejo de Eksterlandaj Aferoj, skribis:
Gelb do deziras disbati Irakon, transformante la nordon (kun kurda plimulto) kaj la sudon (kun ŝijaista plimulto) en "memregantajn regionojn kun landlimoj desegnitaj kiom eble plej laŭ etnaj dislimoj".
Sed ĉu tiu metodo ne kondukis al interna milito kaj sangoverŝado en Jugoslavio? Pro tio, ke en la diversaj regionoj de tiu lando ĉeestis signife multnombraj malplimultoj, kaj disdivido ne eblis sen la perforta transigado de loĝantaraj grupoj. Ne okazis nur, ke Berlino trofruigite kaj provoke agnoskis la sendependecon de Slovenio kaj Kroatio, sed ankoraŭ pli malbone, Berlino kaj poste Vaŝingtono jam delonge sekrete financis kaj armis rasismajn ekstremistojn, kiuj nostalgiis je la tempo de la 2-a mondmilito. Tio faris la internan militon preskaŭ neevitebla, ĉar la Internacia Monfonduso kaj la Monda Banko pelis Jugoslavion en la bankroton por devigi ĝin submetiĝi al la novliberalismo, kiu triumfis post la falo de la berlina muro. Ĉion ĉi oni diligente vualis antaŭ la okuloj de la publiko.3
Precize tiel, kiel oni nun vualas antaŭ la publiko la fakton, ke ĉiuj popoloj de la eksa Jugoslavio estis faligitaj en mizeron kaj senlaborecon tiel terurajn kiel neniam antaŭe. Intertempe, transnaciaj konzernoj transprenis la ĉefregadon super la riĉaĵoj de la lando.4
Ankaŭ en Irako, la tri grandaj loĝantaraj grupoj ne loĝas "ĉiu en la propra regiono"; ili vivas plej ofte inter si intermiksitaj. Cetere, Gelb scias tute precize, ke refunkciigo de ĉi tiu strategio en Irako kun granda verŝajneco kondukus denove al seriozaj "etnaj" konfliktoj kaj eble eĉ al interna milito. Li cinike anoncas, ke la ŝtato en la mezo de Irako "povus puni la pli grandajn malplimultojn, kiuj postrestus en la mezo, precipe al grandajn kurdan kaj ŝijaistan loĝantarojn en Bagdado. Tiuj malplimultoj devas havas la tempon kaj la rimedojn por organizi sin kaj elnegoci siajn interkonsentojn aŭ foriri en la nordon aŭ la sudon." Tiumaniere, milionoj da homoj estus devigitaj forlasi la regionojn, en kiuj ili ĉiam vivis, sed Gelb trovas tion ne maloportuna, se ĝi ebligas al Usono sekurigi sian kolonian regadon.
Ĉu la jugoslavia precedenco ne estas sufiĉe granda averto? La vero estas, ke por Gelb la interna milito en Jugoslavio estis granda usona sukceso, ĉar ĝi ebligis la disbaton de lando, kiu rezistis kontraŭ la transnaciaj konzernoj.
Gelb fakte parolas malkaŝe pri "esperodona precedenco ... Jugoslavio". Vere kurioze! Ĉu oni ne diris al ni, ke Usono intervenis tie por malhelpi "etnajn purigojn"? Tute ne, li koncedas: "etne puraj" ŝtatoj estas en ordo, se ili servas la planojn de Vaŝingtono.
Propagandante "etne purajn ŝtatojn" (li parolas ankaŭ pri "naturaj ŝtatoj"!) kritikante Tito-n pro tio, ke tiu grupigis en unu unueca Jugoslavio "altgrade diversajn etnojn", asertante, ke Irako pro la samaj kialoj estas "artefarita ŝtato", Gelb reprenas malnovajn teoriojn de la ekstremaj dekstruloj.
Lia teorio pri la "etne puraj ŝtatoj" estas fakte identa kun tiu de Hitler: "Ein Volk, ein Reich, ein Führer" (unu popolo, unu regno, unu gvidanto). Ĝi estas ankaŭ teorio, kiun transprenis la cionistoj, kiuj revas pri Israelo "purigita je araboj". En Jugoslavio ĝi estis la teorio de la protektatoj de la Okcidento, la kroato Franjo Tudjman kaj la bosnia muzulmano Alia Izetbegovic. Ĝi estis la teorio ankaŭ de la dekstra serba gvidanto Radovan Karadzic. Estas jam strange, ke Usono propagandas teoriojn, kontraŭ kiuj ĝi iam pretendis batali!
La vero estas, ke Usono – same kiel ĉiuj aliaj koloniistoj – estas por aŭ kontraŭ etne puraj ŝtatoj depende de tio, ĉu ili jes aŭ ne konvenas al la strategiaj interesoj de Usono. La sola afero, kiu gravas, estas la malfortigo de rezistado. Dividi por konkeri. Kiel ĉiam. La britoj zorge organizis la dividon inter irlandanoj, inter hindoj kaj pakistananoj, kaj ankaŭ en aliaj lokoj en la mondo. La influoplena usona strategiisto Zbigniew Brzezinski volas dividi Rusion en tri landojn por izoligi Moskvon de la naftorezervoj. Ankaŭ la CIA havas planojn por dividi Saudan Arabion. En epoko, en kiu tre grandaj ekonomiaj kaj politikaj tutaĵoj formiĝas ĉirkaŭ la Eŭropa Unio kaj Usono, oni rigardu kiel tiuj samaj grandpotencoj organizas la balkanigon de iuj aliaj ŝtatoj – ŝtatoj, kiuj rezistas kontraŭ ili.
La gvida principo de la usona internacia politiko estas, ke ne ekzistas gvida principo. Usono povas ŝajnigi kontraŭbatali la etnan purigadon dum unu tago kaj organizi ĝin dum la posta tago. Kaj per la plej plena arbitreco. En la pasinteco, Usono devigis la kurdojn resti ene de la turka ŝtato gvidata de faŝismaj generaloj, sed hodiaŭ Usono preparas kurdan ŝtaton, laŭdire surbaze de la principo de memdispono (fakte, marionetan ŝtaton). Ili pretendas porti la demokration ĉien tra la mondo, sed estas ili, kiuj rehonorigas faŝismajn teoriojn pri "etne puraj" ŝtatoj.
La danĝero de ĉi tiu malsaĝa teorio etendiĝas multe pli vaste, ol nur ĝis Irako kaj Jugoslavio. La plimulto de la ŝtatoj, kiuj ekzistas sur nia planedo hodiaŭ, estas multnaciaj. Kaj prudentaj homoj sentas sin riĉigitaj per tiu miksiĝo de la kulturoj. Se oni allasus teoriojn pri etne puraj ŝtatoj, Usono havus pretekston por disbati ĉiun ajn multnacian landon, kiu rezistas ĝin.
Vaŝingtono efektive intencas treti pli kaj pli subpiede la internacian juron kaj la suverenecon de la ŝtatoj. Usono pretiĝas por fari nun tutmonde, kion ĝi komencis en Jugoslavio kaj Afganio kaj kion plimulto de la okcidentaj maldekstruloj pasive allasis, kun aĉaj pravigoj. Estas jam tempo por fari la bilancon pri la fatala alianco de tiuj maldekstruloj kun Usono en la aferoj de Jugoslavio kaj Afganio. Se oni volas rezisti kontraŭ la tuttera milito, t.e. la rekoloniigo de la mondo, tiam estas jam tempo por komenci defendi la suverenecon de la landoj de la Tria Mondo, kio estas principo entenata en la Ĉarto de UNo. Tiu turniĝo en pli bona direkto okazis en 1945 kaj nun la intenco de Usono estas detrui ĝin.
La esenco de la plano de Gelb estas enpuŝi Irakon en longan internan militon por savi la usonan kolonian okupacion kaj por povi plu ŝteladi nafton. Usono provos dividi la reziston – troveblan en ĉiuj komunumoj – per punado de tiuj, kiuj volus plu kunvivi, kaj per hipokrita organizado de "etna purigado". La usona plano estas dividi Irakon per ĉantaĝo, per malsatigo de la sunaistoj, kiuj jam delonge staris ĉefronte de la rezisto kontraŭ la imperiismo.
Ĉu Vaŝingtono efektivigos la planon de Gelb? Kio malhelpos al ili tion fari? La timo, ke iraka ŝijaisma ŝtato aliĝus al Irano, la plej potenca malamika armeo en la Proksima Oriento. Kaj la timo, ke iraka kurda ŝtato iĝus poluso por kurdoj, kiuj deziras secesii de Turkio, respektata strategia aliancano ĉe la vojkruciĝo de la Balkanoj, Kaŭkazio kaj la Proksima Oriento. Sed se la iraka rezistado plu kreskos kaj unuigos siajn diversajn kurentojn, inkluzive la ŝijaistojn, tiam Vaŝingtono riskos maltrafi sian ŝancon por efektivigi la planon por disrompi la landon.
La jugoslavia precedenco devas servi kiel solena averto! Enpuŝi aliajn landojn en la saman dramon estas eksterdiskute! Konsiderante la fakton, ke Bush malkatenis novajn danĝerojn tra la tuta mondo, kaj vid-al-vide la fakton, ke li pli kaj pli ofte rifuĝas en faŝismaj teorioj, la sola ebla respondo estas konstrui unuecan tutmondan fronton kontraŭ la politiko de Usono kaj apogi la reziston ĉie – unue kaj ĉefe la rimarkindan irakan reziston (kiun la amaskomunikiloj de la ĉeftendenco ofte karakterizis kiel "terorisman").
La iraka rezisto malhelpas al Bush ataki Iranon, Sirion, Nordan Koreion kaj Kubon unu post la alia. Ĝi montras jam denove, ke Usono neniam estis nevenkebla. Bush iĝas la bufono de la mondo. "Papera tigro" estas la klasika esprimo. La iraka rezistado tiumaniere kontraŭpezas la senkuraĝiĝon kaj la pesimismon, kiuj komencis disvastiĝi en Irako post la "liberigo de Bagdado". La milito ne finiĝis; ĝi nur komenciĝas. Apogu la rezistadon, ĉar ni per tio apogas nin mem.
1. Michel Collon, Le plan d'invasion est sur le bureau de Bush, septembro 2002.
2. Artikolo de Kivunim (Monda Cionisma Organizaĵo), 1982, citita de Bill Vann, World Socialist Web Site, 26-a de novembro 2003.
3. Michel Collon, Test-médias Yougoslavie, questions 1 à 6, dossier Autopsie de la Yougoslavie, pour comprendre les prochaines guerres de la globalisation.
4. Où en est la Yougoslavie ? et Guerre économique USA-France au Kosovo, (dossier Autopsie de la Yougoslavie).
23 milionoj da enloĝantoj, apartenantaj al tri grandaj grupoj; mankas oficiala popolnombrado kaj Usono detruis la ŝtatajn kaj civilajn registrojn.
Pro tiu kialo, la disdivido de Irako estas neebla sen riski internan militon kaj etnan purigadon. Des pli en klimato, en kiu Usono faris ĉion, kion ĝi povis dum la pasintaj dudek jaroj por ekkirli konfliktojn per provokado (t.e. financado) de iuj minoritato-gvidantoj al tio, ke ili favoru disrompiĝon. Ĝuste kiel ili aranĝis la aferojn en Jugoslavio.
Mallonge dirite, se oni permesos al Usono disdividi Irakon, gravaj malplimultoj riskas fariĝi celtabuloj en la tuta lando. Tiam Bush asertos, ke li estas devigita restigi siajn trupojn tie por protekti tiujn malplimultojn.
Precize kiel en Kosovo, kie Usono instalis militbazon kun alteriĝejo kapabla akcepti bombaviadilojn, post kiam ĝi sisteme ventumis la flamojn de la konflikto malantaŭ la kulisoj. Hodiaŭ, Usono en Kosovo protektas krimulojn de la UÇK kaj la mafio, kiuj plenumas etnan purigadon. (vd. Test-medias, Kosovo questions 2, 5, 7 en nia raporto Autopsy of Yugoslavia).
21 milionoj da enloĝantoj, dividitaj en 6 respublikojn. Laŭ la oficiala popolnombrado de 1991: Slovenio (1,9 milionoj), Kroatio (4,7), Serbio (9,7), Macedonio (2,0), Montenegro (0,6), Bosnio (4,3).
Neniu regiono estis etne "pura": konsiderinde grandaj malplimultoj loĝis tra la tuta lando, kio faris la landon nedividebla.
Malgraŭ la avertoj de multnombraj fakuloj kaj Okcidentaj gvidantoj en 1991, Germanio kaj poste Usono altrudis la disdividon de la lando je la prezo de terura interna milito kaj la pertruda ellokigo de loĝantaroj el ĉiuj malplimultoj.
Ankaŭ ĉi tie, Berlino kaj Vaŝingtono apogis, financis kaj armis – sekrete – separatismajn gvidantojn kaj ekstremistojn. Ĉion ĉi oni zorge kaŝis antaŭ la publiko.
Tradukita de GM
Anglalingva versio
Franclingva originalo
BIBLIOGRAFIO: Mapoj, kiuj montras la "nedivideblan" naturon de Jugoslavio kaj precipe de Bosnio; Michel Collon, Poker menteur (La Yougoslavie, les grandes puissances et les prochaines guerres), EPO, Bruxelles 1998, p. 11 kaj 13.